Ortodoksulo
skizo al portreto

(el ciklo “Socia moralo. . .”)

de Valentin Melnikov

Per deca viv’ ekzemplon
li montras al popolo:
la vojon en la templon
indikas “dia volo”.
Lin duboj ne torturas —
la kred’ animon savas.
La konscienco puras.
(Ĉu vere li ĝin havas?)
Neniun malamikas,
sentante la fieron,
kaj pie li predikas,
ke trovis jam la “veron”.
Lin regas toleremo
laŭ la ordon’ de Kristo:
ĉe ajna vivproblemo
li cedas sen rezisto.
Kvietas kaj trankvilas
sen pensi pri realo. . .
Perfekte li similas
bovinon en la stalo.

©2009 Valentin Melnikov. Publikigo kun permeso de aŭtoro.


FONTO: Melnikov, Valentin. "Ortodoksulo," Rusia Esperanto-Gazeto, 2000, n-ro 1 (1), p. 26-27.


Observoj de Biletkontrolisto. . .” de Valentin Melnikov

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 October 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain