HISTORIO

La radikoj de nia literaturo

William Auld


Oni ofte diras, prave, ke la originala literaturo de nia lingvo komenciĝis jam en la Unua Libro, en kiu Zamenhof presigis sian poemon "Ho mia kor'". Tamen ankaŭ tio estas fakto, ke originalaj verkoj estis maloftaj, kaj de multaj personoj malalte taksataj dum la unuaj preskaŭ dudek jaroj de la movado. Aperis en diversaj revuoj manpleno da poemoj, plejparte banalaj kaj senvaloraj, kaj unu-du rakontoj, el kiuj eble nur "En la brikejo" (1898) de Wasniewski estis vere atentinda.

Efektive, ne malmultaj asertis, tiam kaj ankaŭ poste, ke originala literaturo en Esperanto estas io tute superflua kaj nebezonata! Laŭ ili, necesis nur tradukadi el la naciaj literaturoj. Ŝajnas, ke laŭ ili Esperanto ekzistis kvazaŭ speco de servanto por la regantaj, "naturaj" lingvoj kaj ties potence valoraj literaturoj.

Kompreneble, ne ĉiuj havis tiun opinion. En Lingvo Internacia (1901, p. 86) M. S. Rakitski skribis: "Entute mi pensas, ke unu originala verko, kvankam ne tre bona, estas multe pli grava kaj ŝatinda por ni, ol dek plej bonaj tradukoj de plej bonaj naciaj verkoj, ĉar nur originala verko estas plene nia propraĵo, laŭ formo kaj ankaŭ laŭ enhavo. Nur originala verko povas pruvi al la mondo, ke nia lingvo estas io efektive vivanta".

En tiu epoko, antaŭ 90 jaroj, tiu penso estis sufiĉe aŭdaca: nome, ke Esperanto estu vivanta lingvo de aparta socia grupo ("grava por ni", "plene nia propraĵo"). Ke ĝi estas tia, tion jam pruvis nia historio; kaj hodiaŭ estas ĝenerale akceptate, ke tia grupo postulas propran kulturon, al kiu nepre kontribuas propra originala literaturo.

La penso de Rakitski kompreneble ne restis senresponda. Anonima kontribuanto, sub literoj A.Z-v (verŝajne A. Zinoviev el Poltava, Ukrainio/Rusia Imperio), nomis ĝin "sufiĉe stranga", kaj iom longe refutis ĝin. La argumentoj de A.Z-v tute ne estas malsaĝaj, ĉar ilia ĉefa tezo estas, ke gravas la enhavo de verko multe pli, ol la lingvo en kiu ĝi estas originale verkita—kaj la originalaj verkoj en Esperanto estas "kutime trivialaj". Tamen laŭ li, ankaŭ multaj tradukitaj verkoj estas same trivialaj kaj malbone elektitaj. En la jaro 1901, tiu vidpunkto estis tre ofte pravigebla.

En la kadro de sia artikolo, s-ano A.Z-v starigas interesan kaj trafan demandon. Pri Rakitski li skribas: "Plezuriga faro estas ke la aŭtoro posedas Esperanton tiel bone, ke li povas eĉ pensi en Esperanto—tamen oni povas demandi: en kia grado tiu cirkonstanco signiĝis sur lia verko?" (Laŭ A.Z-v, rakonto de Rakitski "estis pensita en pura rusa lingvo".)

Mi ne scias, ĉu li pravis, sed la demando denove estis saĝa. Tute klare, verko estas originala nur se ĝi estas "pensita" en Esperanto. Nur kaj nur tiamaniere evidentiĝis iom post iom la fakto, ke Esperanto estas lingvo kun propraj karakterizoj, lingvo tiel unika al si kiel la aliaj lingvoj. Ĝuste tio, apud ĝia socia rolo, estas la ĉefa valoro de la verkado originala: ekspluato de la lingvaj latentaĵoj sendepende de rekta influo de aliaj lingvoj pro la tradukprocedo. Necesas fine ne nur pensado en la lingvo, sed eĉ pli spertado per la lingvo. Kun sola escepto de Zamenhof, tio ne ekzistis en 1887, ĝi devis iom post iom establiĝi dum la jaroj.

Al la artikolo de A.Z-v la redaktoro de Lingvo internacia, Paul de Lengyel, aldonis komentojn, interalie: Jes oni pensas ordinare nur en sia patrolingvo—sendube ankaŭ s-ro Z-v pensis sian artikolon ruse, kiel ankaŭ la redaktoro pensis tiujn ĉi rimarkojn hungare kaj li, tradukinte en sia spirito ĝin en Esperanton, skribis rekte esperante". Ne mirinde, ke multaj samideanojdaŭre subtaksis en tiu epoko la valoron de originala verkado!

Pro tio kaj aliaj kialoj ŝajnas al mi, ke la vera naskiĝo de nia originala literaturo datiĝas de la jaro 1907, kiam aperis la 515-paĝa romano Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne. Anonima recenzanto en La revuo (1907, p. 205) salutis ĝin jene: "La originalaj verkoj en Esperanta literaturo en la lasta tempo aperadis sufiĉe ofte, sed ĉiuj ili prezentis nur malgrandan provon en tiu ĉi direkto. Ni eĉ ne esperis, ke la granda originala verko tiel rapide aperos en nia literaturo".

Eĉ pli eksplicita estis la sama revuo, kiam aperis en 1908 la dua romano de Vallienne, Ĉu li?: "Oni povas havi diversajn vidpunktojn pri la neceseco en nia en nia literaturo de originalaj verkoj, sed ŝajnas al mi, ke neniu, eĉ principa kontraŭulo de esperantaj originalaĵoj... [miaj kursivoj, W.A.] riproĉas d-ron Vallienne, ke li riĉigis nian literaturon per efektive bonaj romanoj... Laŭ mia profunda konvinko originalaj verkoj en Esperanto estas ne nur permeseblaj, sed eĉ tre dezirindaj. Nur originala verkado donas al la lingvo la necesan sendependecon kaj elastecon de stilo [miaj kursivoj, W.A.]".

La necesan sendependecon! Do Esperanto estu ne nur pala imitaĵo, sed sendependa lingvo! Kaj tia ĝi fariĝis, iom post iom. Ŝajnas al mi, ke "principaj kontraŭuloj de esperantaj originalaĵoj" estas ĝuste samspecaj homoj, kiel tiuj, kiuj en la samaj jaroj kondukis nin al la ido-krizo (kiu liberigis nin, almenaŭ provizore, de la ludemuloj, por kiuj Esperanto ne estis lingvo, sed "helplingvo").

Post 1907 nia originala literaturo ekkreskis atentinde. Komencis aperi maldikaj poemaroj—de Frenkel, Schulhof, Hankel, Karolczyk, Braun, Kozlowski, kaj fine Privat—du romanoj de Luyken, kaj pluraj novelaroj, ĉio en daŭro de sep jaroj, antaŭ ol la unua mondmilito renversis kaj funde ŝanĝis la mondon.

Tuj post la milito aperis la unuaj talentuloj, kies verkoj vere atestas, ke ili ne nur pensis, sed ankaŭ spertis, en Esperanto. La poemoj kaj la du romanoj (Viktimoj kaj Sur sanga tero) de Baghy, kiuj estis inspiritaj de dummilitaj travivaĵoj en Siberio, klare sentigas siajn radikojn en la esperanta lingvo. Amo al Esperanto, kaj ĝia uzebleco inter multnaciaj militkaptitoj, iĝis la ĉefa apogilo por Baghy kaj aliaj en la mizeraĵoj de la milita vivo. Ĝi atestis, ke eblas pli bona mondo, kiun ili volis krei post forpaso de la kataklismo.

Sur alia nivelo, ĉu necesas argumenti por pruvi, ke Raymond Schwartz kreis siajn geniajn vortludojn ne "pensante en patrolingvo... kaj tradukinte en sia spirito ĝin en Esperanton"? Tio estas evidente neebla. Tiuj spritaĵoj leviĝis nature el la lingvo Esperanto kaj travivaĵoj en ties movado, do kulturo.

La poezio de Miĥalski, kiu esploras la latentaĵojn de la lingvo, ne povus kreiĝi se necesus perado de lia nacia lingvo.

Oni povus multobligi tiajn ekzemplojn. Komenciĝis la epoko de Esperanto kiel vere vivanta lingvo, kaj ne plu kiel "helplingvo" malsupera al la aliaj, "realaj" lingvoj. Hodiaŭ nia originala literaturo formas solidan kaj ĝenerale rekonatan bazon de mondvasta diaspora kulturo.


FONTO: Auld, William. “La radikoj de nia literaturo,” La Brita Esperantisto, sept.-okt. 1993, represita en Eventoj, n-ro 43, 2/novembro 1993.


Kio estas mondliteraturo? de Antal Szerb (trad. kun notoj de Eugène de Zilah)

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

William Auld @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 August 2012

Site ©1999-2016 Ralph Dumain