Kultura Revolucio en Sovetunio:
Lingvaj Reformoj kaj Esperanto, 1917-1937

de Michael Smith,
tradukita el la angla de Ralph Dumain

En ĉi tiu resumo de lingvaj reformoj kaj Esperanto mi asertas ke en la unuaj jardekoj de Sovetunio okazis ĝenerala movado por raciigi lingvojn, inspirita ne nur de la verkoj de Baudouin de Courtenay (pioniro pri fonologio) sed ankaŭ pelata de la evoluplanoj de la nova Sovetia reĝimo.  "Raciigo" ĉi-kuntekste temas pri la klopodoj de lingvistoj krei latinajn alfabetojn por la naciaj minoritatoj, simpligi ekzistantajn ortografiojn, kaj normigi lingvojn—t.e. projektoj por modernigo kaj unuigo de popoloj.  La koncepto de Grigorii Vinokur pri "lingvistika teknologio" (Kultura Iazyka, 1924) ekzemplas la esencon de ĉi tiu movado.  La laboro de E.D. Polivanov pri latinigo kaj de G. Danilov pri ortografia simpligo atestas ĝian celkoheron.  La laboro de ĉi tiuj esploristoj kaj aliaj kulminis, takseble, per la programo de "Iazykfront" (Lingva Fronto) de 1931, celanta konstruadon de nova lingvistiko por socia transformado. (1)

Esperanto komplementis ĉi tiajn lingvoreformajn klopodojn tiel ke ĝi havas kombine simpligitan, fonetikan, latinan alfabeton.  Des pli, ĝi ambicias uzadon kiel internacian helplingvon, t.e. la plej eminenta normlingvo.  Se oni nomus la dekreton pri ortografia simpligo de 1918, promociita de Anatoli Lunacharsky (amiko de la latina alfabeto kaj Esperanto) decida progresa paŝo por la legopoviga kampanjo de la 1920aj jaroj, kaj se latinigo estus "revolucio por la oriento" (laŭ Lenin), do oni povus simile komprenigi Esperanton kiel rimedon por la raciigo de internacia komunikado, ĉu inter landoj ĉu inter la minoritatanaj respublikoj de Sovetunio.  Ŝlosilaj membroj de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), ekzemple Ernst Drezen, agnoskis la praktikan uzeblecon de Esperanto ĝuste kiel ponton por internacia komunikado.

Mia esplorado de la gamo de Sovetiaj lingvaj reformoj, de la progreso en lingvistiko, aparte de la karaktero de la programo de Iazykfront de 1931 ne estas kompleta; tamen, mi pretas diskuti la normlingvocelantan rolon de Esperanto pli detale, aparte la rolon de Ernst Drezen, ĝian ĉefan apoganton.  Kiel ajn fantazia kaj utopiisma ŝajnis liaj ideoj pri Esperanto laŭ liaj samtempuloj, la ideoj de Drezen pri la lingvo baziĝis ne nur sur praktikaj interesoj sed sur la tiamaj intelektaj konturoj.  Parttempa studento de la burĝona nova scienco lingvistiko, Drezen povis apogi per la verkoj de Baudouin de Courtenay kaj E.D. Polivanov la vivkapablecon de Esperanto kiel internacian lingvon.  Je 1931 li jam estis membro de Iazykfront kaj kunsentis ĝian kampanjon por lingvistika praktiko, kiu celis servigi teorian lingvistikon al lingvoreformado.  Des pli grave, mi pensas ke Drezen dividas ŝlosilajn supozojn kun A.A. Bogdanov kies incitaj teorioj estis denuncitaj de la reĝimo sed kiuj tamen daŭris influi larĝe Sovetiajn gvidantojn kaj intelektulojn. 

Frua sistemteorianto, Bogdanov kreis "ĝeneralan sciencon de organizado" nomitan "tektologio" laŭ kio la lingvo estas la "unua instrumento de organizado."  Laŭ Bogdanov internacia helplingvo estas antaŭkondiĉo por efektivigo de universala scienco de organizado.  Laŭ unu el liaj ĉefaj principoj, lingvo estas ne nur funkcio de produktado sed estas ankaŭ organizanto de produktofortoj.  "La koncepto de la organizado de agado," verkis Bogdanov, "kaŝiĝas en la termino 'produktado'." (2) Ernst Drezen agadis laŭ ĝuste ĉi tiu supozo dum lia tuta aktiva kariero.  Liaopinie, Esperanto estas ne nur funkcio de progresanta mondhistoria procezo (socialismo) sed estas ankaŭ organizanto de novaj produktofortoj.

Drezen dividis kun Bogdanov koncernon pri la organizado kaj laŭcela uzado de homa energio.  Drezen respondis per efektivaj rezultoj al la artikolo de Lenin de 1923, "Luche menshche, no luche ("Des malpli, sed pli bone"), kiu postulis la aplikadon de pli diligentaj kriterioj de raciigo al la ŝtataparato kaj la laborejo.  Inter 1924 kaj 1925 Drezen eldonis serion de verkoj pri "scienca organizado de laboro" kies temoj gamas de scienco de oficeja mastrumado kaj registro-organizado ĝis reorganizado kaj raciigo de la tuta ŝtataparato. (3)  La Sovetia movado por la scienca organizado de laboro en kiu partoprenis Drezen grandparte baziĝis sur la teorio de scienca mastrumado de F.W. Taylor (Tejlor) de la frua dudeka jarcento, devene destinita por la kapitalista laborejo sed reviziita por uzado en la socialista ŝtato.  Oni vigle laŭdis la verkojn de Drezen pro iliaj "praktika aplikado de la principoj de scienca organizado de laboro al la raciigo de la strukturoj de registaraj instancoj kaj entreprenoj ." (4)

Ja ekzistas frapa paralelo inter la teorio de Taylor de scienca mastrumado (kiel helpilo por raciigata produktado en la laborejo) kaj Esperanto (kiel internacia helplingvo).  Kiel verkis prezidinto de kompanio New Jersey Bell Telephone, "Komunika tekniko konturigas la formon kaj internan ekonomion de organizado."  Sen apartaj kodoj kaj oficiala lingvo nek teknikaj funkcioj nek administracia laboro estas efikaj.  (5)  F.W. Taylor specifigis la samajn ideojn per siaj principoj de scienca mastrumado.  Komunikado (la formalaj instrukcioj inter direktanto kaj laboristo) subtenas lian tutan teorian sistemon.  Lia misio estis venki neformalajn kaj intuiciajn labormodelojn per sistema reordigo: per "klasifikado, tabeligado, kaj reduktado de scio ĝis reguloj, leĝoj, kaj formuloj" laŭ kriterio de produktiva laboro. (6)

Drezen enportis sian elpensitan "Taylorisman" supozaron en sian laboron kiel prezidanto de SEU, kombinante siajn organizajn kaj lingvistikajn teoriojn en Mezhdunarodnyi iazyk (Internacia Lingvo), la teoria revuo de SEU en la 1920aj jaroj en kiu li kaj kunlaborantoj traktis Esperanton kiel neŭtralan "komunikilon" simile al taylorisma metodologio.  Ekzemple, Maksim Kriukov komparis Esperanton al "ĉiuj aliaj gravaj teknikaj novaĵoj," ekzemple vapormaŝino kaj moderna fabriko, kiujn ĉiujn rezistis antaŭstatuloj.  Tamen scienca progreso estas neevitebla.  Esperanto estas "malpeza" kaj "harmonia" simile al la turbino kiu superis la vapormaŝinon pro sia simpligita kaj ŝparema konstruo.  Lingvo kiel "produktilo" moviĝas samdirekte kiel aliaj produktiloj for de "kaosa konstruo kaj ortografio" kaj al simpleco kaj utileco. (7)

En sia artikolo "Internacia lingvo kaj la scienca organizado de laboro" G. Filipov pritraktis lingvon kiel "komunikilo[n] . . . iom raciigenda[n]."  Liaopinie, la produktado kaj transigado de informoj inter la nacioj de Eŭropo kaj Norda Ameriko estas "absolute absurda" pro "nenombreblaj tradukokombinaĵoj" kaj la rezulta perdo de "tempo, energio, kaj mono."  La solvo: internacia helplingvo por faciligo de interŝanĝado kaj por pioniri la futuran ekomomian unuecon de la mondo: "la scienca organizado de laboro estas neebla mondskale sen universala lingvo." (8)

Ernst Drezen (profesia komunikinĝeniero) kun oficialuloj en Poŝta kaj Telegrafia Proviantadministracio kaj la Sovetia Unio de Komunikaj Laboristoj dividis ĉi tiujn opiniojn.  Laŭ Drezen la problemaro alfrontendaj de poŝtaj, telegrafaj, kaj telefonaj koneksoj en Sovetunio, konsidere de ĝiaj multaj lingvoj kaj alfabetoj, estas mikrokosmo de la dilemoj en internaciaj rilatoj ĝenerale.  La avantaĝoj de Esperanto kompare al ĉiuj aliaj internaciaj helplingvoj estas evidentaj: ĝi estas pli rapide lernebla ol eĉ la plej facila natura lingvo.  Kvankam la franca kaj germana postulas 5-6 jarojn de licea instruado po 3-4 lecionoj po semajno, Esperanto postulas nur 3-6 monatojn po du lecionoj po semajno. (9)

La plej grava kontribuo de Ernst Drezen al la disvastigo de Esperanto priskribiĝas sub alia rubriko: normigo.  Lia laboro por la Tut-Unia Komitato por Normigo, specife kiel gvidanta membro de ĝia speciala Teknika Kod-Komisiono, estas taŭga finpunkto de jardeko da laboro.  Ĉiuj verkoj pri raciigo kaj pri Esperanto kunfandiĝis serve al esenca ŝtata intereso: la Dua Jarkvina Plano (1933-1937).

Jam je 1933 dum Alexei Gastev (la ĉefa teorianto de la scienca organizado de laboro en Sovetunio) kaj multe da aliaj inĝenieroj verkadis pri la "lukto por normigo" de teknikoj kaj instrumentaroj en produktado, Drezen agadis ĉe la fronto de la lukto por klasifikado kaj normigo de internacia scienc-teknika kodo.  Li kunlaboris kun Gastev en serio de numeroj de Vestnik standardizatsiia, la revuo de la Sovetia normiga movado, (novembro 1933- aprilo 1935).  En tiuj paĝoj Drezen entreprenis imponan kampanjon por ekspliki la principaron kaj la metodologian limon de sia planata internacia kodo bazita sur Esperanto. (10)

Normigo necesas, laŭ Drezen, por solvi urĝajn problemojn en la Sovetia ekonomio ĝenata de ne nur malsamaj fremdlingvaj scienc-teknikaj vortoj sed de multaj rusaj vortoj por la sama scienc-teknika signifo.  Ankaŭ kunmetitaj vortoj bezonas "ŝparemon" por ŝpari vortspacon kaj mensan energion.  Sovetirusaj mekanikistoj kaj teknikistoj eĉ ne povas kompreni proprajn riparinstrukciojn pro manko de normigitaj terminoj. (11)  Drezen akceptus nenion malpli ol la unuigo de terminoj kaj simboloj en la teoriaj kaj teknikaj fakoj.  Li celis eĉ la "terminfiksadon de ĉiu mekanika konstruparto de ĉiu elementa procezo." (12)  Drezen iĝis esence la plej pensema studento kaj kompetenta praktikanto de la integriga scienco de A.A. Bogdanov, servante finfine kaj lingvon kaj organizadon.

Fine, ni rememoru ke por tiuj lingvistoj kaj edukistoj aktivaj ĉi-epoke en la kampanjoj por instrui legopovecon, evoluigi simpligitajn alfabetojn, kompili vortarojn, ĉi tiu nova helplingvo devus ŝajni triviala, nepraktikebla.  Lingvokonstruado, ero de la larĝa procezo de kultura revolucio, postulis ke oni mobilizu por legopovigo Sovetian socion kun ĉiuj ĝiaj nacioj, lingvoj, ortografioj.  Por ĉi tiu taskaro Esperanto apenaŭ taŭgis malgraŭ ajnaj flulinieco kaj facila lernebleco.  Ernst Drezen, entuziasmigita de progreso en lingvistika teoriumado kaj pelata de la organiza raciigemo de Taylor, Bogdanov, kaj Iazykfront, povus kapti nur mallonge la fantazion de la Sovetia elito per sia internacia kodo, kiu estis malgranda sed signifohava paŝo al lia fina celo.  Samtempe laŭcela kaj utopiisma, lia panoramo konsistis el fervojoj, radiodissendiloj, kaj telefonretoj—kaj inter ili konduktiĝus Esperanto, interkonektanta la mondon.

NOTOJ

La transliteruma skemo (por angla lingvo) estas tio de la Parlamenta Biblioteko (Library of Congress) de Usono .

(1) Vidu E.D. Polivanov, Za marksistkoe iazykoznanie (Moskvo: Federatsiia, 1931), la prefacon de G. Danilov en Proekt Glavnauki o novom pravopisanii, redaktita de N. E. Kremenskii (Moskvo: Rab. Pros., 1930), kaj la solan numeron de la revuo de Iazykfront, Revoliutsiia i iazyk (1931). [—> reiru al precipa teksto]

(2) A.A. Bogdanov, Essays in Tektology, tradukita de George Gorelik (Seaside, California: Intersystems Publications, 1980), p. 1-3, 17-19.  Bogdanov ne estis Esperantisto.  Kiel apoganto de la angla lingvo, li malamikis al la Esperanto-movado, nomante ties proponantojn "utopiistoj."  Tamen la Sovetiaj Esperantistoj perceptis la kontraŭdiran uzadon de tiu termino de Bognadov.  Ili rimarkigis ke Bogdanov mem verkis utopiisman romanon Ruĝa Stelo kies idealo estas ordigita komunisma socio funkcianta per sola planeda lingvo.  Al la tendenca kritiko de Bogdanov, la Sovetiaj Esperantistoj respondis: ni dividas la saman utopion: fidon pri la progreso de scienco.  Vidu la antaŭparolon de la redaktoro en A.A. Bogdanov, Ruĝa Stelo, tradukita de N. Nekrasov kaj S. Rublev (Leipzig: Eldona Fako Kooperativa, 1929), p. 3-5. [—> reiru al precipa teksto]

(3) Vidu du verkojn de Ernst Drezen: Osnovy operativnogo deloproizvodstva (Moskvo: Izd. NKRKI, 1925), kaj Na putiakh ratsionalizatsii gosapparata (Moskvo: Izd. NKRKI, 1925). [—> reiru al precipa teksto]

(4) Citaĵo el la antaŭparolo de Ernst Drezen, Na putiakh ratsionalizatsii gosapparata (Moskvo: Izd. NKRKI, 1925), p. 5. [—> reiru al precipa teksto]

(5) Chester I. Barnard, "Cooperation," en The Sociology of Organizations, redaktita de George A. Miller kaj Oscar Grusky (New York: Free Press, 1981), p. 90. [—> reiru al precipa teksto]

(6) F.W. Taylor, "Scientific Management," en The Sociology of Organizations, redaktita de George A. Miller kaj Oscar Grusky (New York: Free Press, 1981), p. 58-59. [—> reiru al precipa teksto]

(7) Maksim Kriukov, "Shto takoe Esperanto," Mezhdunarodnyi iazyk 1/27 (Oktobro 1925), p. 4-6. [—> reiru al precipa teksto]

(8) G. Filipov, "Mezhdunarodnyi iazyk i NOT," Mezhdunarodnyi iazyk 3/29 (Novembro 1925), p. 3-5. [—> reiru al precipa teksto]

(9) Ernst Drezen, "Esperanto i sviaz," Mezhdunarodnyi iazyk 4/30 (Novembro 1925), p. 3-5.  Vidu ankaŭ N. Modenov, Granda en malgranda: Esperanto kaj PTTR (Paris: Biblioteko de Ligilistoj, 1928). [—> reiru al precipa teksto]

(10) Ĉi tiuj artikoloj estis la lastaj eldonitaj verkoj de Drezen, verkitaj sojle de la Stalina subpremo de kaj la diversaj latinigaj programoj kaj de la Esperanto-movado.  Por ĝenerala pritrakto de la normigoteorio vidu lian Pri Problemo de Internaciigo de Scienc-teknika Terminaro: Historio, Nuna Stato kaj Perspektivoj (Moskvo: Ekrelo, 1935). [—> reiru al precipa teksto]

(11) Ernst Drezen, "Ocherednye zadachi v oblasti standardizatsii nauchno-tekhnicheskikh poniatii, terminov, i oboznachenii,"  Vestnik standardizatsiia 6/54 (Novembro-Decembro 1933), p. 8-9. [—> reiru al precipa teksto]

(12) Vidu noton 11-an. [—> reiru al precipa teksto]


SOURCE: Smith, Michael; Dumain, Ralph, tradukis/trans. "Kultura Revolucio en Sovetunio: Lingvaj Reformoj kaj Esperanto, 1917-1937," en: Sociaj Aspektoj de la Esperanto-movado, red. Senad Colic (Sarajevo: elbih, 1988), p. 53-58. Fintradukita je 1988.01.31. Translation completed by Ralph Dumain 31 January 1988. Tradukis Ralph Dumain el anglalingva originala manuskripta verko de sovetologo Michael Smith, en kunlaboro. Translated from English from the original manuscript of Michael Smith, in collaboration.

©1988 Michael Smith & Ralph Dumain.
©2003 Ralph Dumain. All rights reserved.


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 November 2003
Bibliographic reference added 7 January 2008

©2003-2008 Ralph Dumain