La mesaĝo de Nazim Hikmet

Kálmán Kalocsay

Poeto Nazim Hikmet sidas
por tridek jaroj en karcer’.
La muroj ĉirkaŭ li mucidas,
La sunon li neniam vidas
inter fenestra krad’ el fer’.

Jen, sian plej dolĉkantan filon
Turkujo tenas en obskur’,
domaĝas al li la sunbrilon,
domaĝas al li eĉ skribilon:
li skrapas versojn sur la mur’.

La skrapo muron ja ne fendas,
tamen, skrapeton post skrapet’
li ungas: per la ungoj plendas.
Mesaĝon per la ungoj sendas
el sia tombo la poet’:

“Alaŭdoj, kiuj en libero
vin svingas kante al ĉiel’,
memoru en la blua sfero
de via ĝojo pri l’ sufero
de mi: alaŭdo en la kel’!

Unu la mond’! kaj ĉies fato
estas eĉ unu sklavo-sort’!
La mondon trafas ĉiu bato,
kiun eĉ unu kantistfrato
suferas pro la justa vort’.

Malsamas ĉiu ĝoj’ de l’ tero,
dum ie turk’, hispan’ aŭ grek’,
aŭ ajna birdo de l’ libero,
bardo luktinta por la vero,
baraktas kun ŝtopita bek’!

Naĝantoj de la firmamento,
do miksu triston al la tril’
kaj per kadencoj de lamento
funebru, ke mi en turmento
vegeti devas sen sunbril’!"

Ho Nazim Hikmet, skrapu, skrapu,
obstine skrapu sur la mur’,
kaj la obtuza bruet’ eskapu,
kaj kiel tondro ĝi disfrapu,
la mond’ ĝin eĥu per murmur’,

ĝin portu alaŭdoj al la alto,  
ĝin tintu infana voĉarĝent’,
zumzumu bas’, rukulu aldo,
ĵaztamburistoj en ekzalto
tamburu ĝin al ĉiu vent’!

“Unu la mond’! kaj ĉies fato
estas eĉ unu sklav-sufer’!
Malsanas ĝoj’ dum turmentato,
liberspira kantistfrato
la muron skrapas sub la ter’!”



FONTO: Kalocsay, Kálmán. “La mesaĝo de Nazim Hikmet,” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 153-154.


La Ventoj de Lados” de Nazim Hikmet
(el la turka) trad. Aldo de’Giorgi

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Nâzım Hikmet Ran - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 May 2013

Site ©1999-2016 Ralph Dumain