Nekonato: La Zamenhofa Homaranismo

(Ĉerpaĵo)

de André Caubel

Neŭtrale-homa! Tiu epiteto tiom ofte revenas sub la plumo de Z., ke ĝi povus esti la unuvorta resumo de lia doktrino.

Tiu doktrino rebrilas en du verkoj, kiuj koncernas ne la homaranismon, sed proksime parencas ĝin: la «Memuaro por la Kongreso de Rasoj», 1911, kaj la «Alvoko al la Diplomatoj», 1915. En ili Z. reproduktas sian idearon pri la genta problemo: «Ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento» (OV 317 kaj 340). Li sentime eĉ aldonas: «La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro» (OV 345) ; «la ĉefa kaŭzo de la militoj: . . . la regado de unuj gentoj super aliaj gentoj», (OV 357).

Foje Z. estis ne tute klarvida. . . Sur tia genta tereno la plej belan ekzemplon de blindeco li donis en Vaŝingtono, 1910, emfaze salutante Usonon, «lando de libereco, lando de estonteco. . . regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj. . .» (OV 393), kvazaŭ ne ekzistus negroj, linĉoj, ktp.


FONTO: Caubel, André. «Nekonato: La Zamenhofa Homaranismo», Sennacieca Revuo, n-ro 87, 1959. Represita broŝure de Cercle amical espérantiste Laŭte!, 1998. La prelego okazis en la kongreso de «SAT-Amikaro» en Saintes (Pasko 1957).


Ernest Drezen pri la Interna Ideo de Esperantismo (1929)

Genia Lingvisto Venkita de Etburĝeco: Fundamentaj Momentoj en la Lingva Teorio de Zamenhof
de Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Alireteje / Offsite:

«Nekonato: La Zamenhofa Homaranismo» de André Caubel

«Nekonato: La Zamenhofa Homaranismo» de André Caubel

«Nekonato: La Zamenhofa Homaranismo» de André Caubel
part 2-a, en Homarano

André Caubel - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 October 2009

Site ©1999-2010 Ralph Dumain