Stanisław Ignacy (Staĉjo) Witkiewicz
(Witkacy)

Blatoj

Tradukis Przemysław Wierzbowski


„… Mane kompostita en hejma presejo kaj kopiita sur 5 apartaj folioj, ĉi tiu presaĵeto, vera kuriozaĵo, enhavas 4 scenojn el dramoskizo de 8-jara knabo, pri la motivo de invado de blatoj al urbo. Ĝi atestas pri eksterordinara fantazio kaj spontana dramigo de ĝi. Krome konserviĝis presita titolpaĝo apartenanta al la supra verko: Komedioj de Staĉjo Witkiewicz, Volumo 1, Zakopane 1893…” — Piotr Grzegorczyk: „La verkista laboro de Stanisław Ignacy Witkiewicz. Provaĵo de bibliografio”.


Komedio en unu akto

Zakopane. 1893.

Presejo de Staĉjo Witkiewicz

Personoj
Reĝo
Pastro
Kampuloj
Mopso
Korteganoj
Petro
Jakobo
Paŭlo

Akto I

Sceno I

PASTRO, PETRO, JAKOBO.
(PETRO DORMAS.)

Pastro
Ĉu vi vidas ĉi grizaĵon?

Jakobo
Kie?

Pastro
Nu tie! (fingromontras.)

Jakobo
Aha!

Pastro
Kio ĝi estas?

Jakobo
Kaj moviĝas.

Pastro
Serioze, kio ĝi povas esti?

Jakobo
Ĝi proksimiĝas!

Pastro
Tio estas stranga.

Jakobo
Veku Petron.

Pastro
Kiucele?

Jakobo
Kio?

Pastro
Por kio?

Jakobo
Natursciencisto!

Pastro
Kial gravas, ke natursciencisto?

Jakobo
Eble ĝi estas svarmo da insektoj.

Pastro
Kaj…?

Jakobo
Ke li ekscios kiuj insektoj ili estas.

Pastro
Bone.

Jakobo
Petro! (Petro leviĝas)

Petro
Nu, kion?

Pastro
Ĉu vi vidas la grizaĵon?

Petro
Ŝajnas, ke ĝi estas svarmo da BLATOJ!

Jakobo
Ho, je Dio!

Pastro
Ek al la Reĝo!

Sceno II

LA SAMAJ KAJ KORTEGANO.

Pastro, Jakobo kaj Petro (kune)
Ĉu la Reĝo estas?!

Kortegano
Kie?

Jakobo
Hejme!

Kortegano
Ne estas.

Jakobo
Kie li estas?

Kortegano
Sur strato.

Jakobo
Sur kiu?

Kortegano
Sur la Ora.

Petro
Vi babilas, dum la grizaĵo alproksimiĝas. Tio estas svarmo da BLATOJ!

Pastro
De kie vi scias?

Petro
Mi rigardis per lorno.

Pastro
Aha! (Ili foriras.)

Sceno III

LA SAMAJ KAJ REĜO.

Reĝo
Kion?

Petro
BLATOJ sieĝas la domojn!

(Eniras Paŭlo.)
Paŭlo
(Al Petro.)
Kial estas tiom da BLATOJ en la urbo?

Petro
Mi ĵus volis voki vin, por ke vi estu atenta. Temas pri bando da BLATOJ ameri…

Kamparanoj (Malantaŭ la scenejo.)
BLATOJ!

(Aŭdeblas bojado de mopso.)

Sceno IV

LA SAMAJ, BLATOJ KAJ MOPSO.

(La reĝo tranĉas BLATOJN per sabro, la ceterajn mordas la mopso.)

Pastro (Eniras ekscitante la mopson.)
Ĉi tie! Ĉi tie!

Mopso
Aŭ! Aŭ!

(Enretigita kun permeso de Przemysław Wierzbowski)


Kuraĝa princino
de Stanisław Ignacy (Staĉjo) Witkiewicz (Witkacy),
trad. Przemysław Wierzbowski

Witold Gombrowicz confronts (Polish) provincialism

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Stanisław Ignacy Witkiewicz (1885–1939) - Vikipedio

Stanisław Ignacy Witkiewicz - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 September 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain