Al Novnaskita Nepineto

(1986)

William Auld



Etulino, Etulino
    Ave mi salutas,
Kaj ĉe pordo de l’ destino
    Amon al vi ŝutas.
Trans la pord’ atendas ĉio,
Plena korb’ da emocio:
Paŝu vi kun energio,
    Ja la vivo krutas!

Sed survoje al la alto
    Dum la granda peno
Vin subtenu korekzalto,
    Ne malhelpu spleno.
En mallum’ ne kaŭru honte!
Spertu vigle kaj volonte,
    Brava laŭ sinteno!



FONTO / SOURCE: Auld, William. “Al Novnaskita Nepineto”(1986), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 719. (El “Neenlibrigitaj poemoj”.)


En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 August 2014

Site ©1999-2021 Ralph Dumain