Observo: Negraj Poetoj en Ameriko

[de “L.”]

(L.) NEGRAJ POETOJ EN AMERIKO. [1, 2] En Ameriko, kiel oni povas ekscii ankaŭ el la ĵurnaloj, la nombro de linĉadoj multobliĝis lastatempe. Kaj la rezulto—la spirita vivo de l’negroj estas nun pli freŝa kaj triumfa ol iam ajn. Iliaj ĵurnaloj kaj revuoj konkuras laŭ nivelo kun ĉiu ajn eŭropa ĵurnalo aŭ revuo. Kaj iliaj poetoj scipovas, kion nur scipovas veraj poetoj, kaj iliaj kreaĵoj estas peseblaj eĉ sur la plej sentema pesilo de l’pura estetiko.

Negra poezio! Kiu atendas ian primitivan aŭ ekzotikan poezion, tiu ege trompiĝis. La amerika negra poezio jam troviĝas trans tio, ke oni povus ĝin rigardi nura etnografia kuriozaĵo. Ĝiaj kultantoj estas poetoj, kiuj lernis de la grandaj mondliteraturaj majstroj ĉion lerneblan. Ili trarompis la ĉinan muron de indiferenteco kaj malamo kiu ĝis nun ĉirkaŭis ilin. Per rapida sed obstina laboro ili elluktis por si lokon inter la plenranguloj de la amerika spirita vivo.

Laŭ sia profesio ili estas plejparte intelektuloj: profesoroj, pastroj, instruistoj, studentoj.

Ĉu ilia poezio havas ian karakterizan trajton, kiu ĝin akre diferencigus de la blankula poezio? La demandon oni devas ĝenerale nei. Sed tamen ekzistas sola trajto, kiu ĝin karakterizas: la rezigna tono. Ili ne havas eĉ unu poeton, en kiu oni povus trovi signon de sereneco. El la voĉo relative junaj, tridek-tridekvin-jaraj homoj elsonoras tia doloro, amaeco kaj malĝojo, kvazaŭ ili estus vivo-sataj maljunloj. Malantaŭ ilia tuta raskonscio, revolucieco, eĉ ŝajna vivjesado, kaŝiĝas tiu ĉi apenaŭ difinebla kaj esprimebla malĝojo.

Se aparte ni esploras la vivon de ĉi tiuj poetoj, nur tiam ni ekscias vere, kion devas suferi negra junulo, ĝis li povas fini siajn studojn kaj ĝis oni lin rigardas poeto en Ameriko.

Langston Hughes. Li estas la plej revolucia temperamento inter la negraj poetoj. Li protestas kontraŭ ĉiu rasa, nacia, klasa subpremo. Li estas poeto de senigitoj kaj humiligitoj, verkas siajn poemojn pri la negro lavanta kraĉujojn en hotelo, pri la eterne kliniĝadanta servknabo, pri siaj linĉitaj fratoj. Lia kuntrena temperamento ne toleras kontraŭstaron. De la grandimpeta kaj vastarka libera verso ĝis la plej delikataj kaj sufokvoĉaj kantetoj li traprovas ĉiun formon kaj artospecon. La revolucieco estas ĉe li kvazaŭ familia heredaĵo. Lia avo falis en la luktoj de tiu ribelo, kiun gvidis John Brown en 1859. La junan Hughes edukis la avino, la vidvino de tiu ĉi revoluciulo. Ankaŭ lia vivo estas nura aventuro kaj ekscito. Ne multe pli ol tridekjara, li jam travagis la duonan mondon. Li estis maristo, hotelpordisto, kelnero kaj filmreĝisoro. Nun li estas universitata studento. Ĝis nun aperis de li du volumoj: The Weary Blues kaj Fine Clothes for the Jew. [3]

Claude Mac Kay. [4] Fiera pledanto por la negra raskonscio. Kun malamo kaj blinda abomeno li rigardas la blankan homon, en kiu li vidas nenion alian ol negrolinĉanton. Kiel poeto, li estas la plej interesa fenomeno inter siaj kunuloj. Li havas grandegan verskulturon. Per la grandaj majstroj de l’ eŭropa, precipe angla liriko li poluris perfekta sian versteknikon. Stranga kontrasto estas, ke ĝuste li, plej perfekta konanto kaj plej bona disĉiplo de l’ eŭropa poezio, sin turnas kun la plej amara malamo kontraŭ la blanka homo. Lia vivo estas ne malpli ekscita ol tiu de Langston Hughes. Li naskiĝis en Jamaiko. Komence li estis lignaĵisto, poste servis je la jamaika polico. Sed kiam oni tie eksciis, ke li estas liberpensulo, oni eksigis lin. Tiam li iras al New‑York, iĝas studento. Lia mono baldaŭ elĉerpiĝas, li ĉesigas siajn studojn, ekvagas tra la mondo. Li venas al Suda Ameriko, poste al Aŭstralio, fine al Eŭropo, kie li travagas Britujon, Belgujon, Nederlandon, Germanujon kaj Francujon. Li estis domservisto, oficisto, havenlaboristo, religia oratoro, kelnero kaj artisto. Nun li estas ĵurnalisto en Parizo.

Jean Toomer. La negra Walt Whitman. Ne nur liaj vastinundaj liberaj versoj memorigas la grandan amerikan poeton, sed ankaŭ lia profeto vivo. De urbo al urbo li iradas en Ameriko kaj senpagajn prelegojn kaj paroladajn li faras por siaj negraj fratoj.

Counte Cullen. [5] Konservativa negro! Li devenas el metodista pastra familio. La ĉefproblemo de lia vivo estas, akordigi la kristanan mondkoncepton kun sia negra‑pagana temperamento. De negra flanko li estas konstante atakata. La ĵurnaloj lin nomas “perfidulo de l’ negraro.” Okazis nome, ke proklamaĵon, protestantan kontraŭ la persekutado de negroj, kiun subskribis la plejgranduloj de la amerika spirita vivo, Counte Cullen ne subskribis.

Kvar vizaĝoj, skizitaj per kelkaj trajtoj. Eble la plej interesaj kaj signifaj. Sed Ameriko havas ne nur kvar negrajn poetojn, ĉar tie ĉiu Negro sentas humiligita kaj suferanta, do iom ĉiu negro estas poeto. [6] Fenton Johnson, Joseph S. Cotter, Frank Horne, Anna Bontemps, [7] Warning Cuney, Georgia Douglas Johnson kaj Otto Leland Bohannan—ĉiuj estas batalantoj de negra spirito kaj anoncantoj de pli pura kaj bona mondo.

___

Ĉiuj piednotoj aldonitaj de R. Dumain.

[1] Ĝis lastatempe, oni uzis en Esperanto la vorton ‘negro’ aŭ ‘nigrulo’, kiuj logike estas neŭtralaj (sed ĉu plu en aktuala uzado?) kontraste al la ekvivalentaj anglalingvaj esprimoj nuntempe. Oni ne plu uzas la anglan vorton ‘Negro’, sed, pro la epoko en kiu la recenzita verko kaj la recenzo estis verkitaj, mi tradukos el Esperanto per la nun eksmoda angla vorto ‘Negro’.

[2] Unuapense, mi divenis ke la libro recenzita povus esti la jena literaturkritika studo: Morton, Lena Beatrice. Negro Poetry in America. Boston: Stratford, 1925. (71 p.) Sed ne. La antologio de James Weldon Johnson estus kandidato, sed ene mankas Toomer. Mi supozis ke “L." recenzas specifan antologion, sed eble mi eraris. [2012.03.02]

[3] T.e. La Laca Bluso kaj Elegantaj Vestoj por la Judo.

[4] La ĝusta literumado estas ‘Claude McKay’.

[5] La ĝusta literumado estas ‘Countee Cullen’.

[6] Pro la kvar poetoj skizitaj, estas evidente ke temas pri la ‘Harlema Renesanco’ kiu floris en la 1920aj jaroj.

[7] La ĝusta nomo estas ‘Arna Bontemps’.


FONTO:  “L.” “Observo: Negraj Poetoj en Ameriko” [recenzo], Literatura Mondo, majo 1934 (#4), p. 79.


“Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [recenzo]

Adiaŭ Kristo” [Goodbye Christ] de Langston Hughes, trad. R. Dumain

Kvar Poemoj de Langston Hughes, tradukis Carlos A. Castrillón

Nigraĵoj” de Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz)

The Book of American Negro Poetry, James Weldon Johnson, ed.: Contents: 1922 & 1931

Negro Poetry in America by Lena Beatrice Morton
[Excerpts & Summary]

Black Studies, Music, America vs Europe

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Literatura Mondo 1922-1949


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 December 2011
Updated 2 March 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain