Sándor Szathmári

Muŝoj

— Zzzz...

— Zuuu...

— Ĉu ankaŭ vi flugis ĉi tien? Kiel vi venis ĉi tien?

— Mi nur intencis foje jam observi, kion faras vi, abeloj sur ĉi tiuj naŭzaj floroj.

— Kial estas naŭzaj la akaciaj floroj?

— Nu, — miris Zongo, la viandmuŝo, — jam eĉ la odoro estas tiom naŭza fetoro kaj tiome ĝi tordas, turmentas mian rostron, ke ĝi mian abdomenon preskaŭ vomigas. Kiel vi eltenas tiun malagrablan aeron?

— Ĉar mi nun kolektas mielon.

— Kio estas tio?

— Ĉu vi ne scias? Ĝi estas la plej delikata nutraĵo de la mondo.

— Ne diru! En tiu ĉi naŭza loko? En tia fetoro?

— Se vi nomas tiun odoron fetoro, tio verŝajne devenas el tio, ke la akacio ne volas doni mielon al ĉiaspeca ordinara muŝo. Eĉ la akacio elektas siajn gastojn.

— Do, vi opinias, ke mi evitas la akacion nur tial, ĉar mi konsideras ĝin iaspeca tro eleganta loko? Tute kontraŭe! Honesta muŝo zorge evitas tiaspecajn lokojn.

— Kaj kie vi kutimas nutriĝi?

— Ni vizitas senescepte nur unuarangajn restoraciojn, kie oni altabligas nur senriproĉe bongustajn manĝaĵojn.

— Ekzemple kie vi tagmezmanĝas?

— Ekzemple sur la akumulo de la balaaĵo. Tie ni povas elektadi inter la plej delikataj dusemajnaj bestkadavroj. La sortimento estas preskaŭ senlima: juna katido, hundido, rato aŭ kion vi nur deziras. Aŭ ni iras al la sterka kumulo. Kiaspecaj delikataj odoroj! Se vi akceptas mian inviton, bonkore mi gastigus vin por tagmezmanĝo.

Zumi, la abelo kapneis:

— Vi parolas ĉi tiel nur, ĉar vi ankoraŭ ne gustumis la mielon. Permesu, ke unue mi mem invitu vin: gustumu la mielon kaj vi konvinkiĝos, ke ĝi estas pli bona.

— Nu, ni provu. Mi gustumos. Kie estas la mielo?

— Tie, en la profundo de la florkaliko. Bonvolu nur eksuĉi ĝin.

Zongo enŝovis sin, sed ekflarinte la mielodoron, li tuj naŭze retiriĝis:

— Ĉu ĝi estas por vi manĝaĵo? Min malbonfartigas jam eĉ la odoro! Kaj kiom malpura estas tie la interno! — li diris, deskuante la polenon de siaj flugiloj.

— Ne estu stulta! Nu, rigardu min!

Zumi enŝoviĝis profunden en la kaliko kaj eltrinkis la duonon de la mielo.

— Nu, ĉu vi vidas? — li diris. — Mi ne mortis. Trinku vi la restaĵon!

Zongo, post iom da hezito, denove enŝoviĝis, sed kiam li ekgustumis la mielon, tuj li elkraĉis ĝin. Li ternis kaj tusis.

— Sed tio ja estas veneno! — li kriis. — Tio estas dolĉa! Kiel vi povas manĝi tiom naŭzan venenon? Ĉu vi ne malsaniĝas pro tio?

— Kontraŭe! Al tio ni povas danki, ke ni estas pli sana kaj pli altgrada specio.

— Kiel vi povas aserti tion?

— Ĉar ni vivas en ordigita komuno, en la abelejo, kaj ne vivas tiel primitive, kiel vi. Printempe kaj somere ni kolektas la mielon kaj vintre ni nutriĝas el tio. Kaj vi, kiuj vivas senorganizite, kaj dise, kaj ne konas la mielon, aŭtune ĉiuj mortadas.

Zongo gapis:

— Kaj vi ne mortadas aŭtune? Ni lernis, ke aŭtune ĉiuj bestoj mortas.

— Tute ne! Kaj ni povas danki nian vintran vivon al la mielo. Vintre ni kunpremiĝas en la abelujo, ni varmigas unu la alian kaj manĝas la mielon. Mortintan beston, kadavron ni ja ne povus konservi. Komuniĝu ankaŭ vi! Kolektu mielon kaj tiam ankaŭ vi povos atingi la pli altnivelan vivon.

— Sed tiun ĉi naŭzan venenon...

— Tiun vi devos kutimi. Ni kutimis ĝin kaj ni vivas.

*

Zongo tamen pripensis la aferon. Eble Zumi tamen pravas?

Kiel kutime, li vespere iris al la restoracio “Tri Ratkadavroj”. Ĉi tien kutimis veni ankaŭ lia amiko Poco, kun kiu li amike interbabilis.

Li eksidis al la tablo kaj trarigardis la menukarton.

— Mi petas knelon! — li diris fine al la kelnero.

Tiu foriris kaj post minuto li jam altabligis la vaporantan ĉevalsterko-knelon. Memkompreneble en abunda suko, ĉar la suko donas al ĝi la veran aromon.

Apenaŭ li finis la vespermanĝon, alvenis Poco, kaj la kelnero — rapidmova muŝvermo — jam alportis al ili la kutimajn du glasojn da fermentita sterkosuko.

Kaj tiam Zongo rakontis al li la renkontiĝon kun Zumi.

— Laŭ mia opinio, — li diris fine, — tamen liaj vortoj devas havi ian utilon. Eble ilia vivmaniero tamen estas pli altnivela. Ĉu ne estus pli utile por ni ankaŭ kolekti mielon kaj konstrui similajn loĝejojn, kiel la abelujoj? Eble “muŝujojn”.

— Do, vi denove blagiĝis pro iaspeca stulta galimatio! — riproĉis lin Poco. — Vin ĉiam logis kaj mistifikis la tiaspecaj konfuzaj fantasmagorioj. Kiu blagis vin?

— Neniu. Mi mem ekpensis, kiam mi vidis, ke la abeloj...

— Nu, jes, la abeloj! Sed kiel vi imagas, ke ni manĝu ankaŭ mielon? Aŭ eble ni kreskigu al ni plumojn kaj bekon kaj manĝu muŝojn, kiel la birdoj? Ĉu ni eble manĝu nin mem? Kolose! Ni ja estas muŝoj kaj ne abeloj, do ni ne povas aliformiĝi.

— Mi pensis nur, ke la edukado povas atingi grandiozajn sukcesojn. La mondvidon formas la edukado kaj ne estas malfacile transformi nian vivon al pli alta formo.

— Sed kiel atingi tion?

— Mi klarigos al ili kaj espereble tiam ili...

— Tiam ili mortbatos vin. Aŭskultu min kaj ne vagadu en nebulaj ĉieloj. Tiu fantasmagorio alportas al vi nur malbonon. Tio, kion vi intencas, estas neebla. Ni devus komplete tranaskiĝi al abeloj. Do, ni eĉ ne parolu pri tio.

— Nu, je via sano! — li diris, levante la glason. — Tiu ĉi estas nia trinkaĵo kaj ne la mielo!

*

Tranaskiĝi al abeloj!

Tiu ĉi frazo zumadis en la kapo de Zongo. Vere, la tranaskiĝo solvus la problemon.

Sekvantage li vizitis faman biologon. Li rakontis al tiu la problemon kaj fine demandis:

— Kaj kion vi diras sinjoro profesoro, ĉu ĝi entute eblus?

— Laŭ la vidpunkto de la nuna scienco, la transformado de la specioj estas jam ebla, — diris la profesoro. — Komence ni eksperimentis per la drozofilo bananmuŝo, do ĝuste per muŝoj, kaj ni sukcesis bredi gravajn mutaciojn. Mi tre ĝojos, se vi vin anoncos kiel eble amase por niaj eksperimentoj kaj ni esperas, ke ni sukcesos en vi evoluigi novajn instinktojn, per kiuj vi povos ĝui la mielon kaj kutimiĝi al la komuna kunvivo, kaj vi konstruos vaksoĉelojn, kaj enportos mielon.

— Jes, ni devos ŝanĝi niajn animojn.

— La genojn! La instinktojn!

*

En la restoracio “Tri Ratkadavroj” sabate vespere multaj kunvenis el la anoj de “Rondo de la Progresanta Putriĝo”.

Kiam la prezidanto anoncis la prelegon de Zongo, la ĉeestantoj atente turnis siajn antenojn al li.

Zongo ekleviĝis kaj komencis rakonti la renkontiĝon kun Zumi. Liajn klarigojn pri la vivo de la abeloj kaj poste la interparolon kun la profesoro. Li proponis pripensi la respondon de la profesoro: ĉu ne estus utile transformiĝi al nova, abela vivoformo, kiam ili havus novajn instinktojn, manĝus mielon kaj konstruus ĉelojn por havi nutraĵon por vintro. Finfine, ni ne povas nin kaŝi kontraŭ la progreso de la mondo.

La vortoj konsternis la ĉeestantojn. Ĉiuj eksilentis, nenia zumado muĝis.

Unue alparolis Kraĉul, la konservativulo:

— La aŭditaj vortoj kaŝas tre danĝerajn doktrinojn, — li komencis. — Samrondano Zongo deziras, ke ni forlasu la sterkokumulon de niaj prauloj, ni elŝiru niajn noblajn tradiciojn el niaj brustoj kaj ni ĵetu ilin al purkumulo. Ĉu ni perdu la rokfirman grundon sur kiu konstruiĝas nia tuta nacia kulturo? La unua paragrafo de nia konstitucio deklaras, ke nia patrujo estas la sterkokumulo kaj ni devas resti fidelaj al ĝi. Al samrondano Zongo mi diras: ne, kaj denove ne! Niajn jarcentajn tradiciojn ni ne rajtas per kruelaj piedoj koten-treti!

Nun sekvis Fetor, la gvidanto de la modernuloj:

— Mi ne povas kunsenti kun la zumado de samrondano Kraĉul, — li diris.

— La fakto, ke la tradicioj regis dum jarcentoj, pruvas nur, ke la reformoj jam estas des pli necesaj. Ni devis malfermi niajn fenestrojn, por ke la nova, freŝa atmosfero trablovu la kumulojn! Ni devas disrompi la katenojn, por ke nia popolo gajnu pli putriĝintan kaj pli multan sterkon. Bedaŭrinde, samrondano Zongo aspektigas la modernajn tendencojn tiamaniere, kiel ni eble intencus malhavigi la kadavrojn kaj sterkon de nia popolo, por ke ni enfermu ilin en malĝojajn ĉelojn de la abelujo.

— Tiuj argumentoj danĝere similas al la kalumnioj de niaj malamikoj: ke la modernuloj volas iaspecan abelujan vivon kaj samrondano Zongo disvastigas la samajn akuzojn! Do, ĉi tiu tono estas eĉ pli danĝera, ol la senkaŝe konservativa ideologio!

Eksonis granda zumado. La konservativuloj protestis. La prezidanto finis la disputon:

— Plej oportune estas peti samrondanon Zongo klarigi la sencon de siaj vortoj.

— Mi estas nek konservativulo, nek progresemulo, — li diris. — Mi nur konstatis, ke la vivo de la abeloj estas pli perfekta, ĉar ĝi estas pli utila.

Eksplodis torento de kontraŭdiroj:

— Ĉu vi eble vere volas, ke ni forlasu la freŝan, sulfurhidrogenan atmosferon de la sterkejo kaj ni enfermiĝu en la karceron de la mielfetora abelujo?

— Aŭ, — diris alilulo, — ni elŝiru niajn etajn idojn, niajn karajn vermetojn el la varma lulilo de la sterko kaj fermu ilin en la malhelan karceron de la ĉeloj?

Zongo etendadis siajn antenojn, sed li ne povis alparoli. Fine la prezidanto ordonis silenton kaj Zongo daŭrigis:

— Mi pensis nur, ke ni ne povas elteni la abelujan vivon, do, ni devas akiri novajn instinktojn, por ke ni alkutimiĝu. La biologo proponis inokuli al ni tiajn instinktojn kaj poste ni jam ne nostalgios al la sterkejo. Nin eĉ naŭzigos la sterkejo.

Li ne povis daŭrigi. Eksplodis granda, hurla zumado:

— Ĉu naŭzi? Nian karan sterkon? Kiel vi aŭdacas mallaŭdi la sterkejon?

Iu alkriis furioze:

— Vi aĉa mielmanĝulo!

La prezidanto laŭte ektintis kaj admonis la interdirinton al pli deca konduto, ĉar tiaspecan kruelan insulton oni tamen ne rajtas diri.

Fetor alparolis:

— Do, evidentiĝis, ke samrondano Zongo intencas nin malamikigi al nia kara sterkejo. Igi nin perfiduloj. Igi nin, ke ni forĵetu la poezion, la patrujamon, la buntan vivon de la sterkejo, la etoson de la parfuma kadavr-odoro, kiun niaj poetoj tiom bele pripoemis...

— Por la abeloj la mielodoro estas same agrabla, — kontraŭdiris Zongo.

— Do, — daŭrigis Fetor, — ni perfidu niajn poetojn, la plenan muŝan kulturon, niajn popoltrezorojn, do ĉion, kio donis al ni ĝis nun la fieran konscion, ke ni estas muŝoj kaj ne abeloj.

— Kompari la vivojn, — daŭrigis Zongo, — oni povas nur, se ni konsideras ke ni ne havas abelujon, nek vintran manĝaĵon, do, ni devas aŭtune formorti, dum la abeloj pluvivas kaj travintras. Do, nia vivmaniero estas en kontraŭdiro al la vivo mem. Sed ĉe la abeloj ne estas tiu kontraŭdiro.

La prezidanto severe admonis lin, ke li ne disvastigu tiaspecajn erardoktrinojn, ke la abeloj travivas la vintron, ĉar la konstitucio de la muŝoj klare deklaras, ke aŭtune ĉiuj animaloj mortas. Ankoraŭ neniu el la muŝoj vidis vintre animalon. Krome li rimarkis, ke la senĝoja abelvivo estas neeltenebla dezerto por animhava kulturmuŝo.

— La ĝojo estas nur problemo de la instinktoj, — diris Zongo. — Al nia kulturo atribuas valoron nur niaj hodiaŭaj instinktoj.

— Do, ni perdu nian kulturkapablon?

— Nature. Tial ni devas ŝanĝi la instinktojn.

— Elĵetu lin! — kriis Kraĉul. — Kial ni toleras lin eĉ nun?

— Pesimisto! Ekzekutisto de la kulturo!

— Sed lasu min finparoli! — petegis Zongo.

La prezidanto ordonis silenton:

— Ni devas permesi la plenan eksplikon de ĉiu teorio!

Kaj Zongo daŭrigis:

— Ĉu vi ne observis la progreson de la tekniko? Jam ne nur vintre, sed eĉ somere ni ne havas sufiĉe da manĝaĵo. La necesoj estas enkanaligitaj, la balaaĵon oni metas en grandaj, fermeblaj siteloj. La ĉevaloj iom post iom tute malaperas. Eĉ la tekniko fariĝis nia malamiko. Kiel helpas al ni nia nacia kulturo, se ĝi donas al ni nenian manĝaĵon kaj lasas nin nur senhelpe malsatmorti?

Kraĉul alparolis:

— Kiel oni aŭdacas aserti, ke nia kulturo ne havas valoron kaj nia raso pereos? Nia konstitucio deklaras: “La socio de la muŝoj estas eternviva kaj rokfirma. La muŝoj estas la plej fortaj, plej potencaj kaj plej sanaj inter la bestoj kaj tiu socio vivos eterne.” Ankoraŭ ne troviĝis aŭdaculo, kiu neus tiujn rokfirmajn leĝojn. Do, ni devas ekskomuniki ĉi tiun aŭdaculon kaj transdoni lin al la sendependa muŝa juĝistaro, por ke post la verdikto oni elŝiru liajn ses piedojn kaj du flugilojn, poste lian korpon oni ĵetu al la birdoj!

Ĉiuj unusence jesis. Jam leviĝis kelkaj piedoj por ekkapti Zongon, kiam Poco alpaŝis. Li intencis savi sian amikon, do, li alpremiĝis, forbatis la piedojn kaj kriis:

— Haltu karaj samrondanoj! Mi volas mencii gravajn aferojn al vi!

La bruo eksilentis. Ĉiuj atendis liajn vortojn.

— Do, mi anoncas al vi: antaŭ kelkaj tagoj mi interparolis kun Zongo pri tiu ĉi temo. Komence ankaŭ mi teruriĝis pri liaj vortoj, sed fine evidentiĝis, ke la celo estas tute alia. Bedaŭrinde, vi aŭskultis nur la komencon de liaj ideoj. La finon li ne povis rakonti pro la bruo kaj pro la ĵusa, sed erara konsterniĝo. Do, permesu al mi, kaj mi mem rakontu la finon.

— Ni aŭdu! Ni aŭdu!

— Li rakontis ankaŭ al mi la samajn, kiuj vin ŝokis. Ankaŭ mi konsterniĝis, sed poste evidentiĝis, ke lia celo estas tute alia: li nur timas, ke nin pereigos la malsaneca trokresko de la tekniko, ĉar, se en la urboj ne troviĝos balaaĵo, nek fekaĵkavaĵoj, tiam ni malsatmortos. Ĉu vi volis la saman diri? — li demandis Zongon kaj kaŝe li ekpremis liajn piedojn.

Zongo intencis protesti, sed Poco kaŝe ekbatis lin tiel, ke li ne povis ekparoli.

— Ĉu vi volis diri la saman? — li ripetis minacvoĉe kaj ekflustris: — idioto!

Zongo mallaŭte balbutis:

— Je-e-es. La saman.

— Do, miaj karaj samrondanoj, — daŭrigis Poco, — tial ni devas pacience finaŭskulti ĉiun. Li estas esence optimisto kaj li intencis prezenti la minacantan danĝeron. Tial li proponis reformojn por plibonigi nian patriotan laboron.

Al tio la modernuloj aplaŭdis.

— Ĉar bona estas la progreso de la tekniko, — li daŭrigis, — sed la troa progreso, do, la kanalizo kaj la fermitaj balaaĵsitelegoj estas jam malutilaj, kaj se ni intencas savi niajn popoltrajtojn, tradicion kaj kulturon, tiam ni devas protesti kontraŭ la troa moderna kulturo.

Al tio ĉi aplaŭdis la konservativuloj.

*

La ĉeestantoj disiris en harmonio. Kraĉul kaj Fetor brak-en-brake elflugis al la strato. Sur la vojmezo kuris aŭtoj, sur la trotuaro iris homoj.

— Nenie unusola ĉevalo! — ekĝemis Kraĉul. — Zongo pravas. Ni devas batali kontraŭ la troa evoluiĝo de la tekniko.

— Nu, — diris Fetor, — mi eĉ nun suspektas, ke Zongo intencis disvastigi ne tiajn doktrinojn, kiel Poco komentis tion. Li nur ne kuraĝis plue laŭtigi siajn verajn ideojn pro la granda konsterniĝo. Tiu homo estas por mi eĉ nun suspektinda!

Sur la trotuaro iris iu pulmomalsana homo. Li ekhaltis, pene, dolore li ektusis kaj kraĉis sur la randon de la trotuaro.

— Tio povas esti, — respondis Kraĉul, — ĉiuokaze ni devas lin zorge kontroli, por eviti, ke li eble venenu per mortiga malsano la sanan, muŝan socion. Sed ni jam parolu pri io alia, ĉar mi malsatas. Ĉu ni ne iru por iom da lunĉo?

— Volonte.

Ili ambaŭ flugis malsupren, al la rando de la trotuaro.

(1972)


FONTO: Szathmári, Sándor. “Muŝoj” (1972), en Kain kaj Abel, red. kaj postparolo de Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977), p. 115-124.


Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 April 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain