Zamenhof & la Hebrea Ligo

Respondo de la 30. VI. 1914
(al invito partopreni fondon de “Hebrea Ligo”)

de L. L. Zamenhof
(laŭ Edmond Privat)

Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas “homarano”, kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.


Noto de Dietterle:

En la jam (sub n‑ro 10) [pri homaranismo] citita libro de Edmond Privat, paĝ. 185‑186 (Brita eldono) resp. paĝ. 96‑97 (Leipzige-a eldono).

Ĝi ankaŭ rilatas la homaranismon. Oni estis invitinta d‑ron Zamen­hof “partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo” en Parizo 1914.


FONTO: Privat, Edmond. Vivo de Zamenhof (London: Brita Esperanto-Asocio, 1920), p. 185-186. Ankaŭ:

Zamenhof, Ludwik L. Respondo de la 30. VI. 1914 (al invito partopreni fondon de “Hebrea Ligo”), en Originala Verkaro: Antaŭparoloj, Gazetartikoloj, Traktaĵoj, Paroladoj, Leteroj, Poemoj; kolektitaj & ordigitaj de Joh[annes] Dietterle (Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 1929), pp. 344-345. 


Letero al Kofman (Odeso, 15 [ 28] majo 1901) de L. L. Zamenhof

El Projektata Alvoko al Kongreso por Neŭtrale-Homa Religio
de L. L. Zamenhof / Edmond Privat

Gentoj kaj Lingvo Internacia (1911) de L. L. Zamenhof

"Esperanto and Its Originator: How a Jew Came to Create a "Universal Language"’ by Isidore Harris

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

alireteje / on other sites:

Vivo de Zamenhof de Edmond Privat

"Esperanto and Its Originator: How a Jew Came to Create a "Universal Language"’ by Isidore Harris

Zamenhof, Lazarus Ludwig, by Joseph Jacobs & Isidore Harris,
Jewish Encyclopedia, 1906

Pri Zamenhof kaj Esperanto en 'Jewish Encyclopedia',
Heroldo Komunikas, n-ro 174, 2003. 01. 08

"Intervjuo kun d-ro Zamenhof" de R. I. Harris (1907), elangligis N. Z. Maimon,
Nica Literatura Revuo 6/3 (n-ro 33) p. 82-89.

"The Founder" of Esperanto,
Otago Witness [New Zealand], 1906, p. 39


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 November 2009

Site ©1999-2010 Ralph Dumain