L. Silnova

El Kosmo Vidas Mi Nenion

Kiel komenci? Ĉu tiel, ke mi neniam havis deziron okupiĝi pri politiko (kaj skribi pripolitikajn artikolojn). Mi ĉiam opiniis, ke pri tiuj gravaĵoj devas okupiĝi profesiuloj . . . Kio do sekvas? Same mi neniam havis, ekzemple, deziron okupiĝi pri juvelfarado. Kvankam, kiel virino, mi ŝatas bonajn juvelojn. Mi ŝatas admiri ilin, jen zorge dismetjtsjn sur malhela veluro sub vitro, en vitrinoj de juvelejoj, kiel mizerulino ne povante aĉeti. Ve! Cetere, mi tute ne bezonas juvelojn: ili neniom konformas al miaj vestaĵoj, miaj zorgoj, mia vivmaniero . . .

Antaŭ nelonge mi legis kelkajn prognozojn pri estonto de l’homaro. Ili aperis an populara sovetia revuo, ĉiuj—tre interesaj. Kvazaŭ verkoj el diversaj literaturaj ĝenroj kaj branĉoj pri la sama temo. Domaĝe, ke en UNO oni oficiale akceptis nur unu “rakonton”. Sed laŭ alia, neakceptita (kiu iel ŝajnas al mi alloga) la ono de eŭropanoj en la suma kvanto de teranoj neeviteble malkreskos. Povas okazi, ke finfine la eŭropanojn dissolvos en si aliaj popoloj. Kaj post ni restos nur rememoro en la monda. historio, mi volas kredi—belaspekta rememoro: flaviĝintaj leteroj, fotoj, sekiĝintaj floroj de tiuj, kiuj nin amis . . . eĥo, rakonto . . .

Al mi ŝajnas eĉ, ke tiu rakonto estas jam skribita. Mi legis ĝin. Rakonto de rus-usona verkisto Vladimir Nabokov “Terpoma Elfo”. Juna malgrandulo Terpomo Elfo—la eŭropa kulturo; sinjorino Ŝok, kun kiu li iumatene kuŝiĝis sur ŝian pluŝan divanon—la tutmonda kulturo; kaj sinjoro Ŝok, tiu tristoplena prestidigitatoro, la “miraĝo” kaj “siaspece feliĉa” poeto”—estas Dio mem . . . Kaj nun ni ĉiuj legas ĝuste tiun paĝon, kiam la nano vags tra la urbo, kaj al li ŝajnas, ke la tuta mondo admiras lin kaj apartenas al li, kaj unuavice, certe, la belega sinjorino Ŝok, kiu “verŝajne jam hodiaŭ anoncos al la edzo (mi amas Fred Dobson,—la vera nomo de Terpoma Elfo,—mi forlasas vin . . .)”. Jes, tiu ĉi tago, tiu ĉi historia momento estas nun lia!

Ho dio, kiu povas malkaŝi al mi la sencon de tiu delonga hom-strebo al la Eterna Virineco? . . . Nabokov? Blok? Ĉuanczy? Malkaŝi la kosman sencon de la fenomeno mem—la Eterna Virineco? Kaj se, laŭ la hipoteza kulturologia simbolaro viro estas racio, virino—sento, viro—egoismo, virino—altruismo, viro—nepara nombro, virino—para nombro, ktp kaj fine, viro—okcidento, virino—oriento, tiam ĉu vere kosmonivela kritko pri la nuna stato de la homaro estas tiom ĉionpenetranta kaj neflankenigebla en sia strebo fundamente refari la jam ekzistantan konstruaĵon (en la malvasta tridimensia spaco, en la postkorto do la kosmo) de la homa mondo? . . . Ĉu tie ree aperas en la memoro la.neakceptita priskribo de l’estonto . . . Ne, sinjoro Ŝok!

Ŝajnas al mi, ke ĉio okazos ĝuste kiel en la rakonto de Nabokov: kaŝos sin de homoj, iĝos kalva, kore malforta la povra nano; post multaj jaroj alveturos sinjorino Ŝok al li—okaze de la Morto de ilia filo, pri ekzisto de kiu li eĉ ne sciis; kaj li postkuros ĝin sur vasta polvoplena vojo al stacidomo, en siaj plej luksaj, elegantal vestoj; kaj strataj knaboj—landoj de Oriento—kun rido kaj krioj kuros post li . . . “La nano alkuris ŝin, kroĉiĝis al faldoj de ŝia jupo . . . Kun feliĉa rideto rigardas ŝin de malsupre supren, provas diri ion—kaj tuj, mire levinte la brovojn, sinkas sur trotuaron. Ĉirkaŭ li brue elspiradis homamaso. Iu, kompreninta, ke ne temas pri ŝerco, klinis sin al la malgrandulo kaj mallaŭte fajfetis, demetis la ĉapelon. Nora indiferente rigardis la etan korpon de Fred . . .”

Ĉio ĉi, certe, poste. Kaj ni iom proksimiĝu al niaj tagoj . . . Antaŭ mi       videblas Granda Kristalo. Informa-dikigo sendube ŝanĝos la strukturon de la homaro. Jam nun ni scias pri negranda Kristalo—5 ŝtatoj sen iu       drameco unuigitaj en kunlaborado: Danio, Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio. Ĵurnaloj diras, ke tio ĉi estas jam norda fasado de la komuna eŭropa domo, ke oni jam antaŭlonge ĝin konstruis kaj uzadas. Povas esti. Mi ŝatus kredi . . . Ĉu respublikoj de Sovetunio fariĝos facetoj de tiu estonta 'Eŭropa Kristalo? Mi opinias, ke la okcidentaj—jes. En konscio de l’homaro lam delonge vivas tiu ideo—Eŭropo, la ideo pli universala kaj pli stabila geografie ol !a ideo pri ŝtato, la ideo kun propra potenca kerno de altiro-forpuŝo. La observebla nun eksplodo de naciaj (popolaj) movadoj, intereso al folkloro, al la “radikoj” estas, miaopinie, responda reago al la tutplanede skiziĝanta tendenco informadikigi (= senhomigi) la homan socion, t.e. al provoj redukti ĝin al komuna denominatoro; ĝuste tial iras nun tiom impetaj, vervaj procezoj en la nominatoroj—la naciaj kulturoj, naciaj politikaj ideoj—por ke la kvocienta rezu1to estu kiom eble pli granda, distingebla de Nulo, de la totala bankroto, katastrofo . . .

Kvankam . . . Pri valoro, aŭ pli ĝuste—memvaloro de Nulo oui povas diskuti. Mi imagas dialogon. Unu el la parolantoj estas en bunta nacipopola vesto, la alia—en arĝentkolora kombinvesto. “Naciisto” kaj “internaciisto”. Naciulo kaj sennaciulo (proksimiĝanta en tiu senco al sia kosma frato—la Homo neindiĝena). Ni nomu ilin Petro kaj Paŭlo.

Petro. Kiel kulturoj penetras unu alian?

Paŭlo. Kiel kunfluiĝas akvoj.

Petro. Ĉu? Mi, ekzemple, imagas belegan mozaikon, simile al mapo, kovrita de informkanala reto, aŭ simile al vitraĵo el pecetoj de diverskoloraj vitroj, ĉiu peceto havas propran kapablon refrakti sunradiojn (= propran nacian kulturon), kvankam pecetoj samkoloraj povas unuiĝi en konsiderindajn grupojn, ripetiĝi en aliaj lokoj . . .

Paŭlo. Vi estas nevenkabla romantikulo! Inter alie, kiun demandon vi       ricevis en la enkomunumigaj ekzamenoj?

Petro. Kio diferencigas Eŭropon dis de ne-Eŭropo?

Paulo. Kaj vi respondis: “Ĉio!”

Petro. Komprenu, je[ke?] ekzistas radikoj, sen kiuj ni velkos, mortos kiel unika fenomeno.

Paŭlo. Ĉu vi kredas nin similaj al plantoj? Al[I]vorte, kiel fartas via mutacia ĉevalido kun ok kruroj?

Petro. Dankon, nemalbone . . . Al mi ŝajnas, ke mi komencas kompreni ĝian lingvon. Ĝi naskiĝis tie, en la Zono de Ĉernobyl, mi delonge deziras labori tie.

Paŭlo. Kial?

Petro. Ĉar ankaŭ mi estas ties . . .

Paŭlo. Mi pardonpetas, sed via tieismo, via lando prezentiĝas al mi tiu akronaza, malsana, malicaga nanino el praa prozaĵo “Terpoma Elfo”, kiu kun la protagonisto Fred Dobson devis danci antaŭ publiko stratmovan dancon, tangon . . . Cetere ankaŭ min la Zono interesas kiel esploriston.

En tiu momento de la konversacio la parolantoj, kiel nadloj de giganta horloĝo, kunfluiĝis ĉe la cifero 12. La naciulo kaj sennaciulo . . . Ĉio maleperis. Restis nur “sen” (neo, Nulo . . .)—altege, kiel suno sur la ĉielo, eĉ pli alte—en la kosmo, kiel varmega, peza, fekunda punkto, kiel la centro de nova informa distordo . . .

Kaj ne plu io.

Do, parolas pri “politiko”. Ĝi, laŭ iu Sovetia poeto, estas “gluto da akvo”—al homo, al tiu sekundaraĵo en la Universo.

. . . Nokte alarmis signalsistemo. Kiam polica aŭto venis al juvelejo, evidentiĝis, ke la alarmo estis falsa. La signalsistemo funkciiĝis erare, ĉiuj juveloj kuŝas en siaj lokoj sub la vitro.

El kosmo vidas mi nenion.


FONTO: Silnova, Ludmila. “El Kosmo Vidas Mi Nenion,” Survoje, n-ro 5?, p. 27-29.

Survoje [dumonata revuo en Esperanto, organo de UNIKO]; Sevastopol: UNIKO, 1988 - ?.


“Hirundo” & Tankaoj: originalaj poemoj de Ludmila Silnova

Pri Kelkaj Malnoviĝintaj Nocioj” de Alain Robbe-Grillet

Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria, Narrative Structure, Martin Gardner, Play:
An Arbitrary Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite / Alireteje:

LUDMILA SILNOVA: poemoj

Vladimir Nabokov - Vikipedio

"Muziko," tradukis Grigori Arosev

El arkivoj de revuoj «Literatura Skatolo» kaj «Survoje»


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 June 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain