James Joyce (1882-1941)

La Mortintoj


Al Lilia, la filino de la domzorgistino, estis preskaŭ forfrotitaj la piedoj pro troa laboro. Apenaŭ ŝi kondukis unu sinjoron en la malgrandan manĝajejon malantaŭ la oficejo sur la teretaĝo kaj helpis al li demeti la palton, kiam denove eksonis la fajfspira sonorilo ĉe la vestibla pordo kaj ŝi devis rapidi tra la sentapiŝa koridoro por enlasi alian gaston. Estis por ŝi bone, ke ŝi ne devis prizorgi ankaŭ la sinjorinojn. Sed fraŭlino Kanjo kaj fraŭlino Julia jam pensis pri tio kaj konvertis la supretaĝan banĉambron en sinjorinan tualetejon. Fraŭlino Kanjo kaj fraŭlino Julia troviĝis tie, babilante kaj ridante kaj ekscitiĝante, irante, unu post la alia ĝis la supro de la ŝtuparo, gvatante malsupren trans la balustradon kaj kriante al Lilia por demandi al ŝi, kiu alvenis.

Ĉiufoje ĝi estis grandioza afero, la jara balo de la fraŭlinoj Morkan. Ĉiu, kiu ilin konis, ĝin ĉeestis: membroj de la familio, malnovaj amikoj de la familio, la membroj de la ĥoro de Julia, ĉiuj sufiĉe aĝaj lernantoj de Kanjo, kaj eĉ kelkaj el la lernantoj de Maria Johana. Eĉ ne unufoje ĝi fiaskis. Dum jaroj senfinaj ĝi plenumiĝis laŭ eminenta stilo, de tiom longe, kiom ĉiu povis rememori; ĉiam de post kiam Kanjo kaj Julia, post la morto de ilia frato Patriko, forlasis la domon en Stoney Batter kaj kunirigis Marian Johanan, sian solan nevinon, por ke ŝi loĝu kun ili en la malluma severaspekta domo sur la Insulo de Usher, kies supran parton ili luprenis de s-ro Fulham, la grenmakleristo, kiu okupis la teretaĝon. Tio ja okazis antaŭ almenaŭ tridek jaroj. Maria Johana, kiu estis tiam knabineto en mallonga jupo, estis nun la ĉefa subtenanto de la domanaro, ĉar ŝi posedis la orgenon en la strato Haddington. Ŝi iam studis ĉe la Konservatorio, kaj ĉiujare ŝi prezentis koncerton de siaj lernantoj en la supretaĝa ĉambro de la malnova koncertejo. Multaj el ŝiaj lernantoj apartenis al la pli altklasaj familioj vivantaj apud la fervoja linio inter Kingstown kaj Dalkey. Malgraŭ sia maljuneco, ankaŭ ŝiaj onklinoj ludis siajn rolojn. Julia, kvankam ŝiaj haroj estis tute griziĝintaj, restis ankoraŭ la ĉefa soprano en la ĥoro Adamo kaj Evo, kaj Kanjo, kiu estis tiel malforta, ke ŝi ne povis ofte eliri, donis muziklecionojn al komencantoj per la malnova kvadratforma piano en la malantaŭa ĉambro. Lilia, la filino de la domzorgistino, faris por ili la laboron de domservistino. Kvankam ilia vivmaniero estis modesta, ili kredis, ke necesas bone manĝi; ĉiam ili volis nur la plej bonan: rombostan bovlumbaĵon, teon plej altprezan, kaj la plej bonkvalitan enboteligitan porteron. Sed, ĉar Lilia nur malofte erare mendis, ŝi tre bone interrilatadis kun siaj mastrinoj. Ili estis ekscitiĝemaj — jen ĉio. Sed unu aferon ili ne povis toleri —impertinentan respondon al riproĉo.

Kompreneble, ili rajtis esti ekscitiĝemaj je tia nokto. Krome, la deka horo jam de longe forpasis, kaj tamen Gabrielo kaj lia edzino ankoraŭ ne alvenis.

370

Aldone al tio ĉi, ili multe timis, ke Freĉjo Malins eble venos ebria. Ili certe ne volus, ke iu el la lernantoj de Maria Johana lin vidu sub la influo de la drinkado; kaj, kiam li estis en tia stato, estis kelkafoje tre malfacile lin regi. Freĉjo Malins ĉiam alvenis malfrue, sed ili demandis al si, kio ajn malfruigis Gabrielon; kaj ĝuste ĉi tio kaŭzis, ke ili venu ĉiun duan minuton al la balustrado por demandi al Lilia, ĉu jam venis Gabrielo aŭ Freĉjo.

“Ho, sinjoro Conroy”, diris Lilia al Gabrielo, kiam ŝi malfermis la pordon antaŭ li, “fraŭlino Kanjo kaj fraŭlino Julia pensis, ke vi tute ne venos. Bonan vesperon, sinjorino Conroy”.

“Mi estas certa, ke ili tion pensis”, diris Gabrielo, “sed ili forgesas, ke mia edzino bezonas tri tutajn horojn por vesti sin”.

Li staris sur la mato, forskrapante la neĝon de sur siaj galoŝoj, dum Lilia kondukis lian edzinon ĝis la malsupro de la ŝtuparo kaj kriis:

“Fraŭlino Kanjo, jen sinjorino Conroy!”

Kanjo kaj Julia tuj malsuprenpaŝetis la malluman ŝtuparon. Ili ambaŭ kisis la edzinon de Gabrielo, diris al ŝi, ke ŝi certe estas vive frostigita, kaj demandis, ĉu Gabrielo ŝin akompanas.

“Jen mi, tiel bonorda kiel la poŝto, onklino Kanjo! Iru vi supren. Mi vin sekvos”, kriis Gabrielo el la mallumo.

Daŭre li vigle skrappurigis la ŝuojn, dum la tri virinoj ridante supreniris en la sinjorinan tualetejon. Malpeza franĝo el neĝo kuŝis kvazaŭ pelerino sur la ŝultroj de lia palto kaj kvazaŭ ŝuĉapetoj sur la antaŭoj de liaj galoŝoj, kaj, dum la butonoj de lia palto knare glitis tra la neĝorigidigitan borderon, malvarma bonodora aero el ekstere eskapis el la fendoj kaj faldoj.

“Ĉu denove neĝas, sinjoro Conroy?” demandis Lilia.

Ŝi lin antaŭiris en la manĝajejon por helpi al li demeti la palton. Gabrielo ridetis pri tio, ke el lia familia nomo ŝi faris tri silabojn, kaj ekrigardis ŝin. Ŝi estis svelta, maturiĝanta knabino, palhaŭta kaj kun fojnkoloraj haroj. La gaslumo en la manĝaĵejo donis al ŝi eĉ pli palan aspekton. Gabrielo ŝin konis, kiam ŝi estis ankoraŭ infano kaj kutimis sidi sur la plej malsupra ŝtupo, kun ĉifonpupo inter la brakoj.

“Jes, Lilia”, li respondis, “kaj mi kredas, ke antaŭ ni estas tuta nokto da neĝado”.

Li rigardis la plafonon de la manĝaĵejo, kiu tremetadis pro la batado kaj trenado de piedoj sur la supra etaĝo, aŭskultis la pianon dum momento, kaj poste ekrigardis la knabinon, kiu zorge kunfaldis lian palton ĉe la bretfino.

371

“Diru al mi, Lilia”, li diris per amika voĉtono, “ĉu vi ankoraŭ frekventas la lernejon?”

“Ho, ne, sinjoro”, ŝi respondis, “mi finis la lernejon jam antaŭ pli ol unu jaro”.

“Ho”, diris gaje Gabrielo, “mi do supozas, ke ni ĉeestos en iu bela tago vian edziniĝon al via fianĉo, ĉu ne?”

La knabino lin rigardis trans sian ŝultron kaj diris kun profunda amaro:

“La nuntempaj viroj ĉiuj nur parolas, kaj volas nin nur por tio, kion ili povas de ni ricevi”.

Gabrielo ruĝiĝis, kvazaŭ li sentus, ke li faris eraron kaj — nerigardante ŝin — deĵetis siajn galoŝojn kaj vigle frotetis siajn glaceledajn ŝuojn per sia kolskarpo.

Li estis diketa, alteta junulo. La ruĝa koloro de liaj vangoj atingis eĉ ĝis lia frunto, kie ĝi disiĝis en kelkajn senformajn palruĝajn makulojn; kaj sur lia senhara vizaĝo senripoze briletadis la poluritaj lensoj kaj la brilaj orumitaj kadroj de la okulvitroj, kiuj ŝirmis liajn delikatajn kaj senripozajn okulojn. Liaj glatbrilaj nigraj haroj estis apartigitaj ĉe la mezo kaj brositaj en longan kurbon malantaŭ liaj oreloj, kie ili iom krispiĝis sub la sulko lasita de lia ĉapelo.

Frotete briliginte la ŝuojn, li rektiĝis kaj malsupren tiris sian veŝton pli strikte ĉirkaŭ sian diketan korpon. Poste li rapide eltiris moneron el sia poŝo.

“Ho, Lilia”, li diris, ŝovante ĝin al ŝi en la manojn, “estas nun la Kristnaska sezono, ĉu ne? Nur .... jen malgranda . . .”

Li rapide iris al la pordo.

“Ho, ne, sinjoro!” kriis la knabino, lin sekvante. “Vere, sinjoro, mi ne volus ĝin akcepti”.

“Kristnaska sezono! Kristnaska sezono!” diris Gabrielo, preskaŭ trote irante ĝis la ŝtuparo kaj deadmone svingante al ŝi sian manon.

La knabino, vidante ke li jam atingis la ŝtuparon, kriis al li:

“Do, mi vin dankas, sinjoro”.

Li atendis ekster la pordo de la salono, ĝis la valso finiĝos, aŭskultante la jupojn, kiuj ĝin ŝvebe tuŝadis, kaj la trenmovadon de la piedoj. Lin ankoraŭ

372

maltrankviligis la amara kaj subita respondo de la knabino. Ĝi ĵetis sur lin malgajon, kiun li provis forpeli, ordigante siajn manumojn kaj la banton de sia kravato. Poste li prenis papereton el la poŝo de sia veŝto kaj ekrigardis la rubrikojn, kiujn li listigis por sia parolado. Li estis nedecidiĝinta pri la versoj el Robert Browning, ĉar li timis, ke ili estos tro altspiritaj por liaj aŭskultantoj. Pli bona estus ia citaĵo el Shakespeare aŭ el la Melodioj, kiun ili povos rekoni. La kruda klakado de la viraj kalkanumoj kaj la trenado de la viraj plandoj memorigis al li, ke ilia kulturo malsimilas al lia. Li nur ridindigus sin antaŭ ili, se li citus al ili poezion, kiun ili ne kapablus kompreni. Ili pensus, ke li paradigas sian superan klerecon. Li malsukcesus ĉe ili ĝuste tiel, kiel li malsukcesis ĉe la knabino en la manĝaĵejo. Li alprenis maltaŭgan tonon. Lia tuta parolado estis eraro, de komenco ĝis fino, kompleta malsukceso.

Ĝuste tiam liaj onklinoj kaj lia edzino elvenis el la sinjorina tualetejo. Liaj onklinoj estis du malgrandaj, simple vestitaj, maljunulinoj. Onklino Julia estis la pli alta per tri-kvar centimetroj. Ŝiaj haroj, tiritaj malsupren sur ŝiajn orelojn, estis grizaj; kaj same griza, sed kun pli malhelaj ombroj, estis ŝia granda malfirm-karna vizaĝo. Kvankam ŝi estis diketa laŭ formo kaj staris rekta, ŝiaj malrapidaj okuloj kaj disigitaj lipoj donis al ŝi la aspekton de virino, kiu ne scias, kie ŝi estas aŭ kien ŝi iras. Onklino Kanjo estis pli viveca. Ŝia vizaĝo, pli sanaspekta ol tiu de ŝia fratino, estis plena de sulketoj kaj faldetoj, kvazaŭ ŝrumpinta ruĝa pomo, kaj ŝiaj haroj, plektitaj laŭ la sama malnova modo, ankoraŭ ne perdis sian ruĝbrunan koloron de matura nukso.

Ili ambaŭ senartifike kisis Gabrielon. Li estis ilia preferata nevo, la filo de ilia mortinta pli aĝa fratino, Helena, kiu edziniĝis al T. J. Conroy, kiu laboris ĉe la havena kaj doka entrepreno.

“Grenjo diris al mi, ke vi ne intencas reiri per taksio al Monkstown ĉi-nokte, Gabrielo”, diris onklino Kanjo.

“Ne”, diris Gabrielo, sin turnante al sia edzino, “ni spertis sufiĉon tiurilate en la pasinta jaro, ĉu ne? Ĉu vi ne memoras, onklino Kanjo, kian malvarmumon ricevis Grenjo el tio? La fenestretoj de la taksio klaketadis dum la tuta veturo, kaj la orienta vento enblovadis post kiam ni preterpasis Merrion. Ja estis treege agrable. Grenjo ricevis de tio teruran malvarmumon”.

Onklino Kanjo severe sulkigis la brovojn kaj klinis la kapon je ĉiu vorto.

“Tute prave, Gabrielo, tute prave”. ŝi diris, “Oni ne povas esti tro zorgema”.

“Sed kiom koncernas Grenjon”, diris Gabrielo, “ŝi volonte piedirus hejmen tra la neĝo, se oni tion permesus al ŝi”.

373

Sinjorino Conroy ridis.

“Ne atentu lin, onklino Kanjo”, ŝi diris. “Li vere estas terura ĝeniĝemulo, postulante ke Toĉjo nokte portu verdajn okulŝirmilojn kaj ekzercu per halteroj, kaj ke Eva manĝu la griaĵon. La kompatinda infano! Kaj ŝi vere abomenas ĝin vidi. Ho, sed vi certe ne kapablus diveni, kion li nun devigas al mi porti”!

Ŝi eksplodis en ridospasmon, kaj ekrigardis sian edzon, kies admiroplenaj kaj feliĉaj okuloj vagadis de ŝia robo al ŝia vizaĝo kaj ŝiaj haroj. Ankaŭ la du onklinoj ekridis plenkore, ĉar la prizorgemo de Gabrielo estis por ili ĉiama ŝerco.

“Galoŝojn!” diris sinjorino Conroy. “Jen la plej lasta ideo! Kiam ajn estas malseke sub la piedoj, mi devas surmeti la galoŝojn. Li volis, ke mi ilin surmetu eĉ hodiaŭ, sed mi rifuzis. La venonta objekto, kiun li aĉetos al mi, certe estos skafandro!”

Gabrielo ridis nervoze, kaj retrankvilige frapetis al si la kravaton, dum onklino Kanjo preskaŭ kunfaldiĝis de ridado, ĉar ŝi tiel kore ĝuis la ŝercon. La rideto baldaŭ forvelkis de sur la vizaĝo de onklino Julia, kaj ŝiaj sengajaj okuloj estis turnitaj al la vizaĝo de ŝia nevo. Post paŭzo ŝi demandis:

“Kaj kio estas galoŝoj, Gabrielo?”

“Galoŝoj, Julia”! ekkriis ŝia fratino. “Dio mia, ĉu vi ne scias, kio estas galoŝoj? Oni ilin portas ekster siaj . . . ekster siaj botoj, ĉu ne, Grenjo!”

“Jes”, diris sinjorino Conroy. “Gutaperkaĵoj. Nun ni ambaŭ posedas paron. Gabrielo diras, ke ĉiu sur la kontinento portas ilin”.

“Ho, sur la kontinento”, murmuris onklino Julia, malrapide klinadante la kapon.

Gabrielo sulkigis la frunton kaj diris, kvazaŭ li estus iomete kolerigita:

“Gi estas nenio tre amuza, sed Grenjo opinias ĝin tre amuza, ĉar la vorto pensigas ŝin pri la minstreloj Christie”.

“Sed diru al mi, Gabrielo”, diris onklino Kanjo, kun tuja takto, “Kompreneble, vi zorgis aranĝi pri la ĉambro. Grenjo ĵus diris . . .”

“Ho, pri la ĉambro estas en ordo”, respondis Gabrielo. “Mi rezervis ĉambron en la hotelo Gresham”.

“Certe”, diris onklino Kanjo, “tio estis sendube la plej saĝa. Kaj pri la infanoj, Grenjo, vi ne estas maltrankvila pri ili?”

374

Ho, temas pri nur unu nokto”, diris sinjorino Conroy. “Cetere, Elinjo ilin prizorgos”.

“Certe”, diris denove onklino Kanjo. “Kiel trankvilige estas, havi tian knabinon, iun je kiu oni povas fidi. Sed pri tiu Lilia, mi vere ne scias, kio lastatempe okazis al ŝi. Ŝi tute ne estas la sama knabino, kiel antaŭe”.

Gabrielo volis fari al sia onklino kelkajn demandojn pri ĉi tiu punkto, sed ŝi subite interrompis sin por rigardi sian fratinon, kiu malsupreniris la ŝtuparon kaj streĉis la kolon por rigardi trans la balustradon.

“Nu, mi demandas al vi”, ŝi diris, preskaŭ kolereme, “kien iras Julia? Julia! Julia! Kien vi iras?”

Julia, kiu jam malsupreniris duonon de unu ŝtuparo, revenis kaj anoncis milde:

“Jen Freĉjo”.

Sammomente manaplaŭdo kaj fina paradfrapo de la pianludanto anoncis, ke la valso finiĝis. La pordo de la salono malfermiĝis de interne, kaj elvenis kelkaj paroj. Onklino Kanjo rapide flankentiris Gabrielon kaj flustris al li en la orelon:

“Iru malsupren, Gabrielo — estus bonkorulo — kaj eltrovu, ĉu li estas en taŭga stato; ne permesu al li suprenveni se li estas ebria. Mi estas certa, ke li estas ebria. Pri tio mi estas certa”.

Gabrielo iris al la ŝtuparo kaj aŭskultis ĉe la balustrado. Li povis aŭdi du personojn, kiuj interparolis en la manĝajejo. Poste li rekonis la ridon de Freĉjo Malins. Brue li malsupreniris la ŝtuparon.

“Estas tiel senŝarĝige”, diris onklino Kanjo al sinjorino Conroy, “ke Gabrielo ĉeestas. Mi ĉiam min sentas mense pli trankvila, kiam li ĉeestas. Julia, jen fraŭlino Daly kaj fraŭlino Power, kiuj volas kelke da refreŝigaĵoj. Dankon pro via belega valso, fraŭlino Daly. La takto estis tre agrabla.

Alta, sulkvizaĝa viro kun rigida, grizeta liphararo kaj malpala haŭto, kiu elvenis kun sia kundancantino, diris:

“Kaj ĉu ankaŭ ni povas ricevi kelke da refreŝigaĵoj, fraŭlino Morkan?”

“Julia”, diris senprokraste onklino Kanjo, “jen ankaŭ sinjoro Browne kaj fraŭlino Furlong. Enkonduku ilin, Julia, samtempe kun fraŭlino Daly kaj fraŭlino Power”.

375

“Mi tre plaĉas al la sinjorinoj”, diris sinjoro Browne, kunpremante la lipojn ĝis hirtiĝis lia liphararo, kaj ridetante en ĉiuj siaj sulketoj. “Sciu, fraŭlino Morkan, ili tiel min amas ĉar . . .”

Li ne finis sian frazon sed, rimarkinte, ke onklino Kanjo estas ekster aŭdatingo, tuj kondukis la tri junulinojn en la malantaŭan ĉambron. La mezon de la ĉambron okupis du kvadrataj tabloj lokitaj unu apud la alia, kaj sur ĉi tiuj onklino Julia kaj la domzorgistino ordigis kaj glatigis grandan tapiŝon. Sur la flankŝranko estis ordigitaj pladoj kaj teleroj, glasoj, kaj faskoj da tranĉiloj, forkoj kaj kuleroj. Ankaŭ la supro de la fermita kvadrata piano servis kiel bufedo por viandaĵoj kaj desertoj. Antaŭ malpli granda bufedo en unu angulo staris du junuloj, kiuj trinkis amaran lupolbieron.

Sinjoro Browne kondukis tien siajn prizorgatinojn, kaj ŝerce invitis ilin ĉiujn trinki iom da sinjorina punĉo, varma, forta kaj dolĉa. Car ili diris, ke ili neniam trinkas alkoholaĵojn, li malfermis por ili tri botelojn da limonado. Poste, li petis al unu el la junuloj, ke tiu moviĝu flanken kaj, preninte la karafon, li elverŝis por si iom grandan porcion da viskio. La junuloj lin respekte okulis dum li provtrinketis.

“Dio pardonu al mi”, li diris, ridetante, “tion ĉi preskribis la kuracisto”.

Lia sulkiĝinta vizaĝo alprenis pli larĝan rideton kaj la tri junulinoj ridis, kvazaŭ muzike ehante lian ŝercon, dum ili tien kaj reen balancis la korpojn, kun nervozaj ekskuoj de la ŝultroj. La plej kuraĝa el ili diris:

“Ho, nu, sinjoro Browne, mi estas certa, ke la kuracisto nenion tian preskribis!”

Sinjoro Browne denove trinketis sian viskion, kaj diris kun oblikva imito:

“Nu, sciu, ke mi similas al la fama sinjorino Cassidy, pri kiu oni raportas, ke ŝi diris: “Nu, Maria Grimes, se mi ĝin ne trinkos, devigu al mi ĝin trinki, ĉar mi sentas, ke mi ĝin bezonas.”

Lia varma vizaĝo antaŭenpuŝiĝis iom tro familiare kaj li alprenis tre malaltan Dublinan parolmanieron, tiel ke la junulinoj per unu sama instinkto akceptis lian parolon per silento. Fraŭlino Furlong, kiu estis unu el la lernantoj de Maria Johana, demandis al fraŭlino Daly la nomon de la bela valso, kiun ŝi ludis; kaj sinjoro Browne, konstatinte ke oni lin ignoras, sin turnis senprokraste al la du junuloj, kiuj estis pli ŝatemaj.

Ruĝvizaĝa junulino, violkolore vestita, envenis la ĉambron, ekscite kunbatante la manojn kaj kriante:

“Kvadriloj! Kvadriloj!”

376

Tuj post ŝi venis onklino Kanjo, kiu kriis:

“Du sinjoroj kaj tri sinjorinoj, Maria Johana!”

“Ho, jen sinjoro Bergin kaj sinjoro Kerrigan”, diris Maria Johana. “Sinjoro Kerrigan, ĉu vi volus preni fraŭlinon Power? Fraŭlino Furlong, ĉu vi permesas al mi doni al vi kiel kundancanton sinjoron Bergin? Ho, tio tre bone taŭgos”.

“Tri sinjorinoj, Maria Johana”, diris onklino Kanjo.

La du junuloj demandis al la fraŭlinoj, ĉu tiuj ĉi volus danci kun ili; kaj Maria Johana sin turnis al fraŭlino Daly:

“Ho, fraŭlino Daly, vi vere estis tre afabla, ke vi ludis la pianon por la lastaj du dancoj, sed la sinjorinoj tiom mankas al ni ĉi-nokte”!

“Tre volonte, fraŭlino Morkan”.

“Sed mi havas por vi simpatian danckunulon, sinjoron Bartell D’Arcy, la tenoron. Poste mi petos al li kanti. Tuta Dublino raviĝas pri li”.

“Bela voĉo, bela voĉo!” diris onklino Kanjo.

Ĉar la pianludantino jam dufoje komencis la preludon al la unua dancparto, Maria Johana rapide kondukis siajn varbitojn el la ĉambro. Ili apenaŭ eliris antaŭ onklino Julia vagis malrapide en la cambron, rigardante ion malantaŭ si.

“Kio estas al vi, Julia?” demandis maltrankvile onklino Kanjo. “Kiu estas tie?”

Julia, kiu ĝuste tiam enportis stakon da buŝtukoj, turniĝis al sia fratino kaj diris tre simple, kvazaŭ la demando ŝin surprizus:

“Estas nur Freĉjo, Kanjo, kaj kun li estas Gabrielo”.

Efektive oni povis vidi ĝuste malantaŭ ŝi Gabrielon, kiu pilotis Freĉjon Malins trans la interŝtuparo. Ĉi tiu, junulo proksimume kvardekjara, estis samgranda kaj samforma kiel Gabrielo, kun tre rondaj ŝultroj. Lia vizaĝo estis karneca kaj pala, havanta koloron nur ĉe la dikaj pendantaj loboj de liaj oreloj kaj ĉe larĝaj aloj de lia nazo. Li havis trajtojn maldelikatajn: malakran nazon, konveksan kaj retiran frunton, pufajn kaj elstarajn lipojn.

Liaj peze palpebritaj okuloj kaj la malordo de liaj malabundaj haroj donis al li dormeman aspekton. Li plenkore ridadis en alta gamo pri historio, kiun li jus rakontis al Gabrielo sur la ŝtuparo, kaj samtempe frotadis al si la maldekstran okulon per la falangoj de la maldekstra pugno.

377

“Bonan vesperon, Freĉjo”, diris onklino Julia.

Freĉjo Malins bonvesperis al la fraŭlinoj Morkan laŭ maniero, kiu ŝajnis senĝena pro la kutima interrompo en lia voĉo kaj poste, rimarkinte, ke sinjoro Browne ridetas al li de antaŭ la bufedo, transiris la ĉambron per iom ŝanceliĝaj kruroj kaj komencis ripeti subvoĉe la historion, kiun li ĵus rakontis al Gabrielo.

“Li ne estas en tro malbona stato, ĉu?” diris onklino Kanjo al Gabrielo.

La brovoj de Gabrielo estis malhelaj, sed li rapide ilin levis kaj respondis:

“Ho, ne, tio estas apenaŭ rimarkebla”.

“Nu, ĉu li ne estas terura tipo!” ŝi diris. “Kaj lia kompatinda patrino devigis al li forĵuri je Silvestra vespero la trinkadon de alkoholajoj. Sed venu, Gabrielo, ni iru en la salonon”.

Antaŭ ol forlasi la ĉambron kun Gabrielo ŝi signalis al sinjoro Browne, sulkigante la frunton kaj averte skuante la montrofingron tien kaj reen.

Sinjoro Browne respondis per kapjeso kaj, post ŝia eliro, diris al Freĉjo Malins:

“Nu, Edĉjo, mi intencas verŝi plenan glason da limonado por vin vigligi”.

Freĉjo Malins, kiu alproksimiĝis al la klimakso de sia historio, senpacience forrifuzis la proponon, sed sinjoro Browne, unue atentiginte al Freĉjo Malins pri malordajo ĉe ties vesto, verŝis kaj transdonis al li plenplenan glason da limonado. La maldekstra mano de Freĉjo Malins mehanike akceptis la glason, dum lia dekstra estis okupata, meĥanike reordigante sian veston. Sinjoro Browne, kies vizaĝo denove sulkiĝis de amuzo, verŝis por si glason da viskio, dum Freĉjo Malins, antaŭ ol vere atingi la klimakson de sia historio, eksplodis en torditan altpiĉan bronkitecan ridadon kaj, metante sur la tablon sian negustumitan kaj superfluantan glason, komencis froti al si la maldekstran okulon per la falangoj de la maldekstra pugno, ripetante la vortojn de sia lasta frazo tiom klare, kiom tion permesis al li lia ridospasmo.

* * *

Gabrielo ne povis aŭskulti dum Maria Johana ludis en la silenta salono sian konservatorian muzikaĵon, plenan de ruladoj kaj malfacilaj partoj. Li amis la muzikon, sed la peco, kiun ŝi ludis, havis por li nenian melodion, kaj li dubis, ĉu ĝi havas ian melodion por la aliaj aŭskultantoj, kvankam ili petegis Marian Johanan ion ludi. Kvar junuloj, kiuj venis el la refreŝigejo por stari ĉe la pordaperturo kiam eksonis la piano, kviete foriris duope post kelkaj minutoj. La solaj personoj, kiuj ŝajne sekvis la muzikon, estis Maria Johana mem, kies manoj kuradis trans la klavaro, aŭ altiĝis super ĝin ĉe la paŭzoj

378

simile al tiuj de pastrino momente malbenanta, kaj onklino Kanjo, kiu staris apud ŝia kubuto por turni la paĝojn.

La okuloj de Gabrielo, incitite de la planko, kiu brilis pro abelvakso sub la peza lustro, vagis al la muro super la piano. Tie pendis bildo de la balkona sceno el Romeo kaj Julieta, kaj apud ĝi troviĝis bildo de la du murditaj princoj en la Turo Londona, kiun onklino Julia faris el ruĝa, blua kaj bruna lano, kiam ŝi estis ankoraŭ knabino. Kredeble oni instruis al ili tian laboron en la lernejo dum unu jaro, kiam ili frekventis la lernejon en sia knabinaĝo.

Lia patrino faris por li, kiel nasktagan donacon, veŝton el purpura silklano, subŝtofitan per bruna atlaso kaj havantan rondajn moruslignajn butonojn. Estis strange, ke lia patrino havis nenian muzikan talenton, kvankam onklino Kanjo nomadis ŝin la cerboposedanto de la familio Morkan. Kaj ŝi kaj Julia ĉiam ŝajnis iom fieraj pri sia serioza kaj matroneca fratino. Ŝia fotografaĵo staris antaŭ la interfenestra spegulo. Ŝi havis sur la genuoj malfermitan libron kaj montris ion en ĝi al Konstantino, kiu, vestita per militŝipista uniformo, kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj. La nomojn de siaj filoj elektis ŝi, ĉar ŝi tre konsciis la valoron de la familia vivo. Dank’ al ŝi, Konstantino estis nun ĉefa pastrohelpanto en Balbriggan kaj, dank” al ŝi, Gabrielo mem diplomiĝis en la Reĝa Universitato. Ombro transiris lian vizaĝon, dum li rememoris ŝian malafablan kontraŭstaradon al lia edziĝo. Ankoraŭ doloradis en lia memoro iuj malrespektaj frazoj, kiujn ŝi uzis; unufoje ŝi diris, ke Grenjo estas “ruza kamparanino”, kaj pri Grenjo tio tute ne estis vera. Ĝuste Grenjo ŝin flegadis dum tuta ŝia lasta malsano en ilia domo en Monkstown.

Li sciis, ke Maria Johana jam alproksimiĝas al la fino de sia muzikajo, ĉar ŝi denove ludis la komencan melodion, kun gamaroj post ĉiu taktospaco, kaj dum li atendis la finon la ofendiĝo estingiĝis en lia koro. La muzikajo finiĝis per trilantaj oktavoj sopranaj kaj fina profunda oktavo basa. Tumulta aplaŭdado salutis Marian Johanan dum, ruĝiĝante kaj nervoze kunrulante siajn muzikajojn, ŝi eskapis el la ĉambro. La plej fortan aplaŭdadon faris la kvar junuloj ĉe la pord-aperturo, kiuj foriris al la bufedo ĉe la komenco de la muziko, sed revenis, kiam la piano ĉesis soni.

Oni aranĝis specon de kvadrilo. Gabrielo trovis, ke oni donis al li kiel danckunulinon fraŭlinon Ivors. Ŝi estis malkaŝkonduta, parolema Junulino, kun lentugoza vizaĝo kaj elstaraj brunaj okuloj. Ŝi ne portis dekoltitan korsaĵon, kaj la granda broĉo, kiu estis fiksita antaŭ ŝia kolumo, portis irlandan emblemon kaj devizon.

Post kiam ili okupis siajn lokojn ŝi abrupte diris:

“Mi volas vin riproĉi”.

“Min?”

379

Ŝi kapjesis kun serioza mieno.

“Kio estas, do?” demandis Gabrielo, ridetante pro ŝia serioza sinteno.

“Kiu estas G. C.?” demandis fraŭlino Ivors, turnante la okulojn al li.

Gabrielo ruĝiĝis kaj komencis sulkigi la frunton, kvazaŭ li ne komprenus, je kio ŝi diris abrupte:

“Ho, naiva Amia! Mi eltrovis, ke vi verkas artikolojn por The Daily Express.“) Nu, ĉu vi ne hontas?”

“Kial mi devus honti?” demandis Gabrielo, palpebrumante kaj provante rideti.

“Nu, mi hontas pro vi”, diris fraŭlino Ivors malkaŝe. “Pensi, ke vi verkas por tia jurnalo. Mi ne opiniis, ke vi estas okcidenta brito”.

Perpleksa mieno montriĝis sur la vizaĝo de Gabrielo. Estis vere, ke li verkas literaturan artikolon ĉiumerkrede por The Daily Express*) kaj ke li ricevas pro tio dek kvin ŝilingojn. Sed estis nekredeble, ke tio farus lin okcidenta brito. La librojn, kiujn li ricevis por recenzi, estis preskaŭ pli bonvenaj ol la bagatela ĉeko. Li amis palpi la kovrilojn kaj foliumi nove presitajn librojn. Preskaŭ ĉiun tagon, post kiam li finis instrui en la kolegio, li kutimis piediri laŭ la kajoj al la butikoj de brokantaj libroj. Li ne sciis, kiel respondi al ŝia akuzo. Li volis diri, ke la literaturo staras pli alte ol la politiko. Sed ili estis amikoj de multaj jaroj, kaj iliaj karieroj estis paralelaj, unue en la Universitato kaj poste ĉe la instruado; antaŭ ŝi li ne povis riski grandiozan frazon. Li daŭre palpebrumis kaj provis rideti, kaj murmuris mallaŭte, ke laŭ lia opinio la recenzado de libroj enhavas en si nenion politikan.

Kiam alvenis ilia vico transiri, li estas ankoraŭ perpleksita kaj distrita.

Fraŭlino Ivors tuj prenis lian manon per varma premo kaj diris per mola amika voĉo:

“Kompreneble. Mi nur ŝercis. Venu, nun ni devas transiri”.

Kiam ili denove troviĝis kune, ŝi parolis pri la universitata demando, kaj Gabrielo sentis sin pli trankvila. Amikino ŝia montris al ŝi lian recenzon pri la poemoj de Browning. Jen kiel ŝi malkovris la sekreton; sed la recenzo multe plaĉis al ŝi. Poste ŝi subite diris:—

_____
* The Daily Express — populara angla ĵurnalo.

380

“Ho, sinjoro Conroy, ĉu vi volus veni por fari ekskurson al la insuloj de Aran ĉi-somere? Ni intencas resti tie tutan monaton. Estos belege en la mezo de la Atlanta Oceano. Vi devas veni. Venos sinjoro Clancy kaj sinjoro Kilkelly kaj Katrina Kearney. Estus bonege ankaŭ por Grenjo, se ŝi konsentus veni. Ŝi devenas de Connaught, ĉu ne?”

“Devenas de tie ŝiaj gepatroj”, diris Gabrielo abrupte.

“Sed vi ja venos, ĉu ne?” diris fraŭlino Ivors, metante la varman manon entuziasme sur lian brakon.

“Efektive”, diris Gabrielo, “mi ĵus interkonsentis iri —”

“Iri kien?” demandis fraŭlino Ivors.

“Nu, sciu, ĉiun jaron mi faras biciklan rondvojaĝon kun kelkaj amikoj kaj —”

“Sed kien?”

“Nu, kutime ni iras en Francujon aŭ en Belgujon aŭ eble en Germanujon”, diris Gabrielo embarasite.

“Kaj kial vi iras en Francujon kaj Belgujon”, diris fraŭlino Ivors, “anstataŭ viziti vian propran landon?”

“Nu”, diris Gabrielo, “parte por gardi mian kontakton kun la lingvoj kaj parte por novaj spertoj”.

“Kaj ĉu vi ne havas la propran lingvon, kun kiu vi devas gardi vian kontakton — la irlandan lingvon?” demandis fraŭlino Ivors.

“Nu”, diris Gabrielo, “se pri tio temas, sciu, ke la irlanda ne estas mia lingvo”.

lliaj najbaroj jam turniĝis por aŭskulti la pridemandadon. Gabrielo ekrigardis nervoze dekstren kaj maldekstren, kaj provis resti bonhumora sub la atako, kiu kaŭzis al li ruĝiĝi ĉe la frunto.

“Kaj ĉu vi ne devus viziti la propran landon”, daŭrigis fraŭlino Ivors, “kiun vi tute ne konas, la propran popolon kaj la propran landon?”

“Ho, por diri al vi la veron”, subite reĵetis Gabrielo, “mia propra lando min naŭzas, ĝi min naŭzas!”

“Kial?” demandis fraŭlino Ivors.

Gabrielo ne respondis, ĉar lia reĵeto koleretigis lin.

381

“Kial?” ripetis fraŭlino Ivors.

Ili devis kune transiri, kaj — ĉar li ne respondis al ŝi — fraŭlino Ivors diris ekscitite:

“Kompreneble, vi ne povas respondi”.

Gabrielo provis kaŝi sian agitiĝon per tre energia partoprenado en la danco.

Li evitis rigardi al ŝi en la okulojn, ĉar li rimarkis acidan mienon sur ŝia vizaĝo. Sed kiam ili renkontiĝis en la longa ĉeno li kun surprizo trovis, ke ŝi firme premas al li la manon. Ŝi lin rigardis moketeme el sub la brovoj dum momento, ĝis li ekridetis. Poste, ĝuste antaŭ ol la ĉeno rekomencis moviĝi, ŝi ekstaris sur la piedpintojn kaj flustris al li en la orelon:

“Okcidenta brito!”

Kiam finiĝis la danco, Gabrielo foriris en malproksiman angulon de la ĉambro, kie sidis la patrino de Freĉjo Malins. Ŝi estis dika, senforta maljunulino kun blankaj haroj. Sia voĉo estis interrompita samkiel tiu de ŝia filo, kaj ŝi iomete balbutis. Oni jam diris al ŝi, ke Freĉjo alvenis, kaj ke li estas en preskaŭ bona stato. Gabrielo demandis al ŝi, ĉu ŝia martransiro estis bona. Ŝi loĝis kun sia edziniĝinta filino en Glasgovo, kaj venis vizite al Dublino nur unu fojon en ĉiu jaro. Ŝi respondis serene, ke ŝia transiro estis bonega, kaj ke la ŝipestro estis treege prizorgema pri ŝi. Ŝi parolis ankaŭ pri la bela domo, kiun enloĝas ŝia filino en Glasgovo, kaj pri la multaj amikoj, kiujn ili tie havas. Dum ŝia lango paroladis nekonsekvence, Gabrielo provis forpeli el sia menso ĉian memoron pri la malagrabla incidento kun fraŭlino Ivors. Kompreneble la knabino, aŭ virino, aŭ kion vi volas, estas entuziasmulino, sed por ĉio estas konvena tempo. Eble li devis ne respondi tiel al ŝi. Sed ŝi tute ne rajtis nomi lin okcidenta brito antaŭ aliaj personoj, eĉ ŝerce. Lin ĉikanante kaj lin algapante per siaj okuloj de kuniklo, ŝi provis ridindigi lin antaŭ aliaj.

Li rimarkis, ke lia edzino aliras lin tra la valsantaj paroj. Kiam ŝi lin atingis, ŝi diris al li en la orelon:

“Gabrielo, onklino Kanjo petas, ke vi pritranĉu la anseron, kiel kutime. Fraŭlino Daly pritranĉos la ŝinkon kaj mi prizorgos la pudingon”.

“Konsentite”, diris Gabrielo.

“Ŝi envenigos unue la pli junajn, tuj post la fino de ĉi tiu valso, do la tablo estos libera por ni”.

“Ĉu vi dancis?” demandis Gabrielo.

382

“Kompreneble, ke jes. Ĉu vi min ne vidis? Kian kverelon vi faris kun Monjo Ivors?”

“Nenian kverelon! Kial? Ĉu ŝi tion diris?”

“Ion tian. Mi provas persvadi tiun sinjoron D’Arcy, ke li kantu. Li estas malmodesta, mi opinias”.

“Okazis nenia kverelo”, diris Gabrielo melankolie, “nur, ke ŝi volis, ke mi faru ekskurson en la okcidentan parton de Irlando, kaj mi diris, ke tion mi ne volas fari”.

Lia edzino ekscitite kunpremis la manojn kaj eksaltetis.

“Ho, iru nur, Gabrielo!” ŝi kriis. “Mi tre volus denove vidi Galway”.

“Vi tien iru, se vi volas”, diris Gabrielo senentuziasme.

Ŝi lin rigardis dum momento, poste ŝi sin turnis al sinjorino Malins kaj diris:

“Jen oni havas afablan edzon, sinjorino Malins!”

Dum ŝi faris al si vojon trans la ĉambron, sinjorino Malins, ne aludante la interrompon, daŭrigis sian rakonton, dirante al Gabrielo, ke en Skotlando ekzistas belegaj lokoj kaj belegaj pejzaĝoj. Ĉiun jaron ilia bofilo kondukas ilin al la lagregiono, kaj ili kutime iras fiŝkapti. Ŝia bofilo estas lertega fiŝkaptisto. Iun tagon li kaptis belan grandan fiŝon kaj la kuiristo en la hotelo ĝin kuiris por ilia vespermanĝo.

Gabrielo apenaŭ aŭdis kion ŝi diris. Nun, kiam alproksimiĝis la horo por la vespermanĝo, li komencis denove pensi pri sia parolado kaj pri la citaĵo. Kiam li vidis, ke Freĉjo Malins venas trans la ĉambron por viziti sian patrinon, Gabrielo vakigis por li la seĝon kaj retiris sin en la fenestran embrazuron. Jam malpleniĝis la ĉambro, kaj el la malantaŭa ĉambro aŭdiĝis la klakado de teleroj kaj tranĉiloj. Tiuj, kiuj restis en la salono, ŝajnis lacaj de la dancado kaj kviete interparolis malmultope. Per la varmaj tremetantaj fingroj Gabrielo frapetis la malvarman vitron de la fenestro. Kiel malvarme devas esti ekstere. Kiel agrable estus eliri sola, por promeni unue apud la rivero kaj poste tra la parko. La neĝo kuŝas sur la supro de la Monumento Wellington. Kiom pli agrable estus tie, ol ĉe la vespermanĝa tablo!

Li tralegis la rubrikojn de sia parolado; la irlanda gastamo, malgajaj memoroj, la tri Gracioj, Parizo, la citajo el Browning. Li ripetis al si frazon, kiun li skribis en sia recenzo: “Oni sentas, ke oni aŭskultas muzikon turmentatan de pensoj”. Fraŭlino Ivors laŭdis la recenzon. Ĉu ŝi estis sincera? Ĉu ŝi vere vivas propran vivon malantaŭ sia propagandado? Lin senfortigis la penso, ke ŝi troviĝos ĉe la manĝotablo, rigardante lin per siaj

383

kritikemaj, moketemaj okuloj dum li parolos. Eble ŝi ne ĉagreniĝos se lia parolado fiaskos. Ideo venis al li en la menson kaj donis al li kuraĝon. Li diros, aludante al onklino Kanjo kaj onklino Julia: “Sinjorinoj kaj sinjoroj, eble la generacio kiu nun malfortiĝas inter ni havas siajn mankojn, sed miaflanke mi opinias, ke ĝi posedas iujn kvalitojn — la gastamon, la humuron, la homecon — kiuj ŝajne mankas al la nova, tre serioza kaj tro edukita generacio, kiu maturiĝas ĉirkaŭ ni”. Tre bone; tio trafos fraŭlinon Ivors! Kiom gravas al li, ke liaj onklinoj estas nur du sensciaj maljunulinoj?

Murmuro en la ĉambro altiris lian atenton. Sinjoro Browne antaŭenvenis de la pordo, galante akompanante onklinon Julian, kiu apogis sin per lia brako, ridetante kaj klinante la kapon. Ankaŭ neregula kvazaŭpafado de aplaŭdo ŝin akompanis ĝis la piano kaj poste iom por iom ĉesiĝis, dum Maria Johana sidiĝis sur la tabureton, kaj onklino Julia, jam ne ridetante, duone turnis sin por bone jeti sian voĉon en la ĉambron. Gabrielo rekonis la preludon. Ĝi estis tiu de malnova kanto de onklino Julia: Vestite por la Nupto. Sia voĉo, forta kaj klartona, atakis viglege la ruladojn, kiuj ornamas la arion, kaj kvankam ŝi kantis tre rapide ŝi ne ellasis eĉ la plej malgrandajn el la kromnotetoj. Sekvi la voĉon, ne rigardante la vizaĝon de la kantantino, estis senti kaj partopreni la eksciton de rapida kaj sekura flugado. Gabrielo laŭte aplaŭdis kun la aliaj ĉe la fino de la kanto, kaj laŭta aplaŭdado enportiĝis ankaŭ de cirkaŭ la nevidebla manĝotablo. Gi ŝajnis tiel sincera, ke iomete da ruĝo pene aperis sur la vizaĝo de onklino Julia, dum ŝi sin klinis por remeti en la muzikujon la malnovan lede binditan kantlibron, kiu portis sur la kovrilo ŝian parafon. Freĉjo Malins, kiu aŭskultis kun la kapo klinita flanken por ŝin pli bone aŭdi, ankoraŭ aplaŭdadis post kiam ĉiu alia ĉesis, kaj li paroladis vigle al sia patrino, kiu serioze kaj malrapide kapjesis. Fine, kiam li ne plu povis aplaŭdi, li subite stariĝis kaj rapidis trans la ĉambron al onklino Julia, kies manon li kaptis kaj tenis inter siaj du manoj, premante ĝin kiam al li mankis vortoj, aŭ kiam la interrompo en lia voĉo lin venkis.

“Mi jus diris al mia patrino”, li diris, “ke neniam antaŭe mi aŭdis vin kanti tiel bone, ja neniam. Ne, neniam mi aŭdis vian voĉon tiel bela kiel ĝi estas ĉi-nokte. Nu! Ĉu vi volas tion kredi? Tio estas la vero. Je mia vorto kaj mia honoro tio estas la vero. Neniam antaŭe mi aŭdis vian voĉon soni tiel freŝa kaj tiel . . . tiel klara kaj freŝa, neniam”.

Onklino Julia larĝe ridetis kaj murmuris ion pri komplimentoj, dum ŝi liberigis sian manon el lia premo. Sinjoro Browne etendis sian malfermitan manon al ŝi kaj diris al tiuj, kiuj troviĝis proksime al li, laŭ la maniero de spektaklisto, kiu prezentas mirindulon al aŭdantaro:

“Jen fraŭlino Julia Morkan, mia plej lasta eltrovaĵo!”

Li mem ridis tre kore pri ĉi tio, kiam Freĉjo Malins sin turnis al li kaj diris:

384

“Nu, Browne, se vi parolas serioze, vi povus fari pli malbonan eltrovaĵon.

Mi povas diri nur ĉi tion, ke mi ne aŭdis ŝin kanti eĉ duone tiel bele, de kiam mi vizitas ĉi tie. Kaj tio estas la honesta vero!”

“Ankaŭ mi ne”, diris sinjoro Browne. “Mi kredas, ke ŝia voĉo multe pliboniĝis”.

Onklino Julia levis la ŝultrojn kaj humilfiere diris:

“Antaŭ tridek jaroj mi posedis voĉon ne malbelan”.

“Mi ofte diris al Julia”, diris onklino Kanjo emfaze, “ke en tiu ĥoro ŝi estis nur malŝparita. Sed ŝi neniam permesis, ke mi ŝin influu”.

Ŝi sin turnis kvazaŭ por alvoki al la prudento de la aliaj kontraŭ obstina infano, dum onklino Julia fiksrigardis antaŭ sin kun neklara rememora rideto moviĝanta sur la vizaĝo.

“Ne”, daŭrigis onklino Kanjo”, ŝi permesis al neniu ŝin influi aŭ gvidi, sed laboradis kvazaŭ sklavino en tiu horo, nokte kaj tage, nokte kaj tage. Je la sesa horo en Kristnasktaga mateno! Kaj por kio, fine?”

“Nu, ĉu ne por la honoro de Dio, onklino Kanjo”? diris Maria Johana, sin returnante sur la piantabureto kaj ridetante.

Onklino Kanjo feroce sin turnis al sia nevino kaj diris:

“Mi tre bone scias pri la honoro de Dio, Maria Johana, sed mi opinias, ke tute ne estas honorinda la ago de la papo, elpeli el la ĥoroj la virinojn, kiuj sklave laboradis en ili la tuta vivo, kaj enoficigi anstataŭ ili knabetaĉojn. Mi supozas ke, ĉar la papo ĝin faras, ĝi estas bona por la eklezio. Sed ĝi ne estas justa, Maria Johana, ĝi tute ne estas justa”.

Ŝi sin ekscitis ĝis kolerego kaj volis daŭrigi sian defendon de sia fratino, ĉar ĉi tio estis por ŝi ĉagrena temo, sed Maria Johana, vidinte ke ĉiuj dancintoj jam revenis, repacige intermetis:

“Nu, onklino Kanjo, vi ofendas sinjoron Browne, kiu havas alian kredon”.

Onklino Kanjo sin turnis al sinjoro Browne, kiu ridetis pro ĉi tiu aludo al lia religio, kaj ŝi diris senhezite:

“Ho, mi ne dubas, ke la papo pravas. Mi estas nur maljuna stultulino kaj mi ne kuraĝus dubi pri tio. Sed ekzistas tio, kion oni nomas la ordinara, ĉiutaga ĝentileco kaj dankemo. Kaj se mi estus Julia, mi dirus al tiu pastro Healey rekte en la vizaĝon . . .”

385

“Kaj cetere, onklino Kanjo”, diris Maria Johana, “vere ni estas ĉiuj malsataj, kaj kiam ni estas malsataj ni ĉiuj estas tre kverelemaj”.

“Kaj ankaŭ kiam ni estas soifaj ni estas kverelemaj”, aldonis sinjoro Browne.

“Estus do konsilinde, ke ni eniru por vespermanĝi”, diris Maria Johana, “kaj ke poste ni finu la diskuton”.

Sur la interŝtuparo ekster la salono Gabrielo trovis sian edzinon kaj Marian Johanan, kiuj provis persvadi al fraŭlino Ivors, ke tiu ĉi restu por vespermanĝi. Sed fraŭlino Ivors, kiu jam surmetis la ĉapelon kaj ĝuste tiam butonumis la mantelon, ne volis resti. Ŝi tute ne sentis malsaton, kaj ŝi estis tie jam tro longe.

“Sed nur dek minutojn, Monjo”, diris sinjorino Conroy. “Tio ne malfruigos vin”.

“Nur por iom manĝeti”, diris Maria Johana, “post via multa dancado”.

“Mi vere ne povus”, diris fraŭlino Ivors.

“Mi bedaŭras, ke vi tute ne amuziĝis”, senespere diris Maria Johana.

“Mi tre bone amuziĝis, mi tion certigas al vi”, diris fraŭlino Ivors, “sed vi vere devas permesi al mi nun foriri”.

“Sed kiel vi atingos la hejmon?” demandis sinjorino Conroy.

“Ho, necesas nur du paŝoj laŭ la kajo”.

Gabrielo hezitis momente kaj diris:

“Se vi tion permesos, fraŭlino Ivors, mi vin akompanos ĝi via hejmo, se vi vere devas iri”.

Sed fraŭlino Ivors apartiĝis de ili.

Certe ne”, ŝi kriis. “Pro Dio iru vespermanĝi kaj ne havu zorgojn pri mi. Mi mem tre bone kapablas min prizorgi”.

“Nu, vi estas ja stranga knabino, Monjo”, diris sinjorino Conroy malkaŝe.

“Dio benu vin”, kriis fraŭlino Ivors, ridante, dum ŝi malsuprenkuris la ŝtuparon.

386

Maria Johana fiksrigardis ŝian dorson kun melankolia, perpleksita esprimo sur la vizaĝo, dum sinjorino Conroy sin klinis trans la balustradon por aŭskulti la sonon de la vestibla pordo. Gabrielo demandis al si, ĉu li estas la kaŭzo de ŝia abrupta foriro. Sed ŝi ne ŝajnis esti malbonhumora - ŝi ja foriris ridante. Li fiksrigardis senkomprene la ŝtuparon.

Guste en tiu momento onklino Kanjo venis paŝete el la manĝoĉambro, preskaŭ tordante al si la manojn pro malespero.

“Kie estas Gabrielo?” ŝi kriis. “Kie ajn estas Gabrielo? Ĉiuj atendadas interne, kaj troviĝas tie neniu por pritranĉi la anseron!”

“Jen mi, onklino Kanjo!” kriis Gabrielo, subite vigliĝante, “preta por pritranĉi tutan aron da anseroj, se tio necesas”.

Dika bruna ansero kuŝis ĉe unu ekstremo de la tablo, kaj ĉe la alia, sur lito el faldita papero priĵetita per petroselaj branĉetoj, kuŝis granda ŝinko, senigita je sia ekstera haŭto kaj priĵetita per pankrusteroj, kaj kun beleta papera krispo ĉirkaŭ la tibio, kaj apud ĉi tio kuŝis ronda peco da spicita bovaĵo.

Inter ĉi tiuj konkurantaj ekstremoj kuŝis paralelaj vicoj da flankmanĝaĵoj; du pladoj da gelatenaĵo, ruĝa kaj flava; malprofunda plado plena de blokoj da blanka gelato kun ruĝa marmelado; granda verda foliforma plado kun tigforma tenilo, sur kiu kuŝis grapoloj da purpuraj sekvinberoj kaj senhaŭtigitaj migdaloj; samspeca plado sur kiu kuŝis ortangula solidaĵo el smirnaj figoj; plado da ovkremaĵo ornamite per muskatraspaĵo; pelveto plena de ĉokoladoj kaj bombonoj ĉirkaŭvolvitaj per oraj kaj arĝentaj paperoj; kaj vitra vazo en kiu staris kelkaj altaj celeritigoj. Meze de la tablo, kvazaŭ gardostarantoj antaŭ fruktujo, kiu subtenis piramidon el oranĝoj kaj usonaj pomoj, staris du stumpaj malnovmodaj karafoj el tajlita vitro, el kiuj unu enhavis portovinon kaj la alia — malhelan ŝereon. Sur la fermita kvadrata piano pudingo kuŝis atende sur granda flava plado, kaj malantaŭ ĝi staris tri rotoj da boteloj kun portero, biero kaj senalkoholaj trinkaĵoj, ordigite laŭ la koloroj de siaj uniformoj — la unuaj du: nigraj, kun brunaj kaj ruĝaj etiketoj; la tria kaj plej malgranda roto: blankaj, kun transaj verdaj zonskarpoj.

Gabrielo eksidis sentime ĉe la kapo de la tablo kaj, kontrolinte la akrecon de la tranĉilego, firme enigis la forkegon en la anseron. Li nun sentis sin tute trankvila, ĉar li sciis lerte tranĉi, kaj nenio pli bone plaĉis al li, ol troviĝi ĉe la kapo de multe ŝarĝita tablo.

“Fraŭlino Furlong, kion mi transdonu al vi?” li demandis, “Flugilon aŭ tranĉaĵon de sur la brusto?”

“Nur malgrandan tranĉaĵon de sur la brusto”.

“Fraŭlino Higgins, kion vi volus?”

“Ho, ion ajn, sinjoro Conroy!”

387

Dum Gabrielo kaj fraŭlino Daly interŝanĝis telerojn kun anseraĵo kaj telerojn kun ŝinko kaj spicita bovaĵo, Lilia iradis de gasto al gasto kun plado da varmaj farunecaj terpomoj envolvita en blankan servotukon. Ĉi tio estis ideo de Maria Johana, kaj ŝi sugestis ankaŭ pomsaŭcon por la anseraĵo, sed onklino Kanjo diris, ke simpla rostita anseraĵo sen pomsaŭco ĉiam estis sufiĉe bona por ŝi, kaj ke ŝi esperis neniam pli malbone manĝi. Maria Johana servis siajn lernantojn kaj atentis, ke ili ricevu la plej bonajn tranĉajojn, kaj onklino Kanjo kaj onklino Julia malfermis kaj alportis de sur la piano botelojn da portero kaj biero por la sinjoroj, kaj botelojn da senakoholaĵoj por la sinjorinoj. Estis multe da konfuzo kaj ridado kaj bruo, la bruoj de mendoj kaj mendoŝanĝoj, de tranĉiloj kaj forkoj, de korkoj kaj vitraj ŝtopiloj. Gabrielo komencis detranĉi duajn porciojn tuj post kiam li finis disdoni la unuajn porciojn, ne servinte sin. Ĉiuj laŭte protestis, do li kompromisis, trinkante grandan glason da portero, ĉar li trovis la tranĉadon varmiga laboro. Maria Johana trankvile sidiĝis por vespermanĝi, sed onklino Kanjo kaj onklino Julia ankoraŭ iretadis ĉirkaŭ la tablo, paŝante sur la kalkanojn unu de la alia, obstrukcante unu la alian, kaj donante unu al la alia neatentatajn ordonojn. Sinjoro Browne petegis ilin sidiĝi kaj vespermanĝi, kaj la samon faris Gabrielo, sed ili diris, ke tio ne urĝas, tiel ke fine Freĉjo Malins stariĝis kaj, prenante onklinon Kanjon, malsuprenŝovis ŝin sur ŝian seĝon, dum ĉiuj ridis.

Kiam ĉiu estis bone servita, Gabrielo ridetante diris:

“Nun, se iu volas iom pli da tio, kion la malĝentilaj nomas la remburaĵo,* ke li aŭ ŝi tuj parolu!”

Ĥoro da voĉoj petis lin komenci sian propran manĝon, kaj Lilia venis antaŭen kun tri terpomoj, kiujn ŝi rezervis por li.

“Nu, bone,” afable diris Gabrielo, prepare trinkante denove, “bonvolu forgesi mian ekziston, sinjorinoj kaj sinjoroj, dum kelkaj minutoj.”

Li komencis vespermanĝi kaj tute ne partoprenis la konversacion, kiun la ĉirkaŭtabluloj faris dum Lilia forprenis la telerojn. La temo de la konversacio estis la opera trupo, kiu tiam ludadis en la Reĝa Teatro. Sinjoro Bartell D’Arcy, la tenoro, malpalvizaĝa junulo kun eleganta liphararo, tre alte laŭdis la ĉefan kontralton de la trupo, sed fraŭlino Furlong opiniis, ke ŝia prezentmaniero estas iom kruda. Freĉjo Malins diris, ke en la dua parto de la programo ĉe la vodevilejo Gaiety kantas negra ĉefo, kiu posedas unu el la plej belaj tenoraj voĉoj, kiujn li iam aŭdis.

“Ĉu vi aŭdis lin?” li demandis trans la tablon al sinjoro Bartell D’Arcy.

_____
* La angla vorto “stuffing” havas la du signifojn: farĉo kaj remburaĵo.

388

“Ne,” senĝene respondis sinjoro Bartell D’Arcy.

“Ĉar,” klarigis Freĉjo Malins, “mi tre volonte aŭdus vian opinion pri li. Mi mem opinias, ke li havas belegan voĉon.”

“Nur al Edĉjo prosperas eltrovi la vere bonajn aferojn,” diris sinjoro Browne familiare al la homoj ĉirkaŭ la tablo.

“Kaj kial ankaŭ li ne posedu belan voĉon?” akratone demandis Freĉjo. “Ĉu pro tio, ke li estas nur nigrulo?”

Neniu respondis al ĉi tiu demando, kaj Maria Johana rekondukis la diskutadon al la seriozaj operoj. Unu el ŝiaj lernantoj donis al ŝi senpagan bileton por Mignon. Kompreneble, ĝi estis belega, ŝi diris, sed ĝi igis ŝin pensi pri la bedaŭrinda Georga Burns. Sinjoro Browne povis memori ankoraŭ pli malproksimen — ĝis la iamaj italaj trupoj, kiuj antaŭe kutimis viziti Dublinon: Tietjens, Ilma de Murzka, Campanini, la fama Trebelli, Giuglini, Ravelli, Aramburo. Tiuj estis la tagoj, li diris, kiam oni povis aŭskulti en Dublino la veran kantadon. Li rakontis ankaŭ pri tio, ke la plej supra galerio de la iama Reĝa Teatro estis ĉiunokte homplenega; ke iun nokton itala tenoro kantis kvin bisojn post Ke mi falu kiel soldato, ĉiufoje enmetante altan C; kaj ke la junuloj en la galerio kelkafoje pro sia entuziasmo maljungadis la ĉevalojn for de la kaleŝo de iu eminenta primadono kaj mem tiradis la kaleŝon tra la stratoj ĝis ŝia hotelo. “Kial oni nun ne plu ludas la belajn, malnovajn operojn,” li demandis, “kiel Dinorah, Lucrezia Borgia? Ĉar oni ne povas trovi voĉojn, kiuj kapablus ilin kanti — jen kial.”

“Nu, bone,” diris sinjoro Bartell D’Arcy, “sed mi supozas, ke ekzistas hodiaŭ kantistoj egale bonaj kiel tiuj, kiuj tiam ekzistis.”

“Kie ili do troviĝas?” defie demandis sinjoro Browne.

“En Londono, Parizo, Milano,” varme diris sinjoro Bartell D’Arcy. “Mi supozas ke Caruso, ekzemple, estas almenaŭ tiel bona, kiel ĉiu el la viroj, kiujn vi menciis, se li eĉ ne estas pli bona.”

“Eble, ke jes,” diris sinjoro Browne, “sed mi devas diri, ke mi tion forte dubas.”

“Ho, mi donus ĉion ajn por aŭdi kanti Caruson,” diris Maria Johana.

“Por mi,” diris onklino Kanjo, kiu demordis la karnon de osto, “ekzistis nur unu tenoro. Nur unu, kiu plaĉis al mi, mi volas diri. Sed mi supozas, ke neniu el vi iam aŭdis paroli pri li.”

“Kiu li estis, fraŭlino Morkan?” ĝentile demandis sinjoro Bartell D’Arcy.

389

“Lia nomo,” diris onklino Kanjo, “estis Parkinson. Mi aŭdis lin, kiam li estis ĉe sia apogeo, kaj mi kredas, ke li tiam posedis la plej puran tenoran voĉon, kiun oni iam metis en viran gorĝon.”

“Estas strange,” diris sinjoro Bartell D’Arcy, “ke mi neniam aŭdis paroli pri li.

“Jes, jes, fraŭlino Morkan pravas,” diris sinjoro Browne. “Mi memoras, ke iam mi aŭdis la maljunan Parkinson, sed tio okazis antaŭ tre longe.”

“Bela, pura, dolĉa, mola angla tenoro,” diris onklino Kanjo kun entuziasmo.

Ĉar Gabrielo jam finis manĝi, oni transmetis la grandegan pudingon sur la tablon. Rekomenciĝis la klakado de la forkoj kaj kuleroj. La edzino de Gabrielo disdonis la pudingon po kulerplenoj kaj irigis la telerojn laŭlonge de la tablo. Je la duonvojo ilin haltigis Maria Johana, kiu replenigis ilin per framba aŭ oranĝa gelatenaĵo, aŭ per blanka gelato kaj marmelado. La pudingon faris onklino Julia, kaj de ĉiu flanko oni ŝin laŭdis pro ĝi. Ŝi mem diris, ke ĝi ne estas sufiĉe bruna.

“Nu, mi esperas, fraŭlino Morkan,” diris sinjoro Browne, “ke mi estas sufiĉe bruna laŭ via opinio, ĉar vi sciu, ke mi estas tute bruna!”*

Ĉiu sinjoro krom Gabrielo manĝis iom de la pudingo, pro la deziro komplimenti al onklino Julia. Ĉar Gabrielo neniam manĝis deserton, oni lasis por li la celerion. Ankaŭ Freĉjo Malins prenis celeritigon, kaj manĝis ĝin kun sia pudingo. Oni jam diris al li, ke la celerio estas saniga por la sango, kaj ĝuste tiam li estis prizorgata de kuracisto. Sinjorino Malins, kiu ĝis tiam silentis dum la tuta vespermanĝo, diris, ke ŝia filo iros en la monaĥejon de Monto Melleray post proksimume unu semajno. La manĝantoj do parolis pri Monto Melleray, dirante, ke la tiea aero estas tre energidona, ke la monaĥoj estas tre gastamaj, kaj ke ili neniam petas de siaj gastoj eĉ groŝon.

“Kaj ĉu vi volas diri,” demandis nekredeme sinjoro Browne, “ke oni povas iri tien kaj tie loĝadi kvazaŭ la monaĥejo estus hotelo, kaj manĝi la grasaĵon de la lando, kaj poste foriri sen ia ajn pago?”

“Ho, la plej multaj homoj donacas ion al la monaĥejo, kiam ili foriras,” diris Maria Johana.

“Mi volus, ke en nia eklezio ni havus tian institucion,” sincere diris sinjoro Browne.

_____
* Vortludo pro la samsoneco de la familia nomo Browne kaj la adjektivo Brown (t.e. bruna).

390

Kun granda surprizo li ricevis la informon, ke la monaĥoj neniam parolas, leviĝas je la dua horo matene, kaj dormas en siaj ĉerkoj. Li demandis, kial ili ion faras.

“Tion postulas la reguloj de la ordeno,” firme diris onklino Kanjo.

“Jes, sed kial?” demandis sinjoro Browne.

Onklino Kanjo ripetis, ke tion postulas la reguloj — kaj punkto. Sinjoro Browne ŝajne ankoraŭ ne komprenis. Freĉjo Malins klarigis al li, laŭ sia kapablo, ke la monaĥoj provas kompensi la pekojn faritajn de ĉiuj pekuloj en la ekstera mondo. La klarigo ne estis sufiĉe komprenebla, ĉar sinjoro Browne ridetis kaj diris:

“Tiu ideo tre plaĉas al mi, sed ĉu komforta risorta lito ne taŭgus al ili tiel bone kiel ĉerko?”

“La ĉerko,” diris Maria Johana, “servas por memorigi al ili ilian ekstreman finon.”

Ĉar la temo jam fariĝis funebreca, ĝin enterigis silento ĉirkaŭ la tablo, dum kiu oni povis aŭdi, ke sinjorino Malins diras al sia najbaro per neklara subvoĉo:

“Ili estas tre bonaj homoj, la monaĥoj, tre piaj homoj.”

Oni nun rondirigis ĉirkaŭ la tablo la sekvinberojn kaj migdalojn kaj figojn kaj pomojn kaj oranĝojn kaj ĉokoladojn kaj bombonojn, kaj onklino Julia invitis, ke ĉiu gasto trinku aŭ portovinon aŭ ŝereon. Unue sinjoro Bartell D’Arcy rifuzis akceptu aŭ unu aŭ la alian, sed unu el liaj najbaroj lin kubutumis kaj ion flustris al li en la orelon, post kio li permesis plenigi lian glason. Iom post iom, dum oni plenigis la lastajn glasojn, ĉesiĝis la konversacio. Sekvis paŭzo, kiun interrompis nur la sono de la vino kaj la movetado de la seĝoj. Ĉiuj tri fraŭlinoj Morkan rigardis malsupren sur la tablotukon. Iu tusis unu-du fojojn, kaj poste kelkaj el la sinjoroj milde frapetis la tablon, petante sileton. Venis la silento, kaj Gabrielo malantaŭenŝovis sian seĝon kaj stariĝis.

La frapetado tuj laŭtiĝis kvazaŭ kuraĝige, kaj poste tute ĉesis. Gabrielo premis siajn dek tremetantajn fingrojn sur la tablotukon kaj timete ridetis al la ĉeestantaro. Renkontinte vicon da suprenturnitaj vizaĝoj, li levis la okulojn por rigardi la lustron. La piano ludadis valsarion, kaj li povis aŭdi, ke la jupoj svingiĝas kontraŭ la pordon de la salono. La homoj, eble, staras sub la neĝo sur la kajo ekstere, rigardante la lumajn fenestrojn kaj aŭskultante la valsmuzikon. Tie la aero estas pura. Malproksime kuŝas la parko, kies arboj peziĝas sub la neĝofalo. La monumento Wellington portas

391

brilantan ĉapon el neĝo, kiu flagras en la okcidenton trans la blankan kampon Fifteen Acres.*

Li komencis:

“Sinjorinoj kaj sinjoroj.

“Ĉi-vespere, same kiel en pasintaj jaroj, estas mia sorto plenumi taskon tre  agrablan, por kiu mi tamen bedaŭras, ke mia malforta kapablo kiel parolanto estas tute nesufiĉa.”

“Ne, ne!” diris sinjoro Browne.

“Sed, malgraŭ tio, mi povas nur peti vin hodiaŭ vespere, ke vi akceptu la volon anstataŭ la faro, kaj ke vi donu al mi vian atenton por kelkaj momentoj, dum mi provos esprimi al vi per vortoj tion, kion mi sentas je ĉi tiu okazo.

“Sinjorinoj kaj sinjoroj, ne la unuan fojon ni hodiaŭ kuniĝis sub ĉi tiu gastama tegmento, ĉirkaŭ ĉi tiu gastama tablo. Ne la unuan fojon ni estas la ricevintoj — aŭ eble mi pli bone dirus: la viktimoj — de la gastameco de iuj bonkoraj sinjorinoj.”

Per la brako li faris cirklon en la aero kaj paŭzis. Ĉiu ridis aŭ ridetis je onklino Kanjo, onklino Julia kaj Maria Johana, kiuj ĉiuj ruĝiĝis pro plezuro.

Gabrielo daŭrigis pli kuraĝe:

“Kun ĉiu nova jaro mi sentas pli forte, ke nia lando havas neniun alian tradicion, kiu faras al ĝi tiom da honoro, kaj kiun ĝi devus gardi tiom fervore, kiel tiu de la gastameco. Laŭ mia sperto (kaj mi vizitis ne malmulte da lokoj eksterlande), ĝi estas tradicio, kiu estas unika inter la modernaj nacioj. Kelkaj eble volus diri, ke ĉe ni ĝi estas malfortaĵo pli ol fanfaronindaĵo. Sed eĉ se oni tion akceptus, ĝi estas, miaopinie, malfortaĵo grandioza, kiun mi esperas, ke oni longe konservos ĉe ni. Pri almenaŭ unu afero mi estas certa. Tiom longe, kiom ĉi tiu sama tegmento ŝirmos la du menciitajn sinjorinojn, — kaj el mia tuta koro mi deziras, ke ĝi tion faru dum ankoraŭ multegaj jaroj — restos vivanta inter ni la tradicio de sincera, varmkora, ĝentila, irlanda gastameco, kiun niaj prapatroj heredigis al ni, kaj kiun ni devos niavice heredigi al niaj posteuloj.”

Forta konsenta murmurado aŭdiĝis ĉirkaŭ la tablo. Gabrielo ekkonsciis, ke fraŭlino Ivors ne ĉeestas, kaj ke ŝi malĝentile foriris, kaj li diris kun memfido:

“Sinjorinoj kaj sinjoroj,

_____
* Fifteen Acres = dek kvin akreoj (proks. ses hektaroj).

392

“Meze de ni plenkreskas nova generacio, generacio kiun influas novaj ideoj kaj novaj principoj. Ĝi estas fervora kaj entuziasma pri ĉi tiuj novaj ideoj, kaj ĝia entuziasmo, eĉ kiam oni ĝin misdirektas, estas pliparte sincera, mi kredas. Sed ni vivas en epoko skeptika kaj — se mi rajtas uzi la frazon — turmentata de la pensado; kaj mi kelkafoje timas, ke al ĉi tiu nova generacio, edukita aŭ troedukita, mankos tiuj kvalitoj — la homeco, la gastameco, la bonkora humoro — kiuj apartenis al pli malnova epoko. Dum mi ĉi-vespere aŭskultis al la nomoj de tiuj eminentaj kantistoj de la pasinteco, ŝajnis al mi — mi devas tion konfesi — ke ni vivas en epoko malpli ampleksa. Tiujn tagojn oni povus, sen troigo, nomi ampleksaj tagoj; kaj se ili jam nerevokeble foriris, ni esperu almenaŭ, ke dum ĉi tiuj kuniĝoj ni ankoraŭ parolos pri ili kun fiero kaj amo, ke ni gardos ankoraŭ en niaj koroj memoron pri tiuj mortintaj kaj foririntaj eminentuloj, al kies famo la mondo ne volonte permesos morti.”

“Jes, ja!” diris laŭte sinjoro Browne.

“Kaj tamen,” daŭrigis Gabrielo, dum lia voĉo mallaŭtiĝis en pli molan tonon, “ĉe ĉi tiaj kuniĝoj revenas al ni ĉiam en la menson pli malgajaj pensoj: pensoj pri la pasinteco, pri nia junaĝo, pri ŝanĝoj, pri forestantaj vizaĝoj, kies mankon ni sentas ĉi tie hodiaŭ vespere. Nia vivovojo estas priŝutita per multaj kaj malgajaj memoroj; kaj se ni ĉiam obsediĝus de ili, ni ne povus trovi la kuraĝon por sentime daŭrigi nian laboron inter la vivantoj. Ĉiu el ni havas vivantajn devojn kaj vivantajn amojn, kiuj postulas — kaj prave postulas — nian energian penadon.

“Tial, mi ne intencas tro longe paroli pri la pasinteco. Mi ne permesos, ke ia melankolia moralumado sin trudu al ni ĉi tie hodiaŭ vespere. Jen ni kuniĝis por mallonga momento ekster la brumovado kaj kuregado de nia ĉiutaga rutino. Ni kunvenis ĉi tie kiel amikoj, en spirito de frateco, ankaŭ ĝis iu  grado kiel kolegoj, en la vera spirito de la kamaradeco, kaj kiel la gastoj de — kiel mi ilin nomu? — la Tri Gracioj de la muzika mondo en Dublino.”

La ĉeestantaro ekaplaŭdis kaj ekridis je ĉi tiu aludo. Vane onklino Julia petis laŭvice al ĉiu el siaj najbaroj diri al ŝi, kion jus diris Gabrielo.

“Li diras, ke ni estas la Tri Gracioj, onklino Julia,” diris Maria Johana.

Onklino Julia ne komprenis, sed ŝi suprenrigardis al Gabrielo kun rideto, dum li daŭrigis laŭ la sama humoro:

“Sinjorinoj kaj sinjoroj!

“Hodiaŭ vespere mi ne provos ludi tiun rolon, kiun je alia okazo ludis Pariso. Inter ili mi ne provos elekti. La tasko estus ofenda, kaj mi ne kapablus ĝin entrepreni. Ĉar kiam mi rigardas ilin laŭvice, ĉu nian ĉefan gastigantinon mem, kies bona koro, kies tro bona koro, fariĝis proverbajo ĉe ĉiuj, kiuj ŝin

393

konas; aŭ ŝian fratinon, kiu estas ŝajne dotita per daŭra juneco, kaj kies kantado certe estis por ni ĉi-vespere surprizo kaj revelacio; aŭ, fine sed ne malpleje, kiam mi pripensas niam plej junan gastigantinon, talentan, gajan, laboreman, kaj la plej bonan el ĉiuj nevinoj — tiam, sinjorinoj kaj sinjoroj, mi konfesas, ke mi ne scius al kiu el ili mi devus aljuĝi la premion.”

Gabrielo ekrigardis malsupren al siaj onklinoj kaj, rimarkinte la larĝan rideton sur la vizaĝo de onklino Julia kaj la larmojn, kiuj venis al onklino Kanjo en la okulojn, li rapidis al sia fino. Galante li levis sian glason de portovino, dum ĉiu ĉeestanto fingrumis atende sian glason, kaj li diris laŭte:

“Ni tostu ilin ĉiujn kune. Ni trinku je ilia sano, riĉo, longa vivado, feliĉo kaj prospero; ke ili longe kaj daŭre gardu la fieran kaj memgajnitan lokon, kiun ili okupas en’sia profesio, kaj la honoratan kaj amatan lokon, kiun ili okupas en niaj koroj.”

Ĉiuj gastoj stariĝis, kun la glaso en la mano, kaj, sin turninte al la tri sidantaj sinjorinoj, kantis unuvoĉe sub la gvidado de sinjoro Browne:

Ĉar ili estas gajeguloj,
Ĉar ili estas gajeguloj,
Ĉar ili estas gajeguloj,
Tion nei ne povas li.

Onklino Kanjo senkaŝe uzis sian naztukon, kaj eĉ onklino Julia ŝajnis emociita. Freĉjo Malins batis la takton per sia desertforko, kaj la kantantoj turnis sin unuj al la aliaj, kvazaŭ ĉe harmonia konferenco, dum ili kantis kun emfazo:

Se ne mensogas li,
Se ne mensogas li,

Poste, denove sin turninte al siaj gastigantinoj, ili kantis:

Ĉar ili estas gajeguloj.
Ĉar ili estas gajeguloj,
Ĉar ili estas gajeguloj,
Tion nei ne povas li.

La postan aklamadon partoprenis multaj aliaj gastoj ekster la pordo de la manĝoĉambro, kaj ĝi plurfoje rekomenciĝis, dum Freĉjo Malins oficis kiel horestro, alte tenante sian forkon.

***

La penetra matena aero envenis en la vestiblon kie il staris, tiel ke onklino Kanjo diris:

394

“Iru fermi la pordon, mi petas. Sinjorino Malins ĝismorte malvarmumos.”

“Browne troviĝas ekstere, onklino Kanjo,” diris Maria Johana.

“Browne troviĝas ĉie,” diris onklino Kanjo, malaltigante la voĉon.

Maria Johana ridis je ŝia tono.

“Vere,” ŝi diris petolete, “li estas tre prizorgema.”

“Oni provizis lin, same kiel la gason, por la tuta Kristnaska festperiodo,” diris onklino Kanjo per la sama tono.

Ĉi-foje ŝi mem ridis bonhumore, kaj poste ŝi rapide aldonis:

“Sed petu lin enveni, Maria Johana, kaj fermi la pordon. Je Dio mi esperas, ke li ne aŭdis kion mi diris.”

Ĝuste en tiu momento malfermiĝis la ekstera pordo kaj envenis de sur la perono sinjoro Browne, ridetante, kvazaŭ lia koro nepre krevus. Li estis vestita per longa verda palto kun imitastrakanaj manumoj kaj kolumo, kaj li portis sur la kapo ovalan felan ĉapon. Li fingre montris laŭ la neĝokovrita kajo, de kie alvenis la sono de akra kaj daŭra fajfado.

“Edvardo alvokos al si ĉiujn taksiojn en la urbo Dublino,” li diris.

Gabrielo venis antaŭen el la malgranda manĝaĵejo malantaŭ la oficejo, pene surmetante la palton kaj, ĉirkaŭrigardante la vestiblon, li diris:

“Ĉu Grenjo ankoraŭ ne malsuprenvenis?”

“Ŝi vestas sin, Gabrielo,” diris onklino Kanjo.

“Kiu pianludas supre?” demandis Gabrielo.

“Neniu. Ĉiuj jam foriris.”

“Ho, ne, onklino Kanjo,” diris Maria Johana. “Bartell D’Arcy kaj fraŭlino O’Callaghan ankoraŭ ne foriris.”

“Ĉiuokaze, iu fuŝludas la pianon,” diris Gabrielo.

Maria Johana ekrigardis Gabrielon kaj sinjoron Browne, kaj diris tremante:

“Kiam mi vidas, kiel vi du sinjoroj estas ĉirkaŭvolvitaj, mi ja sentas la malvarmon. Mi certe ne volus entrepreni vian hejmenveturon je ĉi tiu horo.”

395

“Nenion mi pli amus ĝuste nun,” firme diris sinjoro Browne, “ol vere belan piedpromenadon en la kamparon aŭ rapidan kaleŝveturon kun rapidega ĉevalo inter la timonoj.”

“Iam ni posedis hejme tre bonan ĉevalon kun kariolo,” malgaje diris onklino Julia.

“La neniam forgesotan Joĉjon,” diris Maria Johana, ridante.

Ridis ankaŭ onklino Kanjo kaj Gabrielo.

“Nu, en kiu rilato estis Joĉjo tiel rimarkinda?” demandis sinjoro Browne.

“La mortinta kaj bedaŭrata Patriko Morkan, nia avo, tio estas,” klarigis Gabrielo, “ĝenerale konata en sia maljunaĝo kiel ‘la maljuna sinjoro’ estis gluboligisto.”

“Tamen, Gabrielo,” diris onklino Kanjo, ridante, “li vere estis posedanto de amelmuelejo.”

“Tutegale, ĉu temas pri gluo aŭ pri amelo,” diris Gabrielo, “la maljuna sinjoro posedis ĉevalon nomatan Joĉjo. Kaj Joĉjo laboradis en la muelejo de la maljuna sinjoro, ĉirkaŭirante por funkciigi la muelilon. Tio estis ja en ordo, sed jen la tragika afero pri Joĉjo. Iun belan tagon la maljuna sinjoro ekpensis, ke li volas veturi kun la altranguloj por ĉeesti militistan paradon en la parko.”

“Dio indulgu lian animon,” kompateme diris onklino Kanjo.

“Amen,” diris Gabrielo. “do, kiel mi volis diri, la maljuna sinjoro jungis Joĉjon, surmetis sian plej belan cilindran ĉapelon kaj sian plej belan kravategon, kaj veturis laŭ eminentega stilo el sia prapatra domego, ie apud Back Lane,* mi pensas.”

Pro la parolmaniero de Gabrielo ekridis ĉiuj, eĉ sinjorino Malins, kaj onklino Kanjo diris:

“Nu, Gabrielo, li vere ne loĝis en Back Lane. Tie troviĝis nur la muelejo.”

“El la domego de siaj prapatroj,” daŭrigis Gabrielo, “li veturis malantaŭ Joĉjo. Kaj ĉio bonege iris ĝis Joĉjo ekvidis la statuon de Reĝo Vilĉjo; kaj ĉu li enamiĝis al la ĉevalo, sur kiu sidas Reĝo Vilĉjo, aŭ ĉu li opiniis, ke li troviĝas ree en la muelejo, mi ne scias: mi scias nur tion, ke li komencis ĉirkaŭiradi la statuon.”

_____
* Back Lane = Malantaŭa vojeto.

396

Gabrielo paŝis cirkle en la vestiblo en siaj galoŝoj, dum la aliaj ridadis.

“La daŭre ĉirkaŭiradis,” diris Gabrielo, “kaj la maljuna sinjoro, kiu estis tre imponema maljunulo, treege indignis. ‘Nu, sinjoro! Kion vi intencas, sinjoro? Joĉjo! Joĉjo! Plej eksterordinara konduto! Mi ne povas kompreni la ĉevalon!’”

La ridadon, kiu sekvis la imitadon de la incidento fare de Gabrielo, interrompis sonora frapo sur la eksteran pordon. Maria Johana rapidis por ĝin malfermi kaj enlasis Freĉjon Malins. Freĉjo Malins, kun ĉapelo ŝovita malantaŭen sur la kapo, kaj kun ŝultroj ĝibigitaj pro la malvarmo, blovspiris kaj vaporis pro sia penado.

“Mi povis trovi nur unu taksion,” li diris.

“Ho, ni trovos duan apud la kajo,” diris Gabrielo.

“Jes,” diris onklino Kanjo. “Konsilinde, ke sinjorino Malins ne restu staranta en la trablovo.”

Ŝia filo kaj sinjoro Browne helpis al sinjorino Malins malsupreniri la peronon kaj, post multaj klopodoj, oni levis ŝin en la taksion. Freĉjo Malins engrimpis post ŝi kaj okupis longan tempon, sidigante ŝin komforte sur la seĝo, dum sinjoro Browne helpis al li per konsilado. Fine ŝi sidis komforte, kaj Freĉjo Malins invitis al sinjoro Browne, ke tiu ĉi envenu en la taksion.

Sekvis multe da konfuzita interparolado, kaj poste sinjoro Browne eniris en la taksion. La veturigisto sternis sian vojaĝtapiŝon sur siajn genuojn, kaj kliniĝis por aŭskulti la adreson. La konfuzo pligrandiĝis, kaj la veturigiston malsame instrukciis Freĉjo Malins kaj sinjoro Browne, el kiu ĉiu kliniĝis el unu fenestreto de la taksio. La malfacilaĵo estis scii, kie sur la vojo oni eltaksiigu sinjoron Browne, kaj de sur la perono onklino Kanjo, onklino Julia kaj Maria Johana helpis en la diskutado per kontraŭinstrukcioj kaj kontraŭdiroj kaj abunde da ridado. Kiom koncernis Freĉjo Malins, li estis nekapabla paroli, pro la ridado. Ĉiumomente li ŝovis la kapon en la fenestreton kaj el ĝi, ĉiufoje endanĝerigante sian ĉapelon, kaj diradis al sia patrino, kiamaniere progresas la diskutado, ĝis finfine sinjoro Browne kriis al la konfuzita veturigisto kontraŭ la bruego de ĉies ridado:

“Ĉu vi konas la kolegion Trinity?”

“Jes, sinjoro,” diris la taksiisto.

“Do, veturu ĝuste ĝis la pordegoj de la kolegio Trinity,” diris sinjoro Browne, “kaj poste ni diros al vi kien iri. Ĉu vi nun komprenas?”

“Jes, sinjoro,” diris la taksiisto.

397

“Flugu kvazaŭ birdo al la kolegio Trinity!”

“Certe, sinjoro,” diris la taksiisto.

Li vipis la ĉevalon, kaj la taksio brue foriris laŭ la kajo meze de ridado kaj adiaŭado.

Gabrielo ne iris ĝis la pordo kun la aliaj. Li restis en malluma parto de la vestiblo kaj suprenrigardis la ŝtuparon. Apud la supro de la unua parto de la ŝtuparo staris virino, ankaŭ en la ombro. Li ne povis vidi ŝian vizaĝon, sed li povis vidi la striojn terakotkolorajn kaj salmorozajn de ŝia jupo, kiun la ombro ŝajnigis nigra kaj blanka. Ŝi estis lia edzino. Ŝi apogis sin sur la balustrado, ion aŭskultante. Gabrielon surprizis ŝia senmoveco, kaj li streĉis siajn orelojn por same aŭskulti. Sed li povis aŭdi malmulton krom la bruo de la ridado kaj la diskutado sur la perono, kelkaj kordoj batataj ĉe la piano, kaj kelkaj notoj de kantanta vira voĉo.

Li staris senmova en la malluma vestiblo, provante kapti la arion, kiun kantis la voĉo, kaj rigardante supren al sia edzino. Troviĝis en ŝia sinteno ia gracieco kaj mistereco, kvazaŭ ŝi ion simbolus. Li demandis al si, kion simbolas virino staranta en ombro sur la ŝtuparo kaj auskultanta malproksiman muzikon. Se li estus pentristo, li ŝin pentrus en tiu sinteno. Ŝia mahelblua felta ĉapelo kontrastigus la bronzon de ŝia hararo kontraŭ la mallumeco, kaj la malhelaj strioj de ŝia jupo kontrastigus la helajn. Malproksima muziko — tiel li nomus la bildon, se le estus pentristo.

Oni fermis la eksteran pordon, kaj onklino Kanjo, onklino Julia, kaj Maria Johana venis tra la vestiblo, ridante.

“Nu, ĉu Freĉjo ne estas terura?” diris Maria Johana. “Li estas vere terura!”

Gabrielo diris nenion, sed fingre montris al la supro de la ŝtuparo, kie staris lia edzino. Nun, ĉar la ekstera pordo estis fermita, oni povis aŭdi pli klare la voĉon kaj la pianon. Gabrielo alte levis la manon, por ke ili silentiĝu. La kanto ŝajnis esti laŭ la malnova irlanda tonsistemo, kaj la kantanto ŝajnis esti necerta pri siaj vortoj, kiel ankaŭ pri sia voĉo. La voĉo, kiun faris lamenta la distanco kaj la raŭkeco de la kantanto, malforte ornamis la kadencon de la ario per vortoj, kiuj esprimis la malĝojon:

Ho, la pluvo falas sur miajn pezajn harojn,
Kaj la roso malsekigas mian haŭton.
Mia bebo kuŝas frida...

“Ho,” ekkriis Maria Johana, “tio estas Bartell D’Arcy, Kiu nun kantas, kvantam li tute ne volis kanti dum la vespero. Ho, mi petos al li kanti antaŭ ol li foriros.”

398

“Ho, faru tion,” diris onklino Kanjo.

Maria Johana frotpasis la aliajn kaj kuris al la ŝtuparo, sed antaŭ ol ŝi ĝin atingis la kantado ĉesiĝis kaj oni abrupte fermis la pianon.

“Ho, kiel domaĝe!” ŝi kriis. “Ĉu li venas malsupren, Grenjo?”

Gabrielo aŭdis sian edzinon respondi jese, kaj vidis ŝin veni malsupren al ili; kelkajn paŝojn post ŝi venis sinjoro Bartell D’Arcy kaj fraŭlino O’Callaghan.

“Ho, sinjoro D’Arcy,” kriis Maria Johana, “vi agis vere malestiminde, tiel ĉesante ĝuste kiam nin ravis vin aŭskulti!”

“Dum la tuta vespero mi provis lin persvadi” diris fraŭlino O’Callaghan, “kaj la samon faris sinjorino Conroy, kaj li diris al ni, ke li suferas de severa malvarmumo kaj tial ne kapablas kanti.”

“Ho, sinjoro D’Arcy,” diris onklino Kanjo, “tio, kion vi diris, ja estis granda mensogo.”

“Ĉu vi ne povas aŭdi, ke mi estas tiel raŭka kiel korvo?” malafable diris sinjoro D’Arcy.

Li iris rapide en la manĝaĵejon kaj surmetis la palton. La aliaj, konsternite de lia malĝentila parolo, povis trovi nenion por diri. Onklino Kanjo sulkigis la frunton kaj signis al la aliaj, ke ili delasu la aferon. Sinjoro D’Arcy staris, zorge vindante al si la kolon kaj sulkigante la frunton.

“Kulpas la vetero,” diris onklino Julia, post paŭzo.

“Jes, ĉiu havas malvarmumon,” rapidis diris onklino Kanjo.

“Oni diras,” diris Maria Johana, “ke ni ne havis tian neĝofalon dum la pasintaj tridek jaroj, kaj mi legis hodiaŭ matene en la jurnaloj, ke la neĝo estas ĉiea tra la tuta Irlando.”

“Mi amas la aspekton de la neĝo,” malĝoje diris onklino Julia.

“Ankaŭ mi,” diris fraŭlino O’Callaghan. “Mi opinias, ke Kristnasko vere ne estas Kristnasko se tiam ni ne havas neĝon sur la tero.”

“Sed al kompatinda sinjoro D’Arcy ne plaĉas la neĝo,” diris onklino Kanjo, ridetante.

Sinjoro D’Arcy elvenis el la manĝaĵejo, tute vindita kaj butonumita, kaj per penta voĉo li diris al ili la historion pri sia malvarmumo. Ĉiu proponis al li

399

konsilon, kaj diris, ke tio estas granda domaĝo, kaj rekomendis al li tre atente zorgo pri sia gorĝo pro la nokta aero. Gabrielo observadis sian edzinon, kiu ne partoprenis la konversacion. Ŝi staris ĝuste sub la polvokovrita superporda fenestreto, kaj la gasflamo prilumis la riĉan bronzkoloron de ŝiaj haroj, kiujn li vidis ŝin sekigi antaŭ la kameno kelkajn tagojn antaŭe. Ŝi havis la saman sintenon, kaj ŝajnis ne konscii pri la konversaciado ĉirkaŭ ŝi. Fine ŝi sin turnis al ili, kaj Gabrielo vidis, ke ŝiaj vangoj estas ruĝaj kaj ke ŝiaj okuloj brilas. Subita tajdo de ĝojo elsaltis el lia koro.

“Sinjoro D’Arcy,” ŝi diris, “kio estas la nomo de tiu kanto, kiun vi kantis?”

“Ĝi estas nomata La junulino el Aughrim, diris sinjoro D’Arcy, “sed ne prosperis al mi ĝin bone memori. Sed kial? Ĉu vi ĝin konas?”

La junulino el Aughrim,” ŝi ripetis. “Mi ne povis memori ĝian nomon.”

“Ĝi estas tre bela ario,” diris Maria Johana. “Mi bedaŭras, ke via voĉo ne estis en bona ordo hodiaŭ vespere.”

“Nu, Maria Johana,” diris onklino Kanjo, “ne incitu sinjoron D’Arcy. Mi ne permesas, ke oni lin incitu.”

Konstatante, ke ĉiuj estas pretaj por foriri, ŝi ilin kondukis ĝis la ekstera pordo, kie oni bonnoktis sin:

“Nu, bonan nokton, onklino Kanjo, kaj dankon pro la agrabla vespero.”

“Bonan nokton, Gabrielo! Bonan nokton, Grenjo!”

“Bonon nokton, onklino Kanjo, kaj elkoran dankon. Bonan nokton, onklino Julia.”

“Ho, bonan nokton, Grenjo, mi vin ne vidis antaŭe.”

“Bonan nokton, sinjoro D’Arcy. Bonan nokton, fraŭlino O’Callaghan.”

“Bonan nokton, fraŭlino Morkan.”

“Bonon nokton, denove.”

“Bonan nokton al ĉiuj. Sekuran hejmenrevenon.”

“Bonan nokton. Bonan nokton.”

La mateno estis ankoraŭ malluma. Malklara flava lumo pendis peze super la domoj kaj la rivero; kaj la ĉielo ŝajne malsupreniĝadis. Sub la piedoj estis

400

ŝlime, kaj nur strioj kaj makuloj da neĝo kuŝis sur la tegmentoj, sur la parapetoj de la kajo, kaj sur la balustradoj de la subternivelaj kortetoj. La stratlanternoj ankoraŭ ruĝe bruladis en la malhela aero kaj, trans la rivero, la palaco de la Kvar Kortumoj elstaris minace kontraŭ la peza ĉielo.

Ŝi iradis antaŭ li kun sinjoro Bartell D’Arcy, kun siaj ŝuoj en bruna pakaĵo puŝita sub unu brakon kaj kun la jupo mane supretenata pro la ŝlimo. Ŝi ne plu posedis sintenan graciecon, sed la okuloj de Gabrielo ankoraŭ brilis de feliĉo. La sango fluegis tra liaj vejnoj, kaj tra lia cerbo tumultis pensoj fieraj, ĝojaj, teneraj, bravaj.

Ŝi iris antaŭ li tiel facile kaj tiel rekte, ke li sopiris kuri senbrue post ŝi, kapti ŝin je la ŝultroj, kaj diri ion naivan kaj ameman al ŝi en la orelon. Ŝi ŝajnis al li tiel malforta, ke li sopiris defendi ŝin kontraŭ io kaj poste resti sola kun ŝi. Momentoj el ilia sekreta kunvivado krevis kvazaŭ steloj en lia memoro. Heliotropkolora koverto kuŝis apud lia matenmanĝa taso, kaj li ĝin mane karesadis. Birdoj pepadis inter la hedero, kaj la suna araneaĵo de la kurteno trembriladis sur la planko; li ne povis manĝi pro sia feliĉo. Ili staris sur la homplena fervoja kajo, kaj li metis bileton en la varmetan polmon de ŝia ganto. Li staradis kun ŝi en la malvarmo, enrigardante tra kraditan fenestron al viro, kiu faras botelojn en muĝanta forno. Estis tre malvarme. Ŝia vizaĝo, bonodoranta en la malvarma aero, estis tute proksima al lia, kaj subite li kriis al la viro antaŭ la forno:

“Ĉu la fajro estas varmega, sinjoro?”

Sed pro la bruo de la forno la viro ne povis aŭdi lin. Tiom pli bone. Alie li eble respondus malĝentile.

Ondo de eĉ pli tenera ĝojo eskapis el lia koro kaj fluegis en varma inundo tra liaj arterioj. Kvazaŭ la dolĉa fajro de steloj, momentoj el ilia kunvivado, pri kiuj neniu scias aŭ iam scios, malfermiĝis antaŭ lia memoro kaj ĝin lumigis. Li sopiris revoki al ŝi tiujn momentojn, forgesigi al ŝi la jarojn de ilia teda kunekzistado, kaj memorigi al ŝi nur iliajn momentojn de ekstazo. Ĉar li sentis, ke la jaroj estingis la fajron nek en lia animo nek en ŝia. Iliaj infanoj, lia verkado, ŝiaj mastrumaj prizorgoj, tute ne estingis la mildan fajron en iliaj animoj. En unu letero, kiun li tiam skribis al ŝi, li diris: “Kial ĉi tiaj vortoj ŝajnas al mi tiel seninteresaj kaj senvarmaj? Ĉu tial, ke ne ekzistas vorto sufice tenera por esti via nomo?”

Kvazaŭ malproksima muziko ĉi tiuj vortoj, kiujn li skribis antaŭ jaroj, portiĝis al li el la pasinteco. Li sopiris troviĝi sola kun ŝi. Kiam jam foriris la aliaj, kiam li kaj ŝi estos en la hotelĉambro, tiam ili estos solaj inter si. Li ŝin milde vokos:

“Grenjo!”

401

Eble ŝi ne tuj aŭdos; sendube ŝi sin senvestigos. Poste io en lia voĉo frapos ŝin. Ŝi sin turnos kaj lin rigardos.

Ĉe la angulo de la strato Winetavern ili renkontis taksion. Lin kontentigis ĝia klakbruo, ĉar ĝi evitigis al li la konversacion. Ŝi elrigardis el la fenestreto kaj ŝajnis lacigita. La aliaj diris nur kelkajn vortojn montrante ian konstruaĵon aŭ straton. La ĉevalo lace galopadis sub la malhela matena ĉielo, trenante sian malnovan klakeman keston post siaj kalkanoj, kaj Gabrielo troviĝis denove en taksio kun ŝi, galopante por trafi la boaton, galopante al ilia mielmonato.

Dum la taksio veturis trans la ponto O’Connell, fraŭlino O’Callaghan diris:

“Estas dirate, ke oni neniam transiras la ponton O’Connell sen vidi blankan ĉevalon.”

“Ĉi-foje mi vidas blankan viron,” diris Gabrielo.

“Kie?” demandis sinjoro Bartell D’Arcy.

Gabrielo montris la statuon, sur kiu kuŝis neĝomakuloj. Poste li klinis la kapon familiare al ĝi kaj svingis la manon.

“Bonan nokton, Danĉjo,” li gaje diris.

Kiam la taksio haltis antaŭ la hotelo, Gabrielo elsaltis kaj, malgraŭ la protesto de sinjoro Bartell D’Arcy, pagis al la veturigisto. Li donis al la viro unu ŝilingon pli ol la veturkosto. La viro lin salutis kaj diris:

“Prosperan Novan Jaron al vi, sinjoro!”

“La samon al vi!” kore diris Gabrielo.

Ŝi sin apogis sur lia brako dum ŝi eliris el la taksio kaj dum ŝi staris ĉe la vojrando, bonnoktante al la aliaj. Ŝi sin apogis facile sur lia brako, tiel facile kiel kiam ŝi dancis kun li antaŭ kelkaj horoj. Tiam li sentis fieron kaj feliĉon; li estis feliĉa, ke ŝi apartenas al li; li estis fiera pro ŝia gracieco kaj pro ŝia edzineca sinteno. Sed nun, post la reflamigo de tiom da memoroj, la unua tuŝo de ŝia korpo, muzika kaj stranga kaj parfumita, irigis tra li akran voluptodoloron. Ŝirmate de ŝia silento, li premis ŝian brakon al sia flanko kaj, dum ili staris ĉe la hotelpordo, li sentis, ke ili eskapis de siaj vivoj kaj devoj, eskapis de la hejmo kaj de la amikoj, kaj kune forkuris kun senbridaj kaj brilaj koroj al nova aventuro.

Maljunulo dormetadis sur granda kapuĉhava seĝo en la vestiblo. Li bruligis kandelon en la oficejo kaj antaŭiris ilin al la ŝtuparo. Ili silente lin sekvis; iliaj piedoj malleviĝis kun obtuzaj batbruoj sur la dike tapiŝitajn ŝtupojn. Ŝi

402

supreniris la ŝtuparon malantaŭ la pordisto, kun la kapo klinita pro la suprenirado, kun la malfortaj ŝultroj kurbigitaj kvazaŭ pro ŝarĝo, kun la jupo strike zonita ĉirkaŭ ŝia korpo. Li volus jeti la brakojn ĉirkaŭ ŝiajn koksojn kaj teni ŝin senmove, ĉar liaj brakoj tremis de la pasia deziro ŝin teni, kaj nur la premado de liaj ungoj kontraŭ la platojn de liaj manoj bridis la sovaĝan impulson de lia korpo. La pordisto haltis sur la ŝtuparo por trankviligi sian vaksgutigantan kandelon. Haltis ankaŭ ili sur la ŝtupoj sub li. En la silento Gabrielo povis aŭdi, ke la fandita vakso falas en la pleteton, kaj ke la propra koro batas kontraŭ liajn ripojn.

La pordisto kondukis ilin tra koridoro kaj malfermis pordon. Poste li metis sian nestabilan kandelon sur tualettablon kaj demandis, je kioma horo oni devos ilin veki en la mateno.

“Je la oka,” diris Gabrielo.

La pordisto montris la ŝaltilon por la elektra lumo kaj komencis murmuri senkulpigon, sed Gabrielo lin interrompis.

“Lumon ni ne volas. Ni ricevas sufiĉe da lumo el la strato. Kaj jen,” li aldonis, montrante la kandelon, “bonvolu forpreni tiun belan objekton, mi petas.”

La pordisto reprenis sian kandelon, sed malrapide, ĉar lin surprizis tia nova ideo. Poste li murmure bonnoktis kaj eliris. Gabrielo ŝlosis la seruron.

Palega lumo el la stratlanterno kuŝis en longa radio etendiĝanta de unu fenestro ĝis la pordo. Gabrielo jetis sian palton kaj sian ĉapelon sur kanapon kaj transiris la ĉambron al la fenestro. Li elrigardis malsupren sur la straton, por ke lia emocio iom trankviliĝu. Poste li sin turnis kaj apogis sin al komodo kun sia dorso al la lumo. Ŝi jam demetis sian ĉapelon kaj sian mantelon, kaj nun staris antaŭ granda svingspegulo, malagrafante sian veston ĉe la talio. Gabrielo paŭzis kelkmomente, ŝin rigardante, kaj poste diris:

“Grenjo!”

Ŝi sin malrapide deturnis for de la spegulo kaj iris al li laŭ la lumradio. Ŝia vizaĝo aspektis tiel serioza kaj laca, ke la vortoj ne volis trapasi la lipojn de Gabrielo. Ne, ankoraŭ ne venis la momento.

“Vi aspektas laca,” li diris.

“Mi estas iom laca,” ŝi respondis.

“Vi ne sentas vin malsana aŭ malforta?”

“Ne, nur laca — estas nenio pli.”

403

Ŝi plu iris ĝis la fenestro kaj staris tie, elrigardante. Gabrielo denove atendis kaj, timante ke lin tuj venkos manko de sinfido, li diris abrupte:

“Cetere, Grenjo!”

“Kio estas?” 

“Vi konas tiun kompatindulon Malins?” li diris rapide.

“Jes. Kio pri li?”

“Nu, kompatindulo, li estas simpatia tipo, finfine,” daŭrigis Gabrielo per malsincera tono. “Li repagis al mi tiun pundon, kiun mi pruntis al li, kaj tion mi vere ne antaŭvidis. Estas domaĝe, ke li ne volis resti for de tiu Browne, ĉar vere li ne estas malbonulo.”

Nun li tremis de ĉagreno. Kial ŝi aspektas tiel distrita? Li ne sciis, kiel komenci. Ĉu ankaŭ ŝi estas ĉagrenita pri io? Se nur ŝi sin turnus al li aŭ venus al li propramove! Preni ŝin tian, kia ŝi estas, estus brute. Ne, li devas unue vidi en ŝiaj okuloj ian varmon. Li sopiris venki ŝian strangan humoron.

“Kiam vi pruntis al li la pundon?” ŝi demandis, post paŭzo.

Gabrielo penis deteni sin, ke li ne ekparolu krude pri la drinkema Malins kaj la pundo. Li sopiris krii al ŝi el sia animo, premegi ŝian korpon kontraŭ sian, ŝin superregi. Sed li diris:

“Ho, je Kristnasko, kiam li malfermis tiun etan vendejon de Kristnaskaj salutkartoj en la strato Henry.”

Li estis tiel febre kolera kaj voluptema, ke li ne aŭdis ŝin veni de la fenestro. Ŝi staris antaŭ li dum momento, lin rigardante laŭ stranga maniero. Poste, levante sin subite sur la piedpintoj kaj apogante la manojn facile sur liaj ŝultroj, ŝi lin kisis.

“Vi estas tre malavara homo, Gabrielo,” ŝi diris.

Gabrielo, tremante de raviĝo pro ŝia subita kiso kaj pro la kuriozeco de ŝia frazo, metis la manojn sur ŝiajn harojn kaj komencis ilin glatigi, apenaŭ tuŝante ilin per la fingroj. La lavado faris ilin belaj kaj brilaj. Lia koro superplenis de feliĉo. Ĝuste kiam li tion sopiris, ŝi venis propramove al li. Eble ke ŝiaj pensoj kunkuris kun liaj. Eble ke ŝi sentis la impeteman volupton, kiu estis en li, kaj ke poste venis al ŝi cedema humoro. Nun, post kiam ŝi tiel facile venkiĝis de li, li demandis al si, kial li estis tiel hezitema.

Li staris, tenante ŝian kapon inter la manoj. Poste, rapide kaj glite ĉirkaŭprenante ŝin per unu brako kaj tirante ŝin al si, li mallaŭte diris:

404

“Grenjo, karulino mia, pri kio vi pensas?”

Ŝi nek respondis nek tute cedis al lia brako. Li diris denove, mallaŭte:

“Diru al mi pri kio temas, Grenjo, Mi pensas, ke mi tion scias. Ĉu mi scias?”

Ŝi ne tuj respondis. Poste ŝi diris, eksplodante en larmojn:

“Ho, mi pensas pri tiu kanto, La junulino el Aughrim.”

Subite ŝi sin liberigis for de li, kuris al la lito, kaj — ĵetante la brakojn trans la litkapon — kaŝis la vizaĝon. Dum momento Gabrielo staris tute senmove, kaj poste li sekvis ŝin. Pasante antaŭ la spegulego, li sin ekvidis laŭ tuta sia alto, sian larĝan, bone plenigitan ĉemizfronton, la vizaĝon, kies esprimo ĉiam lin perpleksis, kiam li ĝin vidis en spegulo, kaj siajn briletantajn orumrandajn okulvitrojn. Li haltis kelke da paŝoj antaŭ ŝi kaj diris:

“Kio estas pri la kanto? Kial ĝi vin plorigas?”

Ŝi levis la kapon de sur la brakoj kaj sekigis al si la okulojn per la dorso de la mano, kvazaŭ infano. Eniris en lian voĉon noto pli bonkora, ol li tion intencis.

“Kial, Grenjo?”

“Mi pensas pri persono, kiu antaŭlonge kutimis kanti tiun kanton.”

“Kaj kiu estis tiu persono antaŭlonga?” ridetante demandis Gabrielo.

“Ĝi estis persono, kiun mi konis en Galway, kiam mi loĝadis ĉe mia avino,” ŝi diris.

La rideto forpasis de sur la vizaĝo de Gabrielo. Obtuza kolero komencis reformiĝi en la malantaŭo de lia menso, kaj la obtuzaj fajroj de lia volupto komencis kolere ardi en liaj vejnoj.

“Iu, kiun vi amis?” li ironie demandis.

“Li estis juna knabo, kiun mi iam konis,” ŝi respondis, “nomata Mihaelo Furey. Li kutimis kanti tiun kanton, La junulino el Aughrim. Li estis tre malfortika.”

Gabrielo silentis. Li ne volis, ke ŝi pensu, ke lin interesas tiu malfortika knabo.

“Mi povas vidi lin tiel klare,” ŝi diris post momento. “Tiajn okulojn li havis; grandajn, malhelajn okulojn! Kaj en ili tian esprimon, tian esprimon!”

405

“Ho, vi do amas lin?” diris Gabrielo.

“Mi kutimis piedpromeni kun li,” ŝi diris, “kiam mi loĝadis en Galway.”

Penso flugis tra la menso de Gabrielo.

“Eble tial vi volis iri al Galway kun tiu knabino Ivors?” li malvarme diris.

Ŝi lin ekrigardis kaj demandis kun surprizo:

“Pro kio?”

Ŝiaj okuloj naskis ĉe Gabrielo embarason. Li levis la ŝultrojn kaj diris:

“Kiel mi sciu? Pro renkontiĝi kun li, eble.”

Ŝi silente rigardis for de li laŭ la lumradio en direkto al la fenestro.

“Li mortis,” ŝi fine diris. “Li mortis, kiam li havis nur dek sep jarojn. Ĉu ne estas terura afero, morti tiel juna?”

“Kio li estis?” demandis Gabrielo, ankoraŭ ironie.

“Li laboris en la gasfabriko.”

Gabrielo sentis sin humiligita pro la fiasko de sia ironio kaj pro tio, ke elvokiĝis el inter la mortintoj ĉi tiu figuro, knabo el la gasfabriko. Dum li estis plena de memoroj pri ilia sekreta kunvivado, plena de tenero kaj ĝojo kaj pasio, ŝi mense komparis lin kun alia. Lin atakis hontiga konscio pri lia propra persono. Li vidis sin ridinda figuro, kiu agas kiel kurknabo por siaj onklinoj, nervoza, bonintenca sentimentalulo, kiu oratoras antaŭ trivialuloj kaj idealigas siajn proprajn ridindajn voluptosentojn, la kompatinda stultulo, kiun li ekvidis en la spegulo. Instinkte li turnis la dorson plie al la lumo, timante, ke ŝi vidus la honton, kiu brulas sur lia frunto.

Li provis konservi sian tonon de malvarma pridemandado, sed kiam li parolis lia voĉo estis humila kaj indiferenta.

“Mi supozas, ke vi amis ĉi tiun Mihaelon Furey, Grenjo?” li diris.

“Tiutempe mi lin profunde amis,” ŝi diris.

Ŝia voĉo estis vualita kaj malgaja. Gabrielo, kiu nun sentis, ke estus senutile provi ŝin konduki tien, kien li antaŭe intencis, karesis unu ŝian manon kaj diris, same malgaje:

“Kaj pro kio li mortis tiel juna, Grenjo? Ĉu pro la ftizo?”

406

“Mi pensas, ke li mortis pro mi,” ŝi respondis.

Malklara terursento atakis Gabrielon je ĉi tiu respondo, kvazaŭ — ĝuste en tiu horo, en kiu li esperis triumfi — iu nepalpebla kaj venĝema kreitaĵo venus kontraŭ lin, amasigante fortojn kontraŭ li en sia malklara mondo. Sed li skue liberigis sin de ĝi kun peno de la racio, kaj daŭre karesis al ŝi la manon. Li ne plu pridemandis ŝin, ĉar li sentis, ke ŝi propravole klarigos al li. Ŝia mano estis varma kaj malseketa; ĝi ne reagis al lia tuŝo, sed li daŭre ĝin karesis tiel same, kiel li en tiu printempa mateno karesis ŝian unuan leteron al li.

“Gi okazis dum la vintro,” ŝi diris, “proksimume en la komenco de la vintro, kiam mi intencis forlasi la hejmon de mia avino por veni en la ĉi-tiean konventon kaj tiutempe li malsanis en sia loĝejo en Galway kaj oni ne permesis al li eliri el la domo kaj oni skribis por averti liajn gepatrojn en Oughterard. Li estas en marasmo, oni diris, aŭ iel simile. Mi vere neniam sciis precize.”

Ŝi paŭzis dum momento kaj suspiris.

“Kompatindulo,” ŝi diris. “Li multe amis min, kaj li estis tiel aminda knabo. Ni kutimis kune promeni, piede vi scias, Gabrielo, kiel oni faras en la kamparo. Li intencis studi la kantadon, sed tion neebligis lia sanstato. Li posedis tre belan voĉon, kompatinda Mihaelo Furey.”

“Jes, kaj poste?” demandis Gabrielo.

“Kaj kiam venis la tempo, ke mi forlasu Galway kaj venu en la konventon, li statis multe pli malbone, kaj oni ne permesis al mi viziti lin; mi do skribis al li leteron, en kiu mi sciigis al li, ke mi iros en Dublinon kaj ke mi revenos en la somero, kaj ke mi esperas, ke tiam li estos denove sana.”

Ŝi paŭzis dum momento por regi sian voĉon, kaj poste daŭrigis:

“Poste, en la nokto antaŭ mia foriro, mi troviĝis en la hejmo de mia avino, sur la Insulo de la Monaĥinoj, kie mi pretigis mian pakaĵon, kaj mi aŭdis, ke iu ĵetas gruzon kontraŭ la fenestron. La fenestro estis tiel malseka, ke mi povis nenion vidi; do mi kuris malsupren tia, kia mi estis, kaj glitiris el la malantaŭo de la domo en la ĝardenon, kaj jen la kompatindulo, kiu staras ĉe la fundo de la ĝardeno tremante pro la malvarmo.”

“Kaj ĉu vi ne diris al li, ke li reiru?” demandis Gabrielo.

“Mi petegis al li, ke li tuj hejmeniru, kaj mi diris al li, ke lin mortigos la pluvo. Sed li diris, ke li ne volas plu vivi. Nun mi povas tiel klare vidi liajn okulojn! Li staris ĉe la fino de la muro, kie troviĝis arbo.”

“Kaj ĉu li iris hejmen?” demandis Gabrielo.

407

“Jes, li iris hejmen. Kaj, post kiam mi estis en la konvento nur unu semajnon, li mortis, kaj oni lin enterigis en Oughterard, de kie devenis liaj gepatroj. Ho, la tago en kiu mi sciiĝis, ke li mortis!”

Ŝi ĉesis, sufokiĝante de plorspasmoj kaj, venkite de la emocio, ŝi sin jetis kun la vizaĝo malsupre sur la liton, plorante sur la litkovrilon. Gabrielo tenis ŝian manon ankoraŭ unu momenton, sendecide, kaj poste, ne volante sin trudi antaŭ ŝia malĝojo, milde lasis ĝin fali kaj iris kviete al la fenestro.

Ŝi profunde dormis.

Gabrielo, sin apogante sur la kubuto, neofendite rigardadis dum kelkaj momentoj ŝiajn implikitajn harojn kaj ŝian duone malfermitan buŝon, aŭskultante ŝian profundan spiradon. Do tiun amaferon ŝi jam spertis dum sia vivo; por ŝi mortis viro. Apenaŭ doloris al li nun, kiam li pensis pri tio, kiel malgravan rolon li, ŝia edzo, ludis en ŝia vivo. Li ŝin rigardis dum ŝi dormis, kvazaŭ li kaj ŝi neniam vivus kune kiel edzo kaj edzino. Liaj scivolemaj okuloj longe restadis sur ŝia vizaĝo kaj ŝiaj haroj kaj, dum li pensis pri tio, kia ŝi nepre estis tiam, en tiu tempo de sia unua knabineca belo, eniris en lian animon stranga amikeca kompato por ŝi. Li ne volis diri eĉ al si, ke ŝia vizaĝo ne plu estas bela, sed li sciis, ke ĝi ne plu estas tiu vizaĝo, pro kiu Mihaelo Furey defiis la morton.

Eble ŝi ne diris al li la tutan historion. Liaj okuloj sin turnis al la seĝo, sur kiun ŝi jetis kelkajn siajn vestojn. Jupa rubando pendis ĝis la planko. Unu boto staris rekte, sed ĝia malrigida suproledo estis falinta planken; la alia boto kuŝis sur sia flanko. Li miris pri sia tumulto da emocioj de antaŭ unu horo. De kio ĝi devenis? De la vespermanĝo ĉe lia onklino, de lia propra malprudenta parolado, de la vino kaj la dancado, de la gajeco dum la bonnoktado en la vestiblo, de la plezuro de la promeno laŭflanke de la rivero en la neĝo. Kompatinda onklino Julia! Ankaŭ ŝi baldaŭ fariĝos ombro, simila al la ombroj de Patriko Morkan kaj ties ĉevalo. Momente li kaptis tiun marasman esprimon sur ŝia vizaĝo dum ŝi kantis Vestite por la Nupto. Eble li baldaŭ sidos en tiu sama salono, nigre vestita, kun la cilindra ĉapelo sur la genuoj. La rulkurtenoj estos mallevitaj, kaj onklino Kanjo sidos apud li, plorante kaj blovpurigante la nazon kaj dirante al li, kiel Julia mortis. Li serĉos en la menso kelkajn vortojn, kiuj ŝin eble konsolos, kaj trovos nur vortojn senefikajn kaj senutilajn. Jes, jes; tre baldaŭ tio okazos.

La aero en la ĉambro malvarmigis al li la ŝultrojn. Li zorge etendis sin sub la littukojn, kaj kuŝiĝis apud sia edzino. Unu post la alia, ili ĉiuj fariĝas ombroj. Pli bone kuraĝe pasi en tiun alian mondon, en la plena gloro de ia pasio, ol senfortiĝi kaj velki malgaje pro la maljuneco. Li pensis pri tio, ke tiu, kiu kuŝas apud li, ŝlosis en la koron dum tiom multe da jaroj tiun bildon de la okuloj de sia amanto, kiam li diris al ŝi, ke li ne plu volas vivi.

408

Bonvolaj larmoj plenigis al Gabrielo la okulojn. Neniam antaŭe li mem spertis tian senton pri virino, sed li sciis, ke tiu sento nepre estas la amo. La larmoj pli dense kolektiĝis en liaj okuloj, kaj en la neplena mallumo li imagis, ke li vidas la figuron de juna viro, kiu staras sub gutiganta arbo. Proksime troviĝas aliaj figuroj. Lia animo alproksimiĝis al tiu regiono, kie loĝas la vastaj aroj de la mortintoj. Li konsciis, sed ne povis kompreni, ilian kaprican kaj flagretantan ekziston. Lia propra memo forvelkis en grizan nepalpeblan mondon; la solida mondo mem, kiun ĉi tiuj mortintoj iam enloĝis, dissolviĝis kaj ŝrumpis.

Kelkaj malpezaj frapetoj sur la vitron igis lin sin turni al la fenestro. Rekomencis neĝi. Dormeme li rigardis la flokojn, arĝentajn kaj malhelajn, kiuj faladis oblikve kontraŭ la lamplumo. Venis la horo, en kiu li devas komenci sian vojaĝon en la okcidenton. Jes, pravis la ĵurnaloj: la neĝo estas ĝenerala tra tuta Irlando. Faladis la neĝo sur ĉiun parton de la malhela centra ebenaĵo, sur la senarbajn montetojn; faladis ĝi milde sur la Marĉon de Allen kaj, pli okcidente, milde faladis en la malhelajn ribelemajn ondojn de la rivero Shannon. Ĝi faladis ankaŭ sur ĉiun parton de la soleca tombejo sur la monteto, kie kuŝis enterigite Mihaelo Furey. Ĝi kuŝis dense amasigite sur la malrektaj krucoj kaj tombomonumentoj, sur la palisetoj de la pordeto, sur la dezertaj dornoj. Lia animo malrapide svenis, dum li aŭdis la neĝon faladi mallaŭte tra la universo kaj mallaŭte faladi sur ĉiujn vivantojn kaj mortintojn, kvazaŭ la malsupreniro al ilia ekstrema fino.

409


FONTO: Joyce, James. “La mortintoj” (The dead), trad. Alec Venture, en Angla Antologio II: 1800-1960, red. D-ro Albert Goodheir, kun enkonduka eseo de D-ro Marjorie Boulton  (London: Esperanto Association of Britain, 1987), p. 370-409.

Noto: Mi faris kelkajn korektojn de evidentaj preseraroj. — RD


Enkonduko: Resuma skizo pri la angla literaturo post 1800
de Marjorie Boulton

James Joyce & Esperanto: Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Angla Antologio - Vikipedio


Home Page | Site Map | What’s New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors’ Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 October 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain