Voĉo

Woody Guthrie

Tradukis Ralph Dumain

Mi ne scias kiom for mi devos vagi
Por trovi mian memon, aŭdi propran voĉon,
ne mian aŭdis mi dum horoj, ŝaltinte la radion,
Kaj poste vizitis spektakloplenan kinon
Sed tie voĉon mian mi ne aŭdis
En maŝinojn mi metis manojplenojn da moneroj
Kaj diskojn rotaciajn mi rigardis
Sed la voĉo tie ne estis voĉo mia
La vortoj ne miaj vortoj kiuj sonas en oreloj
Kiam mi promenas en amaso de vizaĝoj
Mi sidigas min en juda frandmanĝejo, kaj mi mendas
sandviĉon el varma pastramo sur sekala pano
kaj mi aŭdas mian kelnerinon demandantan:
Ĉu vi ŝatus flanke brasikan salaton, iom?
Kaj mi konstatis, kiam ŝin aŭskultis,
Ke ŝi parolas miavoĉe
Kaj mi diris: mi prenos la salaton sur apuda plado
Kaj bonvolu portu tason da teo kun citrono
Kaj ŝi sciis, ke mi parolas ŝiajn vortojn
Kaj iu viro sidis transtable ĉe ĉi muro
Kaj parolis konsumante sian salamon kaj bieron
Kaj iel mi eksentis aŭskultante lin, kaj longan tempon li parolis,
Sed parolis en mia persona lingvo eĉ ne unu vorton,
Kaj mi konstatis, pro la son’ profunda, pro la riĉa
Voĉtono, ke li parolis mialingve
Vi scivolas, mi supozas, kiel li povus paroli
Per lingvaĵo kiun mi nek povus scii nek kompreni
Kaj tamen kompreni ĉiun lian sonon
Nu, mi lernis tion fari antaŭ longa tempo 
Tramarŝante la flankajn kaj ĉefajn vojojn de la lando
Mi lernis aŭskulti ĉi tiel kiam mi lavis pladojn sur la ŝipoj
Mi devis lerni kiam mi surbordiĝis en Afriko
Kaj en Skotlando kaj Irlando kaj Britio,
Londono, Liverpulo, Glasgovo, skotaj urboj kaj anglaj farmoj,
Irlandaj kanaloj kaj fervojaj pontoj, Altlandaj bovoj kaj ĉevaloj
Kaj ĉi tie mi eksciis ke la parolo estas la sama kiel mia
Sed ĝi estas denove la dialekto, nazala, gorĝoza, profundbrusta, 
El stomako, pulmoj, alte en la kapo, tone alta kaj suba,
Kaj mi devis lerni denove
Diri: jen mia lingvo kaj parto de mia voĉo
Ho, sed mi eĉ ne aŭdis ĉi voĉon, ĉi voĉojn,
Ĉe scenejoj, ekranoj, radioj, diskoj, diskaŭtomatoj,
Nek en gazetoj nek ĵurnaloj, rare en tribunaloj,
Pli rare kiam studentoj kaj policanoj studas
La vizaĝojn dorse de la voĉoj
Kaj mi pensis kiam mi vidis ebriulon surstrate murmuri
Kaj kraĉi kaj sakri en la venton el la vitromuro de kafejo,
Ke eble, se mi serĉus zorge, mi aŭdus
Plu el mia voĉo
Kaj mi manĝis plej kviete, por konservi
La okulojn kaj orelojn kaj sentojn larĝ-apertaj
Kaj ja aŭdis
Ĉi tie aŭdis ĉion sopiratan en etoso
De la judoj de Insulo-Konij
Meditojn, memorojn mi aŭskultis, vidis vizaĝojn en memoro,
Aŭdis voĉojn kiuj antaŭ mi elnodis siajn vortojn
Kaj mi sciis per la sento: jen mia voĉo.

   2012.07.10



Woody Guthrie (14 julio 1912 – 3 oktobro 1967) estas mondfama, historie inspira usona popolheroo, trobadoro de la laborista klaso, komponisto kaj kantisto de kanzonoj por la homamasoj. La 100a datreveno de lia naskiĝo okazos la 14an de julio 2012. (La 14a de julio estas ankaŭ la ŝlosila dato de la Franca Revolucio!) Mi decidis ke mi devis honori Guthrie per traduko de lia malmulte konata, ne-kanzona poemo “Voĉo” (Voice).

Plurrilate, ne nur geografie, estas longa vojo rekte aŭ nerekte inter Oklahomo kaj urbo Novjorko. La medio de Guthrie komence estis la regiono de la fifama Polvŝtormpelvo (Dust Bowl), sed poste en sia bunta vivo, Guthrie edziĝis al juda dancistino en Novjorko kaj alkutimiĝis al juda kulturo, kiu ankoraŭ viglis en la 1940aj jaroj. Kaj tie, laŭ ĉi tiu poemo, li enhejmiĝis. Kiu povas antaŭvidi, kie oni trovos propran voĉon? Parafrazante verson de Bob Dylan: Hej, Woody Guthrie, por vi mi verkis tradukon.


—> Son-dosiero / Sound file <—

(12 MB / 12:30 min.)

Bilingual introduction & poetry reading: Ralph Dumain recites Woody Guthrie’s “Voice” in Esperanto & English

Dulingva enkonduko & poemdeklamo: Ralph Dumain deklamas “Voĉo”n de Woody Guthrie Esperante & anglalingve


Voice by Woody Guthrie

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

On other sites / Alireteje:

Secular Perspectives: Celebrating Folk Humanitarian Woody Guthrie on his 100th birthday

Welcome to the Woody Guthrie Centennial Celebration Website

The Official Woody Guthrie Website

Insulo Coney - Vikipedio

Song to Woody” by Bob Dylan

Pastures of Plenty” by Woody Guthrie


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 July 2012
Sound file uploaded 14 July 2012

©2012 Ralph Dumain