recenzoj

Homaro kontraŭ tekniko

Maŝinmondo de Sándor SZATHMÁRI. Eld. Stafeto, La Laguna, 1964. Beletraj kajeroj n-ro 22. 187 p. 18 X 12 cm. Kvar noveloj. Prezo: 5,70 gld. (22,8 st).*

La nova beletra kajero de Stafeto entenas kvar verkojn de la aŭtoro: Maŝinmondo, Supermilaj noktoj, Dokumentoj pri la historio de la kompofono kaj Vincenzo. Ne necesus diri, ke la reputacion de Sándor Szathmári establis lia majstra satiro Vojaĝo al Kazohinio, kiu, laŭ esprimo de Auld, jam indiĝeniĝis inter kulturitaj esperantistoj. Kalocsay skribis en sia antaŭparolo por Kazohinio: Fakte, la libro estigas en la leganto ion, kion oni povus nomi “stato post la ellego de Kazohinio”. Ankaŭ tiu Maŝinmondo, kvankam ne tiel ampleksa, certe havas similan efekton por ĉiu pensema animo. Mi evitas doni resumon de la enhavo. Nur la konturon: dum ĉe Kazohinio nin obsedis la perfekte racia, kazoa vivo de la hinoj, ĉi-okaze la ĉefrolon ludas la maŝinoj ekstreme evoluintaj. Ĉi tie, antitezo por la homoj ne estas homoj alispecaj kiel la hinoj, sed estas la maŝinoj, la neorganikaj estaĵoj. Des pli drasta estas la efekto.

La verko prezentas al ni ja ne tre agrablan perspektivon pri la estonteco de Homo Sapiens. Kaj tamen, tiu perspektivo estas unu el eblaĵoj, kiel ajn malsimpatia ĝi estas. Neniu povus fornei ties eblecon. La celo de la verko ne estas simpla intelekta distraĵo, kiaj ofte estas t.n. sciencaj fikcioj. Ĉu la homaro povos teni homecon kontraŭ la senfine progresanta tekniko? Jen la ĝenerala problemo starigita antaŭ ni, tute egale ĉu ni konsentas aŭ ne kun la pesimismo de la aŭtoro. Tiun problemon la aŭtoro elmetis, laŭ sia maniero kaj en la plej drasta formo.

Li faras ankoraŭ pluan paŝon, kiam li pene kondukas la leganton al la koncepto de mistera “ultrasubstanco”. La argumentado pri ĝi estas ja kaprompa kaj tute fremda por adeptoj de la scienco en la 20-a jarcento. Ĉu tio ankoraŭ konsistigas ekstreman parton de

(daŭrigo sur p. 32)

Sándor Szathmári, kies scienca fikcio pri maŝino, kiu neniigas la homojn “pro ilia propra intereso” formas la kernon de la novelaro “Maŝinmondo”



(de la antaŭa paĝo)

lia amara mondrigardo, aŭ en tio li volas vidi ian lumpunkton, kiu briletas, de fore, de tre malproksime, tra la obskura tunelo de malespero? La respondon mi ne povis trovi.

El la aliaj tri pecoj apartan mencion bezonas la lasta, en kiu la aŭtoro disvolvis interesan historion pri la astronomo Galileo Galilei. La originalo estis verkita en la hungara lingvo, kaj la esperantan tradukon donis Kalocsay. Mi citu vortojn de la aŭtoro: mi devas danki al Kalocsay . . . la brilan tradukon de la rakonto Vincenzo, per kiu li montris al mi la vojon, kiel mi devus verki, se mi estus ne nur verkisto, sed ankaŭmajstro de nia lingvo.

Konisi Gaku (Japanujo)


FONTO: Konisi Gaku. “Homaro kontraŭ tekniko,” Esperanto, februaro 1965 (n-ro 711: 58-a jaro, n-ro 2), p. 31-32.


Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

KONISI Gaku: Vage tra la Dimensioj

Konisi Gaku - Vikipedio

Konisi Gaku - Originala Literaturo Esperanta (OLE)

Gaku Konishi - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 May 2013

Site ©1999-2018 Ralph Dumain