Dia Komedio

Antero Do Quental

Ĉielen brakojn siajn etendanta,
Turnante sin al dioj nevideblaj,
Homar’ plendkrias: — “Ho, nekortuŝeblaj,
Servataj dioj de la sort’ venkanta,

Nin, kial kreis vi?!  Rapideganta,
Nur naskas tempo, da neestingeblaj
Dolor’, luktad’, krimar’ neimageblaj,
Aregon nigran, en tordiĝ’ konstanta . . .

Ĉu, do, ne preferindus, en senlac’
De kio ne jam estas, de nenio,
Restadi en eternal, dorma pac’?

Nin, kial vokis vi, por fi-destin’?”
Sed la diar’, kun plia emocio,
Demandas: — “Hom’! vi kial kreis nin?”

(El la portugala, trad. Abilio Ribeiro)



FONTO: Quental, Antero do [de]. "Dia Komedio," el la portugala trad. Abilio Ribeiro, en: Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto (Leipzig: SAT-Eldona Fako Kooperativa, 1925), p. 3.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Alireteje:

Antero de Quental - Vikipedio

En Dia Mano. Vaganta kavaliro Tradukis Sylla Chaves


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 October 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain