Kongresa Parolado
ĉe la Malfermo de la Sesa Universala Kongreso de Esperanto
en Washington, la 15-an de aŭgusto en 1910-a

Dro L. L. Zamenhof


1
kovrilo

2
dorso de kovrilo

2

 

3
titolpaĝo

4

5
antaŭparolo

6


 

Antaŭparolo

al la

Dekspesdeka Biblioteko Esperantista.

La plej forta pruvo de la progresado de nia kara lingvo Esperanto estas nedisputeble la kreskado de ĝia literaturo. Ju pli grandnombra fariĝos nia literaturo, des pli faciliĝos la ĝenerala enkonduko de Esperanto. Nia literaturo estas la plej bona argumento kontraŭ la dubemuloj de internacia lingvo artefarita; ĝi prezentas ĉiam pruvpretan armilon, nevenkeblan kaj neniigeblan batalilon en la manoj de niaj propagandistoj.

Estas ĝojiga fakto, ke tre baldaŭ la Esperantistoj ekkomprenis la literaturan signifon de nia lingvo: jam nun ni povas fieri pri la riĉaj fruktoj, kiujn portas la arbo de la Esperanta literaturo; kelka nacio povus nin jam envii ne nur pro la diverseco sed ankaŭ pro la multenombreco de nia propra literaturo.

Pro la ordinare sufiĉe alta prezo de la Esperantaj eldonaĵoj, ne ĉiu persono povas akiri al si eĉ la plej gravajn literaturaĵojn kaj alispecajn verkojn en Esperanto.

Forigi tiun ĉi mankon, plenumi tiun bezonon, jen estas la alta celo de nia modesta eldonaĵaro, titolita "Dekspesdeka Biblioteko Esperantista". Je prezo malkara, laŭ oportuna poŝformato kaj presaranĝo, sur bona papero tiu‑ĉi biblioteko prezentos krom verketoj literaturaj, praktikajn libretojn por la instruado, pri la propagando kaj statistiko de Esperanto kaj entute ĉiun traktaĵon komuninteresan; el grandaj verkoj klasikaj ĝi almenaŭ enhavos fragmentojn plej karakterizajn.

Kuraĝigitaj per la aproboj ricevitaj jam antaŭ la apero de la unua numero, ni esperas, ke per la subteno de la tutmonda Esperantistaro tiu‑ĉi nia entrepreno fariĝos iom post iom vera trezoro de interesaj kaj klerigaj verkoj de la tutmonda literaturo diversepoka kaj diversnacia. Ĉar tia biblioteko povas fariĝi potenca propagandilo, ni esperas, ke ĉiu veramanto de Esperanto subtenos nian neprofiteman entreprenon, aĉetante, abonante kaj diskonigante la 10‑spesdekajn verdajn kajerojn.

La unua numero de nia biblioteko enhavas la paroladon de nia amata majstro, Dro. L. L. Zamenhof dum la Sesa Universala Kongreso de Esperanto en Washington. Kaj efektive laŭ nia opinio ĝi meritas la unuan lokon, klare montrante la solan vojon, kiu kun plena certeco alkondukos Esperanton al fina venko.

Vivu, floru kaj kresku nia kara interfratigilo Esperanto! Bonfartu ĝia genia kreinto!

Leipzig, en marto 1911‑a.

Esperanto‑Propaganda Instituto

La direktoro: Karlo Steier.


FONTO: Zamenhof, L. L. Kongresa Parolado ĉe la Malfermo de la Sesa Universala Kongreso de Esperanto en Washington, la 15-an de augusto en 1910-a. 2a eld. Leipzig: Esperanto-Propaganda Instituto, 1912. 24 p. (10-Spesdeka Biblioteko Esperantista; 1) Antaŭparolo, p. 5-6.


Paroladoj okaze de la 6a Universala Kongreso de Esperanto, Washington, 1910
de L. L. Zamenhof

"Land of Liberty" Speech at 6th International Esperanto Congress, Washington DC, 15 Aug 1910,
by L. L. Zamenhof

6th International Esperanto Congress, Washington DC: 2nd Day: Formal Opening (15 Aug 1910) /
6a Universala Kongreso: 2a Tago: Solena Malfermo

6th International Esperanto Congress, Washington DC: Day-by-Day Report / 6a Universala Kongreso: Raporto laŭ Tagordo

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 October 2009

Site ©1999-2010 Ralph Dumain