La Filozofio de Jozefo Ditsgen

de Mark Starr


"Sed la mirinda menso homa el sennombraj ajoj povas ĝeneraligi la Unuon, kiu povas ekzisti nur relative kun kaj per siaj eroj." Tiu ĉi frazo en ,,Sennaciulo” (No. 718) elvokis demandojn el miaj kolegoj, nome pri kies filozofio ĝi rilatas. Aliaj kolegoj jam scias, ke mi aplikas nur la ideojn de la germana filozofo Jozefo Ditsgen (Dietzgen), kiu, kompare kun Marks kaj Engels—kies ideojn en ekonomio kaj historio li kompletigis—estas tro ofte forgesita. Eble Ditsgen meritas prezentadon al SAT-anoj, speciale al la pli junaj.

Antaŭ 50 jaroj mi legis liajn du ĉefverkojn, kiuj profunde kaj longtempe influis min, kiam mi ĵus estis forlasinta la karbminejon kaj ekstudis ĉe la Centra Labor-Kolegio en [L]ondono per stipendio de mia kimra laborist-sindikato. La verkoj nomiĝis ,,La Pozitiva Rezulto el Filozofio” (jaro 1906) kaj ,,Filozofiaj Eseoj” (eldonita en Ĉikago, j. 1914). Multaj substrekoj miaj evidentigas ankoraŭ mian tiaman atenton kaj ŝaton de la nova vidpunkto.

Bonaspekta inteligenta homo kun abunda blanka barbo, Ditsgen ofte vizitis Usonon kaj loĝiĝis tie; kaj lia filo Eŭgeno starigis tre sukcesan firmon por produkti sciencajn instrumentojn.

Naskita en 1828 en Blankenberg, apud Kolonjo, Germanio, li laboris en la patra [t]anejo. Studinte la ,,Komunista Manifesto”-n de Marks kaj Engels, li fariĝis socialisto en la jaro 1848. Reakcio en la sekvanta jaro (1849) elpelis lin, dudekunujara junulo, al Usono. Tie dum du jaroj li laboris kiel vojaĝant-metiista tanisto, kolorigisto kaj instruisto, sed nur dumtempe. P[l]ejparte li vagadis kiel senmonulo (usone: hobo) aŭ veturis per kanal-boato kaj tiele konatiĝis kun granda parto de Usono, de la ŝtato Viskonsin norden kis la Golfo de Meksiko suden; de riverego Hudson orienten ĝis la riverego Misisipi okcidenten. Krom lernado de la angla lingvo, Ditsgen mem diris, ke per tiu sperto li ,,akiris senton de profunda kono kun lando kaj kondiĉoj, kie formalaperas la prema zorgo gajni la ĉiutagan panon, kiu zorgo tiom peze ŝarĝas en Germanio”.

Sed diference de multaj aliaj ribelantoj de la jaro 1848, Ditsgen revenis hejmen, kaj en decembro 1851 li denove laboris en la patra tanejo ĉe Uckerath. Du jarojn poste li edziĝis kun piulino katolika, kaj spite ke li estis kompleta naturisto kaj fieris pri siaj proletaj konvinkoj, la paro ĝuis harmonion kis ŝia morto en 1877.

Nelonge post sia edziĝo Ditsgen starigis spicbutikon, bakejon kaj tanejon kombinitaj en la proksima Vinterscheid. Poste li instalis spicejon ankaŭ en Ruppichteroth. Sed ĉiam nur duonon el tago li dediĉis al komercaj aferoj, dum en la alia parto de la tago li diligente studadis, pro nura soifo scii kaj kompreni profundajn problemojn.

Por atingi pli frue ekonomian sendependecon, li denove en 1859 enmigris Usonon. Li starigis entreprenon en Montgomeri, ĉefurbo de ŝtato Alabama, kie ĵus en 1965 okazis tre signifa marŝado, estrita de pastoro Marteno Luther King, por postuli voĉdonrajtojn por negroj.

Komenciĝis la civila milito (1861-65), kaj kelkaj el liaj najbaroj estis pendigataj pro siaj simpatioj kun la Nordo kaj la negroj. Verkinte sian unuan eseon, ,,Schwarz oder Weiss” (Nigra aŭ Blanka) kaj amikiĝinte kun alia socialista pioniro, Julio Livingstone, Ditsgen denove revenis hejmen, kiam la milito eksplodis kaj li gvidis la patran entreprenon ĝis 1864. Tiam li estis dungita de la rusa registaro por reorganizi ĝian grandan tanejon en St. Peterburgo (nuna Leningrado). Li kvinobligis ties produktivecon per novaj maŝinoj kaj metodoj. Unu el liaj onkloj heredigis al li tanejon en Siegburg, kaj li revenis tien en 1869, sed laŭ peto de la rusa registaro li reiris Rusion kelkfoje por inspektado.

Loĝante en Rusio li verkis sian unuan libron: “La Naturo de la Homa Cerbo funkciado, diskutata de laboristo. — Renovigata kritiko de pura kaj praktika rezonado”, kaj ĝi eldoniĝis en Hamburgo, en 1869. Tiu ĉi verko laŭ scienckritika maniero konfirmas kaj klarigas la konsekvencon de la Marksa materialista koncepto pri Historio; kaj surbaze de ĝi li pritraktas la monismo-naturistan teorion de kompreno. Plue la verko signifis la komencon de dialektiko preter Hegel kaj lia sekvintoj: Feŭerbaĥ, Marks kaj Engels.

De la jaro 1869, ĝis li sekvis sian filon en Usonon, Ditsgen estris tanejon en Siegburg kaj daŭrigis sian studadon kaj verkadon. Kvankam arestita unufoje pro prelego en Kolonjo kaj ankaŭ unufoje kandidato por la Regna parlamento, li ne multe miksiĝis en partiajn aferojn. En Usono li luis malnovan iom ruinigitan domon en Hoboken, Novjorko, kaj redaktis la gazeton "Der Sozialist" en Novjorko de 1884 kis 1886, kiam li kuniĝis kun sia familio en Ĉikago.

Tie eksplodis bombo en la tielnomata Haymarket Riot (tumulto), kaj kiam la redaktoroj de ,,Chicagoer Arbeiterzeitung” estis arestitaj, Ditsgen proponis volonte siajn servojn. Fakte li redaktis tri ĵurnalojn kaj penis malakrigi la diferencojn inter la socialistoj kaj la anarkistoj. Lia vidpunkto pri la anarkistoj kontraŭis tiun de la nacia estraro de la Socialista Labor-Partio, ĉar li opiniis, ke ne estas absolutaj diferencoj inter la du grupoj, sed nur relativaj. Lia koro ĉesis bati printempe en j. 1888, kaj li estis entombigata ĉeflanke de anarkistoj, simbole pro lia helpo al ili dumvive, en Valdheim-Tombejo proksime de Ĉikago.

Depost 1920 la socialista voĉdonantaro usona malkreskis. La eldonisto de verkoj de Ditsgen (Kerr-Kooperativo) ne plu funkcias. Dum mia tridek-sep-jara restado en Usono mi vidis la nomon Ditsgen nur sur papersakoj ĉe edukistaj kongresoj por reklami la ditsgenajn sciencajn ilojn. Kiam mi bonŝance renkontis iun lian nepinon, ŝi sciis nenion pri la ava filozofio. Kredeble, ĉar Lenin iom kritikis la monismon de Ditsgen, eĉ la kleruloj de la Komunista partio neniam, laŭ mia scio, agnoskis la ideojn de la filozofo, unufoje prezentita en Hago, en la jaro 1872, de Marks mem publike per la frazo: ,,Jen nia filozofo".

Sed la filozofio ne estis tute forgesita: ,,Journal of the History of Ideas” (jan 1858) enhavis 14-paĝan artikolon ,,Empiricism and Ethics in Dietzgen” de Lloyd D. Eaton, profesoro el Ohio Wesleyan Universitato. (Empiriismo laŭ P.V. estas filozofia doktrino, laŭ kiu ĉiuj ideoj devenas de la sperto, Etiko estas scienco pri moralo.) La simpatia artikolo kaj ĝiaj 31 piednotoj en pedagogia stilo finiĝis jene:

,,La pensaro de Ditsgen estas notinda pro pliaj rezonoj ol ĝia trafa anticipo de l'etika teorio de Dui (doktoro Johano Dewey, mondkonata progresema moderna filozofo usona). Kiel parto de la edukadopenoj de unu el la plej influhavaj movadoj por socia plibonigo en Eŭropo kaj Ameriko, la verkoj de Ditsgen alportis al multaj laborantaj popoloj kelkajn perspektivojn pri eŭropa filozofio kaj indikon de pli larĝa aplikeblo de scienca kono. Liaj verkoj—krom tiuj de Marks, Kaŭtski, London, Sinkler, Debs kaj Klarence Darraŭ—helpis la socialistajn filiojn fariĝi, laŭ frazo de Van Wik Bruks, ,,kosmopolitaj centroj de nova lernado kaj lumo”. Ditsgen speciale kuraĝigis la laboriston, ke li elkovru kaj disvolvadu sian propran intelektan kapablecon. Li petegis siajn legantojn lerni kaj pensi per si mem kaj dediĉi sin, laŭ modelo de Spinoza, al la plibonigo de komprenpovo. Per sia propra ekzemplo li montris la eblojn de memedukado kaj la dignecon de lernado.”

Nun pli utila ol longa komparo kun aliaj filozofioj estas respondo al la demando: ĉu la ideoj de Ditsgen ankoraŭ havas validecon kaj utilecon nuntempe? La laboristaro en evoluintaj landoj eĉ ne plu kantas pri ,,grupiĝo en rond” por ,,finlukto socia”. Laboristoj nun povas perdi multon kaj ne sole ,,siajn ĉenojn”. S-ro Kruŝĉev, agnoskante la kosman memmortigon de moderna atombomba milito, konsentas ke kunekzistado estas pli bona ol neekzistado. Pli grava divido ol tiu inter ekonomiaj klasoj estas divido de kolorkonsciaj grupoj, de rivalaj nacioj evoluintaj kaj ne[e]voluintaj. La kapitalistoj lernis, ke ili devas trakti pli bone sian dungitaron, aŭ la antaŭdiro de Marks plenumiĝus. Ĉu Ditsgen elmodiĝis same kiel Marks?

Ne, tute ne, ĉar fundamente la cerbo funkcias kiel ĉiam. Moderna plenscienca spertulo dimanĉe ofte forgesas pri scienco kaj starigas mistikan dividon absolutan inter la menso kaj la materio, inter animo kaj korpo, inter penso kaj sento, k.a. Mi mem sufiĉe studis la ,,empirian monismon” de Ernesto Mach aŭ ,,radikalan empiriismon” de Vilhelmo James por juĝi, ĉu Ditsgen anticipis ilin. Pli grave: ĉu lia vidpunkto helpas en la komprenado de pensado? La koncepto, ke la homo kun aktiva menso estas la plej grava ero en la Universo, kaj ke la spaco inter la du homaj oreloj estas la plej valora kaj edukebla spaco ie kaj iam—tiuj konceptoj multe helpas nin ankoraŭ en la jaro 1966. Per la helpo de Ditsgen mi kiel aliaj homoj ne plu tremas time antaŭ ĉiopova mistika dio, sed memfide staras kun kamaradoj, preta ŝanĝi kaj plibonigi la socian ordon. Ni, la homoj, kolektive estu la mastro de nia sorto. Ni ne petas plu kompaton kaj helpon, sed konscie iom post iom per scienco kaj tekniko komprenu kaj superregu la naturajn kaj sociajn fortojn.

Eble Ditsgen ripetis sin. Eble li, kiel vigle aganta socialisto kaj laboristo sen universitata edukado, parolis iom malkaŝe kaj abrupte. Sed liaj verkoj ankoraŭ restas tre legindaj pri etiko kaj moralo. Laŭ mi, lia filozofio estas pli klara kaj akceptebla ol la nuna ,,ekzistencialismo”. Jen ekzemploj: Moralo dependas de konkretaj ŝanĝiĝantaj homaj bezonoj, ne en sankta antikva aŭtoritato aŭ libro, Tio, kio helpas la evoluon de la homaro, estas bonmorala, Ne estas netransirebla divido inter bono kaj malbono, ĉar ofte la bono de iu epoko estas la malbono de alia. La celo kaj la rimedoj atingi ĝin reciproke influas sin kaj ne restas apartaj kaj fiksrigidaj. La ĉefa celo el ĉiuj estas la homa progreso kaj bonfarto (,,menschliches Heil”).

Ambaŭ, Ditsgen kaj Johano Dui (Dewey), serĉis la fundamenton por etiko en homa spertado. Morala valoro rilatis al specifaj mankoj kaj bezonoj en specifaj situacioj kaj ankaŭ konsiderataj kaj prijugataj laŭ la ĝenerala kolektiva bonstato. Ditsgen, sed ne Dui, akceptis la Marksan klarigon pri historia evoluo. Dume Dui emfazis la influon de psikologiaj kaj moralaj faktoroj.

Senkaŝe Ditsgen pritraktis ortodoksan religion: ,,Ne la Dio kreis la homon, sed kontraŭe, ĉiam kaj ĉie la homo kreis la Dion laŭ sia imagaĵo.” Li vidis, ke religio fariĝas pli kaj pli mistera. ,,Ju pli la ideo pri Dio reiras al la pasinteco, des pli palpebla ĝi estas [p]rimitiva homo sciis ĉion pri sia dio; ju pli moderna la religio, des pli konfuzita kaj nebuleta fariĝas niaj religiaj ideoj. Laŭvere la historia evoluo de religio tendencas al ĝia iom-post-ioma disfalo." Nuntempe la batalantaj religioj ne plu tiel furioze interluktas, ĉar ili fariĝis malcertaj pri siaj kredoj. En ,,ekumenaj jaroj” eĉ la Vatikano eble eldonos dokumenton, kiu senkulpigos la hebrean rason pro la krucumo de Jesuo!

La homa bonstato (,,welfare") dependas de definitivaj rilatoj kaj kondiĉoj en specifa historia periodo. La usona filozofo Emerson diris, ke la rimedoj jam ant[a]ŭekzistas en sia celo, t.e. ke la kielo de la atingo determinas la rezulton. Ekzemple, se oni perforte faras revolucion, oni devas perforte defendi ĝin. Ditsgen asertis, ke la celoj estas la sumiĝo de iliaj atingiloj. Por li la ĉefa celo estis la socia evoluo al reciproka helpo, internacia kooperado kaj frateco inter la homoj.

La intelekto povas esti la kapitano en la pensmetodo, sed ĝi povas funkcii nur pere de la kvin soldatoj de vidado, aŭdado, flarado, palpado kaj gustumado. Analogie la menso estas fotografilo, kaj ĉiam ni juĝas la verecon de la foto rilate al la fotitaĵo. Mia infana foto ne plu veras pro mia kresko kaj konstanta ŝanĝiĝo. Pensado klasifikas kaj organizas la materiajn faktojn de la vivo. La objektivo kreskas kaj ŝanĝas, kaj la subjektivo devas konformiĝi. Mi ne povas palpi per la fingroj aŭ tranĉi per tranĉilo mian penson, sed konscias ke ĝi reale, subjektive ekzistas.

Ĉio estas relativa: menso kaj materio, pensoj kaj materiaĵoj, korpo kaj spirito, la individuo kaj la kolektivo, objekto kaj subjekto. Penso devas havi enhavaĵon. Oni meditas pri penso kaj pensado, kvankam la penso ne estas tuŝebla (kaptebla) per la fingroj aŭ videbla per la okuloj. Simile sono, hejto, doloro, odoro de la rozo kaj memoro. Ideoj fontas el spertoj. Malsaĝe estas peni fari absolutajn dividojn. La menso klasifikas kaj ĝeneraligas spertojn. Ĉiam la ideo pri akvo enhavas malsekecon. Ĉiam la stango havas du finpunktojn. Ĉu vi povas imagi alie? El inter ĉiuj la menso ĝeneraligas la Unuon de la Universo. Nenio povas esti ekster ĝi . Tamen ĝi ekzistas ne mistere, sed relative al siaj sennombraj partoj. En la fiziko Ejnŝtajn klarigis pri la relativeco. En psikologio kaj filozofio oni parolas pri la relativa pragmatismo.

Tre helpas, kiam ni komprenas la funkciadon de la menso. Ni ne plu pensas apriorie, nek spekulacias neutile. Ni agnoskas nian ekziston kaj pensadon. Libereco estas la kompreno de neceseco. Ĝi venas el la rego kaj estreco super naturo, en kiu la homa menso estas la plej signifa kaj grava parto. La homo komprenas multe en la fizika mondo kaj nun komencas pli bone sin kompreni. Supernaturaj dioj, enigmoj kaj fantomoj metapsikiaj ne plu turmentu nin. Memfide ni mastros nian sorton kaj pli bone administros nian mondon. Jen la grava mesaĝo transdaŭranta el la filozofio de Ditsgen, el kies verkoj pensigaj mi citis nur mallonge.

Li mortis, antaŭ ol evidentiĝis la danĝeraj problemoj de naciismo kaj imperiismo. Naciismo eĉ dissplitigas Kominternon kaj parte klarigas la akrajn polemikojn inter Ĉinio kaj Sovet-Unio. Ditsgen mem kiel bona studanto lernis paroli france kaj angle, kaj, laŭ mia ekzameno, ne parolis pri la bariloj de lingvodiverseco. Eble kiel Marks, ankaŭ li ne antaŭvidis la danĝeran kreskon de naciismo kaj rasismo, kiuj multe influis la ekonomian klasdividon inter kapitalistoj kaj proletoj, sur kiu lasta baziĝis la teorioj kaj antaŭdiroj de Marks kaj liaj kolegoj. Sed lia vidpunkto pri la absoluta universo kaj ĝiaj relativaj partoj ankoraŭ estas studinda. Eble la filozofion de Ditsgen ni povus resumi, modernigi rilate al novaj ideoj kaj esperantigi por ĉiulanda legantaro.

Postskribo pri la familio Ditsgena

Per persona letero de 1965 majo 18, la nepo de Ditsgen, Jozefo E. Ditsgen el Ĉikago, informis min: Mia patro mortis la 7-an de decembro 1929. Li fondis la firmon en 1885. Li havis ses gefilojn kaj 25 genepojn. Li daŭrigis sin interesi pri la filozofio de sia patro ĝismorte, kaj Karl Kaŭtski prelegis ĉe lia enterigo. Filo de nepino Kora nun laboras en Pac-Korpuso sur Filipinaj Insuloj. La familio de l'nepo Jozefo E. Ditsgen interesiĝas pri filozofiaj ideoj kaj politika scienco, kaj la dua filo nun studas ĉe Kolumbia Universitato. Bedaŭrinde tie ne estas kurso pri la filozofio de lia praavo.

488


La aŭtoro de l' artikolo dum lekcio
[p. 39]


FONTO: Starr, Mark. "La Filozofio de Jozefo Ditsgen," Sennacieca Revuo, n-ro 94, 1966, p. 38-41.


Joseph Dietzgen and Henry George
by Marcus Hitch

Mark Starr (1894-1985): Labor Educator & Esperantist
Study Guide

Includes all the following & more:

"A Pioneer in Workers' Education: Mark Starr and Workers' Education in Great Britain" by Ronda Hauben

"Mark Starr: Socialist Educator": Interview with Martin Lawn

Mark Starr (1894-1985): Workers' Educationist

"Organized Labor and the Dewey Philosophy" by Mark Starr

The Student Movement vs. . . . Mark Starr? (Kenneth Rexroth)

Mark Starr in East Africa & Bulgaria (News Clippings, 1963)

Usona Mozaiko” (1968) de Mark Starr

Esperanto and Labour (by Mark Starr)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Offsite / Alireteje:

Mark Starr - Vikipedio

Communism and an International Language by Mark Starr

A Worker Looks At History by Mark Starr

A Worker Looks At History

Mark Starr @ Ĝirafo

Mark Starr (1894-1985) « Family Connections


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 May 2006
Links added:
8-9 Jan & 29 Dec 2008, 6 & 8 Jan 2009,
3 July 2012, 26 Nov 2013, 23 Jan 2022,
23 July2022

Site ©1999-2022 Ralph Dumain