Kanto de hungara jakobeno

de Endre ADY, tradukis Kolomano KALOCSAY


Se nin vi palpas, sango gutas
al ni el sub la fingrorand'.
Ĉu do vi vivas, ĉu ni vivas,
dormema, povra Hungarland'?

L' animo veas, ĉu plibonon
atendi eblas, ĉu l' Babel'
de la popoloj da servistoj
vekiĝos iam por ribel'?

Kial el mil sopiroj svenaj
ne iĝos unu volpersist'?
Hungara trist', rumana, slava
ja ĉiam restos unu trist'.

Ja de mil jaroj jam parencas
kaj nia hont' kaj nia ve'!
Kial ne renkontiĝi hurle
sur barikadoj de ide'.

Danub' kaj Olt ja same zumas
per surde softa, morta son':
en land' Arpada ve al ĉiu
ne-grandsinjor' kaj ne-fripon'.

Do kiam fine ni kuniĝos
por granda vort' kaj granda far',
ni, subprematoj, frakasitoj,
ni, la hungar' kaj ne-hungar'?

Ĝis kiam ŝimos ni milionoj,
kaj estros la bandit-kuraĝ'?
Ĝis kiam la popol' ĉi-landa
estus sturnido en la kaĝ'?

Ho land' de tristaj almozuloj,
nun mankas fid', nun mankas pan'.
Jam morgaŭ ĉio estos nia,
se volas kor', se riskas man'.

1908


FONTO: Ady, Endre. “Kanto de hungara jakobeno,” tradukis Kálmán Kalocsay, en Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapeŝto: Corvina Kiadó, 1983), p. 157.


Antaŭ Princo Silent’
de Endre Ady,
tradukis Kálmán Kalocsay

The Importance and Influence of Ady
by György Lukács

Hungara Antologio (1933),
redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

La Kremo de Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 February 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain