William Auld

Unu el ni

Sidas sub lampo.
    Legas librojn.
        “Edukiĝas”.
Fariĝas ĉiutage pli ĉifona.
    Tri tagojn lasas ŝimi
                    sian barbon.
    Dek jarojn lasas ĝibi
                    siajn ŝultrojn.
    L’ edzinon kokri lin senzorge lasas,
Kaj ĉiutage pli senrisortiĝas
    Ĝis iam miro estas jam maroto,
    Kaj, kvazaŭ nuda mar-molusk’ en konko,
        Li timas trudi kapon en eksteron.
Kaj tro malfrue
    Konstatas, ke nenion li plenumis,
        Repensas al iama knab’ sincera
        Kies intenco arda ne sufiĉis.
    Kaj
Sidas sub lampo.
    Legas librojn.
        Kadukiĝas.

1952


FONTO: Auld, William. "Unu el Ni" (el Unufingraj Melodioj), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 327.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 July 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain