Leo Vulfoviĉ en sia artikolo Vivuloj sur Marso (en Eventoj, 1/julio 1997, n-ro 129, p. 8) surpaperigas tre mankhavan bildon kun kelkaj ekzemploj de verkoj en la sciencfikcia ĝenro temantaj pri Marso. Efektive, tiu speciala branĉo de scienc-fantazia literaturo estas reprezentata de centoj da romanoj kaj noveloj rakontantaj pri vivantaj estuloj sur la Ruĝa planedo. La emfazo de Vulfoviĉ montras, ke anstataŭ mencii pli gravajn, mondfamajn verkojn, li tro detale skribas pri du romanoj aperintaj premiere en la rusa — Ruĝa stelo de Aleksandr Bogdanov kaj Aelita de Aleksej N. Tolstoj.
Same kiel multaj aliaj misinformitaj kaj naivaj esperantistoj, la artikol-verkinto supozas, ke esperanto estas la ideala lingvo por interkomunikado kun aliaj mondoj en la Universo, kaj precipe nia fratina planedo Marso estas perfekta ĉirkaŭmedio por disvastigo de esperanto. Estas ja nekompreneble, ke li preteratentis la solan Mars-romanon, Invito al ĉielo de James D. Sayers, kiu, laŭ mia scio, estas verkita originale en esperanto.
Dum iom pli ol jardeko mi dediĉis min al esploroj pri kelkaj el la plej gravaj fikciaj verkoj de imagplenaj aŭtoroj, kiuj priloĝis Marson per homtipaj estuloj, kun kiuj teranoj povis havi aventurplenajn travivaĵojn, ankaŭ intimajn sociajn rilatojn kaj eĉ amaferojn. Por ke povu okazi plene reciproka agado de ia loĝantoj de la du planedoj, SF-verkistoj devas krei socion de marsanoj, kies membroj, se ne identaj kun teranoj, estas almenaŭ homoidoj posedantaj relative facile lerneblajn lingvojn. Cetere, la virinoj sur Marso devas esti simpatiaj, eĉ belaj, por ke povu estiĝi agrablaj interrilatoj kaj amindumado.
En tiu ĉi eseo mi provos ĝustigi la unuflankan prezentadon de Leo Vulfoviĉ en ties artikolo en Eventoj per pli detala pritrakto de sep fikciaj klasikaĵoj pri Marso.

La temo de tri ĉefverkoj de la primarsa SF-literaturo estas agresa atenco kontraŭ la sendependeco de la Tero. En Aufzwei Planeten (Sur du planedoj) de Kurd Lasswitz, Krasnaja zvezda (Ruĝa stelo) de Aleksandr Bogdanov kaj The War of the Worlds (La milito de la mondoj) de H. G. Wells, la celo de la invadantaj marsanoj estas identa: koloniado de la Tero kaj ekspluatado de ĝiaj resursoj, kaj materialaj kaj homaj, por subteni la vivon sur ilia mortanta planedo, orbitanta pli malproksime ol la Tero de la fonto de la vivedona radiado de la Suno. La tri aŭtoroj estas eminente kvalifikitaj por verki en konvinka maniero fikciaĵojn, kies intrigoj estas bazitaj sur aŭtentaj sciencaj kaj teknikaj donitaĵoj.
1. Sur du planedoj. Kurd Lasswitz (1848-1910) de 1898 ĝis 1908 estis instruisto pri matematiko kaj fiziko en gimnazio en Gotha; krome li okupis sin ankatŭ pri verkado de poezio kaj noveloj kaj profunde studis la filozofion de Immanuel Kant. La duvoluma Sur du planedoj (1897), la sola SF-romano de Lasswitz, iĝis la plej ŝatata germana fantaziscienca romano kaj estis multfoje reeldonita en la germana lingvo sed malofte tradukita en aliajn lingvojn, ĝis nun ankoraŭi ne en esperanton, kvankam la aŭtoro favore rilatis al nia lingvo.
En Sur du planedoj la agado okazas unue sur la Tero, al kiu venis esplor-ekspedicio de marsanoj, kiu starigis sian bazon apud la norda poluso. Dum balonvojaĝo en tiu regiono, tri germanaj esploristoj devis forlasi sian aerostaton pro paneo, kaj du el ili, naturscienculo Josef Seltner kaj astronomo d-ro Karl Grunthe, estis kaptitaj de la marsanoj. Ili pasigis sian tempon en la bazo lernante la marsan lingvon, kiun instruis al ili du marsaninoj, La kaj Se. Seltner enamiĝis al La kaj iris al Marso, kie li informiĝis pri imperiisma plano invadi la Teron por akiri bezonatajn naturajn resursojn. Poste Seltner kaj La reiris al la Tero por kontraŭbatali la marsan okupacion. La teranoj sukcesis rezisti kontraŭ la marsanoj, kiuj malsaniĝis sur la Tero, kaj finfine estiĝis paca solvo de la konflikto.
2. Ruĝa stelo. Aleksandr Bogdanov estas la pseŭdonimo de la rusa aŭtoro Aleksandr Aleksandroviĉ Malinovski (1873-1928), profesia revoluciulo kaj unu el la fruaj organizantoj kaj profetoj de la bolŝevisma partio. Laŭ profesio li estis kuracisto kaj scienculo, la unua en la historio de rusa fikcio, kiu kombinis teknikan utopion bazitan sur la plej novaj sciencaj teorioj de lia tempo, kun la ideoj de revolucia marksismo.
La ruslingva eldono de Ruĝa stelo aperis en 1908, kaj dudek unu jarojn poste sekvis la kolektive farita esperanta traduko sub redaktado de N. Nekrasov kaj S. Rublov. La angla eldono de la jaro 1984 estas subtitolita the first Bolsevik Utopia (la unua bolŝevisma utopio).
Leonid N., 27-jara bolŝevisma aktivulo, estas invitita viziti la komunisman utopion sur Marso en 1905-1906 por plenumi ideologian celon de la marsaj gvidantoj. Tiuj ĉi esperas, ke la juna ruso utiligos siajn observojn pri la marsa socio, ekonomio kaj politiko por direkti la evoluon de socialismo sur la Tero. Leonid ekscias pri la marsa projekto kolonii la Teron kaj eventuale ekstermi ĉiujn loĝantojn por akiri naturajn resursojn kaj tiel solvi la energi-krizon minacantan ilian planedon. Post debato en unu el la marsaj kongresoj, oni venis al la konkludo, ke Marso povos pli facile havigi la bezonatajn radioaktivajn materialojn per koloniado de Venuso. Tiel la Tero estis indulgita.
3. La milito de la mondoj. Sendube la SF-aŭtoro inkludita en tiu ĉi studaĵo, kies libroj kaj rakontoj estas plej vaste legataj, estas Herbert George Wells (1866-1946), angla roman-verkisto, novelisto kaj publicisto. En 1884 li ekstudis en la Reĝa Kolegio de Scienco en Londono, sekvis kursojn pri biologio, fiziko kaj geologio, kaj ricevis distingitan diplomon en la fako de zoologio. Tamen, anstataŭ dediĉi sin al scienca kariero, li turnis sin al verkado ampleksanta du ĉef-temojn: sociajn kaj politikajn problemojn de la homaro kaj evoluon de scienco kaj teknologio en la estonteco.
Diference de la marsanoj de Lasswitz kaj Bogdanov, kiuj estas homtipoj tre similaj al teranoj, la marsaj invadintoj figuritaj de Wells ne estas homoidoj aii eĉ antropoidoj sed monstroj kun hida fizika aspekto, kiu naŭzas teranojn. Ili venis al la Tero por predi homojn, kies korpoj enhavas nutraĵ-substancon mankantan al la marsanoj. La homaro finfine sukcesis liberiĝi de tiuj bestioj, ĉar ties organizmo ne posedis reziston kontraŭi terdevena infekta putriga bakterio, kaj ili mortis pro la morbo.
Karakterizas la duan grupon de tri romanoj pritraktitaj en tiu ĉi artikolo spirhaltigaj rakontoj pri la agadoj de teranoj sur Marso, en kiuj ne malestas militoj, politikaj kaj ideologiaj interrilatoj kun diversaj elementoj de la marsa socio kaj ankaŭ amaferoj. Unue, la teranoj devas lerni la marsan lingvon, poste ekkompreni, kiel funkcias la marsa sociordo, kaj en du romanoj defendi siajn amikajn gastigantojn kontraŭ atakoj de militemaj soldatoj de marsaj rasoj kaj partioj.
4. Princino de Marso. La aŭtoro Edgar Rice Burroughs (1875-1950) servis en la usona armeo kiel kavaleria soldato; poste li estis prospektoro de oro, kaŭbojo kaj policano en okcidentaj ŝtatoj de Usono. Li estas plej bone konata kiel la kreinto de fantaziaj romanoj pri la hom-simio Tarzano. En la fruaj jardekoj de la 20* jarcento Burroughs publikigis serion da sciencfikciaj romanoj, kies marsaj scenaroj estis bazitaj grandparte sur la vidpunktoj de la usona astronomo Percival Lowell.
Princino de Marso estis originale publikigita en 1912 kun la titolo Under the Moons of Mars (Sub la lunoj de Marso), kaj reeldonita en 1917 kiel A Princess of Mars. La esperanta traduko de K. R. C. Sturmer aperis en Anglio en 1938. Burroughs loĝigis Marson per inteligentaj rasoj de homoidaj estuloj, enspirantaj oksigenan atmosferon, vivantaj en sekaj fundoj de oceanoj antaŭ longe forvaporiĝintaj kaj trinkantaj akvon pumpitan per la komplika kanal-sistemo de Lowell. La protagonisto de la romano estas Kapitano Johano Carter, ĝentlemano de la usona ŝtato Virginio kaj profesia kavaleria oficiro. Li iris okcidenten al Arizono por prospektori valorajn ercminejojn, ekdormis en kaverno kaj post mirakla “transŝango” trovis sin sur Barsum (Marso). Tie dum deko da jaroj li travivis plurajn aventurojn, kuraĝe batalis kontraŭ la verda raso de marsanoj kaj ankaŭ sukcesis amindumi kaj edzinigi la belan Deja Toris, princinon de Heliumio.
5. Aelita. La verkinto de Aelita aŭ Marso formortanta, Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj (1883-1945) estas rusa aŭtoro de SF-romanoj kaj noveloj, kiu verkis Aelita, kiam li restadis en la rusa ambasadorejo en Berlino kiel “blankrusa” elmigrinto en la fruaj 1920aj jaroj kaj iĝis apoganto de la sovetia reĝimo. Kun la subtitolo Dekadenco de Marso la rakonto aperis unue en la ĵurnalo Ruĝa kampo en 1922 kaj 1923. En ĉi-lasta jaro estis eldonita ankaŭ la unua libroforma versio, kaj nelonge poste, en 1928, aperis la esperanta traduko, elrusigita de E. Pill kaj publikigita de Heroldo de Esperanto en Germanio. Tolstoj akiris sian edukadon pri teknikaj aferoj, kiam li studis inĝenierion en Peterburgo kaj teknologion en altlernejo en Dresdeno.
En sia fantazia-utopia romano, Tolstoj rakontis kiel en 1921 rusa inĝeniero Mstjislav Sergejeviĉ Losj konstruas dupersonan interplanedan spacŝipon en sia propra petrograda laboratorio kaj kune kun Aleksej Ivanoviĉ Gusev, eks-soldato de la Ruĝa Armeo, vojaĝas al Marso. Aelita estas la filino de la diktatoro Tuskub, en kies domo la du aventuristoj estas malliberigitaj, atendantaj, ĝis Tuskub mortigos ilin. Ŝi okupiĝas pri instruado de 1a marsa lingvo al la du sovetianoj, kaj inĝeniero Losj baldaŭ amindumas ŝin, sed ne eblas geedziĝo, ĉar pro marsa religia tabuo, la junulino devas resti virga. Losj kaj Gusev sukcesas instigi la marsanojn al revolucio kontraŭ la malica diktatoro Tuskub kaj tiel ili liberiĝas kaj reiras al la Tero.
6. Invito al ĉielo. La trian romanon en tiu ĉi grupo, Invito al ĉielo, aŭtoris James Denton Sayers, profesia usona ĵurnalisto, kiu laboris kiel gazet-redaktisto en Teksaso kaj poste dediĉis sin al la verkado de ŭesternaj noveloj. Sayers ekverkis la romanon en la angla lingvo inter la jaroj 1927 kaj 1932, sed ĉar li ne sukcesis trovi eldoniston, li reverkis ĝin en esperanto kaj ĝi estis publikigita en Germanio en 1949. La “tro fantazia scienculo” Iano Makenzo, filo de petrol-milionulo, en la 20aj jaroj de la nuna jarcento laboras super metodoj de interplaneda komunikado kaj spacflugado en sia privata observatorio en montara regiono de la okcidentusona stato Kolorado. Li invitas sian malnovan amikon, la jurnaliston Vilhelmo “Vilĉjo” Vilson, akompani lin al Marso. La du viroj ekiras en “astron-alvojaĝanta ŝipo” inventita de Makenzo. Sur Marso respondecas pri gvidado de Vilson kaj instruado de la marsa lingvo al li la belega Neldi el Zenolando. La ĵurnalisto enamiĝas al ŝi sed ankaŭ ili ne havas ŝancon geedziĝi pro la enorma aĝo de Neldi― milio noj da jaroj! Grava parto de la intrigo koncernas la mision, kiun la “Pli Aĝaj Gefratoj” de la Tero sur Marso komisias al la teranoj, por porti mondsavajn instruojn reen al sia planedo. Tamen ili ne havas okazon plenumi tiun gravan taskon, éar reakcia revolucio eksplodas en Usono kaj Vilson estas enkarcerigita kaj ekzekutita.
7. Stranger in a Strange Land. La lasta Mars-romano, kiun mi deziras prezenti, estas Stranger in a Strange Land (Fremdulo en fremda lando), kiu aperis en 1961 el la plumo de Robert A. Heinlein (1907-1988), kiu estis la dojeno de usonaj SF-verkistoj. Ĝi diferencas disde la ĉi-supre priskribitaj verkoj, ĉar la agado ne okazas sur Marso sed sur la Tero. La protagonisto de la romano estas Valentine Michael Smith, filo de teraj gepatroj, kiu naskiĝis sur Marso kaj estis edukita de marsanoj post la morto de siaj gepatroj kaj ĉiuj aliaj membroj de la unua Mars-ekspedicio. Dudek kvin jarojn poste li estis venigita al la Tero fare de astronaŭitoj de la dua ekspedicio al Marso. Pro kvaronjarcenta mergiĝo en la marsa kulturo kaj socio sen kontaktoj kun Usono, Michael Smith kreskis kiel marsano en tera korpo kaj akiris la kutimon pensi en la marsa lingvo, malgraŭ tio, ke li uzas vortojn de la angla normlingvo. La intrigo temas pri maniero, en kiu Smith, la marsano, adaptiĝas al nova kulturo kaj kiel li certagrade influas ĝin per siaj marsaj kondut- kaj pensmanieroj.

En du romanoj tiel grava estas la rolo de lingva komunikado, kaj la ruĝplanedanoj kaj la teranoj reciproke provas lerni siajn respektivajn lingvojn. La marsaj funkciuloj en Ruĝa stelo montras sin tre lertaj rilate lernadon de lingvoj de la Tero, kaj ili primajstris precipe la rusan por povi interrilati kun sia gasto Leonid. Tiu ĉi, siaflanke, rapide alproprigis la marsan, dank’ al la helpo, kiun li ricevis de Netti, lia kuracisto kaj poste amatino,
La lingvoinstruado de la rolantoj en Sur du planedoj dekomence disvolviĝis per uzo de la eskima kiel pontolingvo, ĉar instru-helpilo konsistis en dulingva konversacia manlibreto. La du germanaj scienculoj, Seltner kaj Grunthe, ricevis tre fakspertan instruadon en la marsa lingvo fare de la ĉarmaj marsaninoj La kaj Se, kiuj utiligis plej modernajn specojn de aŭd-vidaj aparatoj. Samtempe la marsaninoj eĉ pli rapide primajstris la germanan lingvon. En la romano de Tolstoj, Aelita tiel intense instruis sian lingvon al inĝeniero Losj kaj ruĝarmeano Gusev, ankaŭ per la helpo de lingvolaboratoria ekipaĵo, kun la rezulto, ke post unu semajno neniu lingvo-problemo malhelpis ilian interagadon.
Post tiu ĉi superrigardo de sep Mars-romanoj, scivola leganto probable demandos pri la rolo, kiun povus havi esperanto en tiuj kuntekstoj. Por diri la veron, neniun! La argumentoj favore al esperanto kiel interkomunikilo por marsanoj kaj teranoj estas nulaj. Jen la kialoj.
Unue, la marsa lingvo estas tre facile lernebla, John Carter, la heroo de Princino de Marso, kaj Vilĉjo Vilson en Invito al ĉielo ambaŭ sen iu ajn streĉo de ta cerbo primajstris la lingvon. Emfazita en Invito al ĉielo estas nur la propedeŭtika valoro de esperanto por lerni la “genian kaj belsonan” marsan lingvon, ĉar la strukturo de la tre progresinta marsa estas tre simila al tiu de esperanto. Eĉ pli mirinda estas la paralelaĵo de la internacia funkcio de esperanto kaj la evoluigo de komuna lingvo, kiun la homoj de Balor-Tenno (Marso) uzas por komuniki kun loĝantaroj de aliaj planedoj situantaj en pli malproksimaj Universoj, t.e. galaksioj, ĉar ĉie tiu lingvo estas la sama. Cetere, la pedagogia metodologio por instrui la marsan al teranoj estas tre alte disvolviĝinta kiel ilustras la uzo de mekanikaj lingvo-instruiloj en Sur du Planedoj kaj Aelita. Kontribuas al la sukceso de la lernado la instruistinoj mem, la belaj kaj amindaj La kaj Se ĉe la marsa polusa bazo, la linda Aelita en la domo de Tuskub kaj la ankoraŭ ne menciita Solla, la tre simpatia virino de la verdmarsa raso, kiu amikiĝis kun John Carter.
Ankoraŭ unu nemalhavebla atuto de la marsa komunik-sistemo estas la telepatio, kiu ekzistas kiel surogato de la parola lingvo sur la Barsum de E. R. Burroughs kaj la Balor-Tenno de J. D. Sayers. La telepatio ebligas al loĝantoj senigi sin de pervorta komunikado. Burroughs skribas, ke la telepatio estas la Esperanto de Marso, per kiu la altaj kaj malaltaj bestoj de tiu paradoksa mondo povas pli malpli bone interkomunikiĝi laŭ la intelekta medio de la genro kaj la evoluo de la individuo. La marsanoj ankaŭ povas interkomunikiĝi kun la terano John Carter, kiu lernis esprimi sin telepatie same kiel marslingve. Kaj Neldi en Zenolando klarigas al Vilĉjo Vilson, ke la materia radiado de la voĉtonoj estas nur helpilo al la telepatia radiado, ne plu tute necesa, sed ŝparilo de streĉado. Ankoraŭ inter la marsanoj estas mensa streĉado, telepatie koncentrigi la atenton dum longa tempo.
Konklude, estas ja evidente, ke esperanto ne estas bezonata rekvizito por la scenaroj de sciencfikciaj aŭtoroj verkantaj pri Marso.
Ĝis nun nur kvar el la sep pritraktitaj libroj aperis en esperanta vesto. Kvankam Invito al ĉielo estis verkita unue en la angla, Sayers reverkis ĝin en esperanto por publikigo, do ĝi estas la sola originale verkita Mars-romano en esperanto. La esperanta versio de Aelita aperis nur ses jarojn post la rusa originalo, kaj Ruĝa stelo kaj Princino de Marso ambaŭ estis publikigitaj en esperantaj tradukoj 21 jarojn post la rusa kaj la angla eldonoj respektive. Ankoraŭ atendas esperantigon Sur du planedoj, La milito de la mondoj kaj Fremdulo en fremda lando.

Tiun ĉi foton de Marso sendis antaŭ dudeko da jaroj la usonaj kosmaj “Viking”-oj. Vizaĝo, alta duonkilometron, kun diametro ĉirkaŭ 1.5 km —la Sfinkso de Marso — triste rigardas al la ĉielo. Kaj okcidende de ĝi ― piramidoj. Ĉu restajoj de iama civilizacio? Komence de la naŭdekaj jaroj, en Antarktido, sub trikilometra glacia tavolo, estis trovita simila figuro. Ĉu atesto pri interplaneda komunikado? Ĉu la nuna SF antaŭ longe estis realo? Kaj kia estis la tiama esperanto? |
FONTO: Golden, Bernard. “La SF-literaturo pri Marso kaj Esperanto,” Literatura Foiro, n-ro 172, jaro 29, aprilo 1998, p. 91-97.
Imagitaj
lingvoj en fantaziaj romanoj
de Bernard Golden
Kvar
Planlingvoj Kreitaj de Virinoj
de Bernard Golden
Kosma
Rubaĵo
de Bernard Golden
Posttagmezo
en El Prado
de Bernard Golden
La
Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto
de Bernard Golden
Jozefo R. Scherer speciala sendito de I.C.K. vizitis la planedon MARS!!!
de Jules Laribois
Philosophical
and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes:
Selected Bibliography
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 8 April 2026
Site ©1999-2026 Ralph Dumain