Laboro — Hanto — Ne . . . ne . . .

Kálmán Kalocsay


Laboro

Pro kulpo de Adamo, laŭ malespera mito,
la dio furioza surŝarĝis je l’ homgento
laboron, malbenante: “Naskite en turmento,
akiru sian panon la hom’ per sia ŝvito.”

Kaj sklavo, servutulo kqj laboristdungito
pelate de skurĝbatoj aŭ de malplena ventro,
penegis muskolstreĉe, sufera instrumento,
ke estu pan’ kaj lukso por korpo kaj spirito,

Maŝinon kreis fine la hom’ por laborsklavo,
sed — servas ĝin, ne estras. Kaj jen, anstataŭ savo
kreskas konfuz’, minacas fiasko de Babelo. . .

Ĉu sekvos mondpereo el stulto tragedia,
aŭ la ludanta homo en lando de fabelo
kun frunt’ ridanta spitos al la envio dia?

Hanto

Min ofte hantas la horora penso,
ke vana estis multmiljara lukto,
la homo ne atingos ĝis la frukto
de l’ penoj en laboro kaj scienco.
Ĉar paralele kreskas la potenco
detrua kun la fortoj de produkto,
kaj tiun movas la instinkt-erupto,
dum nur postlamas la racia menso,

okazos kataklisma kolizio.
Mi vidas, frostotreme de l’ vizio,
ke l’ lukton finis plena mond-elĉerpo:
la pac’ de l’ morto mutas tra dezertoj,
alaŭdoj mortis, flugas nur vespertoj
ĉe l’' tomb’ de l’ sinmortiga homocerbo.

Ne . . . ne . . .

Ne, ne! La Tempo marŝas sur ferplandoj
laŭ certa vojo al la celo klara.
Kadavroj, bruloj kaj homsango mara
al ĝi la vojon markas de l’ vojrandoj,
sed en konfuzo de kaos’ homara,
inter perpleksaj, senkomprenaj bandoj,
la Tempo venke marŝas tra la landoj
al certa cel’ per pago senerara.

Kaj vane homaj gregoj ekscititaj
la celon kovras per nebuloj mitaj,
sin oferante vane al fantomo,
la Temp’ ne cedas, volas plenumiĝon,
la mond’ graveda naskos homfeliĉon,
la homo venkos spite al la homo.



FONTO: Kalocsay, Kálmán. “Laboro,” “Hanto,” “Ne . . . ne . . .;” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 134, 140. Poemoj el Izolo.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 May 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain