La Releviĝo de Tomaso Paine

Kiam, antaŭ kelkaj jaroj, oni proponis starigi statuon pri Tomaso Paine en lia naskiĝurbo, Thetford, en Anglio, okazis elkrio de misinformita kaj bruema grupo gvidita de tiuurba konservativa magistratano. Tial, la nomo Tomaso Paine estis ankoraŭfoje en la mezo de polemiko. Plej dirinda pri Paine estas la fakto ke, dum la plej granda parto de lia vivo kaj post ĝi polemikado ĉirkaŭis lin.

Tomaso Paine naskiĝis en la urbeto Thetford en la jaro 1737, kaj post mallonga studo en la urba gimnazio li komencis lerni la patran metion de korsetfarado. Li ne fariĝis bona korsetfaristo, kaj pro tio li provis multajn aliajn okupojn; tamen li ne ekiris laŭ la vojo, kiu kondukis lin al famo (kaj al polemiko), ĝis kiam li elmigris al la Britaj Kolonioj en Ameriko en la jaro 1774 kaj tie fariĝis redaktoro de nova gazeto, la Pennsylvania Magazine (Pennsylvania Gazeto).

Kiam Paine alvenis en Ameriko, malakordo jam ekflagris inter la brita registaro kaj la koloniistoj, kaj estis klare al multaj homoj, ke oni devos fari ion tre baldaŭ por solvi la problemojn; sed la demando estis, kion? Estis Paine kiu havigis la respondon, ĉar en januaro 1776 aperis anonima broŝuro nomita Common Sense (Prudento), kiu estis absoluta pledo por plena sendependeco de la kolonioj en Ameriko. La aǔtoro de ĉi tiu verko estis Tomaso Paine. La broŝuro elektre efikis kaj rezultis en la konverto de la plimulto al la vidpunkto de Paine.

Indiko pri ĝia influo estas konstatebla per tio, ke 300 000 ekzempleroj estis venditaj inter loĝantaro de apenaŭ tri milionoj.

“Fondinto” de Usono

Paine ludis aktivan rolon en le milito por sendependiĝo kiel soldato kaj kiel verkisto. Liajn Crisis Papers (Krizajn Ĵurnalojn), verkitajn kiel spiritajn instigilojn, oni legis al la amerikaj soldatoj laŭ senpera ordono el Washington (Vaŝingtono). Estis Paine kiu kreis la nomon “United States” (Usono) kaj pluraj erudiciuloj rimarkis lian influon en la “Declaration of Independence” (Deklaro de Sendependiĝo). La antaŭnelonge mortinta Joseph Lewis kaj kelkaj aliaj eĉ proponis la teorion, ke li mem verkis ĝin.

Post la milito Paine revenis al Eŭropo pro siaj sciencaj kaj inĝenieraj interesoj. Tamen li baldaŭ estis refoje kaptita de la politico. Ĉi‑foje li verkis apogante la Francan Revolucion kontraŭ la atakon, kiun Edmund Burke faris al ĝi. Lia libro The Rights of Man (La Rajtoj de la Homo) estis pli ol nura defendo de la Revolucio. Precipe en la dua parto, kiu aperis en 1792-‑la unua aperis en 1791-‑ĝi estis programo por politika kaj socia ŝanĝo. Ĝi estis ege tro progresinta por tiu tempo-‑kaj po kelkaj hodiaŭaj registaroj; ĝi estas nuntempe malpermesita en Hispanio kaj Sud-Afriko. Burke, elstara polemikisto, rifuzis respondi al ĝi kaj sugestis, ke proceso estas la so1a ebla respondo. Oni agis laǔ tiu sugesto kaj post manipulita proceso oni proskribis Paine kaj liajn verkojn.

Je tiu tempo Paine estis en Francio, elektita ano de la Nacia Konvencio. Kvankam li estis unue tre populara, li altiris la malaprobon de Robespierre kaj trovis sin en malliberejo. Survoje al la malliberejo li sukcesis transdoni manuskripton de alia libro al amiko, kiu aranĝu la eldonon. Ĉi tiu libro estas The Age of Reason (La Epoko de la Racio), kiu poste altiris sur la kapon de ĝia malbonŝanca aǔtoro la koleregon de la religia establaĵo same kiel lia Rights of Man (Rajtoj de la Homo) altiris tion de la politika establaĵo. Paine subtenis la gravecon de la racio, sed li baldaǔ malkovris, ke li estis inter la malplimulto almenaǔ koncerne tion.

Obskuraj Jaroj

Paine estis liberigita post la pereo de Robespierre kaj fine reiris al Ameriko, kie li trovis nacion, kiu jam forgesis sian ŝuldon al li. Liaj malmultaj restantaj jaroj pasis en obskuro, el kiu li aperis de tempo al tempo, kiam atakata de religiaj kaj politiklaj malamikoj. Li mortis en Novjorko la 6 an de Junio 1809 kaj oni enterigis lin en lia propra farmbieno, ĉar la tieaj Kvakeroj malpermesis lian enterigon en sia tombejo. Nur kvin personoj ĉeestis la entombigon kaj ĉiuj nekrologoj aperintaj en Usono estis malamikaj escepte unu.

Se oni atendus, ke la morto de Paine ĉesigus la kriadon de insultoj kontraŭ li, oni erarus. Broŝuretoj, flugfolioj, artikoloj kaj libroj daŭrigis la atakon. Aldone al tio estis la diversaj rakontoj, tiel amataj de la evangelistoj, pri lia mortproksima “erarkonfeso”. Tiel freŝdate kiel 1970 versio de ĉi tiu rakonto aperis en Inter‑Universitata eldonaĵo. Estis malbone, ke kun malmultaj honorindaj esceptaj, historiistoj, kiuj estu pli bone informitaj, ignoris la influon de liaj verkoj.

Liberpensuloj Inspiritaj

Tamen, se la establaĵo estis kontraŭ Paine, trovis en li inspiron la kreskanta radikala kaj liberpensula movado. En Britio spite la ferocajn punojn pro eldonado aŭ disvastigo de la ideoj de Paine, punoj-‑kiuj povus atingi dek‑kvar jarojn da deporto, kiel en la kazo de Tomaso Muir-‑eldonistoj ankoraŭ eldonis liajn verkojn. La heroa Rikardo Carlile, liaj familianoj kaj komizoj, estis malliberigitaj unu post la alia. Carlile mem pasigis naŭ jarojn en malliberejo. Spite ĉion li rifuzis cedi kaj okaze de unu proceso sukcesis aperigi unu el la verkoj de Paine kiel parton de la oficiala kroniko, kio egalis venkon super la malpermeso presi. La registaro fine cedis kaj post tiam la verkoj de Tomaso Paine estis libere akireblaj en Britio. La partio de la Popola Ĉarto montris sian ŝuldon  al Paine per oficiala reeldono de la Rajtoj de la Homo, al kiu ĝi alpresis sian ĉarton.

En la mondo erudicia la kurteno de silento estis pli longe konservata, sed fine ĝi foriĝis. Leslie Stephen (poste kavalirigita) rimarkis tion kiam li ripetis la kalumniojn de la politikaj malamikoj de Paine kaj tiel provokis fortajn respondojn de Moncure Conway kaj Johano M. Robertson, kies flugfolion Thomas Paine, An Investigation (Tomaso Paine, Enketo) l888 oni devas taksi kiel unu el la plej forte detruaj kritikoj iam eldonitaj kontraŭ iu aŭtoro. Stephen, diference de tiom da aliaj, havis la kuraĝon malkaŝe publikigi pardonpeton. Dum la lastaj jaroj aperis pligrandiĝanta inundo da gravaj traktatoj pri Paine el la akademiaj eldonejoj. En Britio, la eldonejo Henry Collins presis kelkajn gravajn referaĵojn pri la ekonomiaj ideoj de Paine, kaj aliaj specialistoj kiaj E.P. Thompson kaj J. T. Boulton reliefigis aliajn aspektojn de lia laboro. En Usono erudiciuloj kiaj R. Gimble, H. H. Clark kaj A. O. Aldridge prezentis tute novajn terenojn, kiuj elmontras la influon de Paine. Tio estas aparte vera pri Profesoro Aldridge, kiu montris, ke la laboro de Paine havis antaŭe nekonatan influon je multaj el la gvidintoj de la lukto por la sendependigo de Latina Ameriko. Ĉi tiu influo daŭras ĉar, kiel ni nun scias, homoj kiel Ché Guevara inspiriĝis ne nur de Marx, sed ankaŭ de Paine, kiun, parenteze, ankaŭ Marx alte taksis.

Universala Akcepto

Publika rekono de Paine manifestiĝis diversmaniere kaj la formo variis de ŝildoj kaj statuoj ĝis poŝtmarkoj. Memorekspozicioj okazis dum la lastaj jaroj en publikaj bibliotekoj en Usono kaj Britio. Pro la afableco de F-ino Ella Twyman la urbeto, Thetford nun posedas unu el la plej bonaj Paine kolektoj en Britio; tiu de la mortinta Ambrose Barker. En Usono la universitatoj Yale kaj Indiana amasigis notindajn kolektojn pri Paine. La verkoj de Paine estas akireblaj en la angla, franca, germana, ĉeĥa, rusa, sveda kaj hispana lingvoj kaj dum la lastaj kvin jaroj aperis en pluraj eldonoj, kiuj inkluzivas eldonon en Okcidenta Germanio de liaj kolektitaj verkoj. Mi sentas, ke finfine ni nun vidas la releviĝon de Tomaso Paine.

Represita el The Ethical Record
(La Etika Kroniko)
Verkita de R. W. Morrell.

Malmultaj nuntempaj personoj scias pri Tomaso Paine. Tamen ĉi tiu viro pli multon atingis por la progresigo de siaj kunhomoj ol multaj el tiuj, kiuj tiel eminente rolas sur la paĝoj de niaj historiaj libroj. Sen la sinofero de Paine multaj el la rajtoj, kiujn ni nun posedas eble ne ekzistus.

En Oktobro 1963 la Societo Tomaso Paine fondiĝis dum kunveno en London; ĝiaj celoj estas:

Akceli la agnoskon de la kontribuo de Tomaso Paine al la movado por libereco, kaj por disvastigi sciojn pri liaj verkoj kaj agoj kun celo instigi la kreskon de simila spirito de pozitiva kritiko pri ĉiuj aspektoj de publika vivo.

Tiu, kiu interesiĝas pri la laboro de la eminenta respublikano, kaj deziras aniĝi al la societo skribu al:

La Sekretario, Thomas Paine Society, 443 Meadow Lane, Nottingham, N.G.2, 3 GBB Anglio.

Tradukita el angla lingvo sub aŭspicioj de S A T en Britio, 27 Argyle Rd., (Cranbrook) ILFORD. Essex.


FONTO: Morrell, R. W. La Releviĝo de Tomaso Paine. Ilford (UK): SAT en Britio, 1972(?). Traduko kun postnoto. 4 p.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Thomas Paine - Vikipedio

La usona Deklaro de Sendependeco


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 June 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain