Oggi

Mihály Babits
El la hungara: Ferenc Szilágyi

La sun’ dimanĉa falis al la kort’,
virino sola sidis ĉe la pord’.
La ombrojn ŝiris ĉie brila fend’,
senvente svenis flora, laŭbotend’.
Inertis teren rozoj, kiel la du
virinoj ĉe la tombo de Jesu’.
Vidiĝis tie laca riveret’,
dormeme fluis, pace en kviet’,
kaj kiel preĝas ĉe la tomb’ por larm’
parencoj, klinis branĉo sin en varm’.
Batadis lante la virina kor’,
respondis zume sonorilsonor’,
malĝojon batis koro de l’ virin’,
dormemon donis sonorila rim’.
Muel’ eterna, trista, klaka bru’
en l’ urb’ malĝojo, tie ĉi enu’.
Ho kiel ĉio varmas en fajriĝ’
de ĉiu brusto fali eĉ negliĝ’
dezirus, kiel la petal’ de l’ tig’,
lilioj ĝue velkas en vertig’.
Jen ŝi oscedis, dormis la ĝarden’,
ne vibris tra ĝi eĉ hirtiga trem’.
La hor’ pasadis super la virin’
kaj svenspiregis la ĝardena sin’,
ĉar Dio varme surblovetis ĝin.


Poemoj de Mihály Babits

Mitologio de Mihály Babits,
tradukis Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

Studo pri la hungara literaturo” de Mihály Babits

Leciono de Frigyes Karinthy, tradukis Ferenc Szilágyi

De animo al animo de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi

Metiistoj de Lajos Kassák

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Ferenc Szilágyi @ Ĝirafo

Mihály Babits - Vikipedio

Ferenc Szilágyi - Vikipedio

Tra mia prismo: Tradukoj de Ferenc Szilágyi

Poemoj de Francisko SZILÁGYI en Dekdu Poetoj

Ferenc SZILÁGYI (Originala Literaturo - Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 June 2013

Site ©1999-2016 Ralph Dumain