Nigraj Okuloj

Sándor Szathmári

Marjorie Boulton: OKULOJ. 177 paĝoj, 19 X 12 cm, broŝurita. Eldonis: Stafeto.

La eldonisto presigis la nomon de la aŭtorino nure per minuskloj, sed mi devas konstati, ke la verko meritus tute majusklan preson.

La nomo de Marjorie Boulton estis ĉiam bonega patrico en nia literaturo, sed tiu ĉi libro signifas novan ŝtupon, pli altan post la ceteraj prozaĵoj.

Foje ŝi nomis min “vendisto de nigra veneno”, ĉar “viaj verkoj estas psikologie venenaj”, pro kio ŝi ne povas min ŝati kaj estimi.

Tiu “nigra veneno” estas mia pesimismo, la frosta kaj dezerta vivo de la “hin”-oj en Kazohinio.

Miaflanke mi povis ŝin ĉiam nur ŝati kaj altestimi.

Memkompreneble la opinioj unu pri la alia estas nur dokumento pri nia reciproka objektiveco. Ŝia alta arto nepre postulis nur omaĝan estimon.

Kaj tiu mia estimo, — se eble, — eĉ pli altiĝis leginte la Okuloj-n, ĉar el tio evidentiĝis, ke — ŝi estas same pesimisto. El la plej nobla, instruema, humana speco.

La ĉefa novelo de la libro estas (laŭ mia opinio) Vespera vizitanto: el fremda planedo veniĝas al la Tero Alfono. Estaĵo pli perfekta, pli evoluinta ol ni, kiu tie ekhavis “KAZOmediecan” perceptkapablon. (Pro tiu vorto mi arogas al mi, ke mia nigra veneno jam infektis ankaŭ ŝin. Sed ne nur pro ĉi tio!)  Al Alfono ne plaĉas nia “bruegismo”. Li konstruas aparaton, kiu povas kreskigi grandegajn orelojn al tiuj, kies bruegismo estas publike danĝera. Unue li kreskigas orelegojn al ebriulo, kiu laŭte kaj malĝentile insultas la homojn, poste al la ministroprezidanto, kiu predikas militan venĝon kontraŭ alia lando, poste al la vicministro. Fine la aŭtoro kaj Alfono devas rifuĝi, for de la milito, sed kien?

— Ni nun iras al io, — ŝi diras, — kion ni vere ne konas, sed pri kio ni scias nur, ke ĝi estas ege brua.

Jes, ĉio estas kruele brua sur la mondo, nur la hejmo estas relative trankvila, ĉar, se la televido ludas la nacian himnon, oni ne devas ekstari, sed povas sentime oscedi.

Jes, ĉi tiun kazomediecan konstaton ankaŭ entenas la novelo.

Laŭ mia, — mi konfesas: ne tute objektiva — opinio, ĉi tiu novelo estas la kerno de la libro. Sed samspece profunde instruplena estas la alia novelo: Tiel, kiel ĝi ne okazis. Adamo kaj Eva manĝas la pomon kaj Dio ne koleras. Male, Li estas kontenta, ĉar tiu faro pruvas, ke la homo ne estas obeema aŭtomato, sed memstare pensanta spegulbildo de Dio. Li laŭdas la scivolemon, inventemon de la homoj, kio ebligos al ili konstrui por si feliĉplenan, komfortan hejmon sur la Tero.

Kaj Dio foriras “por krei uranion, iam donontan grandan, sendanĝeran potencon al la eksperimentanta homo.”

Kaj jen, ni nun preparas nian feliĉan, komfortan estonton per la “sendanĝera” Dia donaco . . .

Nemalpli amare instruplena estas Fenikso. Sur malproksima planedo vivas la rjuiaoj, en konkordo, bonstato, feliĉo. Iam ili eltrovas la malamon kaj pro tio ili eksplodigas sian planedon. Kelkaj disflugantaj aerolitoj, partetoj de la planedo, flugas al la Tero kaj ĉi tien ili kunportas la ĝermojn de la vivo. Tiel komenciĝis la vivo sur la Tero . . .

Terura aŭguraĵo pri nia estonto. Akceptu mian kolegan, koregan kaj kuncivitanan manpremon en Pesimlando! En la lando de la bonintenca animkonstruemo!

Kion pri la ceteraj noveloj?

Preter la limo estas akuzakto kontraŭ la landlimoj, per kiuj la homaro pene klopodas suferigi sian vivon, kiu sen ĉi tiu veneno povus esti abunda, ĝojplena kaj sentima. Kaj jen! Kio estas pli venena? Ĉu la ŝovinista antagonismo, aŭ la ennoveligo de ties veneneco?

La sekreto de la lernejestrino priskribas strangan situacion. La lernejestrino havas magian kapablon kaj ŝi ne povas ĝin uliligi por la publika bono, por eviti la persekutojn.

Surpriza estas la filozofio de la rakonto La venĝo-komitato. Majoro Johano Miles, la donĵuana oficiro amindumis kaj trompis ok virinojn, senrespondece puŝante ilin al malfeliĉo. Fine la forlasitaj virinoj venĝas sin: Maria, la virga lernejanino logas lin al rendevuo en soleca domo. Tie la forlasitaj virinoj ekkaptas lin kaj ĵetas en subteran karceron. Maria, la kuracistino deklaras al li la verdikton: li ricevos manĝaĵon, en kiu estos veneno.

Jes, veneno. Sed ne mortiga. Eĉ ne malsaniga. Multe pli terura: biologia materio, per kies efiko Miles ŝanĝos  sian sekson. Li fariĝos virino!

Laŭ la aŭtorino ĉi tio estas evidente la plej kruela plago sur la mondo. Feliĉe, la seksoŝanĝo estas nur minaco, por anime turmenti lin, sed la kompatinda, majoro tamen freneziĝas pro la timego mem.

Laŭ mia opinio ĉi tiu mondpercepto jam estas troe pesimista kaj mi rapidas konsoli la aŭtorinon: esti virino ne estas plago. Virino povas esti same altestimata, eminenta, valora ano de la kreantaj homoj, kiel la viroj.

Kiel eĉ jena ekzemplo pruvas!


FONTO: Szathmári, Sándor. “Nigraj Okuloj” [recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj], Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 21.


Vespera Vizitanto” de Marjorie Boulton

Interne kaj Ekstere” de Marjorie Boulton

The Second Universal Congress of Esperanto: Opening Address, Geneva, Switzerland, 28 August 1906
de L. L. Zamenhof; partial translation from Esperanto by Marjorie Boulton, completed by Ralph Dumain

“Ahasvero de amo XI”/ “Ahasuerus of Love XI” by Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by Marjorie Boulton

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Enhavlisto de Hungara Vivo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 September 2015

Site ©1999-2016 Ralph Dumain