Neforgeseblaj Vortoj

de

Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko
(1890-1952)


Mi amis lin kredeble pli ol iun alian, kaj ankaŭ li amis min, kaj tamen venis la tago kiam li prenis mian manon kaj diris trankvile, sen krio, sen bruo, plej simple:

“Ni devas disiĝi . . . niaj celoj estas diferencaj; niaj vojoj estas malsamaj, . . . forgesu min, kaj mi forgesos vin . . .”

Kaj ni disiĝis trankvile, sen krio, sen bruo, plej simple . . .

Multe da jaroj jam pasis post tio. Mi plu neniam lin vidis, neniam plu aŭdis pri li. Multon mi forgesis post tiu tago. . .

Kun novaj amikoj mi tute forgesis pri li. Mi forgesis eĉ tiom amitan de mi lian voĉon, eĉ plenan je sekretaj signifoj la premon de lia varma mano, eĉ la varmegan altuŝon de lia brulanta vango al la mia . . . Mi ĉion forgesis post tiu tago, mi ĉion forgesis kun miaj novaj amataj amikoj, sed liaj vortoj sonas, sonas en la koro ĉiam, eĉ nun, dolore kiel la funebra sonorilego, kiel la martelo eniganta najlojn en la ĉerkan kovrilon . . . mi ĉiam aŭdas:

“Ni devas disiĝi . . . niaj celoj estas diferencaj; niaj vojoj estas malsamaj, . . . forgesu min, kaj mi forgesos vin . . .”


FONTO: Eroŝenko, Vasilij Jakovleviĉ. "Neforgeseblaj Vortoj," en Trezoro: La Esperanta Novelarto 1887-1986, Vol. 1, redaktis Reto Rossetti & Henri Vatré (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989), p. 119.


Malespera Koro” de Vasilij Eroŝenko

Lumo kaj Ombro de Vasilij Eroŝenko

Lu Xun: A Select Bibliography
(in English & Esperanto)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Vasilij Eroŝenko @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 May 2011

Site ©1999-2023 Ralph Dumain