Observoj de Biletkontrolisto. . .

de Valentin Melnikov

La aŭtoro dum kelkaj jaroj efektive laboris kiel biletkontrolisto en busoj. Ne ĉion el la priskribitaj eventoj li observis mem, tamen ĝenerale la urbaj busoj estas interesega loko. . .

Okazo en Buso

En buso foje, dum vetur’,
okazis jena aventur’:
oscedis larĝe iu viro
tutfaŭke, kun muĝanta spiro.
Tuj indigniĝis najbarin’:
“Sinjoro! Ne formanĝu min!”
Al tio voĉis li refute:
“Porkaĵon mi ne manĝas tute!”
“Aĥ certe, mi jam rememoras –
azenoj sole herbon voras!”
Kaj la publiko miris nur
pri la nivelo de kultur’. . .

Urba Tra(-)Fiko

Veturas buso, pro mallerta stir’
kaj aĉa voj’ spertante fortan skuon.
Ĉe la biletstampilo iu vir’
neniel povas trafi en la truon.
Pro tio eblis nur kompati lin. . .
La buso haltis. Kion fari? Klaras!
Aŭdiĝis hasta voĉo de l’ edzin’:
“Enŝovu pli rapide, dum ĝi staras!”

Damne kaj Sakre

Eble necesas malgranda prefac’:
forta sakrad’ estas trajto de rusoj.
Do ni ne citu menciojn pri . . .(spac’). . .,
plu observante okazojn en busoj.

Plene ŝtopitas la busa salon’.
Viro mezaĝa, angule starante,
fumas, kaj malgraŭ plurfoja admon’ –
“Damne kaj sakre!” – ekkrias konstante.

Oni, indigne pro lia blasfem’,
vane parolas pri deco kaj lico;
baldaŭ konkludas: “Nu, li kulpas mem!
Tiun apaĉon do traktu milico!”

Venas milico. Severa insist’.
La blasfemulo mienas vinagre.
Ion li flustras al la milicist’ –
tiu ekkrias: “Damne kaj sakre!”

La homamaso koleras jam plej.
La milicist’ petas: “Havu kompaton!
Li nun veturas el akuŝej’,
lia edzino naskis mulaton!”

Sonis klarigo – kaj tomba silent’
tuj senprokraste ekregis enbuse.
Peza enspiro – kaj jen post moment’
“Damne kaj sakre!” – ektondris koruse.


©2009 Valentin Melnikov. Publikigo kun permeso de aŭtoro.


FONTO: Melnikov, Valentin. “Observoj de Biletkontrolisto. . .,” en Moskvaj Sonoriloj, komp. Nikolao Gudskov (Moskvo: Rusia Esperanto-Unio, 2007), p. 78-79.


Ortodoksulo” de Valentin Melnikov

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 October 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain