Kio nun ankoraŭ ne estas, sed morgaŭ jam povas esti

Frederiko Karinthy

Ĉar, espereble, vi ne kredas, ke jen estas jam ĉio. Mi estas konvinkiĝinta, ke la homa psiko eĉ ne konjektas ankoraŭ, kian donacon—pere de la genio—li ricevis de Dio, kiam la unuan ekkrakantan elektrofajreron kaptis la uuua koherero—ĉefgajno estas lotita al ni, sed ni eĉ ne konjektas la grandon de la sumo.

Ludilo falis en niajn manojn, sen instrukcio pri uzo. Kaj nun ni provadas, ĵetadas, turnadas, movadas la turnilon kaj la levilojn. Ni violonas, ni pianas per ĝi. Ni jam konjektas, ke ĝi estas societa ludo. La plej grandskala el ĉiuj ĝis nun donitaj al la loĝantoj de la eta globforma infanĉambro.

Jen, antaŭ kelkmil jaroj novan epokon ekevoluigis ja multe pli sensignifa, pli naiva ludilo, al kiu ni dankas entute nur tiom, ke ni scias pri la ekzisto de la Globo, kaj pri nia ekzisto, reciproke, terloĝantoj. Ĝi estis ferbastoneto, nur tiom diferenca de aliaj fersplitoj, ke la sama finaĵo ĉiam montris saman direkton.

Sen ĝi la Sokrato kaj Homero kaj Aristotelo de la XX. jarcento eĉ nun ne scius pri Ameriko, ekzemple.

Sed estis kompaso kaj ni eksciis, ke vivas fratoj niaj tie kaj tie, proksime, kaj ni ekvojis, kaj vizitis kaj ekkonis unu la alian, kaj ĉirkaŭiris la jarcentan, praan infanĉambron, esploris pordon, fenestron kaj deposte ĉiam, havante ion por aranĝi inter ni, ni ekvojas, per piedoj plilongigitaj je fervojo kaj aŭto kaj ŝipo, per brakoj kreskigitaj je flugiloj ni ekvojas, por intervidi kaj interparoli.

Nun komenciĝas io nova. Ĝi nur komenciĝas, grave!—ankoraŭ oni devas alkutimiĝi pense, ke ekzistas radio, kaj tio bezonas tempon—ankoraŭ ni sidos en la malnova pensmaniero kaj ne povos rekoni ĝian veran signifon, se nur ne per pura spekulado.

Malfacile, ni rekonos, ke baldaŭ estos superflue viziti unu l’ alian, terloĝantoj, por vidi kaj aŭdi unu l’ alian; komunikiĝi persone: ĉi tio necesigas la korpan ĉeeston reciprokan  nur por tiuj, kiuj havas por fari inter si ion plian krom vidi kaj aŭdi. Do—koncize kaj sincere—ekskluzive la amon, ĉiu cetera sensa manifestaĵo, kiu pri nia homfrato estas por ni valora: lia vizaĝo kaj lia staturo kaj liaj movoj kaj lia voĉo estas al ni donitaj sen tio ke ni estas en la sama loko.

Ĉio ĉi, per aliaj vortoj, el la vidpunkto de la pura geometrio, signifas, ke la komunikiĝo, krom la aliro, havas ankaŭ alian solvon, la aperigon. Por ekkoni la mondon de akvoguto, du eblaĵoj sin prezentas: fariĝi amebo, aŭ rigardi ĉi tiun mondon tra mikroskopo: ni, homoj, elektis ĉi lastan eblon. Kaj por veni en la Marson, same estas du eblaĵoj. La unu (pli malfacila) estas la raket-ŝipo, la alia estas la perfekta projekcia aparato, kiu alĵetas por mi laŭ ĉiuj senseblaĵoj tiun malproksiman mondon.

La projekcio estas reciproka kaj perfekta. Sed se en ĉiu ajn punkto de la mondo mi povas vidi kaj aŭdi ĉiun ajn punkton de la mondo, (jen, kio, maksimume post kvindek jaroj, nepre eblos) la problemon de la Spaco por la homa individuo oni povas rigardi same solvita, kvazaŭ oni estus ĝin solvinta per perfekta komunikado.

Se Parizon mi povas vidi kaj aŭdi en la ĉambro kaj se Parizo povas min en mia ĉambro vidi kaj aŭdi, mi ne bezonas iri Parizon—ĉu ne evidente?

Sed se nenien mi devas iri por ekkoni ĉion—kian celon do havas mia vivo? Ĉu mi staru en unu loko, kvazaŭ roko—ĉu tio estus vivo?

Homo! ĉu vi forgesis pri viaj noblaj kaj saĝaj prauloj, pri l’ kreskaĵoj geniaj? Ili staras en unu loko, ne havas piedojn kaj ne havas flugilojn kaj ankaŭ naĝilojn ili ne havas: ili ekradikis en la patrina tero, ĉar ĉion, kio kontentigas ilian intelekton kaj fantazion, ili akiras el ĝi kaj ili scias pri si reciproke kaj pri ĉio krome viva, ili scias eĉ ne kunkurante.

La Superhomon, se mi volas, mi povas ja imagi ankaŭ tia kreskaĵospeca perfekto: ili staras radikante en la tero, li ne devas disvagi en la mondo, ĉar la mondo mem rapidas al li, sin projekcias antaŭ lin, kiom ajn kaj kiam ajn li volas.


FONTO: Karinthy, Frigyes [Frederiko]. “Kio nun ankoraŭ ne estas, sed morgaŭ jam povas esti,” Literatura Mondo, januaro 1931 (2-a periodo, jaro 1-a, n-ro 1), p. 7-8.


Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio

Literatura Mondo (1922-1949)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain