Recenzoj: Ĉu ankaŭ vi scias? & Vuk


Ĉu ankaŭ vi scias?

De Eva Janikovszky. El la hungara tradukis Sándor Szathmári. Eld. Corvina Budapeŝto, 1966. 20 x 23 cm, kolorilustrita, bindita. — Prezo: 32.‑ Ft (ĉ. 6 ned. gld.) — Mendebla ĉe Hungara Esperanto-Asocio.

Jam multfoje aperis la problemo: kion doni al la infanoj, kiuj jam konas Esperanton, sed ne interesas ilin la libroj por plenkreskuloj. Kaj jen estas libro, kiu jam per sia multkoloreco altiras la atenton de la infanoj. Kiu ne konas la problemon: la infanojn interesas, kion faras iliaj gepatroj, sed ili ne havas tempon respondi al ili. Kaj tiu moderna fabelo temas ĝuste pri tio. La infano ricevas respondon al ĉiu demanclo, kaj el tiu belega libro ekkonas la viglan vivon de la plenkreskuloj. Vere, ni aŭ pli ĝuste la malgrandaj hometoj jam bezonis tiun modernan fabelon, kiu temas pri centoble pli interesa kaj ensorĉa historio ol la malnovaj rakontoj — kaj tio estas la vera vivo. — La libro estas interesa ne nur el la vidpunkto de rakontoj: ĝi estas taŭga ankaŭ kiel lernolibro. Per mallonga klarigo de gramatiko oni povas lerni el tiu libro la nomojn de la parencoj (patro, avo, onklo), la nombrojn, la profesiojn, la partojn de la korpo, la maŝinojn kaj la hejmajn laborojn; koloraj bildoj belege ilustras ilin. — Entute: libro interesa kun malalta prezo — nepre havinda por ĉiuj — sed en la dua eldono oni korektu la preserarojn.

Maria BENCZIK

Vuk

Bestromano de István Fekete. Eldonis: Corvina, Budapeŝto, 84 pagoj, 3 nigraj kaj 22 koloraj intertekstaj grafikaĵoj de Pal Csergezán. 12,2 x l8 cm. Bindo: Con-Rit. Tradukis: Margit Leszkó

La bestromanoj, verkitaj por infanoj ĝenerale estas duspecaj: en la unua speco la bestoj estas plene personigitaj. Ili portas homajn vestojn, vizitas teatron, vojaĝas per trajno kaj kondutas tute civitane. En la alia speco ili estas plenaj bestoj, la rakonto estas esence zoologia studado, skribita prefere al plenkreskuloj.

Vuk sekvas la mezan vojon. La rolludantaj bestoj parolas, sed nur la samrasanoj komprenas. Kiam la hirundoj ekvidas la vulpojn, kiuj sin kaŝas en la tritikkampo, vane ili laŭte ĉirpas: ,ĉi, ĉi, ĉii-tie ili estas”, la korniko ne komprenas la averton.

“Vuk” estas nomo de vulpido. Li estas la filo de Kag kaj Injo, kaj frato de sep idoj. Foje la “Glathaŭtulo”, kiu portas sur la ŝultro “fulmovomilon” (do: ĉasisto) venas kun Vahur (la hundo), kiu ne hontas servi la Glathaŭtulon kontraŭ siaj propraj vulpoparencoj. Vahur elflaras la vulpogroton. La ĉasisto, — helpe de vertagoj, — ekstermas la vulpofamilion. El la idoj saviĝas nur Vuk kaj lia fratino, sed ŝin ekkaptas la ĉasisto kaj enkaĝigante edukas.

Vuk sukcesas rifuĝi kaj Karak, lia onklo pluedukas lin.

Li fariĝas baldaŭ brava vulpo, eminentulo de sia raso kaj baldaŭ li venĝas la ekstermon de sia familio al la homoj, precipe al la ĉasisto. Li liberigas sian fratinon el la kaĝo, superruzas kaj erarvojigas la hundojn. Fine li forrabas preskaŭ la tutan kortbirdaron de la ĉasisto, vane li furiozas kaj vane li starigas kaptilojn ĉirkaŭ la domo.

La rakontkapablo de István Fekete estas eminenta, sed plej mirinda estas lia komprenemo kaj inklino al la naturo. Se li priskribas la mateniĝon, aŭ vesperiĝon de la sovaĝa, natura arbaro, ĝian vekiĝan, aŭ endormiĝan vivon, ankaŭ ni preskaŭ flaras la ozonan odoron kaj povas aprezi la vivon de la “libera popolo de la arbaro”, kiel Vuk nomas la sovaĝbestaron, distingante ilin de la sklavigitaj dombestoj.

La libro estis verkita por geknaboj 10-15 jaraj, sed pro la menciitaj ecoj ĝi estas nomebla ne nur infanlibro. Plenkreskuloj gajnos el ĝi same grandan ĝuon.

Ĉi tiu libro estas la unua traduko de Margit Leszkó. Ŝi debutis bonege. La traduko estas perfekta kaj modela.

Sándor SZATHMÁRI


FONTO: Benczik, Maria. Recenzo de Eva Janikovszky, Ĉu ankaŭ vi scias?, el la hungara tradukis Sándor Szathmári.
Szathmári, Sándor. Recenzo de István Fekete, Vuk, tradukis Margit Leszkó. Hungara Vivo, 1967, n-ro 1, p. 25.

Sampaĝe aperas recenzo fare de P. Balkányi de Ora Duopo.


Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Enhavlisto de Hungara Vivo

VUK kétnyelvű diavetítés Esperanto -magyar(19:05-től) Eszperantó
[VUK Esperanto-Hungarian bilingual slide show]
(unuaj 19 minutoj en Esperanto, cetere hungare)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 September 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain