Lenin

de Kálmán Kalocsay

Milmova amasestro, stratego de l’ tertremo
Skuinta mond-sesonon ĝis fundo fundamenta,
Geniul’ fandanta en si laŭ grando monumenta
La oron de l’ scienco kun ŝtalo de l’ agemo!

Esper’ de ĉiu koro ĝemanta de subpremo
En fumaj fabrik-urboj aŭ tribo orienta,
Terur’ de l’ mond-priraba uzuro insolenta,
Kiun la ŝvit’ kaj sango nutras per tantiemo!

Nun en la Ruĝa Placo sur marmor-katafalko
Ripozas la kranio kun la titana arko,
Sed viglas plu kaj gardas kaj lumas plu por gvido.

La Viro ĉiospita, klarvida sen indulgo,
Kaj simpla inter simplaj, sed de l’' simpluloj fido,
Martelo de epokoj, mondkrea demiurgo!



FONTO: Kalocsay, Kálmán. “Lenin,” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p.152.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 May 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain