Jevgenij Zamjatin pri Revolucio, Entropio, Dogmo & Herezo


Hodiaŭ alfrontas sorton de morto, ĉar hieraŭ jam mortis kaj ĉar morgaŭ naskiĝos. Tia estas la kruela kaj sagaca naturleĝo. Kruela, ĉar ĝi kondamnas al eterna malkontento tiujn kiuj jam vidas la forajn altaĵojn de morgaŭ; saĝa, ĉar nur eterna malkontento garantias senfinan movadon antaŭen, senfinan kreivon. Tiu, kiu jam trovas sian idealon hodiaŭ, jam transformiĝas al salkolono kiel la edzino de Lot, jam radikiĝis en la tero kaj ne plu paŝas. La mondo vivas nur per herezuloj. Kristo la herezulo, Koperniko la herezulo, Tolstoj la herezulo. Nia kredo estas herezo: morgaŭ estas nepre herezo por la hodiaŭ transformigata al salkolono, por la hieraŭ polvigita. Hodiaŭo negas hieraŭon, sed morgaŭo estas la negado de negado: ĉiam la dialektika vojo, kiu kondukas la mondon senfinen laŭ grandioza parabolo. Tezo hieraŭ, antitezo hodiaŭ, kaj sintezo morgaŭ.

Inter la malnova kaj la nova, inter morgaŭ kaj hodiaŭ, ekzistas eterna lukto. Ĉi tiu lukto okazas en ĉiuj sferoj de homa vivo—inkluzive de scienco, kaj ankaŭ scienco havas sian propran morgaŭon kaj hodiaŭon. Hodiaŭo konsistiĝas el ĉio kion oni jam mastris, determinis, ĝenerale konstatis, kaj estas taksita nekontestebla kaj neerarebla. Kaj ĉi tia kredo je propra neeraremo faras konservativan frakcion el la agentoj de la aktuala scienco, bremsas la senfinan movadon de scienco antaŭen. . . Eĉ nuntempe, kiam la scienco estas adoptita la korektan vidpunkton ke ĉio kio ŝajnas neerarema estas neerarema nur relative, estas neerara nur hodiaŭ—eĉ nun spuroj de antaŭa riverencado antaŭ dogmeco de tempo al tempo aperas.

Do lastatempe, niaepoke, la miraklaj trajtoj de radiumo estis eltrovataj, kiuj renversis la ŝajne plej neŝanceleblajn sciencajn naturleĝojn—kaj niatempe pli ol unu ortodoksa sciencisto skeptike mokis la herezulojn kiuj breĉis ĉi tiujn ĝis lastatempe sanktajn fundamentojn. Kaj la mondo plu vivas nur per siaj herezuloj, per tiuj kiuj malakceptas la ŝajne neŝanceleblaĵojn kaj neerareblaĵojn aktualajn. Nur la herezuloj eltrovas novajn horizontojn en scienco, en arto, en socia vivo: nur la herezuloj, malakceptante hodiaŭon je la nomo de morgaŭo, estas la eterna fermento de la vivo kaj garantias la senfinan movadon de la vivo antaŭen.

Revolucio estas ĉie, en ĉio; ĝi estas infinita, estas nenia fina revolucio, nenia fina numero. La socia revolucio estas nur unu el la nenombreblaj numeroj; la leĝo de revolucio ne estas socia, sed nekalkuleble pli vasta—kosma, universala leĝo—kia la leĝo de la konservado de energio, de la disiĝo de energio (entropio). Iam la ekzakta formulo de la leĝo de revolucio estos starigata, kaj en ĉi tiu formulo nacioj, klasoj, steloj, kaj libroj estos numeraj kvantoj.

Kiam la flama, bola sfero (en scienco, religio, socia vivo, arto) malvarmiĝas, la fajra magmo kovriĝas per dogmo—dura, ostiĝinta, inerta krusto. Dogmiĝo en scienco, religio, socia vivo, en arto, estas la entropio de pensado. Tio kio dogmiĝis ne plu brulas, sed nur varmetigas; ĝi varmetas, ĝi malvarmetas. Anstataŭ la Prediko sur la Monto sub brula suno, super levigitaj brakoj kaj ĝemoj, jen dormiga preĝo en luksa abatejo; anstataŭ la tragika diraĵo de Galileo, “Tamen ĝi moviĝas,” jen kvietaj kalkuloj en la milda oficejo de observatorio. Sur la Galileoj, epigonoj lante, polipe, kiel koraloj, konstruas propran konstruaĵon: jen la vojo de evoluado, ĝis nova herezo eksplodigas la kruston de dogmo kaj ĉiujn el la plej solidaj ŝtonaj strukturoj sur ĝi starigitaj.


FONTO: Jen kompilaĵo de ĉerpaĵoj el prozaj verkoj de Jevgenij Zamjatin, tradukitaj de Ralph Dumain el anglalingvaj tradukoj el la originalaj rusaj verkoj: The Life and Works of Evgenij Zamjatin de Alex M. Shane (Berkeley: University of California Press, 1968), p. 23, 46, 47, 48.


Yevgeny Zamyatin on Revolution, Entropy, Dogma and Heresy

Lenin, H. G. Wells, & Science Fiction

Universal Language in Soviet Science Fiction by Patrick McGuire

Dystopia west, dystopia east: the vanishing of speculative fiction under Stalinism
by Erika Gottlieb

The Life and Thought of H.G. Wells by Julius Kagarlitski

Mankind and the Year 2000 by V. Kosolapov

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Jevgenij Zamjatin, sovetrusa verkisto, obstina herezulo

Jevgenij Zamjatin - Vikipedio

Ni (romano) - Vikipedio

Malutopio - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 June 2011

©2011-2018 Ralph Dumain