RECENZOJ

Lajos LESZNAI

Sándor Szathmári: Maŝinmondo

(Stafeto eldono, 188 p.) Kun ilustraĵoj de Zoltán Illésy. Nova esperantlingva verko estas ĉiam gajno de nia literaturo. Tiu ĉi gajno estas precipe tiam grava, se la verko havas grandan artan valoron. Sendube tia verko estas la libro de Sándor Szathmári: Maŝinmondo.

Kion enhavas tiu ĉi mezampleksa volumo? Satirajn novelojn. Satirojn verki estas en nia epoko natura devo de konscia verkisto, ĉar en la nunaj tempoj la kontraŭdiroj de la socio estas pli klare videblaj, ol iam ajn en la homa historio. Tiun ĉi fakton traktas tre interese kaj ĝuste William Auld per siaj enkondukaj vortoj. Sed koncerne liajn rimarkojn mi devas aldoni, ke Auld prenas identaj la vortojn realeco kaj realismo. Ni neniam devas forgesi, ke realeco estas la sumo de la efektive ekzistantaj aĵoj, personoj, aperaĵoj ktp. de la mondo; realismo estas sinteno de artisto, metodo de arta kreado. La pli lasta esprimo do estas estetika, la pli antaŭa ne.

La enhavo de la libro de Szathmári konsistas el kvar noveloj. Inter ili la titoldona novelo Maŝinmondo, kaj la tria novelo Dokumentoj pri la historio de la kompofono temas pri la problemo de la maŝino. La Maŝinmondo rakontas pri la estonto de la t. n. “pensantaj maŝinoj”, kiuj post certa grado de la evoluo memstare regas la mondon kaj la homojn. La kompofono estas kibernetika aparato povanta verki muzikon en iu ajn dezirata historia tradicia stilo.

El la ideo de la menciitaj maŝinnoveloj ekkreskas tre interesa problemo: la rilato de homoj kaj maŝino. Szathmári montras per tiuj ĉi du noveloj, kien kondukas la percepto de la izola rigardo de fizika kaj socia movoformo. La moderna filozofio jam montris, kiel granda eraro estas la intermikso de socia vivo kun aliaj malpli altaj movoformoj. Ni neniam devas forgesi, kiujn konsekvencojn tiris la naci-faŝistoj el sia ideo de la paralelo de homa vivo kun biologia estado. El tia percepto sekvas seneviteble kontraŭhumanistaj konvinkoj.

La kromaj du noveloj de Szathmári traktas okazintaĵojn de antikvaj epokoj: el la tempo de Harun al Raŝid kaj Galilei. Ambaŭ temas pri la kontraŭdiro de la moralo kaj la ĉiutaga vivo—pri la fundamenta rolo de la morala respondeco en la individua vivo.

Se ni pripensas la ĝeneralan socian-historian rolon de la artisto, ni devas konstati, ke ĝi konsistas el duobla agado: ĝuste ekkoni la fundamentan sencon de la nuntempa historia epoko—kaj konvinke t. e. altnivele kaj arte prezenti ĝin per la plej adekvataj iloj de la donita artobranĉo. El tiu ĉi vidpunkto, la libro de Szathmári estas vere arta verko. La socia respondeco, kiu estas prezentata en liaj noveloj, estas unu el la plej aktualaj demandoj de nia tempo. Szathmári sukcesis ĉi tiun problemon montri el diversaj vidpunktoj kaj tiel pensigi la leganton. Pro tio ni devas tre alte taksi la valoron de la libro Maŝinmondo. Kompreneble ni ne devas plene akcepti ĉiun konsekvencon de la pensmaniero de la aŭtoro. Tamen ni devas nepre rekomendi la legadon de la libro al ĉiu esperantisto, kiu ŝatas la spiritajn aventurojn, kiu emas spekuladi kaj pensadi. Szathmári donas tre interesajn ideojn, pensojn kaj opiniojn en siaj noveloj kaj jam ĉi tio estas efiko, kiun ĉiu verkisto deziras atingi per sia verko.

La stilo de Szathmári estas vere modela kaj meritas ĉiun laŭdon. La lastan novelon—ĝia titolo estas Vincenzo—tradukis en Esperanton el la hungara lingvo K. Kalocsay. Se ni esploras la stilon de Szathmári kune kun tiu de Kalocsay, ni devas konstati, ke ankaŭ Szathmári majstras la lingvon Esperanto.

Estas jam malnova vero, ke nia lingvo gajnas flekseblecon kaj riĉecon, se oni tradukas al ĝi altvalorajn literaturajn verkojn de la naciaj lingvoj. En la jena kazo ni povas diri, ke la naciaj lingvoj gajnus kaj riĉiĝus, se ĉi tiuj altvaloraj kaj interesaj esperantlingvaj noveloj aperus en ili. La Esperanto-literaturo sendube jam atingis tiun evoluan gradon, kiam ĝi povas riĉigi kaj fari pli flekseblaj naciajn lingvojn. La libro de Szathmári meritas ankaŭ ĉi tiun laŭdon.


FONTO: Lesznai, Lajos. Recenzo: Sándor Szathmári, Maŝinmondo; Hungara Vivo, 1965, n-ro 2, p. 22.


Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 October 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain