Anekdotoj pri Attila József

Sándor Szathmári

Mi povas fieri, ke mi estis en bona amikeco kun la eminenta poeto, Attila József.

Ĉu en bona amikeco? Kun tiu hidrarge nervoza homo, kiu ĉiam batalis kun ĉiu.

Jes! Ĝuste pro tio mi scias certe ke li estimis min, ĉar li ĉiam diskutis, eĉ disputis kun mi. Al tiuj, kiujn li ne estimis, li kondutis glacie ĝentile kaj ne taksis ilin inda por spirita interbatalo.

Neniam ian aŭtoritaton li rekonis. Sen ia ajn respekto atakis kaj refutis la atakindojn kaj refutendojn. La diskuto estis lia sporto, el kio naskiĝis liaj spiritaj sparkaĵoj, kiujn li poste teksis en siajn poemojn.

Okazis foje, en 1933, ke mi, en iu klubo prelegis pri la tiama ekonomia mondkrizo, kiu tiutempe profunde skuegis la liberalan kapitalismon.

Post la prelego pluraj el la aŭskultantaro ariĝis ĉirkaŭ mi kaj komenciĝis la kutimita postprelega interbabilado, la eksterkunvena simpozio, kiam la interesiĝantoj faris siajn rimarkojn, kontraŭdirojn, aŭ donis al mi indikojn al la temo.

Ankaŭ Attila József estis tie, nur li ne venis tute al mi. Li restis iome malantaŭe, kelkfoje aŭskultis la babiladon, ek-ekiris tien-reen kaj videblis, ke li havis interne dirindaĵon.

Ankaŭ mi konjektis, kaj iome timis, ke li baldaŭ alvenos, eksplodos, refutos, kaj mortfrapos niajn asertaĵojn.

Fine la diskutantaro komencis disiri. La homringo ĉirkaŭ mi maldensiĝis. Kaj tiam Attila József per kelkaj firmaj kaj decidaj paŝoj venis al mi.

— Vi estas . . . vi estas . . . bona preleganto!

Tion li diris abrupte, mallonge, alĵetite, per iome afektita nezorgemo.

Kaj tuj li turniĝis kaj foriris. Videble li hontis sian malfortiĝon.

Ĉi tiu rekono estis por mi la plej granda honorigo dum mia vivo. Egalvalora al ormedalo. Se eĉ li devis min rekoni, tiam mi nepre devas esti bona preleganto!

Foje li loĝis kune kun Lajos Nagy, la proza verkisto. Ambaŭ estis malriĉaj homoj, inde al talentaj verkistoj. Alia hungara verkisto, László Vajthó skribis; “verkisto enspezas, aŭ verdiras.” Nu, ili prefere verdiris kaj ne enspezis. Ili loĝis en komuna ĉambro.

Iuvespere, dum enlitiĝo ili laŭkutime babilis. Foje Lajos Nagy interalie diris ĉi tiujn vortojn; “. . . la blua maro . . .”

Attila József tuj kontraŭdiris;

— La maro ne estas blua, ĝi estas verda!

Sed ankaŭ Lajos Nagy ne estis facila bubo. Li komencis pruvi, ke la maro ja estas blua.

Per tiuj ĉi vortoj li bruligis la eksplodigan meĉon. Attila József tuj citis la kompetentajn poetojn, kiuj prikantis la verdan maron.

Se temas pri citaĵoj, Lajos Nagy ankaŭ ne estis laikulo. Li citis double multajn aŭtorojn ekde Sappho, tra Byron ĝis Jean Cocteau, kies poezion ravis la blueco de la maroj.

Poste sekvis la priskriboj de maristoj, konkvistadoroj kaj natursciencistoj. (Eĉ mencii superfluas, ke neniu el ili vidis maron. Mi jam menciis, ke ili prefere verdiris.)

Intertempe ili enlitiĝis, sed eĉ kuŝante ili pluskermis. La diskuto ĉiam pliakriĝis kaj fne Lajos Nagy estis tiu, kiu unue laciĝis.

Por fini la senfruktan disputon, li decidis kapitulacii;

— Vi konvinkis min, — diris paceme. Mi devas koncedi, ke vi pravas; la maro estas vere verda.

Li diris bonan nokton kaj estingis la lampoon.

Attila József vole-nevole, eksilentis. Li sentis sin senigita de sia vivelemento. Lajos Nagy baldaŭ ekdormis, sed li interne plubolis. Fine, post kvaronhora luktado la internaj fortoj en li erupciis. Li alkriis;

— Vi, Lajos!

— Hrrr! — vekiĝis Lajos Nagy per subita ekronko. — Kio?? . . . kio??? . . . —

— Sed eksciu vi, ke la maro estas NE TIEL verda, kiel vi imagas!


FONTO: Szathmári, Sándor. “Anekdotoj pri Attila József,” Hungara Vivo, 1967, n-ro 4 (7a jaro), p. 17.


Ĉe la urborando” de Attila József, trad. Kálmán Kalocsay

Pri la profito de la kapitalistoj
de Attila József, trad. Miklós Fehér

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Attila József – Vikipedio

Kanto de junedzinoj de Attila JÓZSEF, tradukis Kálmán KALOCSAY

Kiom bone estus ne rebati de Attila JÓZSEF, tradukis Imre SZABÓ

Lul-kanto de Attila JÓZSEF, tradukis Kálmán KALOCSAY

Attila József: Poemoj
trad. Tibor Bessenyei k.a.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 October 2013

Site ©1999-2018 Ralph Dumain