El: Dio kaj la Ŝtato

de Mikaelo Bakunin
Esperantigita, el angla traduko, de Ralph Dumain

Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro, kaj se tia mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Se la homo estas sklavo, por li maleblas justeco, egaleco, frateco, kaj prospero. Vane, alfrontanta ĉian sagacon kaj lecionon el la historio, oni reprezentas, ke sian Dion motivas la plej tenera amo de homa libereco. Mastro, kiu ajn kaj kiel ajn liberala li sin ŝajnigas, restas tamen tiam mastro, kies ekzisto nepre implikas la sklavecon de ĉio malsupera. Do, se Dio ekzistus, li povus servi homan liberecon per nur unu rimedo: ĉesi ekzisti.

Kiel ĵaluza amanto de homa libereco kaj taksante tion la absoluta kondiĉo de ĉio, kion mi admiras kaj respektas en la homaro, mi renversas la proverbon de Voltaire, kaj mi asertas ke se Dio efektive ekzistus, necesus lin elimini.

*    *   *   *   *

Kio estas aŭtoritateco? Ĉu la neevitebla potenco de la naturleĝoj kiuj sin manifestas laŭ la necesa koneksiĝo kaj sekvado de fenomenoj en la fizikaj kaj sociaj mondoj? Kontraŭ ĉi tiaj leĝoj ribelo estas ne nur malpermesata, sed ja malebla. Eble ni mise aŭ tute ne komprenas ilin, sed ni ne povas malobei, ĉar ili konsistigas la bazon kaj fundamentajn kondiĉojn de nia ekzisto. Ili ĉirkaŭas nin, penetras nin, reguligas ĉiajn niajn movojn, pensojn, kaj agojn. Eĉ tiam, kiam ni kredas ke ni malobeas ilin, ni montras nur ilian ĉiopovecon.

Ja, ni estas absolute la sklavoj de naturleĝoj, sed en tia sklaveco mankas humiligo, fakte entute mankas sklaveco, ĉar sklaveco antaŭsupozigas eksteran mastron, leĝdonanton, sed naturleĝoj ne estas eksteraj sed internaj de ni; ili konsistigas nian tutan eston. Fizike, morale, kaj intelekte, ni vivas, spiras, agas, pensas, deziras nur per naturleĝoj. Sen ili ni estus nenio. Do de kio ni ĉerpus la deziron aŭ potencon por kontraŭ ili ribeli?

En rilato kun naturleĝoj nur unu libero eblas al la homo: rekoni kaj apliki ilin pliampleksige en konformo kun la celo de kolektiva kaj individua emancipigo kaj homigo kion li celas. Ĉi naturleĝoj, jam rekonataj, montras aŭtoritatecon neniam disputatan de la homamaso. Oni devus esti funde folo, teologo, metafizikisto, juristo, aŭ burĝa ekonomikisto por ribeli kontraŭ la leĝo ke duobla du egalas kvar. Oni devus posedi kredon imagante ke fajro ne brulus aŭ akvo ne dronigus krom ia baziĝo sur alia kaŝita naturleĝo. Sed tiaj fuŝaj fantazioj de malebla ribelo estas la esceptoj, ĉar ĝenerale la homamaso ĉiutage agnoskas la regnon de baza sagaco, t.e. de la naturleĝaro.

Granda domaĝo estas ke granda nombro da naturleĝoj rekonitaj de la scienco restas nekonataj de la homamaso dankon al la kuratoreco de registaroj. Des pli probleme, la plejmulto da naturleĝoj rilate la evoluon de la homa socio, same necesaj kiel la naturleĝoj de la fizika mondo, estas ankoraŭ ne konstatitaj aŭ rekonitaj de la scienco mem.

Kiam ili estos konstatitaj de la scienco kaj poste per popolklerigo eniros la konscion de ĉiuj, la problemo de libereco estos definitive solvita.

*    *   *   *   *

Modernaj idealistoj komprenas aŭtoritatecon tute malsame. Kvankam liberaj de la tradiciaj superstiĉoj de ĉiuj ekzistantaj pozitivaj religioj, ili tamen algluas al aŭtoritateco dian signifon, bazitan plejparte sur nebula religia kredo kaj sentimentaleco ideala kaj abstrakte poezia. Ilia religio estas lasta klopodo diigi ĉion homecan en homoj.

Ĉi tio estas la tuta malo de nia laboro. Por homaj libero, digno, kaj prospero, ni kredas ke nia devo estas regajni de la ĉielo la valoraĵojn kiujn ĝi ŝtelis de la tero kaj refoje ilin surterigi. Niaj oponantoj, male, klopode por fina religie heroa ŝtelo, realproprigus al la ĉielo, tiu dia rabisto, ĉion plej noblan kaj bonan de la homo. Jen la vico de ni liberpensuloj disrabi la ĉielon per aŭdaca esplorado kaj scienca analizado.

La idealistoj nepre kredas ke homaj ideoj kaj agoj bezonas dian sankcion por akiri aŭtoritatecon. Kiel ĉi tiu sankcio manifestiĝas? Ne per miraklo kiel en pozitivaj religioj sed per la grandiozeco aŭ sankteco de la ideoj kaj agoj mem: kio ajn estas grandioza, bela, nobla, justa, tio estas dia. En ĉi tia nova religia kulto ĉiu homo inspirita de ĉi tiaj ideoj kaj agoj fariĝas pastro rekte konsekrita de Dio mem. La pruvo? Oni bezonas nenian krom la grandiozecon de siaj ideoj kaj agoj.

Tia estas tiu tuta filozofio: filozofio de sentimentoj, ne de realaj pensoj, speco de metafizikeca. pietismo. Ĉi tio ŝajnas sendanĝera sed estas efektive tute la malo, kaj la strikta kaj malfekunda doktrino kaŝita sub la netraperceptebla nebuleco de ĉi tiuj poeziaj formoj kondukas al ĉiuj samaj disastraj rezultoj kiel faras ĉiuj pozitivaj religioj, t.e., la kompleta negado de homaj libereco kaj digno.

Proklami dia ĉion justan, noblan, kaj belan en homeco estas implicite konfesi, ke la homaro mem ne povus produkti ĝin, t.e. ke lasita al si mem la homa naturo estas malbela, malbona, kaj malica. Jen la esenco de ĉia religio: la kalumniado pri la homo por desplia glorigo de dieco. Je tiu momento kiam oni konfesas la naturan maladekvatecon de la homo kaj lian fundamentan malpovon mem sin atingi sen la helpo de dia inspiro komprenon de justaj kaj veraj ideoj, necesas akcepto de ĉiuj teologiaj, politikaj, kaj sociaj sekvoj de pozitivaj religioj. De la momento kiam Dio la perfekta kaj superreganta estaĵo alfrontas la homon, aliaj perantoj aperas sur tero por klerigi, konsili, kaj regi en la dia nomo la homon.

Ĉu ĉiuj homoj egale inspiriĝas de Dio? Do perantoj senutilus. Sed ĉi tiu supozo estas malebla ĉar kontraŭdiras tro evidente la faktoj. Ni devus agnoski la diinspiron de ĉiuj eraroj, absurdaĵoj, hororaĵoj, stultaĵoj, misfaraĉoj, kaj malnoblaĵoj en la mondo.

*    *   *   *   *

Diigo de homaj ecoj fare de idealistoj tiufoje rezultigas la triumfon de brutala materialismo. La kialo estas simpla: la dia vaporiĝas kaj leviĝas al propra ĉiela tereno; sole la brutala restas sur tero.

Jes, la necesa sekvo de teoria idealismo estas praktike la plej brutala materialismo.

*    *   *   *   *

Religia aŭ filozofia idealismo servas ĉie kiel la standardo de materia, sanga, brutala perforto, de senhonta materia ekspluatado. Male, la standardon de teoria materiismo, la ruĝan standardon de ekonomia egaleco kaj socia justeco levas la praktika idealismo de la subpremata kaj malsata homamaso tendencanta al la efektivigo de libereco kaj egalrajteco en la gefrateco de tuta homaro.

Kiuj estas la efektivaj idealistoj, ne de abstrakteco sed de vivo, ne de ĉielo sed de tero, kaj kiuj estas la materialistoj?

Memevidente la esenca kondiĉo de teoria aŭ dia idealismo estas la cedo de logiko, de rezonkapablo, la malvenko de scienco. La defendantoj de idealismaj doktrinoj troviĝas en la kampo de la subpremantoj kaj ekspluatantoj de la homamaso. Jen du gravaj kialoj kiuj devus sufiĉi por malalogi ĉiujn grandajn mensojn kaj korojn for de idealismo. Kial aktualaj bonvolaj idealistoj persistas reprezenti doktrinon kondemnendan kaj malhonorigendan?

Ilin nepre influas potenca motivo; ne scienco aŭ logiko, ĉar ĉi tiuj jam verdiktis kontraŭ idealismo. Se ne eniras persona gajncelo, kia do la motivo? Sendube, tiaj homoj kredas ke idealismaj kredoj aŭ teorioj necesas por la morala digneco de la homo kaj ke materiismaj teorioj bestigas la homon.

Kaj la vero estas tute la malo!

Ĉia evoluaĵo implikas la negadon de la elirpunkto. La elirpunkto de materiismo estas materia, do la negado devas esti ideala. Komence de la efektiva mondo aŭ materio (abstrakte nomita), materiismo laŭlogike alstrebas idealigon, t.e. homigo kaj plena emancipigo de la socio. Male, la ideala elirpunkto de idealismo rezultigas necese la materialigon de la socio, la organizadon de brutala despotismo kaj malnobla ekspluatado fare de eklezio kaj ŝtato. Historia evoluo de homo laŭ materiisma skolo estas progresiva leviĝo, laŭ idealisma sistemo povas esti nur daŭranta degenero.

Kian ajn demandon ni ekzamenas, ni trovas ĉiuokaze ĉi tiun esencan kontraŭdiron inter la du skoloj. Do, materiismo komencas de besteco por starigi homecon; idealismo komencas de dieco por starigi sklavecon kaj por kondamni la homamason al senfina besteco. Materiismo malagnoskas la liberan volon kaj finas per liberigo; idealismo en la nomo de homa digno proklamas liberan volon kaj fondas diktatorecon sur ruino de libereco. Materiismo malakceptas la principon de aŭtoritateco ĉar ĝi prave taksas ĝin la kunulo de besteco kaj ĉar, male, la triumfo de homeco, la celo kaj signifo de la historio, realiĝas nur per libero. La idealistoj ĉiam praktikas materialismon; la materiistoj celas kaj efektivigas la plej bele idealajn aspirojn kaj pensojn.


FONTO: Bakunin, Mikaelo. El Dio kaj la Ŝtato, el anglalingva traduko tradukis R. Dumain, Ateismo, vol-o 1, n-ro 2, januaro 1989, p. 5-7.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

M. Bakunin on Materialism and Idealism

"God or Labor: The Two Camps" by M. Bakunin

Negation: Bakunin and Bauer by Paul McLaughlin

Natural Order and the 'Divine Legislator' (according to Bakunin) by Paul McLaughlin

Bakunin and Feuerbach: On Religion, Philosophy, & Naturalism by Paul McLaughlin

"When God Was a Woman" by Bob Black

Offsite / Alireteje:

Bakunin's God and the State


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 16 December 2003

©2003-2012 Ralph Dumain