KONTRAŬ LA DIKTATURO DE ALAHO

el Deklaracio de la Surrealistoj de Pakistano
(En Ekzilo, 1978)

tradukis el la angla R. Dumain


Ni kraĉas sur la tutan stultan ŝaradon . . . . de la “iluminitaj” spektantoj de homa suferado maskitaj kiel sciencistoj, burokratoj, politikistoj, profesoroj, industriistoj, patriotoj, soldatoj kaj putinumaj beletristoj, kiuj, . . . . dediĉitaj al nenio krom la daririgo de siaj kruelaj kaj senkompataj reĝimoj, kaŝas sin malantaŭ la terura kaj putranta kadavro de Islamo.

Nur per subteno de konstanta atento de Deziro ni kapablos detrui tian bestetaĉaron, kun ties dekadencaj ideoj: subprema moralismo, religia savo, . . . . Patrujo, pieco, oferado, familio, kaj nacia unueco.

Ni montros nenian kompaton al Islamo, tiu 1400-jara tiraneco. Ni senlace vundos la famon de ĉiuj degeneraj oportunistoj kiuj persistas proklami ĝin. Ni malbenos kaj insultos ĉi tiun vantan aflikton kiu estas nur triviala varianto de la jud-kristana, grek-roma heredaĵo kiu sidas ĉe la bazo de ĉia moderna malpuraĵo konata kiel kapitalismo, stalinismo, maoismo, faŝismo, naziismo, parlamentismo . . . . kaj ceteraj ismoj kiuj reprezentas celon daŭrigi la implican sklavecon de kretena kaj kaduka sociordo.

En spirito de ĝoja, malpia magio kaj ĝisosta subfosa frateco, ni pretas alianciĝi kun ĉiuj kiuj esprimas teorie kaj praktike sian fervoran revolucian opozicion kontraŭ ĉiaj sistemoj de ekspluatado kaj humiligo.

Kun la cetera luktanta homaro ni kraĉas sur la diecon de Alaho! La “Kaaba” estos kaptata kaj forbruligata!

[Fonto: Cultural Correspondence, #12-14, somero 1981, p. 98.]


FONTO: “Kontraŭ la Diktaturo de Alaho” el “Deklaracio de la Surrealistoj de Pakistano (En Ekzilo, 1978)”, tradukis el la angla R. Dumain, Ateismo 3:1-3(7-9), januaro-septembro 1991, p. 15. Traduko el iama anglalingva revuo Kultura Korespondado.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Surrealism: Selected Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 December 2003

©2003-2022 Ralph Dumain