Ĉielregno

Vselovod Ivanov
(L. Ivn, pseŭd.)

Ho, di‑benita lando de l’ prudento,
homecon vian gardu kun ĵaluz’,
modelo restu vi por ĉiu gento,
evitu reton de l’ milita ruz’.
por ke, se nove flagros venĝoflamo,
blasfemos veoj, fluos sangofont’.
eĉ tiam restu unu land’ de l’ amo
por trovi le fidon pri l’ estont’.

Julio Baghy: “En Svislando”.


Ho, di‑benita lando de l’ prudento,
hotelo oportuna de l’ tutmond’,
mirakla uj’ de paco kaj silento,
kaj rifuĝej’ por ajna vagabond’.

Homecon vian gardu kun ĵaluzo,
(Ĝi estas via ŝildo kaj reklam’.)  
Kaj ne forgesu lasi sen akuzo
murdiston fian! Estu for malam’!

Modelo restu vi por ĉiu gento,
ho, respubliko, kie mankas strik’,
kaj kie burĝo pia, diligenta
laboras mem (laŭ Kristo!) en fabrik’.

Evitu reton de l’ milita ruzo,
(Milito estas tre dangera ŝerc’!),
pli bone zorgu, zorgu, ke sen uzo
ne restu via reto de komerc’.

Por ke, se nove flagros venĝoflamo
kun akompano de ŝrapnela ŝpruc’,
vi restu ripozhejm’ (komforta, fama),
la hospital’ de burĝa “Ruĝa Kruc’”.

Blasfemos veoj, fluos sangofonto,
kaj malstabilos la milita ŝanc’.
Sed vi ne tremu: el alia fonto
vi ĉerpos fidon pri aktiv‑bilanc’.

Eĉ tiam restu unu land’ de l’ amo,
de l’ am’ al frank’, dolaro, marko, lir’.
Pri via toleremo ekdeklamos
pac‑trubadur’, l’ amanta kavalir’.

Por trovi ie fidon pri estonto
al viaj lagoj fuĝas burĝa band’.
Sed pelos ĝin revolucia tondro
Terkoron sondi sur la laga fund’.



FONTO: Ivanov, Vselovod P. (L. Ivn, pseŭd.): "Ĉielregno," el Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, redaktis William Auld, 2-a eldono (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio), p. 85-6.


Ruĝa Geedziĝo de L. Ivn

Funebra vespero de L. Ivn

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Alireteje / On other sites:

Laboristino de L. Ivn

Vselovod Ivanov - Vikipedio

Vsevolod Ivanov (OLE)

On Vselovod P. Ivanov
in Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto by Geoffrey Sutton


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 October 2009

Site ©1999-2015 Ralph Dumain