István Simon

La Senkompata Humanisto

(fragmento el diplomverko pri Sándor Szathmári)

Difini la idearon de iu romano, retrovi la direktan pens-esencon de verkisto ofte estas malfacila tasko, kaj atingi akcepteble objektivan vidpunkton apenaŭ eblas. Samtempaj kritikantoj de Vojaĝo al Kazohinio donis tre diverĝajn interpretejn pri ĝi. Avantaĝas la situacio de eseanto nuna, ke post 1941 Sándor Szathmári en pluraj publikaĵoj funde klarigis, preskaŭ remaĉis la esencon de sia direndaĵo, indikis la gravajn lokojn de sia romano, priskribis siajn edukajn kaj filozofiajn celojn, kiuj igis lin verki Kazohinio. Ĉu veras, ke post la elverko ĉiu kreaĵo ĉesas aparteni al la artisto, kaj li ne rajtas poste enŝovi tion, kion li ne jam sukcesis esprimi en ĝi? Ĉu pravas la diro de hungara verkisto István Mándy: “verkisto ne rajtas esti sia propra piednoto”? Eble la sekvaj vortoj malkreskigos la literaturan prestiĝon de Szathmári, sed certe altigos lian rangon kiel pensulo.

“Nun estus jam eble, ke mia nomo aperu sen devo de antaŭpago sub la kaplitero S en iu estonta literatura leksikono; eĉ mia verko rajte trovus lokon unu literon antaŭe, sub la kapvorto ‘rikano’. Mi tamen ŝatus rimarkigi, ke, malgraŭ tiuj allogaj perspektivoj, mia celo estis alia. Ne nur humuron mi ne celis, sed mi ankaŭ nie intencis glutigi amaran medikamenton en dolĉa pulvoro.” Per tiuj vortoj komenciĝas “La kanto de povra aktoraĉo”, postparolo al la dua eldono en 1946, kiu—samkiel iu nepublikigitaĵo lia—povus subtitoliĝi “Sinekskuzado poste”. Sinekskuzadi kaj jene sin esprimi Szathmári devis ĉar li ne atingis sian celon: la kritikintoj miskomprenis la romanon je la punkto plej grava por li: (krom Gábor Szíj) ili opiniis ambaŭ partojn soci-kritikaj, kio koncerne la hinojn kontraŭis liajn intencojn. Nome, la unua parto de Kazohinio ne celis esti satiro pri komunismo aŭ pli precize karikaturo de la falanstera sceno en Tragedio de 1’homo de Imre Madách, sed la elirvojo—unusole ebla lau lia imago—el tiu frenezo de la civilizo, kiun ni spertas en la dua parto, ĉe la behinoj. Grava celo de la dua parto estis veki simpation al kaj akcenti la perfektecon de la hina vivmaniero. “Gulivero inter la behinoj” prisatiras ne nur la kapitalisman socion, sed ĉiujn civilizojn de la XXa jarccnto, tial ankaŭ socialismon.

Difinante la ĝenron de la verko ne eblas do tute konsenti pri satiro. Szathmári fakte kompilis du ege proksimajn ĝenrojn: utopion kaj satiron—ĉi-lastan ni povus nomi ankaŭ negativigita utopio. Tian verkis unue ĝuste Swift per sia tria Guliver-romano. Szathmári lerte profitas la komunaĵojn de ambaŭ ĝenroj: la ludo de pozitivo kaj negativo kunligas tiel forte la du partojn de la libro, ke ni povas ĝin nomi romano utopi-satireca kun fantaziaj elementoj.

Szathmári konsideris sin mein unuavice filozofianto kaj ne verkisto. Romano por li estis nur ilo kaj formo por esprimi siajn ideojn. Li trafe kompareblas al la juna ĉefrolanto en la novelo “Cirko” de Frigyes Karinthy: tiu prezentas sin ĉe la cirkestro por ludi melodion antaŭ la publiko, sed li devas ellerni jonglaĵon kaj balanci sur diversaj objektoj por fine, la tagon de la prezento, povi elpreni sian violonon kaj ludi la melodion tiom longe atenditan. “Cirkisto pro devo” sentis sin ankaŭ Szathmári. Li volis esprimi vivfilozofian tezon, sed post sensukcesa filozofia eksperimento li komprenis, ke, li ne povus allproprigi la tie postulatan lingvaĵon kaj sistemecon. Plej volonte li estus klarigi tiun tezon per matematikaj formuloj, sed la publiko tion nek legus nek komprenus. En Kazohinio, laŭ lia intenco, agado, satiraj priskriboj, rolantoj estas nur garnaĵo por satigi la ekstravagancemon de la legantoj. Li volis komuniki tezon nerefuteble logikan: “Kazohinio celas  prezenti, ke nia vivo kun siaj komplikaj kaj fantomaj kulturbezonoj neniel estas plibonigebla, ĉar ni vane igus nia celo unu fantomon anstataŭ alia, el tio rezultus nek trankvilo nek perfekteco; nur plua serĉado de ĥimeroj.” Lia fina celo estas tamen ne nur konsciigi pri nia malperfekteco. Pelate de naturscienciste pasia scivolo, Szathmári ekzamenas ties kialojn, la kielojn de plibonigo, kaj se tio ne eblus, li ankaŭ protokolas la negativan rezulton. Konforme at tio, li intencis konstrui Kazohinio ĉirkaŭ tri ĉefajn tez-demandojn:

1. Kial ĉiu pliboniga klopodo estas neperfekta?

2. Kio entute estas perfekta?

3. Kial la socio malkapablas tion atingi?

1. Kial ĉiu pliboniga klopodo estas neperfekta?

Konsiderante la naskiĝdaton de Sándor Szathmári, ni povas konstati, ke ĝis la elverkado de Kazohinio li traspertis plurajn socio-politikajn sistemojn, de la duonfeŭdisma Aŭstro-Hungara Monarkio kaj la Konsilantara Respubliko ĝis la konsolidiĝo de la estrado do Ĉefministro Bethlen kaj la registaro do Gömbös, inklinanta at la itala faŝismo. Li povis observi, kiel ŝanĝiĝas la konceptoj de vero, leĝo, ordo kaj moralo, kiel bono kaj malbono ŝangas lokojn reciproke. “Mi rigardis la mondon per la okuloj de Marsano, kaj la kulturo ĝenerala elvokis el mi ĝis mia 30-jara aĝo unusolan reagon: senton de mia malplivaloro. Mi spertis, ke aliaj ekzakte scias, kiam nigro devas esti nomata blanko aŭ flavo; mi neniam.” Lia mondkoncepto senĉese evoluis. Dum la Komunumo li estis “kontraŭrevoluciano”, la epokon de Bethlen li komencis en dekstrulaj student-organizoj, fine de tiu tempo li aliĝis al la socialismo kaj koketis kun la komunismo. Certa unika senso pri la realo malebligis al li esti fanatika adepto de iu ajn ideo, kaj lia sento de sistemeco ĉie rapide rimarkigis at li ]a kontraŭdirojn. “Mi neniam klopodis interpreti la faktojn laŭ mia vivkoncepto” li skribis. Li elreviĝis ankaŭ el la reformemaj ideoj, kaj, komence de la tridekaj jaroj, lian valorkoncepton grave ŝancelis la ekkompreno de la tezo pri relativeco: “Ne ekzistas vero kaj moralo absolutaj. Tiuj konceptoj ĉiam adaptiĝas al la koncerna socia sistemo, kaj eĉ ne imageblas socia sistemo, kies tiusenca origino estus la absoluta nulo.” En sia libera tempo li okupiĝis pri sociologio. Li estris la socio-politikan fakgrupon de la studenta-intelektula Societo Miklós Bartha. Li kreis statistikojn, faris esplorojn, serĉis idealan eblon de la disdivido de la havaĵoj. El ĉiu ideologio li finkonkludis, ke la agadon de la homaro dum sia tuta historio motivis ekskluzive materiaj interesoj. Ideoj neniam estas primaraj, ili servas kiel ŝirmilo por tiuj grupoj, kiuj fabrikas ideologiojn. (Tiusence kapitalismo kaj socialismo neniel diferencas.) Materiajn bezonojn li diskategorigis en du grupojn: vivbezonoj kaj kulturbrzonoj. “Vivbezonoj havas precizajn supran kaj malsupran limojn. Same doloras malsato kiel troŝarĝo de la stomako. Malagrablas same malvarmo sub 18 gradoj kaj varmo super 24. Ankaŭ dormado kaj amorado estas simile limigataj.” Vivibezonoj do povas esti kontentigataj. La progreso de tekniko kaj naturaj sciencoj atingis tian nivelon jam en la unua duono de nia jarcento, ke ĉiu Terano povus ricevi pluroblon de siaj vivbezonaĵoj. Tial la logiko de Szathmári ekokupis sin pri la kulturbezonoj. Liaopinie la suferojn de la homaro: militojn, krizojn, malsaton, mizeron kaŭzas nur la kulturbezonoj, ĉar ties supran limon difinas ne la naturo, sed la fantazio, kiu estas konate senfina. La kulturo kaŭzas, ke la produktitaj riĉaĵoj de la Tero koncentriĝas en la manoj de malgranda grupo, ĉar ĝi “neeviteble postulas ekspluatadon, sekve same senfinan. Neniam la tekniko atingos tian gradon, ĉe kiu granda plejparto de la socio ne vivus en mizero.

Ĉefa eraro de la socialismo estas laŭ li same tio, ke ĝi volas efektivigi ŝanĝojn konservante jamajn strukturojn. “En rusaj verkoj la bankestron de ‘Fabeloj pri skribmaŝino’ simple anstataŭas popolkomisaro aŭ la uzinestro; plej alte salajras artistoj samkiel en Hollywood, i1i nur kantas laŭdojn al alia estraro; anstataŭ grandan krucon de kavaliraj ordenoj oni disdonas Lenin-ordenon kaj similajn . . . Malfacilas ne verki satiron pri tio, kiom da diversaj rangoj, klasoj kaj premioj devis esti establataj por la certigo de la tiom heroldita senklasa socio. Kaj ĉiuj ĉi privilegiuloj strebas eĉ ne al la propra bonstato, sed al la privilegioj mem. Se ĉiuj ricevus la Lenin-ordenon aŭ la monatajn kvinmil rublojn sen klaskonsidero kaj egale, ankaŭ tio ne plu estus celo por ili, samkiel kolektanto forĵetus la faman Maŭricio-poŝtmarkon, se ĉiuj havus da ĝi po unu.

Ĉi-punkte la pensado de Szathmári atingas natursciencan nivelon. La klasbatalo ĉiam plu daŭras laŭ li pro tio, ke en la homaro pluvivas atavisma luktinstinkto, kiu iam favoris la naturan selektiĝon kaj la pluvivon de la raso. “Sed hodiaŭ ne natura kaprico donas al ni la nutraĵon, sed la produktado, kiu postulas anstataŭe kunlaboron kaj pacon.” Kardinala punkto en lia filozofio estas la aserto, ke en la XXa jarcento la formulon “lukto por la vivo” devas anstatŭi “paco por la vivo”, ĉar la lukto hodiaŭ ne rezultigas pluvivon, sed ĝuste pereon de la homa raso! Kulturon kaj arton li rigardas senescepte kiel potencialan kontraŭulon, ekzilante eĉ la muzikon el Kazohinio. “Vivo havas unusolan naturan celon: la vivon. Ĉio cetera estas imago, memvibroj de la cerbo, kiuj povas resti sendamaĝe sensencaj provizore, sed jam tiam danĝeroj ĝermas en ili; ĉar kies deziroj povas kontentiĝi per tiuj pseŭdoceloj, ties instinkto-kompaso devias, eĉ se nur malmulte, de la vivdirekto. Tiu devio diferencas nur laŭ la gradoj: laŭ tiu, ĉu temas pri muziko, pri hororo pro akvo vidita de vesperto, pri inversa irado aŭ pri sloganoj postulantaj asketismon. Milito estas nur 180-gradiĝo de tiu devio, kiu komenciĝas per la muziko.” Por pruvi sian tezon li ekzempligis la sorton de la unua granda movado pri la paco por la vivo, la kristanismo: “De dumil jaroj ni predikas Kristan amon, sed en la praktiko la ideo ĉiam iĝas milito kaj rabado. Tiu ideo cetere estas nenio alia ol narkotaĵo por trankviligi la racion, kiu mallaŭte protestas malantaŭ la nerezistebla konkuremo. Ho, la homaro ĉiam aliĝis al la preceptoj de paco, en la nomo de Jesuo, Budho aŭ Markso. Oni akceptas la doktrinojn de paco por deklari: kaj nun ni defendos tiujn doktrinojn. Kaj interatakas si landoj de kristaneco kaj socialismo; murdas fero kaj gaso.

Kun amara rezignacio li meditis pri tio, ke ĉiuj utilaj kaj bonaj kreaĵoj de la kulturo estas nur flankaj produktoj de nia lukt-instinkto. Napoleono la Tria konstruigis la vastajn Parizajn bulvardojn tial, ke estas pli malfacile sturmi barikadojn en sinuaj stratetoj.

La respondo al la unua demando de lia tezo inkluzivas do du partojn. La difino devus evidentiĝi el la dialogoj de Zatamon kaj Gulivero, la demonstro enhavas la tutan behinan parton.

2. Kio entute estas perfekta?

Atinginte dum lia logika rezorado la punkon, kie li kredis esti trovinta la kaŭzon de ĉiuj malbonoj, li postulis radikalan kirurgan intervenon. Li opiniis tute serioze, ke la bonstato kaj paco de la tuta homaro ne povas realiĝi pro tio, ke la kulturbezonoj forprenas por si la havaĵojn—la kulturo do estas forigenda. Kaj ĉar kulturo nutras la homan animon, ankaŭ ĝin ni devas ekstermi. Kiel Karinthy skribas: “. . .ĉar mi estas la Tera sufero, kiu aperis por ĉiam krie sciigi: ĉi tie mi ne necesas! kaj por pruvi: mi tie estas bezonata. Ĉar jen: nur la animo suferas, ne la korpo—do la animo devas morti.” Szathmári ŝajnas interpreti laŭvorte ĉi tiujn frazojn de Karinthy, kaj lia elektis la pli simplan, matematike pli logikan paŝon, simpligon en la solvoformulo de la granda malekvacio. Kial eksperimenti pri afero tiel neelkalkulebla, do neekzistanta, kiel la individuo kaj ties emociao, se la naturo jam trovis la respondon kaj montras la ekzemplon. La perfekta socio—la nedirektata organizitaĵo por ideala disdivido de la havaĵoj povas estiĝi nur tiam, asertas Szathmári, se la individua intereso kongruas tute spontane kun tiu komuna. Aliel “eĉ la plej justa ŝtato, la plej transcenda komunismo estas imagebla nur se leĝoj kaj armiloj certigas la justan disdividon de la havaĵoj, kaj por tio necesas strikta kontrolo; juĝado; gardado de la estroj kaj oficistoj.” La celo laŭ li estas elimini eĉ minimumajn konfliktojn, forigi el la vivo ĉion, kio povas tiujn kaŭzi kaj nutri sentojn, kulturon, arton, distron, kaj evoluigi altnivelan teknikan bazon por kontentigi plej perfekte la homajn bezonojn.

3. Kial la socio malkapablas tion atingi?

Laŭ rememoroj de Szathmári Karinthy estis la unua, kiu konstatis, ke “la atmosfero de Kazohinio estas neeltenebla por homo, kaj kvankam ĉiu vorto de mia asertaro  veras, ĝi kvazaŭ disfendas en duon la mion de la leganto (temas nur pri inteligenta leganto): li rekonas la pravecon de la pravo, sed li kapitulacas antaŭ ĝi kun grincantaj dentoj, ĉar lia kunsentas kun Gulivero dirante, ke malgraŭ ajne granda perfekteco de la mekanismo la hina vivo ne taŭgas por homoj.” Szathmári ankaŭ kiel verkisto rekonas, ke tiu lando de robotuloj ne kreiĝis por homoj nunaj. La vivo ĉesus esti vivo sen neplenumeblaj deziroj, sen esperoj, ĝuoj, etaj pekoj, kaj li konfesas: “eble ankaŭ mi ne eltenus, se mi devus rezigni ĉion tian”. Homo, kiu devus elekti, preferus detrui sin mem ol akcepti tiun vegetativan, instinkte intelektan vivon. Tiun ĉi demandon analizas la historio pri Moneba, kiu enestas en la unua versio, sed estas ellasita el la definitiva; en la fina eldono aperas nur difino tiurilata.

Filozofe, Szathmári klarigis ankaŭ la fiaskon: “Ke homo ne kapablas vivi tian vivon? Jen kion mi volis pruvi. Inteligenta homo ektristas vidante la pravon de la hinoj kaj tion, ke por ni ne ekzistas ponto de la narkotaĵoj al tiu puriĝinta perfekteco. Tigro ne povus vivteni sin per fojno, samkiel ni ne per nure pura pano, sen opio kaj haŝiŝo. Opio estas morto. Tio, ke ni sentas tiun ĉi morton vivo, neniom ŝanĝas la fakton, ke tamen la vera vivo estas la vivo, eĉ se ĝi maleblas por nia nuna mio.

Jen Szathmári kaptita de sia propra logiko. Li ellaboris la teorion de la sole feliĉiga socia sistemo, kaj li devis ekkonscii, ke tiu feliĉigas neniun krom la socio mem. Li retiris neniom el siaj konkludoj, lia aplikis sian logikon laŭbezone ankaŭ en la mondo de la fantazio. La realiĝon de sia utopio li prognozis por la malproksima futuro. “Necesas ĝisatendi tiujn kelkcent mil jarojn, dum aperos feliĉa mutaciaĵo el la plasmo”, kaj kreiĝos la perfektaj individuoj: la hinoj.

Al la legantoj el la ĝistiamaj generacioj li povas heredigi nur la finkonkludojn de siaj pensoj. “Ke mi ne montras eliron? Ke la libro estas tragika? Kiel mi faru eliron, se ĝi ne ekzistas? Tiu ĉi libro ne estas romano, por kiu mi elfantazius de la dorso de mia Pegazo feliĉan finon laŭ ĉies plaĉo. Tiu ĉi libro servas la primaran celon de la verkado sen trompoj kaj fintoj: sciigon de veraj faktoj, kiuj laŭ sia esenco estas nek gajigaj nek malgajigaj—ili simple estas”.

Kiam li enmanigis la plumon, Sándor Szathmári inspiriĝis de la plej humanisma penso.

Li volis heroldi la idealon de la paco por la vivo, oferti programon por la misorientiĝinta Eŭropa homo, kiu sinkis en militojn, krizojn, en socian kaj intelektan mizeron; li volis ŝoke konsciigi pri la neevitebleco de ties pereo. Li plenumis senmanke la duan, (por Szathmári) pli malgrandan parton de sia celo. Kiuj memoras la okazintaĵojn en la behina kolonio, certe konsentas; sed sufiĉas aludi la laŭdojn de la samtempulaj kritikoj. La behina parto liberigis sin de la intencoj de Szathmári kaj akiris propran vivon. Filozofia rezonado fariĝis ĉi tie arta verko, kiu efikas ankaŭ sur la transvorta nivelo; ĝiaj satiraj bildoj esprimas pli trafe la esencon ol la difinece formulitaj pensoj.

Malgraŭ sia helpemo kaj funde ĝustaj konstatoj Szathmári misinterpretas la vivon. Lia filozofio bazas sin je absolutaj logikaj operacioj, matematikaj, kiuj havas unusolan mankon: ili ne adaptiĝas al la vivo. Lia logiko perfekte funkcias, tiras trian konkludon el du antaŭaj, ĝi eĉ taŭgas por kategoriiga trarigardo de la vivo, sed ne por ties interpreto! Li ne scias, kion fari kun la individuo, li do simple neglektas ties emociojn. Ottó Harcos skribis en 1946, leginte, la “Kanton de povra aktoraĉo”: “Szathmári manipulas bone nur la eksteran mondon, sed li ne povas bone trakti logikajn rilatojn, sentajn kaj moralajn problemojn. Li estas granda scienculo, granda artisto, sed li ne kapablas kompreni sin mem, ne povas trovi la lokon de la homo en la universo.” Per sia fatala matematika logiko li atingas tiun Eldoradon, kiu signifas la morton de la individuo, kaj tiel ankaŭ de la homaro. Ni povas paraleligi ĝin al la problemo de la falanstera sceno ĉe Madách, sed dum Madách eliras el la individuo, Szathmári el la socio—kaj ĉi-lasta estas multe pli terura. Szathmári supozeble havis iom da hommalamo, miksita kun sento de malplivaloro, kiun povintus demonstri nur psikanaliza ekzameno.

Kiel vidite, li ne povis precize ekspliki sian pensaron sur la pagoj de Kazohinio: tie originas lia “nekompreniteco”, tial li verkis posteriorajn klarigadojn, en kiuj rolas ankaŭ eksterartaj vidpunktoj. Al la romano kiel literatura artverko tiu fakto certe ne utilis. Mi samopinias kun Ottó Harcos: “Ĝi estas bona satira romano, malbona sociologia verko. Ĝi havas merititan lokon en beletro, nenian en scienco.”


FONTO: Simon, István. “La senkompata humanisto,” Opus Nigrum, 1988, n-ro 3, p. 1-4.


Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 August 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain