Arkimedo

Mark Twain

el la angla: William H. Simcock


“Donu al mi ion, sur kiu mi povas stari,” diris Arkimedo, “kaj mi movos la teron.” La fanfarono estis sufiĉe certa, ĉar li bone sciis, ke rnankas la starloko, kaj ĉiam mankos. Sed ni supozu, ke li estis movinta Ia teron; kion do‘? Kiel ĝi profitus iun ajn? La tasko neniam produktos siajn kostojn, sen paroli pri dividendoj; kaj, do, kiel utilis paroli pri ĝi‘? Laŭ astronomoj, mi kalkulas, ke la tero jam moviĝas sufiĉe rapide, kaj se, efektive, kelkaj stranguloj malkontentiĝas pri ĝia rapido, miaparte, ili mem povas puŝi ĝin antaŭen; mi neniom helpus, aŭ kontribuus pencon por iel helpi.

Mi neniam povis kompreni kial oni respektas kiel geniulon tian ulon kia Arkimedo. Mi neniam aŭdis, ke li riĉigis sin, aŭ faris ion ajn parolindan. Koncerne tiun lastan kontrakton kiun li entreprenis, ĝi estas la plej malbona fuŝaĵo pri kiu mi iam sciiĝis; li entreprenis deteni la Romanojn ekstere de Sirakuzo; li unue provis unu artifikon, kaj poste alian; sed ili trudeniris post ĉio, kaj koncerne justan batalon, mankis al li ĉio; ordinara soldato, kiu laŭ tre kompetenta maniero, traktis ĉiujn liajn pretendojn.

Evidente oni trotaksis lin. Li kutimis ekscitiĝi pri siaj ŝraŭboj kaj leviloj; sed, efektive, lia scio pri mekaniko estis tre limigita. Mi mem neniam pretendis esti geniulo, sed mi scias pri mekanika forto pli potenca ol io kiun la fanfarona inĝeniero de Sirakuzo iam imagis. Ĝi estis la forto de ter-monopolo; ĝi estas kaj ŝraŭbo kaj levilo; ĝi kaptos la lastan pencon el la homa poŝo, kaj fleksos ĉion sur Ia tero konforme al sia propra despota volo. Donu al mi la privatan posedon de la tuta tero, kaj ĉu mi movos la globon‘? Tute ne, sed mi faros pli. Mi entreprenos sklavigi ĉiujn homojn sur ĝi; ne precize posedaĵ-sklavojn, sed, tamen, sklavojn. Kia idioto mi estus, fari el ili posedaĵ-sklavojn. Mi devus doni al ili medikamentojn kaj kasifoliojn kiam ili malsanas, kaj viplaborigi ilin kiam ili estis mallaboremaj.

Ne, estas neadekvate. Laŭ la sistemo kiun mi proponas, la stultuloj imagus, ke ili estas liberaj. Mi akirus maksimumon de rezultoj, kaj tute ne havus respondecon. Ili kultivus la grundon; ili plonĝus en la internon de la tero por ĝiaj kaŝitaj trezoroj; ili konstruus urbegojn kaj konstruus fervojojn kaj telegrafiojn; iliaj ŝipoj navigus Ia oceanon; ili laborus kaj laborus, kaj inventus kaj elpensus; iliaj tenejoj estus plenplenaj, iliaj merkatoj supersatigus, kaj

La belo de la tuta afero, estus, ke ĉio, kion ili faris, apartenus al mi.

Vidu! Estus jene: Pro tio, ke mi posedas la tutan teron, mi devus pagi al mi luprezon, kompreneble. Ili ne racie atendus, ke mi lasu ilin uzi la teron senpage. Mi ne estas sensenta viro, kaj, kiam mi fisas la luprezon mi estus tre liberala ĉe ili. Efektive, mi lasus ilin mem fisi ĝin. Kio povus esti pli justa?

Jen estas parcelo, ni diru; povas esti farmbieno, povas esti konstruaĵ-loko, aŭ ĝi povas esti io alia — se estas nur unu homo kiu deziras ĝin, kompreneble li ne multe proponos al mi, sed, se la tero vere valoras, tio probable ne okazos. Male, estu nombro da personoj kiuj dezirus ĝin, kaj ili daŭre proponus unu kontraŭ la alia, por ke ili akiru ĝin. Mi akceptus la plej grandan proponon. Kio povus esti pli justa? Ĉiu pligrandigo de la loĝantaro, ĉiu ekspansio de komerco, ĉiu progresado de la artoj kaj sciencoj, kiel ni ĉiuj scias, pligrandigus la tervaloron, kaj la konkurencon, kiu nature okazus, daŭrigus devigi pli grandajn luprezojn, tiagrade, ke, koncerne multajn luantojn, ili havus malmulton aŭ nenion por si mem.

En tiu ĉi okazo nombro da tiuj, kiuj ŝuldis, pensus pruntepreni; kaj, koncerne tiujn, kiuj ne ŝuldis, kompreneble, ili inklinus pensi, ke, se ili nur havus plian kapitalon, ili povus etendi siajn operaciojn, kaj per tio, farus sian komercon esti pli profitodona. Jen mi denove. La ĝusta homo kiun ili bezonas; vera bonfaranto de mia speco, kaj ĉiam preta fari komplezon al ili. Per tia grandega luregistro, mi povus provizi monon por ili ĝis la tuta amplekso de la dispensbla sekureco; ili ne atendus, ke mi plie farus, kaj, koncerne profiton, mi estus same malavara.

Mi permesus al ili mem fiksi la procenton precize sammaniere kiel ili fiksis la luprezon. Tiam ili estus senpovaj en miaj manoj, kaj, se iliaj pagoj malfunkciis, estus la plej facila afero en la mondo elvendi Ili eble prilamentus sian sorton, sed komerco estas komerco. Ili devus labori pli forte kaj estus pli ŝparemaj. Kian ajn ĝenon ili eble suferus, ĝi estus ilia koncerno, kaj ne la mia.

Kian gloran tempon mi pasigus! Luprezo kaj profito, profito kaj luprezo, kaj nenia limo al unu mi la alia, esceptinte la kapablon de la laboristoj pagi.

Luprezoj daŭrus pligrandiĝi, kaj ili daŭrus garantii kaj hipoteki, kaj kiel ili bankrotis, unu post la alia, estus la plej amuzo en la mondo. Tiel, de la simpla levpovo de ter-monopolo, ne nur la granda globo mem, sed ĉio sur la faco de ĝi, fine apartenus al mi. Mi estus la reĝo kaj la lordo de ĉio, kaj la cetero de la homaro estus miaj plej volontaj sklavoj.

Ja apenaŭ necesas diri, ke ne estus ago konforma al mia digno asocii kun la ordinaruloj de la homaro; ne estus prudente tiel diri, sed, efektive, mi ne nur malamas la laboron, sed mi malamas tiujn, kiuj ja laboras, kaj mi ne havus iliajn odoraĉajn korpojn apud mi ĉiupreze. Alte super la malestiminda grego, mi sidiĝus, surtronigita, meze de rondo de sindonaj adorantoj. Mi elektus por mi mem kunulojn laŭ mia gusto. Mi ornamus ilin per rubandoj kaj juvelaĉoj por tikli ilian memfieron; ili estimus ĝin kiel honoro kisi mian ganton, kaj omaĝus la ĝustan seĝon sur kiu mi sidis; kuraĝuloj mortus por mi; pastroj preĝus por mi, kaj belulinoj kun brilaj okuloj servaĉus miajn plezurojn. Por la ĝusta regado de publikaj aferoj, mi havus parlamenton, kaj por la konservado de leĝo kaj ordo estus soldatoj kaj policanoj, ĉiuj jurigitaj fidele servi min; oni ne multe pagus ilin, sed, ilia alta devosento estus sufiĉa garantio, ke ili plenumos la kondiĉojn de la kontrakto.

Ekster la sorĉita rondo dc mia kunesto estus aliaj, kiuj avide antaŭn puŝas dezirante partopreni miajn favorojn. Plue ekstere de tiuj ĉi estus aliaj, kiuj ĉiame penus enŝoviĝi en la vicojn de tiuj antaŭ ili, kaj tiel plu, eksteren kaj malsupren, ĝis ni atingas la dikajn vicojn de la laboristoj, kiuj ĉiam laboregas kaj ĉiam luktas nur por vivi, kaj kun la infero de malriĉeco, kiu ĉiam minacas engluti ilin. La infero de malriĉeco, tiu ekstera regno de mallumo, kie estas plorado kaj plorkriado kaj grincigado de dentoj ―la socia Geheno, kie la vermo ne mortas, kaj la fajro ne estingiĝas―jen vipo, kiu estas nepre multe pli efika ol la plej akra vivfrapo de la posedanto de propraĵ-sklavoj, instigante ilin tage, obsedante iliajn sonĝojn nokte, senlime drenante la viv-sangon el iliaj vejnoj, kaj postpersekutante ilin, per senkompata konstanteco, ĝis iliaj tomboj. Per jun-elasteco, multaj esperplene komencus, kaj kun altaj anticipoj; sed, dum ili daŭris survoje, ma]kontentigo sekvus malkontetigo, espero iom post iom farus lokon por rnalespero, la promesita taso de ĝojo estus ŝanĝita al akreco, kaj la plej sankta amo fariĝus venena sago tremanta en la koro.

Kia bela aranĝo―ambicio antaŭe instiganta, senhaveco kaj la timo de senhaveco malantaŭe! Pri la konfliktaj interesoj implikitaj, la arda konkurenco, la akreco kiu estiĝus inter homo kaj homo, edzo kaj edzino, patro kaj filo, kompreneble mi tute ne partoprenus. Estus mensogado kaj friponado, severa traktado flanke de mastroj, malhonesteco de servistoj, strikoj kaj lokaŭtoj, atakoj kaj minaco, familiaj intervenĝadoj kaj senfinaj malpacoj; sed ili ne koncernus min.

En la serena etoso de mia monda paradizo mi estus sekura de ĉia malbono. Mi festenus el la plej delikataj pladoj, kaj trinketus vinojn de la plej bonega rikolto; miaj ĝardenoj havus la plej grandiozajn terasojn kaj la plej belajn promenejojn. Mi vagus inter la ombrega foliaro de la arboj, la plej belaj floroj, la kantado de la birdoj, la ŝprucado de fontanoj, kaj la plaŭdado de diafanaj akvoj; mia palaco havis siajn murojn el alabastro, kaj kupolojn kristalo, estus mebloj de la plej delikata metiisteco, tapiŝoj kaj ĉirkaŭpendaĵoj de la plej riĉaj ŝtofoj kaj plej belaj teksaranĝoj, skulptaĵoj kaj pentraĵoj kiuj estis mirakloj de arto, ujoj el oro kaj arĝento, gemoj de la plej pura radio ŝangbrilantaj en siaj muntaĵoj, la voluptaj sonoj de la plej dolĉa muziko, la parfumo de rozoj, la plej molaj kanapoj, hordo de nobelaj lakeoj paŝi tien kaj reen laŭ mia ordono, kaj plena galaksio de belulinoj por stimuli deziron kaj doni al mi ĝuadon. Tiamaniere mi pasigus la feliĉajn horojn; dum, tra la mondo estus la plejalto de respektindeco glorigi miajn virtojn; kaj ĉie oni kantus laŭd-antifonojn.

Arkimedo neniam imagis pri io simila al tio. Tamen, kun Ia tero por mia pivoto kaj ĝia privata posedo por mia levilo, ĉio estas tute ebla. Se oni dirus, ke la popolamaso finfine eltrovus la friponaĵon, kaj, kun rapida venĝo, ĵetegus min kaj ĉiujn miajn korteg-parazitojn al pereo, mi respondus: “Tute ne. La homoj estas tiel bonaj kiel oro, kaj tolerus ĝin kiel bonuloj, kaj mi alvokas la hodiaŭajn faktojn kiel miaj atestantoj.”


FONTO: Twain, Mark. “Arkimedo,” el la angla tradukis William H. Simcock, Fonto, n-ro 87, (vol. 8) marto 1988, p. 33-35.


Mark Twain kaj la trustoj (Anekdoto)

Dreamed Life by Mark Twain

The Science Fiction of Mark Twain (Contents)
ed. David Ketterer

Mark Twain: Selected References & Links

Mathematical Fiction & Related Works: A Guide

Esperanto & Interlinguistic Study Guide /
Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Archimedes
by “Twark Main”

Mark Twain - Vikipedio

Arkimedo - Vikipedio

Young Archimedes” (1924)
by Aldous Huxley


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 May 2026

Site ©1999-2026 Ralph Dumain