La gardantoj

William Auld

La okra lum’ nervoze trafenestras,
malcerta pri l’ akcepto renkontota.
Navigas mi en barko senpilota
pensmaron, kaj albatrojn arbalestas.

En mia Rom’ la citadelon gardas
anseroj stultaj, kiuj alarmadas
eĉ dum la tag’, se civitan’ paradas,
se honestul’ marĉandas aŭ lombardas,

se ridas geamantoj, sacerdotoj
disputas gravmiene, se ekŝtormas
sed nokte tiuj damnaj birdoj dormas
dum miajn murojn grimpas jam la gotoj.


FONTO: Auld, William. “La gardantoj” (el Humoroj), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 402.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

La Gardantoj
(William Auld legas poezion)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 September 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain