Misio de la Filozofo

de Paul Nizan


One povas argumenti, ke ekzistas du specoj de filizofio—aŭ prefere, ke estas du pensmodaloj kutime kunligitaj sub unu termino, “Filozofio”. Provizore ni akceptu ĉi tiun terminologian kunfandiĝon kiel fakton sen ekzameno de la legitimeco aŭ taŭgeco de ĉi tiu geedzeco. Estas du pensmodaloj ĉar estas du apartaj demandaroj kiuj alfrontas la individuon kies funkcio estas transdoni respondojn al la plej ĝeneralaj enketoj. La unua demandaro temas pri nia sciado de la mondo; la dua, pri la vivoj de homoj. Unu filozofia speco estas etendado kaj taksado pri scienco; la alia traktas tiujn problemojn kiuj devenas de situacioj de homoj rilate al la mondo kaj unu al la aliaj.

La unua speco de filozofio ŝarĝiĝas per respondeco kiu unuarigarde klare difiniĝas (aŭ kion oni povas taksi klare difinita), kvankam la ellaboro de ĉi tia filozofio naskas aron de specialaj problemoj pri ĉi ties funkcioj, taktikoj, rezultoj, kaj eĉa ekzisto. Ĉi tia filozofio strebas komprenigi la kontraŭdirajn, dis-emajn vojojn de la sciencoj. Ĝi celas bilancojn periode kaj precizan difinadon de la ideoj kaj teknikoj kiuj evoluas dum la sciencistoj progresas en la konstruado de sciaro. Kaj, fine, el observoj de la praktikoj, eksperimentoj, pozitivaj eltrovoj, eraroj kaj malsukcesoj, kaj triumfoj kaj konsternoj de la sciencoj, ĝi provas tiri konkludojn pri la karaktero kaj funkciado de intelekto ĝenerala. Konfesende, ĉi tiaj esploroj en la sciencojn havas historian legitimigon: Platono, ekzemple, plenumis ja tian taskon kiam li entreprenis solvi la problemaron kiun enkondukis la koncepto de nekunmezurebleco. La valoro de ĉi tiu filozofia ĝenro, kiun oni plej taŭge nomus “ĝenerala logiko”, estas afero por debatado inter sciencistoj kaj filozofoj. La demando estas tute akademieca kaj ne tuj tuŝas laikojn. Nek ĝi senpere premas Filozofion, aŭ homan saĝon ĝenerale.

Oni ne povas plendi al M. Rey, profesia filozofo, ke li ne praktikas filozofion ĉar li direktas siajn pensojn al teoria fiziko kaj luktas kun la demandoj de termodinamiko. Li respondus—sendube trankvile kaj racie—ke li praktikas sian profesion laŭplaĉe kaj ke neniu rajtas akuzi lin pri perfido de la humaneca misio de Filozofio, kia tio estus. Kial ne, M. Rey aldonus, akuzu mian najbaron, medicinisto, pri perfido de medicino ĉar li neglektis kondamni antaŭgardan enkarcerigon? Kial ne akuzi mian alian najbaron, ŝufariston, pri perfido de ŝuista arto ĉar li ne protestas masakrojn de sudorientaj kamparanoj? Jen komprenebla respondo subtenebla de solidaj argumentoj. M. Meyerson verŝajne respondus simile.  Oni ne povas kulpigi M. Rey and M. Meyerson pri perfido de sia filozofia fako nur ĉar ili kontentas fosi propran sulkon. Finfine, ilia aktivado, ilia speco de pensado, estas tute teknikeca; oni ĝin juĝu el tute teknika starpunkto, kaj la sola ebla verdikto estus ke ili faras sian okupon bone aŭ malbone, samkiel oni asertus pri inĝeniero, ke li faras sian okupon bone aŭ malbone. Eble—nu, probable—M. Rey, filozofo de scienco, surpostenas nekompetente: Lenin, ekzemple, taksis M. Rey ne bona inĝeniero. Sed oni ne devas tuj findecidi ĉi tiun demandon. Ĝia solvo, ĝiaj sekvoj, interesas la sciencistojn: S-roj Perrin, Langevin, Urbain, and Painlevê juĝos ĉi-afere. Ĉi tiuj homoj bone ridus kiam ili pripensas la kompatindan enkarniĝon de scienco ĉe iu M. Brunschvicg. Mi mem ne sentas devon dividi ilian bonhumoron.

Oni ne povus postuli de M. Meyerson pli humanecan filozofion; kvalito kaj graveco de liaj verkoj estas aferoj decidotoj inter li kaj la sciencistoj. M. Meyerson ne deklaris komence de siaj Déduction relativiste [relativeca dedukto] aŭ  Identité et réalité [identeco kaj realo] ke la homa destino estas la precipa objekto de lia filozofia esplorado.  Do oni ne povus akuzi lin pri dividita personeco, kio estus perfido; ĉar, se li ja montrus dividitan personecon, ĉia tia dueco ne estas laŭnature kontraŭdira—ne pli ol dividita personeco de kemiisto kiu estas kaj kemiisto kaj kristano kontraŭdirus la esencon de kemio. La demandojn kiuj oni rajtus direkti al ĉi tiu kemiisto kaj M. Meyerson oni ne specifigis por ĉi tiuj du homoj. Ili ne estas distingeblaj disde ĝeneralaj demandoj kiujn oni prave demandus al iu ajn homo ĝenerala, iu ajn burĝo ĝenerala, iu ajn kristano ĝenerala, indiferente pri ties profesiaj funkcioj. Se persono, kiel burĝo aŭ kiel kristano estas malamiko de homaro, ne sekvas ke kiel klera fakulo li ankaŭ, specife, estus malamiko de homaro. Fakuloj kiel fakuloj okupas sekuran postenon, ŝirmata de atakado.

Se kemiisto inventas eksplodilon, li restas nur kemiisto—ja probable bona kemiisto. Se li rekomendas ke jena eksplodilo tuj estu utiligata kontraŭ sendefendaj urbetoj aŭ strikantaj laboristoj, li sendube estus perfidulo kontraŭ homaro; sed li tamen restas bona kemiisto kaj neniel perfidas la kemion. Estas nenia bazo por iniciati dosieron pri ĉi tiu kemiisto aŭ por envicigi lin en specialan liston da perfidaj kemiistoj.

Aliflanke, la dua speco de filozofio aktuale situas tute kontraŭdire al sia baza karaktero: ĉi tia filozofio, aŭ pensmodalo, surprenas la taskon pritaksi la homan vivon. Jen ties eksplicita celo, kaj ties praktikantoj konscias sian celon. Ĝia ekzistokialo estas trovi la gvidan principaron de la vivo sur tero. Oni serĉis ĉi tiun principaron ekde pratempo kaj ankoraŭ serĉas.  Oni neniam kontentas formuli nurajn priekzistajn juĝojn. Oni asertas, ke oni esprimas la volon de la homaro. 

Ĉi tia filozofio deklaras tion, kion homoj devas deziri (por plenumi siajn destinojn), aŭ almenaŭ tion kion ĝi volas ke homoj atingu. La sciencoj provizas al ĉi tia filozofio la limojn de ebleco; ili difinas la radiuson de agado de la homa volo kaj la eblajn punktojn ĉe kiuj oni kapablas funkciigi ĉi tiun volon. Sed mankas efektiva kontinueco, logike necesa transiro, inter scienco—kiu neniam celas nek postulas ion ajn krom propran daŭran progreson—kaj ĉi tia filozofio, kiu ĉiam devus ion voli aŭ informi aŭ konsili, ĉi tia ambicia filozofio kiu ĉiam proklamas sian taskon labori por la bonfarto de homaro.

Sed nek M. Rabaud nek M. Perrin nek M. d’Ocagne nek M. Meyerson, iam ajn proklamis ĉi tian taskon kaj funkcion la siaj. Kiam M. Langevin publikigas sintenon pri la temo de milito, kiam li asertas la urĝan bezonon enterigi militemon, oni malprave asertus, ke li tiel agas kiel fizikisto, aŭ, malpli precize, kiel klerulo. Li intervenas nur kiel privata civitano. Kiam Profesoro Einstein anoncas ke li rifuzos kontribuon al ajna milita klopodo, sen eĉ konsideri la pravecon aŭ malpravecon de propra lando, li parolas kiel homo, ne kiel la inicianto de la teorio de relativeco. Estus naive kaj vere burĝece kredi ke la protestoj de M. Langevin and M. Einstein pli valoras ol la protesto de iu anonima persono nur ĉar la du fizikistoj okupas pli delikatan pozicion. Fakte, la protesto de iu Langevin aŭ Einstein multe pli ofendas la burĝaron, kiu malŝatas ke siaj plej gravaj homoj rebatu la plej tenatajn kaj karajn valorojn. Sed la interpretantoj de la dua speco de filozofio subtenas difinitan koncepton de sia propra misio, de la speciala misio kiu akompanas la celojn de ilia fako. Ĉi tiu koncepto havas historion propran kaj signifon por ĉi tiu epoko, kiujn oni priskribu kaj taksu. M. Brunschvicg konstatas, ke kiel filozofo, ne kiel privata civitano, li havas devon kaj devus imiti difinitajn modelojn. Kiel li mem diris: “La herooj de la spirita vivo estas tiuj, kiuj, sen referenco al arkaikaj modeloj aŭ anakronismaj precedencoj, etendis liniojn de inteligenteco kaj vereco kiuj laŭdestine kondukas al moralhava universo, samkiel ili jam kreis la materian universon de gravito kaj elektro.”

Se mi ĝuste lin komprenas, ĉi tiu deklaro estas esprimo de fiero kaj konscio pri misio. Ĝi implicas ke Filozofio gvidas la mondon al ĝia nobla destino, kaj ke la ĉiutagaj homoj ĉial dankemu la filozofojn, kiuj por ili kreas universojn.

Do, oni devas juĝi tion, kion nun faras la filozofoj rilate al ĉi tiu koncepto—je kio ili agnoskas kaj firme kredemas—de humaneca misio sendepende de ĉiaj geografiaj kaj tempaj kondiĉoj samkiel de ĉiaj partiecaj interesoj. Tiel juĝante, oni konstatos, kiaj vere estas tiuj kleruloj; oni eltrovos iliajn efektivajn intencojn kaj abomenindan karakteron; kaj oni ekkomprenos, kial finfine eblas kaj dezirindas ke oni ilin anstataŭigu.


FONTO: Nizan, Paul. “Misio de la Filozofo,” ĉerpita el La Gardhundoj, originale Les Chiens de garde (Paris, Rieder, 1932), pere de angla traduko ĉerpita el The Watchdogs: Philosophers and the Established Order, tradukis Paul Fittingoff (New York: Monthly Review Press, 1972), p. 30-35.


The Philosopher's Mission” by Paul Nizan
(sama teksto anglalingve)

The Watchdogs: Bourgeois Philosophy in Action (Excerpts)
by Paul Nizan

Philosophy in Aden
by Paul Nizan

Le Matérialisme Antique
par Paul Nizan

John-Paul Sartre on Paul Nizan

Paul Nizan & Baruch Spinoza

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Miabloge, alireteje:

Nizan: Kontraŭ la gardhundoj

Nizan: Misio de la Filozofo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 November 2007
Links added 11 & 15 Feb 2012,
28 Mar 2020, 2 Apr 2020, 28 Jun 2023

©2007-2023 Ralph Dumain