La Anuso de Dio

    La anuso de dio konsistas el tre granda truo, de la grandeco de nia planedo Tero. Ĉiutage, post siaj inter-galaksiaj  vespermanĝoj, dio sidiĝas sur la ĉiela necesejo kaj elĵetas merdojn tra la kosmoj.

    La merdo kiu eliras el la anuso de dio tre malbone odoras. Ĉiuj sanktuloj malproksimiĝas de dio post lia fekado. La sanktuloj jam eĉ subskribis proteston por ke dio feku en alia loko. Ekde de tiam (kaj tio okazis jam de pli ol 2.000 jaroj), dio elektis alian lokon por forlasi siajn fekaĵojn: nome en planedeto blua kaj bela kun bonaj kondiĉoj por ricevi la fekaĵon ĉar la planedo estis bone lumigita de la suno. Por ke la merdo ne tre malbone odoru, dio provizis grandan kvanton da akvo.

    Kaj dio estis tiel inteligenta ke pere de nur unu furzo de li estiĝas fajrero kaj poste akvo estiĝas el la furzo de dio. La furzo de dio nomiĝas atmosfero kaj estas kondensita en formo de nuboj kiuj falas per pluvoj post la fekado de dio. Tio estas la malŝarĝa akva fluaĵo el la dia necesejo. Dio nomis la necesejon Tero. Kiam la fekaĵo estas elstara, ĝi estas akompanata de uragano aŭ mar-tremo por lavi la parton de la planedo en kiu falas la merdon venitan el la anuso de dio.

    Kaj kion diri pri la merdo de dio? Bone, pro tio ke dio estas kapricema, li decidis doni nomon al sia merdo, por ke la tuta universo sciu pri la loko kie ricevas la fekaĵojn de dio. Li decidis do doni la nomon al sia merdo: "homo". Kaj pro ke tio ke dio estas suverena, lia merdo estas viva kaj restas dum longa tempo en la fekejo, averaĝe, dum 80 jaroj.

    Tiu merdo, nomata homo, kredante ke havas dian devenon, havas plenan konscion ke li ankaŭ estas posedanto de dia inteligenteco. Sed tio kredo tute ne helpas al la homo ĉar kiel ĉiuj scias, merdo estas merdo kaj nur scias fari merdojn.

(verkis: "Laŭ", ribelemulo sen motivoj, punko en la semajn-finoj, falsa intelektulo, filozofo, radio-parolanto, basulo kaj posedanto de poŝt-markoj)



FONTO: La Anuso de Dio,” Vola Püg’!, n-ro 4, marto 2005 (kun komiksoj).


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 12 January 2010

Site ©1999-2010 Ralph Dumain