Faludi: el mia notlibro



Mi ne povas tiel ekmemori pri Karinthy, ke [la?] historio ne tuj puŝu en mian menson alian Karinthy-historion. Tial do mi ĵus ekpensis pri [iu?] epizodo kiu ludiĝis inter nia plej granda humuristo kaj la gvidantoj de la Sveda Esperanto-Asocio.

Karinthy ne scipovis la esperantan, kiam oni lin elektis prezidanto de la Hungara Esperanto-Asocio—dank’ al la famo kaj estimo kiujn la tuta lando elmontris al li. Ankaŭ poste li ne ellernis la esperantan. Li ĝin rigardis fabrikita lingvo. Ĝi taŭgas nur por ke oni mendu telegrame hotel-ĉambron, sed por amindumado, aŭ serioza interparolado, ĝi ne estas utiligebla. La hungaraj esperantistoj ne incitiĝis pro tio kontraŭ la aŭtoro de Tiel skribas vi (1).

Iom antaŭ la dua mondmilito Karinthy malsaniĝis, trafis lin cerbotumoro. Cerboŝvelaĵon tiutempe oui apenaŭ povis pritrakti kaj ĝia evoluado estis nepre mortiga. Nur la fama profesoro OLIVECRONA, en sia stokholma kliniko, operaciadis tiajn ŝvelaĵojn sukcese, kvankain, eĉ ĉe li, la mortoprocentaĵo estis alta. Karinthy kun sia edzino alveturis Stokholmon. La operacio sukcesis. La verkisto jam pli-malpli resaniĝanta kuŝis en sia klinikĉambro, kiam lia edzino enpaŝis kaj raportis: du ĝentlemanoj atendas ekstere. La prezidanto kaj la sekretario de la Sveda Esperanto-Asocio. Ili venis por saluti sian hungaran kolegon. Unu el ili mantenas paperfolion. Verŝajne la tekston de  lia esperanta parolado.

“Ĉu mi diru ke ci malbone fartas?” — demandis s-ino Karinthy, kiu volis ŝirmi sian edzon kontraŭ situacio atendeble peniga.

“Ne” — diris Karinthy —, “lasu ilin enveni. Mi tuj elpensos ion”. Du altaj frakovestitaj sinjoroj enpaŝis kun giganta florbukedo. (La svedoj kutimas eluzi ĉiujn okazojn par frake vestiĝi.) Ili sin prezentis en tiu lingvo bon Karinthy kvalitigis “iagrade simila al la hispana, kun tiu diferenco ke la personecon de la parolanto oni porĉiame forviŝis”. La sveda prezidanto apudstaris la liton kaj eklevis la paperfolion esperantotekstan, Ankaŭ ĉi foje Karinthy-n ne forlasis lia kutima elturniĝ-kapablo. Li alridetis la svedon, kaj komencis iel jene: “Sum gratificando... sono felice... ach du lieber Augustin, Augustin... io... ich... icke habe’s forgotten …” Afliktite li alpremis siajn fingropintojn al sia tempio. Li ekesprimiĝis en la germana: tio ĝuste nun revenas en lian menson, oni ja atentigis lin antaŭ la operacio. Li pretiĝu al tio ĉi, la operacio sukcesis sed lia memoro breĉiĝis, oni povus diri ke oni eltranĉis ion el ĝi. Tio ja estas la kaŭzo...

La du svedaj ĝentlemanoj ŝrumpis pro kompato, Ili germane kuraĝigis Karinthy-n: ili esperas ke resaniĝante ilia komuna lingvo revenos en lian memoron. Ili tradukis la saluto-tekston en la germanan kaj foriris ŝancelitaj. Mi supozas ke, ie en la arĥivoj de la Sveda Esperanto-Asocio, troveblas la historio de la fatala tago kiam Karinthy Frigyes forgesis la esperantan lingvon. (2)

1 Így írtok ti.

2 FALUDY György: Jegyzetek az esőerdőből. (Notoj el la pluvarbaro) Magyar Világ kiadó, Budapest, [1991]. p 86-87.


FONTO: Zilah, Eugčne de. “Karinthy kaj nia lingvo,” La gazeto, n-ro 97, 2001.12.15, p. 3-5. La supra teksto “Faludi: el mia notlibro” estas ĉerpaĵo (p. 3-4; kun piednotoj, p. 5; foto, p. 3) el György Faludy citita en polemika artikolo de de Zilah pri antaŭjuĝoj de Faludy kaj aliaj pri Esperanto.

Teksto inter kvadrataj krampoj (“[…]”) estas nelegebla en mia skanaĵo. Ankaŭ nelegeblas multaj vortoj en mia skanaĵo de la tuta eseo de de Zilah, sed la polemiko ne estas nepre legenda.

Laŭ Rátkai, Faludy disvastigis falsaĵojn pri Karinthy rilate al Esperanto.


Frigyes Karinthy la esperantisto” de Árpád Rátkai

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo
by R. Dumain (in Esperanto & English)

György Faludy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 April 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain