Ralph Dumain

Glosoj al «Je la unua neĝoŝtormo ĉi-sezona»

John Coltrane \ĝan koltrejn\ (1926-1967): avangarda usonnegra ĵazmuzikisto: saksofonisto kaj komponisto.

William Blake \ŭiljam blejk\ (1757-1827): revolucia, «mistika» angla poeto el Romantika epoko, de kiu devenas la citaĵoj.

Komentaro pri la poemo

Inspirita de la Memkritiko de Victor Sadler, mi jene kritike eksplikas propran poemon. La poemo estis tute spontane verkita sen konscia direktigo. Poste, mi ŝanĝis nur kelkajn detaletojn. Ĝi estas spuraro de mia pensoreto, kiu eble restus neperceptebla je la leganto sen mia ekspliko. En miaj poemoj mi celas enkodigi informojn al bonfarto de la legonto kiu celas spiritan-mensan nutron. Jen teksaĵo de mia temaro.

Unue, la temo de muziko: spirito en ĝia pura formo, materia manifestaĵo de spirito. La vero de belo. «Liberigi ĉiun vorton ...» el la katenoj de fiksaj metafizikaj kategorioj kiajn trudas religio kaj mistifiko. Muziko, male ol religio, komencas desube kaj supreniras. Muziko kiel eksplodilo. Specife, la dialektika kaj liberiga karaktero de ĵazmuziko. Coltrane, unu el la plej inspiritaj kaj profundaj muzikistoj en la homa historio. Mia preferato. Bedaŭrinde, li estis religia mistikulo, eklektikulo, multe legis Biblion kaj Bhagavad-Gîtâ.

Sed lia muziko transcendas lian konscian konceptaron per sia dialektika revolucia strukturo. Ankaŭ lia edzino estis muzikistino kaj mistikulino, sed ŝia muziko estas banala, plata, vapora. Jen pruvo ke la konstruo de la muziko mem transcendas la elektitan mistikan ideologion.

Due, kontraŭreligieco. Necesas apartigi la substancon de la spirito de ĝia kateniga religia metafiziko. Ni liberigu la substancon kaj eltrovu adekvatan voĉon por ĝi. Ni kuraĝu surpreni honestan konsclon.

Trie, Blake: mia preferata poeto, kies inspiro estas intelekta. Lia duflankeco: kontraŭreligia mistikulo. Li batalis kontraŭ religia hipokriteco kaj moralismo, kiuj servas la interesojn de la reganta klaso.

Oni ne rajtas pretendi moralismon aŭ sanktecon: ne emocian fanfaronadon, sed emancipigan komprenon de la homa estaĵo kaj ĝiaj kontraŭdlroj. Ekstertipa mistikulo, Blake kreis propran, unikan simbolan filozofian sistemon. Kvankam en idealisma vesto, lia filozofio estas profunda kaj utila, simile al Hegel. «Demetu sanktecon, surmetu penson.»

Plue....

Ekstaziĝo, animiĝo: la magia dimensio de la materio. Ascendado, spiritigo, apoteozo de materlo. Kreado. Ne simple reduktisma materiismo, sed dialektika koncepto kiu distingas plurnivelecon.

Mensa furiozo: «en poezi-inspira furiozo, kreante mensajn formojn». Laŭ Blake la tute veka, intelekta konscio. Por Blake, eterneco ne estas milda, sentempa paŝtejo; Ii rakontas pri «Ia mensmilitoj de eterneco».

Ne flustru... la eksplodanta konsclo… kriu… kiam vi vortumos. Ne diru... montru... ne priparolu de distanco, sed enkorpigu kaj elkorpigu la spiriton. Ne nur kantu la vortojn, sed vivu ilin, spiritposedata, kiel negra kantistino: Billie Holliday, Sarah Vaughan, Nina Simone, Aretha Franklin, ktp.

Kaj ascendu spirite, ĝis vi ne nur ripetos la saman rondiron, melodion, sed atingos novan nivelon. La filinoj de memoro: empiriisma metodo kaj mondbildo, mekanika ripetado de la sama kaj la jama, statika mondordo, racio sen imagopovo. Provu kaj provu, ĝis la filinoj de memoro cedos.... Dankon.

Kerna mesaĝo de l’ poemo: apartigo de la spirito forde religia metafiziko, al retrovo de ĝia pureco, rekombino kun pli evoluinta filozofio. Distingigo de spontana inspiro kaj la emancipiga intelekto, kaj ties dialektika unuiĝo. Spiritfajro, mensfajro liberiga.

Ĉi tiaj pensoj dum neĝoŝtormo — kialo memevidentas. Jen specimeno, eĉ se misforma, de filozofio enkorpigita. Konkretaĵo kunmetita el eroj de miaj pensoj kaj influoj. Mi ĝuas ĉi tiun personan mesaĝon el kaj al la memo, sed dubas ke aliaj komprenus sen ĉi tlu ekspliko. Tial eble mi malsukcesis kiel poeto. Kion vi pensas?


FONTO: Dumain, Ralph. Glosoj kaj Komentaro pri «Je la unua neĝoŝtormo ĉi-sezona», La Kancerkliniko, n-ro 57, januaro-marto 1991, p. 21, publikigita kun la poemo (p. 20). Originale publikigita en en Latinamerika Memuaro, n-ro 6, 1989, p. 6-8. Rigardu ankaŭ mian anglalingvan tradukon de la poemo / See also my English translation of the poem “Upon the First Snow-Storm of the Season”, published with the Esperanto original.


«Je la unua neĝoŝtormo ĉi-sezona»,
de Ralph Dumain, kun anglalingva traduko
“Upon the First Snow-Storm of the Season”

"La Socia Enhavo de l'Ĵazmuziko" de Roland Levreaud

Improvizado” de Radosław Nowakowski

The Theory & Practice of John Coltrane

John Coltrane on Black Music and Affirmative Philosophy

Por Hilton Ruiz, Portorikana Pianisto

Black Studies, Music, America vs Europe

William Blake Study Guide

William Blake en/in Esperanto

Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 January 2016

©2001-2020 Ralph Dumain