VORTOJ DE LA REDAKTORO

ĈU BEHINOJ?

Kiam verko provokas
nehaltigeblan fluon de
pripensado, ĝi estas
valora, eĉ se pensofluoj
pli dependas de la
leganto, ol de la aŭtoro;
eĉ se iu aŭ alia pensofluo
povas ekfariĝi danĝera.

Mi ĵus relegis—ĉu kvaran aŭ kvinan fojon, mi ne scias—la plej malkvietigan ĉefverkon de nia literaturo, la Vojaĝo al Kazohinio-on de Sándor SZATHMÁRI. Kaj, pli ol kutime, ia amare tima tremo ĉifadas mian menson. Mi tro kutimas al ideoj por ne vidi difektojn, eĉ danĝerojn en tiu ĉi libro. Tute ne mirigas min, ke la hungaran version, aperantan 6 jarojn post la elfaro de la tiam ankoraŭ ne publikita originala teksto esperanta, cenzuris du ŝtatismaj reĝimoj formale oponaj, esence samaj. [1] Kiaj difektoj? Nu, formalaj kaj enhavaj:

La aŭtoro satire imitaĉas la stilon de SWIFT, nomas sian heroon Gulliver, sed okazigas la aventurojn de tiu ĉi 18-jarcenta anglo en la tridekaj jaroj de la . . . 20-a jarcento. Pri moroj kaj kutimoj britaj, li apenaŭ scias pli, ol kion enhavas la Vojaĝoj de Guliver [2] de Swift, kiu mem jam akre satiris. Rezultas el ĉio ĉi tia teda gurdado pri britaj ŝovinismo kaj moroj, kia incitas eĉ la plej nobleludan briton kaj ĉiujn esperantojn hodiaŭajn. Naiva leganto de la libro de Szathmári povus kredi, ke naciismo kaj konvencia etiketo estas britaj specialaĵoj; malpli naiva ne komprenas, kiel esperanta verkisto kapablas tiel krude kaj kruele primoki ian etnon.

Sed tio, mi supozas, ne estis la celo de Szathmári, tio elvenas nur el la formo, kiun li donis al sia rakonto kaj el la malamo al responsuloj pri la ‘Trianon-a Packontrakto’ de hungaraj kulturmedioj tiamaj. Nu do, tiel . . . nemajstrita formo. Tamen la lingvo kaj stilo de la romano estas tre ĝuindaj, ĉefe se ni konscias, ke ĝia aŭtoro havis por ilo nur la P.V.[3]-on.

Pri la enhavo, ni povus riproĉi al Szathmári, ke li malbone konas kelkajn aŭtorojn kiujn li satire atakas. Ekzemple la spritaĵoj pri “Zantim” (KANT) kaj “Zolter” (VOLTAIRE) estas ne nur supraĵaĵ, sed ankaŭ iom stultaj. Pli grave, li ne konscias pri sia intelekta dependado de NIETZSCHE, MARX kaj la 19-jarcenta sciencisma ideologio. Liaj “perfektaj hinoj” estas superhomoj komunistaj, kiuj nazie “ĉesigas” la engulagitajn, “genetike” malsuperajn, “behinojn”. . . per gaso. Konsentite, la libron li verkis antaŭ 1935a, tamen ni, generacio post-aŭŝvica [4], senvole ektremas.

Vi do scias, ke mi scias. Kaj tamen mi parolas pri ‘ĉefverko’. Kiam verko provokas nehaltigeblan fluon de pripensado, ĝi estas valora, eĉ se pensofluoj pli dependas de la leganto, ol de la aŭtoro; eĉ se iu aŭ alia pensofluo povas ekfariĝi danĝera.

La satiro de Szathmári nediferencige atakas ĉiajn konvenciojn: tiujn kiujn ni nomas malbonaj, kaj tiujn kiujn ni kredas bonaj. Li eble estas tiu el la utopiistoj, kiu plej bone elprovis, ĉu oni povas konstrui etikon surbaze de materiismaj-sciencismaj perspektivoj. Liaj hinoj kredas, ke al ĉia sencohava demando rilatas unu preciza scienca respondo. El tio elvenas, kvazaŭ WITTGENSTEIN-e [5], morala devigo ne meti demandojn sensencajn, ekzemple ‘kian valoron havas la vivo’. La hina sciencisto respondas: ‘la valoro de la vivo estas la vivo mem’. Se tio ĉi ŝajnas at vi vana taŭtologio, do vi estas “behino”, tio estas homspecia estaĵo, kies cerbo difektiĝis pro nekuracebla malsano.

Laŭ la hinoj emanas el la suno radiado determinanta la vivon, do la naturajn instinktojn de ĉiuj vivuloj. Ĉi tiuj naturaj instinktoj celas la pluvivadon. La cerbo de la vivulo kreadas ilin ‘nature’, kiel radioricevilo modulas la elektran kurenton en siaj cirkvitoj. Kiam la cerbo de ia estulo fariĝas tro granda, ĝi mem emanigas perturban radiadon, kiun ĝi mem—se ĝi estas malnormala—perturbe ricevadas. Tiel ĝi produktas nenaturajn instinktojn. Pro la natura evoluado grandcerbaj estaĵoj dominas la etcerbajn, sed, interne de sia propra specio, ili ne ĉiam kapablas bremsi sian naturan dominemon. El ili pluvivos nur tiuj, kiuj, pro genetika hazardo, kapablos distingi naturan dominemon de nenatura interspecia batalemo; do tiuj, kiuj ne batalos inter si, kaj eliminos la nemutaciintajn prahomojn ilin atakantajn. Fakte, la prahomo ne estas ankoraŭ homo, li estas “ŝnuro streĉita inter la besto kaj la superhomo” [6].

La prahomoj, la behinoj, estas ni. Ni estas tiuj, kiujn Zatamon, la hino, priskribas:

“. ..  vi klopodas por ia penso de la homa cerbo, kies ekzisto dependas nur de via fantazio. Murojn, desegnitajn sur la geografia karto vi sieĝas, kvazaŭ ne vi mem estus ilin desegnintaj, vi kuracas vundojn de vi mem pikitajn kaj pafitajn por ke vi denove povu vundi. Kaj vi luktadas kontraŭ la ekonomiaj krizoj, kvazaŭ ne vi mem estus haltigintaj viajn maŝinojn, vi elpensas amikecon, belon, amon, malamon, per kiuj vi mem starigas malhelpaĵojn por vi mem, por estigi ion, kun kio vi povas batali, ĉar vi atribuas memstaran ekziston al la elpensitaj malhelpaĵoj.” [7]

Sed,—mi tiel ĉi demandas eble nur por iom elsavi nin—ĉu la hinoj mem ne estas behinaj? Ili fakte kredas kun Spinozo, ke la vero estas index sui et falsi [8]. Ili konvinkiĝis, ke ili komprenas, kiel Spinozo, “kio estas la vera filozofio”. Pro tio, ili eliminas ĉiujn filozofiojn, kaj nomas la sian propran “scienco”. Ni bone memoras, ke jam la nazia ras-ideologio kaj la “materiisma-historia dialektiko” estis nomitaj “sciencoj”; sed malsimile de naci-socialistoj kaj markso-socialistoj, la hinoj—ili ja ekzistas nur en priutopia romano—sukcesis elimini la heterodoksulojn, kaj ili konsideras kiel sana la cerbon kiu kaptas nur sian propran sciencisman perturbadon. En la hina socio ne plu ekzistas konfliktoj de kunekzistado, ĉar ununura modelo de kunekzistado estas “scienca” kaj bioteknike trudita al ĉiuj: la modelo ofertita de la sociaj insektoj: termitoj, formikoj, abeloj kaj aliaj. Io tamen eskapis la atenton de Szathmári, io, kion li devintus rememori, kiam lia heroo vangofrapas la virinon Zolema, io grava en socio hinotipa ne plu ekzistas viroj. Li devintus alfantazii al la hinaj konstruaĵoj ian stalon, ian bredejo-ekstermejon, en kiu teknikistinoj preparadas la spermon por artefarita ensemado. Lia ‘seksa laboro’ ne estas kredinda: la laboristinoj hinaj povus multe pli bone prizorgi siajn ‘dezirojn’ kaj racialigi siajn naskadojn se ili ne dependus de preterpasantaj viroj. La moderna disvastigo de sapfoismo kaj la ĵusaj postuladoj por interinaj nuptoj laŭleĝaj sufiĉe pruvas tion. Se hina socio ekzistus, ĝi estus homogene ina.

Szathmári, male al DANTE, komencas sian verkon per priskribo de la hina paradizo. Dante, pli lerta, komencis sian Dia Komedio-on, per la multe pli interesa Infero. Cetere Kalocsay trovis inspiron nur por tiu ĉi parto. La ‘Infero’ de Szathmári okazas ĉe la behinoj, kaj ĝi estas multe pli amuza ol la intelekte griza (hina) paradizo. Kiel efektus la Dia komedio se oni eklegus ĝin komencante per la Paradizo? Poste oni legus la Inferon, kaj eble la Purgatorio aperus kiel ia sintezo, kiu ‘aufhebas’ [9] tio estas superas kaj konservas la kontraŭdirojn inter la dia kaj la demona esencoj.

Szathmári ne estas tenera al ni, kompatindaj behinoj. Tamen, krom la terminoj “kazoo”, “hino”, “behino”, la hinoj apenaŭ pliriĉigis sian lingvon. Dum la behinoj aldonis al sia hina dialekto riĉan kaj barokan vortorikolton: “belki”, “ketni” “bivago” (tia vi estas, se vi konas nek “belki”-on, nek “ketni”-on), “kaleb”, “betiko”, “bilevo”, “elak‑betiko”, “anebao”, “bikruo”, “vake-vake-oj”, “lamiko” (tiu ĉi estas “vorto borema”!), “behao” (kiu povas esti “kona” aŭ “kemon”), “kvari”, “boeto”, “kipu”, “skoro” (ĉi tiu estas preskaŭ tradukebla per ‘lernejo’), “spiritualaĵo” (kiun oni ‘prenas’ en necesejsimilaj izolejoj), “butuko” kaj “batako” signifas simple “betik”-on en prakultoj, “beratnuo”, “bruhuo”, “bikbamo” (tiu ĉi povus signifi geedziĝon, se ĝi ne signifus ankaŭ svatadon), “bumbuko” (kiu en la hina signifas murdiston, sed en la behina dialekto ĝi estas valoriga termino, kiel niaj “hero”, “varjoro”, “militisto”, k.a.), “bukuo” kaj aliaj same buntaj vortoj, kiuj pacience atendas por fariĝi esperantismoj.

Fakte ĉiuj malsanaj vaporoj de behinaj cerboj fariĝas novaj vortoj. Kaj ĉiu behina neologismo kaŝas unu el niaj propraj “papagovortoj” [10]. Szathmári metas spegulon antaŭ niajn okulojn. Sed atentu! Tiu spegulo resendas al ni ne nur groteskaĵojn, sed ankaŭ esperon, kiu tute superfluas en la hina mondo. Kiu kredas ke la hinoj estas superhomoj kaj la behinoj subhomoj? Nur la hinoj, kompreneble. Estas ĉe la behinoj ia ebleco de estonto, dum ĉe la hino la nuno estantas eterne. La behinoj povas estimi kaj malestimi, ami kaj malami, insulti kaj laŭdi, koleri kaj malkoleri; la hinoj povas nur konstati. Pro tio sufiĉas por ili 2200 vortoj fundamentaj kaj la senfina vortotrezoro de fakvortaroj natursciencaj. Ili ne bezonas homsciencajn, artajn, religiajn, politikajn, ekonomikajn vortojn, ĉar ili ne havas sciencojn pri ‘neekzistantaj’ kozoj, tio estas kozoj kreitaj de la homa spirito. La hinoj dekretis ke ili estas aĵoj inter aĵoj kaj ke iliaj aferoj estas nur movoj de spacotempaĵoj, io kio mezureblas per mezuriloj. Iliajn movojn ankaŭ mi jam mezuris en nia ‘mikrosocio’. Nu, eble ne ĉiuj esperantistoj estas behinaj. Tamen . . . , tamen, estas unu vorto el la leksiko behina, la vorto “bivago”, kies foreston en la esperanta mi neniel kapablas kompensi por paroli ĝuste pri tiuj pseŭdohinaj. Mia daŭra bezono de tiu vorto klare pruvas, ke mi mem estas pli behina ol iu ajn el miaj behinaj kolegoj.

Eugene de ZILAH

Notoj

1. En 1941a la cenzuro kripligis la unuan eldonon (“la plej bonaj partoj estis forstrekitaj”) kaj en la kvindekaj, de la ne cenzurita dua eldono, “eĉ la vendado . . . estis malpermesita”.

2. Swift Jonathan (1667-1745): Gulliver’s Travels (1726).

3. Plena Vortaro de Esperanto, 4-a eldono.

4. Aŭŝvico, el germ. Auschwitz: urbo, kies nomo aludas nacisocialismajn ekstermejojn.

5. Wittgenstein Ludwig (1889-1951): Tractatus logico-philosophicus (1921). Li asertis, ke se ia demando ne povas esti redaktita en la lingvaĵo de ia kohera logika sistemo, oni ne rajtas elmeti ĝin.

6. Nietzsche: Also spracht Zarathustra (Tiel parolis Z.): “Der Mensch ist ein Seil, geknüpft zwischen Tier und Übermensch, . . .” Szathmári ne citas Nietzsche-on.

7. Szathmári, Sándor: Vojaĝo al Kazohinio, SAT, Paris, 1958. p. 147.

8. Spinoza Baruch (1632-1677): Ethica ordine geometrico demostrata (1661-77): “signo de si mem kaj de la falso”.

9. Hegel-a termino, plia “fozofa” strangaĵo, kiu proksimume signifas “superas kaj konservas”.

10. Vidu ĉe Paul VALÉRY.


FONTO: Zilah, Eugène de. “Ĉu behinoj?”, La Gazeto, n-ro 81, 15 marto 1999 [14: 3], p. 3-5.


Antaŭparolo de Eugène de Zilah
al Diskurso pri la Metodo de Kartezio (René Descartes)

Letero de Kartezio pri Lingvo Internacia (20 nov 1629)
trad. Eugène de Zilah

Kio estas mondliteraturo?” de Antal Szerb
(trad. kun notoj de Eugène de Zilah)

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 April 2013

Site ©1999-2021 Ralph Dumain