1988.12.02

La Plej Gravaj Gvidlibroj pri Esperanta Literaturo

de Ralph Dumain

Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto / William Auld.  Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1979.  101 p.  Valora, leginda libro.

The Esperanto language as a literary medium / Margaret Grace Hagler.  Ann Arbor: Xerox University Microfilms, 1971. 

Doktoriĝa disertacio.  “Historia pritrakto de Esperanta literaturo de 1887-1970 kaj stilistika analizo de traduka kaj originala Esperanta poezio” [el katalogo de UEA].

Gvidlibro por supera ekzameno / Vilmos Benczik.  Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1979.  358 p. 

Parto de la libro temas pri literaturo, la cetero pri organizo kaj historio de la Esperanto-movado kaj pri instruado de Esperanto.  Laŭ aranĝo, ĝi estas facile konsultebla.  Paralela libro estas Baza Literatura Krestomatio.

Kvar prelegoj pri Esperanto-Literaturo / Drago Kralj.  Llubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, 1960.  188 p.  [ne plu havebla]

Nia originala prozo / Heide Apolloner.  Aaabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag, 1976.  58 p. 

Pri ĉia fikcio, ne nur pri romanoj; iom pri nefikciaj verkoj.

Panoramo de Esperanta Literaturo / Marinko Ĝivoje.  Zagreb: Internacia Kultura Servo, 1979.  282 p. 

El ĉi tiu listo, eble la plej ĝenerala, tiurilate ĝisdata kaj plej fakte kompleta; el la plej legindaj se ne la plej leginda [dependas de celo].

Skizo pri la Esperanta Literaturo / V. Novobilsky.  Opava: Esperanto-Junularo ĉe Domo de Kulturo, 1956.  74 p.  [ne plu havebla.  Ĉi tiu estas la sola en la listo kiu mankas en mia kolekto.]

Vereco, Distro, Stilo: Romanoj en Esperanto, de William Auld.  Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1981.  101 p. 

Tre leginda historia kaj kritika studo de 50 originalaj romanoj de 1908-1980.

Gravas ankaŭ la sekcio pri literaturo en: Esperanto en Perspektivo / Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro.  London; Rotterdam: CED de UEA, 1974.  Carlevaro pritraktas originalan, tradukan, kaj fakan literaturon.  Enestas multaj listoj de aŭtoroj kaj verkoj, kiujn Carlevaro provas ordigi en skolojn kaj subskolojn.


Disdonitaj Referenciloj por Literatura Rondo (1987)

Esenca Bibliografio de Literatura Historio kaj Kritiko en Esperanto (1987)
de R. Dumain

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto (1987)
de R. Dumain

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987)
de R. Dumain

Kriterioj por Sistema Studado de Esperanto-Literaturo (1988)
de R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Esperanto Studies: An Overview
by Humphrey Tonkin and Mark Fettes


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 June 2012

©2012 Ralph Dumain