Enkonduko en la Kulturon

L A  S T O I K I S M O

Prof. Agostinho da Silva.

El la portugala lingvo tradukis:

Manuel de Freitas

Portugala Eldona Rondo

Rua Anselmo Braancamp, 259

4000 ‑ Porto ‑ Portugalio

1 9 8 2


Kiam, en la 3a jarcento antaŭ Kristo, aperis en la Stóa, unu el la portikoj de Ateno, la unua filozofo instruanta la doktrinon poste nomitan stoika, tiu urbo jam ne havis la intelektan kaj politikan gravon, kiun ĝi havis dum la du antaŭaj jarcentoj. La troa aparteco de la Grekaj ŝtatoj ĵetis ilin en bataladon kiu ilin malfortigis, kaj kiun la politikeca kaj militista genio de Filipo el Macedonio kaj de Aleksandro Magno profitis por starigi la fundamentojn de vasta Imperio, kiu ampleksis tutan Grekion, la Grekajn koloniojn kaj ankaŭ preskaŭ tutan la teritorion etendiĝantan inter orienta Mediteraneo kaj Hindio.

La ŝanĝiĝoj ĉe kutimoj kaj interesoj estisa ege grandaj, eĉ post kiam la imperio dispartiĝis en la manoj de l’ generaloj de Aleksandro, kiuj post li transprenis la regadon. Iu Greko el la ora tempo trovus ĉe la vasaloj de l’ reĝoj de Egiptio aŭ de Pergamo neniun el la ecoj, kiujn li plej ŝatis: la amo al libero formortis, neniu emis restarigi la spiriton diskutadi, kompari opiniojn, kiu igis famaj la politikajn kunvenojn de Ateno. La homoj pli kaj pli ariĝis en gregoj kaj, lacaj pro la senhalta batalado, preferis la pacon kiun al ili proponis la novaj suverenoj kontraŭ rigora obeado. En la arto, la klasikan flegmon de l’ grandaj skulptistoj kaj de l' grandaj ceramikaj pentristoj anstataŭis preskaŭ romantika esprimo kaj forma kompliko, kiu tute diferencis de la pasintatempa simplo. La literaturo fariĝis pli kaj pli erudicieca, kvazaŭ la krea genio paraliziĝis, kaj nur de tempo al tempo la romano, la satira dialogo, la pripaŝtista poezio prezentis verkojn, kiuj, kvankam sen la majesto de tiuj el la brila tempo, tamen montris certan subtilan kaj delikatan spiriton. En la regiono de l' filozofio, same kiel en tiu de l’ scienco, la ĉefa priokupiĝo estis fari la lastajn konkludojn pri la asertaĵoj de Platono aŭ de Aristotelo, aŭ daŭrigi la esploradon super la naturo, kiun kelkaj filozofoj estis komencintaj. La vastan kaj forte kreeman blovon de la Atenaj publikaj placoj tute anstataŭis la malvasta atmosfero de la bibliotekoj kaj amfiteatroj de l’ Aleksandria Muzeo.

Tamen la stoikismo estas filozofio, kiun ne finkonstruis la unua pensulo, kiu ĝin iniciatis. De la 3a jarcento a. K. ĝis la 3a jarcento de nia jarkalkulado oni konstante reprenis tiun doktrinon kaj ĝin plivastigis kaj ŝanĝis, kaj ĉiu spirito kiu ĝin trapensis donis al ĝi personecan resonon. La stoikismo de Zenono de Citio, la iniciatinto de tiu skolo, estas ĉefe logikeca, moraleca, kaj en tiuj du regionoj ĝi havas sekecon kaj rigoron, kiuj elvidigas la semidon. Kun Krizipo, fine de l' 3a jarcento, la logiko malvolviĝis kaj la moralista idealo preskaŭ perdiĝis en la konfuzego de l’ propozicioj kaj silogismoj. Tiu moralaspekto poste tamen fariĝis la plej influa.

Sed nur la Romanoj plireliefigis la moralecan konturon de l’ stoikismo. Epikteto starigis klarajn kaj sererajn kondutregulojn; Seneko, bankiero kaj filozofo, moralisto kaj guvernisto de Nerono, estis gvidisto de konsciencoj, konanto de la mondo kaj ema pardoni al ĝi kaj al si mem, kiel ero de la mondo, la ĉiutagan malobeadon al la plej severaj normoj. Fine, Marko Aŭrelio stampis la stoikismon per sia komprenema kaj frateca personeco: lia kompreno pri la homoj, lia rezignacio antaŭ la mankoj kaj la malperfektaĵoj, lia neelĉerpebla boneco, lia modesto, lia amo al faroj, kiuj estas pli grandaj saviloj ol la doktrinoj, lia diskreta melankolio, ĉio kontribuis por ke la stoika filozofio en lia libro havu tonon, kiu ĝin proksimigas al la kristanismo.

Kvankam la diferenco de la sociaj kondiĉoj travivitaj de ĉiu el tiuj pensuloj kaj ilia temperamenta malsamo igis, ke la stoika doktrino ne konserviĝis senŝanĝa ĝis la momento kiam ĝia influo komencis dekadenci, fakto estas ankaŭ, ke eblas starigi la ĝeneralajn karakterizaĵojn de tiu skolo. Komunaj trajtoj ligas la severon de Zenono al la retenita, nerva elokvento de Epikteto kaj al la noblanimeco, al la humana sento de Marko Aŭrelio. Aliaj komunaj trajtoj estas troveblaj ĉe la reprezentantaro de tiu skolo.

Malgraŭ ilia pli‑malpli granda intereso al la aferoj de la fiziko kaj logiko, ĉiuj stoikaj pensuloj agnoskis, ke estas necese havi certan koncepton pri la mondo, esti pripensinta pri tio, kio povas esti la Universo‑maŝino, por ke estu atingebla tute pravigita, firme fundamentita moralkonduta normo, por ke la homa agado en la vivo akordu kun la ĝenerala agado de ĉio, kio ekzistas. Aliparte, oni devas esti logika; laŭ la stoikuloj, maleblas esti morale honesta se oni havas rezonmankojn. Honestulo ankaŭ estas, pro la esenca strukturo de sia spirito, homo kun penso perfekte flua.

Sed, koncerne al ĝiaj metafiziko kaj logiko, longaj pripensadoj ne estas bezonaj; tiurilate la doktrino apenaŭ ŝanĝiĝis: la unuaj stoikuloj elmetis mondkoncepton, starigis logikecan doktrinaron, kaj la lastaj stoikuloj akceptis preskaŭ sen plibonigoj la postlasaĵon de l’ antaŭaj.

Por la stoikulo, la plej grava afero estas la moralkonduto. Kaj plie, moralkonduto ne signifas pedagogian aŭ kritikan agadon faratan sur aliulojn; ĝi signifas memedukadon. La stoikulo, eĉ kiam li klopodas doni vivnormojn al la homaro, eĉ kiam li verkas, kiel Epikteto, katekismon de moralo, meditas pri si mem, li penas sin mem eduki. Kaj la pensolibro de Marko Aŭrelio ĝuste estas intimeca taglibro ĉe kiu la plej granda peno ne celas la aliajn homojn, sed tute konverĝas al la edukado de lia propra spirito.

Laŭ la stoikuloj, kiu deziras fariĝi moralisto tiu antaŭ ĉio mem agu morale; kaj, se li iom atendas de la edukado, li vidu la edukan forton en la ekzemplo ol en la vorto: la vorto estas ĉefe la perilo, kiu povas igi la ekzemplon pli klara al la animo de ĝia rigardanto.

La intereso de l’ stoikuloj por la homaro ĉiam ekzistis: sekvante, sur la regiono de l' spirito, tiom kiom provis fari sur la spirita kampo la Aleksandra kaj la Roma impierioj, la stoikuloj estas mondcivitanoj; ĉiu homo estas ilia frato, la tutmondo ilia patrio. Ili trovas la urbecan kaj naciecan ideojn malgrandanimaj konceptoj, kiujn la inteligento kaj la moralsento havas la devon superi. Kaj, se ili trovas ke la moralagado sur la aliajn homojn estas malĉefa, kaj eble malmulte produktiva tasko, ili tamen pro tio ne predikas la homan izoliĝon: la homo devas kooperi kun siaj fratoj, labori kun ili por komuna bono. Moraleco inkluzivas civitanecon.

Laste, la doktrino prezentiĝas kiel tuto perfekte elpensita kaj kunordigita; certa fiziko neprigas certan politikon, kaj kiu akceptas iun parton de la stoikismo, tiu ne povas forpuŝi la aliajn partojn. Kompreneble, tiamaniere la stoikismo emas preni dogmecan rigidon, kiu ĝin forigas de la antaŭaj filozofoj, kies karakterizaĵoj grandparte estis solvoserĉado kaj ideodiskutado.

La unua akceptendaĵo de l’ stoikuloj estas ke ekzistas mondo, kaj ke en tiu mondo, kaj pensantaj pri ĝi, ekzistaa ilia kaj la aliula spiritoj. La ekzisto de l'ekstera mondo neniam estis pridubata de la stoikismo, kvankam ĝia akceptiĝo alportas, kiel ni vidos, certajn gravajn malfacilaĵojn al tiu sistemo.

Ordinare la mondo agas sur nian spiriton, dum nia spirito ne agas sur la mondon, krom per la faroj de nia korpo. Mi povas forpuŝi objekton ĝin ŝovante per la mano, sed mi ne povas ĝin formovi nur per la penso, ke ĝi devas foriĝi. La stoikuloj ne klarigis kial, ne povante disponi pri la mondo per mia penso, mi disponas mian korpon, kiu apartenas al la mondo. Laŭ la stoikismo, nur materio kapablas agi sur la materion; materio tamen efikas ankaŭ sur la spiriton.

La impreso, kiun la aĵoj, la palpeblaj objektoj, estigas sur nian spiriton nomiĝas ideo, kiun ankaŭ povas kaŭzi nepalpebla afero, ekzemple argumento. Alivorte: ankaŭ la spirito agas sur la spiriton. Kiel resumon de la rilatoj inter materio kaj spirito, ni povas starigi, ke, laŭ la stoikuloj, la spirito povas esti impresata de l’materio kaj de l’spirito, sed ke ĝi povas agi nur sur la spiriton; t. e. materio estas movebla nur de materio.

Kompreneble, la agado de la spirito povas okazi interne de la propra spirito; nia animo povas kompari du ricevitajn ideojn kaj decidi, kiu el ili ŝajnas plej bona. Ĝi povas eĉ efiki sur sin mem: mi povas esplori, ĉu iu ideo respondas aŭ ne al tio, kio vere okazas kaj, dum mi faras tion, mi povas prokrasti mian opinion. Ni supozu ke, dum skribado, mi ekaŭdas bruegon: anstataŭ ektimi kaj forkuri, mi prokrastas mian juĝon ĝis mi povos esplori, ĉu vera danĝero minacas min; t. e. ĉu mia komenca impreao pri danĝero vere respondas danĝeran movon de la ekstera mondo.

Tie ĉi aperas plua malfacilaĵo: oni devas agnoski, aŭ ke mia decido pri foresto de vera danĝero povas veni nur post kiam mi komparis la komence ricevitan impreson—ideo pri danĝero kun la poste akirita impreso—ideo pri sekureco—, kaj tiukaze mia spirito povas kompari nur ideojn, ne povante certigi ke malantaŭ ili estas realo, aŭ oni agnoskas ke la impreso estigita de la realaĵo estas evidenta, t. e. ke ĝi trudiĝas al la spirito kiel intuicia certeco. Ĉi-kaze reteno de juĝo estas malebla, ĉar juĝo eĉ ne formiĝis. La interrespondo de pli granda evidento kun malplo granda estas jam posta afero, kaj ĝi kondukus al la unua kazo—komparo pri ideoj—kio nenion povus certigi al mi pri la ekstera mondo.

La stoikuloj malatentis tiun problemon kal asertis, ke oni povas koni kiam ideo entenas aŭ ne eksteran realon. Se oni agnoskas tion, kaj ankaŭ, ke nia spirito kapablas reteni siajn juĝojn, estas evidente ke oni devas akcepti la jenan esencan punkton de l’stoikismo: ne dependas de mi mia ekhavo de ideo, ne dependas de mi la ideo pri bruo aŭ pri danĝero, sed dependas de mi mia konsento pri tiu ideo, dependas de mi bazi sur ĝi mian spiritan medion aŭ mian agadon.

Se mi ne lasas min venkiĝi de la ideo, se mi retenas mian juĝon kaj konsentas fari ĝin nur post kiam mi konstatis ĝian verecon, mi, vere, komprenas la realon mem, mi komprenas la objekton. Tiu reala kono ampleksanta la proprajn ecojn de l’objektoj nomiĝas komprenideo.

La ordinarulo ne havas komprenideojn, ĉar lia juĝo ne prokrastiĝas: sed la saĝulo ne tuj konsentas; li atendas kaj surpaŝas nur certecomondon. Laŭ la opinio de la stoikuloj, la ĉefa kialo de la malbonega konduto de l’plimulto de la homaro kuŝas ĝuste en tio: ni preskaŭ ĉiuj iras en mondo de iluzioj; ni estas tro knedebla kaj nerezistema vakso; ĉia impreso fare de la ekstera mondo efikas sur nin kaj nin pelas, sen ke nia spirito sin trudas kaj distingas inter reala kaj falsa impresoj.

Ĝusta juĝo estas do ĉefa kondiĉo, por ke nia morala konduto estu bona. Tio tamen ne sufiĉas; ni povas havi en nia spirito serion da realaj ideoj kaj malmulte pliboniĝi. Estas necese ke tiuj realaj ideoj estu forte interligitaj de la logiklaĉoj kaj ke, kontrolinte la fortikecon de l'sistemo kaj de l’metodo per la realaj ideoj poste ekhavitaj, ni povu trafí certecojn, kiuj ne estas senpere percepteblaj de la sentumoj, sed kiuj devenas de la principoj de ni starigitaj. Nur tiele, konstruante solidan fundamenton al la estontaj rezonadoj, kal adoptante la logikon kiel bazon, kiu ne lasos nin fali en kaptilojn, ni povos fari ĝustan koncepton pri la mondo, kaj kiu detale respondas la realon de la mondo.

Tiu ĉi tuta kaj logika kono super la universo estas scienco. Sen tiu scienco, la fiziko, la stoikuloj ne estus povintaj konstrui siajn moralregulojn. Kaj ĉiuj grandaj stoikuloj, eĉ tiuj, kiel Marko Aŭrelio, ŝajnas pli malproksimaj de tiu priokupiĝo, ĝin prenas kiel bazon de siaj moralnormoj, kvankam ili kontentiĝas adopti la fizikon de l'unuaj majstroj, kiuj siaflanke ĝin prenis—post malgravaj ŝanĝoj—de pli malnovaj pensuloj. 

Ĉiuj stoikuloj opinias ke, en la mondo, ago baziĝas sur kono pri la mondo. Oni povas kontraŭdiri, ke per la fiziko estas ĉiam maleble trafi moralkoncepton: efektive, la scienco diras al ni kio estas afero, ne kio ĝi devas esti; por scienculo, krimulo estas pristudaĵo tiel interesa kiel, eble pli interesa ol honestulo. La moralisto konsideras lin malsupera, ĉar li komparas la faritaĵojn de la krimulo kun tio, kion li starigis kiel agidealon; kaj ankoraŭ plie: ĉar li starigis, ke la homdevo estas ne fari tiajn agojn.

La scienculo konstatas, la moralisto valorigas kaj ordonas; ili estas du malsamaj mondoj, kaj ne vidiĝas ilia interligeblo. La stoikuloj tamen asertis, ke la ideoj pri bono kaj justo ne estas sendependaj de la fiziko, ke ili devenas ankaŭ de impresoj faritaj de l’realo kaj de l’akcepto super tio, kio aperis kiel evidento. Se tiel estas, okazis kuniĝo, kaj kompleta kono pri la mondo taŭgas ne nur kiel bazo al perfekta moralo, sed ĝi ankaŭ ĝin mem enhavas. La moralnormo estas nenio alia krom la esprimo de tio, kion la fiziko jam enhavis.

La stoikula mondo, tiel konstruita, estas absolute logika tute posedanta nenian malracion. La hazardo, allasita de iuj filozofoj, tute ne ekzistas en la stoikula universo. La irado de la mondo estas logika kaj ĝi tute devenas de la unuaj principoj; superega inteligento, kiu en certa momento konus la tutan staton de l’universo kaj la leĝojn laŭ kiuj ĝi evoluas, povus antaŭdiri, sen timo erari, tion kio okazos en la posta momento. Ĉio estas efiko de kaŭzo, kaj kaŭzo de efiko, ĉio okazas kiel ĝi devas okazi; estas nenia loko por la invento, por la iniciativo, por la fantazio.

Tio ja estas scienca kompreno pri la mondo; tamen estas malfacile kompreneble, kiel la stoikuloj povas enmeti la devideon en tiun ilian koncepton pri la universo. Por povi prave montri devon al iu estas necese konsenti, ke tiu iu kapablas ĝin plenumi, alie tio estus senutila. Sed, se tuta la mondo estas determinita, se la individuo estas ĉiumomente tio, kio li povas esti kaj ne tio, kion li deziras esti, tiu stoikula normo estas nekomprenebla. Kiel oni ne konsilas la hundojn havi aliajn orelojn, ĉar jam estas sciate ke ili ne povas ŝanĝi siajn orelojn, tiel same ne devis konsili al iu ajn homo, ke ĝi ne estu ŝtelisto: ĝi estos aŭ ne ŝtelisto, depende de ĝia karaktero kaj de la medio. Aliflanke, se la homoj estas tio kio ili estas, ne kompreniĝas kial la stoikula normo ilin valorigas per ideo pri bono por estimi la bonajn kaj malŝati la malbonajn. Ĉio devas esti akceptata kiel natura; oni povas nur diri, ke homo estas utila al iu aŭ al la socio pli ol alia homo: la honestulo pli utila ol la ŝtelisto. Sed, en la stoikismo, eĉ tio estus nejusta, ĉar, laŭ la pensuloj de tiu skolo, tuta la mondo estas racie konstruita, kaj konstruita antaŭ la dioj kaj la homoj: oni ne povas decidi, ĉu ŝtelisto, ĉu bonestulo, kiu el la du estas la plej utila; ĉio estas utila.

Tiu kontraŭdiro estis elmetita en la antikva tempo, kaj la stoikuloj ne sukcesis kontentige respondi ĝin: ili rebatis per la argumento, ke en determinita mondo estas loko ror certa libero. Sed ideo je certa libero neprigas la Ideon je certa determin,‑ismo. kaj Ideo je limigita determinismo signifas nedeterminitan determinismon, kio estas absurda.

La pretendo starigi normojn postulus la akcepton de libero, kiu estus tre malfacile akordigebla kun la universala determinismo. La stoikula doktrino restis ĉiam malmulte klara koncerne tiun ĉi punkton, kiu tamen estis esenca. Kaj la stoikuloj, kiuj pli inklinis al la moralaj antaŭjuĝoj ĉiam konsentis, ke en la mondo estas determinismo, sed ili ankaŭ opiniis, ke la homo havas la eblon ĝin akordigi aŭ ne kun tiu racia aranĝo de la universo; en la homo ekzistas io el la spirito de Dio, kio ŝvebas super la mondo kaj povas konsenti aŭ malkonsenti pri la impresoj, pri la ideoj ricevitaj; aliĝo al la realo donas feliĉon, aliĝo al falsa ideo alportas malfeliĉon.

Kvankam la libereblo alportis al la homo la erareblon, malobeante la mondaranĝon kaj la universalan racion, ĝi tamen aliparte savis ĝin resti alkroĉita al la maldistingo de l’impresoj, kvazaŭ lago akceptanta la ŝtonojn kiuj ĝenas ĝilan kvieton tute egale kiel la florojn, kiuj ĝin ornamas. Homo estas kvazaŭ mirakla akvo, kiu povas malakcepti la ŝtonojn kaj akcepti nur la florojn. Ĝi do superas la nehoman mondon.

Sed estas ankaŭ tio ĉi la fonto de ĉia malbono, de ĉia malordo troveblaj en la mondo. Se ni agnoskus, ke la universo estas tute regata de supera racio, kiu ĉion dependigas de si, kaj se ni ne agnoskus samtempe, ke la homo havas la necesan liberon obei aŭ kontraŭstari tiun racion, la ekzisto de l’malbono estus tre malfacile klarigebla. Ni estas la kulpuloj, kaj ni baldaŭ vidos kiel ni povas forviŝi tiun kulpon. Ĉi‑momente kio gravas priatenti estas, ke la mondo estas perfekte kunordigita, ke ĝi havas nenian mankon en sia racia ecaro; ĝi estas ordo, harmonio, absolute komprenebla estaĵo. Kiel dirita, ĝi konsistas el du elementoj, nome materio kaj spirito. Tiun lastan ni ankaŭ povas nomi universala racio kaj providenco; se ni deziras—tamen pli kiel allaso al niaj kutimoj adori dion, iel ajn personigi la dian animon—ni povas nomi ĝin Zeŭso aŭ Jupitero.

La universala racio estas la flegma rigardanto de la mondo, kaj samtempe ĝia motoro kaj ĝia reguligilo; ĝi estas inteligento kiu vidas, ordonas kaj sin klinas super la vivon de l’homo por ĝin helpi kaj ebligi ĝian saviĝon. La stoikismo ligas la racion de l’antaŭaj filozofoj, la majestan Zeŭson, kiu, serene. sen la katenoj de la tempaj kaj spacaj limigoj, rigardadas eternan mondon, kun la semida dio, kiu intervenas la destinojn de l'homo, ĝin observas kaj edukas. Tiu ĉi spirito penetras la tutan mondon, intime kunfandiĝas kun ĝi; ĉiu objekto, ĉar ĝi estas bone ordigita kaj utilas al la homo, havas eron de l’dia spirito.

La stoikismo neniam funde penetris tiun problemon je surtera kunfandiĝo de l’spirito kun la materio. Kaj la stoikula doktrino enhavas punkton, ĉe kiu la manko de fidinda koncepto estis aparte grava: la stoikuloj asertadis, ke la mondo estas perfekta, sed ne eterna. Male de allaj pensuloj, ili allasis, ke movo kaj pasemo povas enteni perfekton, Fine de granda ciklo, ĉiam samdaŭra, la spirito sorbas la mondon, kvazaŭ flamo kiu konsumas la alĵetitan brulaĵon; kaj, en la senlimaj spacoj, dum iom da tempo ekzistas nur la spirito. Poste, denove kreiĝas la universo per la apartiĝo de l'elementoj, kaj aliaj homoj, egalaj al ni, ekloĝas sur mondo kia la nia.

Nu, se la dia spirito forsorbas la tutan mondon, postlasante neniajn rekrementojn, tio signifas ke la mondo estas el samspeca kiel la spirito, alie io neasimilebla postrestus. Ni nepre devas akcepti unu el la du jenaj punktoj: aŭ ke la spirito estas materia, aŭ ke la materio estas spirita. La stoikulo al kiu estis elmetlta tiu problemo inkliniĝis al la unua solvo, t. e. ke la spirito estas materia.

Oni ne povas diri, ke li elektus la plej senbaran solvon, ĉar, se la spirito estas materia, ĉio kio ekzistas sur la mondo estas materia kaj, laŭ la stoikula kredo, efektive determinita. Ĉio okazas per aro da mekanikaj agoj de la materiaj eroj unuj sur la aliajn. Tiukaze, la ekzisto de idealoj kaj moralaj celoj estae neeksplikeblaj. Interfrapantaj pilkoj, kiuj, pro la kontinua intertuŝado, reciproke sin kruciĝadas, forpelas kaj plifortigas, ne havas idealojn nek celojn, kiujn ili antaŭdifinis kaj deziras atingi; kaj se oni diras, ke ludanto antaŭpripensis la rezultojn kaj ĵetis la pilkojn laŭ certaj direktoj por ke ili haltu en dezirata pozicio, tiaokaze oni konsentas pri ekzisto de spirito esence diferenca je la pilkoj, kaj oni revenas al la unua starpunkto.

La mala solvo, tiu ke la mondo havas spiritan konsiston, evitus tiujn malfacilaĵojn; sed la stoikismo, koncerne tiun punkton de sia doktrino, prezentiĝas al ni tro kroĉita al la “simpla saĝo” kaj al la popolaj tradicioj, por ke ĝi kuraĝus ĝin adopti. Aliflanke ni rimarku, ke la ideo pri eterna revenado eatas neakordigebla kun la homlibera ideo. Nur en mondo perfekte determinita povas okazi ekzakta ripetado de fenomenoj; ekzakta almenaŭ laŭ la homa skalo. Se oni allasas, ke la homo estas libera, oni ne povas garantii, ke ĝiaj agoj ĉiam estos ekzakte la samaj; oni povas eĉ garantii, ke okazos la malo, ĉar, se tiel ne estus, se oni vidus ĝn ripeti, sen ia vario, la agojn faritajn en la aliaj cikloj, tute nepravigebla estus la aserto ke la homo estas libera; oni ne povus distingi ĝian konduton de la konduto de definita homo. Por ke la homo estu fakte libera estas necese ke ĝi agu malsame; kaj malsamo estas neakordigebla kun la eterna revenado. Mankas diri, ke se ekzistus perfekta samo nia konscio asertus al ni, ke eĉ tiaokaze ni estas liberaj. Sed la konscio nin trompas en multaj aliaj aferoj.

La stoikuloj interalie asertis, ke nia konscio supozigas al ni, ke la mondo enhavas mankojn, ke iufoje ĝi atakas la homojn, ne ĉar ili ne komprenas ĝin, sed ĉar ne estas adaptebla. Vera eraro: tuta la mondo estis kreita por uzado de la diloj kaj de la homoj. Tie ĉi trudiĝas du distingendaj ideoj; la unua signifas, ke ĉio havas celon; la dua estas, ke tiu celo konsistas el servado al la dioj kaj al la homoj.

La stoikuloj estis tiel konvinkitaj pri tio, ke ili trafis absurdojn jenspecajn: la puloj pikas nin por ke ni ne tro dormadu. Sed, malfacilaĵoj aperis: unuavice staris tiu jam menciita, ke, se ĉio estas utila, la malbonuloj ankaŭ estas utilaj, kaj tiukaze ili devas esti nomataj bonaj. Mi mem, estante malbona, estas utila al la aliaj homoj; ĉiu malvirto tiamaniere fariĝas virto. Prediki pri moralo en tiel bona mondo estas absurdo.

Estas aserteble—kaj oni ja asertis—ke, kvankam la malboneco de iu individuo utilas al la aliaj homoj, ĝi tamen malfeliĉigas ties posedanton; la klopodado fariĝi bona estas nura serĉado de sia propra feliĉo. Sed, kiel ekspliki tion, ke, estante bona al ĉiuj, tiu individuo estas malbona nur al si mem? Kiel ekspliki la aserton de l’stoikulo, laŭ kiu la servado al la aliaj homoj estas unu el la vere humanaj kaj diaj karakterizaĵoj, dum la servanto, kiu tiel multe servas al ili per siaj virtoj kiel per siaj malvirtoj, sin sentas malfeliĉa pro la servado? Se tiu individuo harmonias kun la universala ordo, kial li suferas?

Eĉ se oni flankigas la moralan demandon, kiu tamen estas gravega ĉe sistemo asertanta, ke oni ne povas esti honesta ne havante solidan ĝeneralan koncepton pri la universo, la demando pri ĝia fino prezentas alian malfacile klarigeblan aspekton. Se ĉio havas sian finon, la lasta atingita fino estis jam la lasta fino ek de la unua tempo de l’mondo.

Laŭ la Stoikuloj, la lasta fino de l’mondo estas ĝia brulegado, ĝa ensorbado fare de l’ spirito, ne, la superego de l'homo. Sed tiu stoika fino eble devas esti interpretata jene: en ĉiu momento de sia evoluado la mondo celas servi al la homo. Tiukaze la mondo dum iuj momentoj ne havas tiun celon, nome proksime de sia fino, t. e. kiam la elementoj jam ne konsistigas homojn, kaj tuj post ĝia komenco, t. e. kiam la elementoj ankoraŭ ne konsistigas homojn.

Allasebla ŝajnas nur tiu parto koncernanta diservadon; la tuta mondo ekzistas por gloro al Dio. Tio estas plua semida ideo. Sed, se Dio, ĝustedire, estas pli dieca kiam la mondo estas nenio alia krom spirito, ne kompreniĝas kial Dio memvole malgrandigas sian gloron kreante la materian mondon. Se oni akceptos, ke la gloro de Dio daŭras konstante, kun aŭ sen la materia mondo, mankas klarigi kiel en tiu ekzistado, kie ĉio estas perfekte egala, celeca ideo estas entenebla.

La fiziko kaj la metafiziko de l'stoikismo estis, kiel konstatite, plenaj de malfaciloj; kaj la argumentoj kiuj atingis nin kaj per kiuj la stoikuloj respondis al la kontraŭuloj ne montras, ke ili sin malembarasis de la kontraŭparoloj direktitaj al ili. Estis tamen sur tiu ne tre firma fundamento, kie sidis la moraleca konstruo, kies reprezentantoj inter aliaj estis Epikteto kaj Marko Aŭrelio. Oni iom havas la impreson, ke ekzistis ĉefe stoikaj temperamentoj, ne stoikaj pensuloj, kaj ke ili provis konstrui koncepton pri la universo por pravigi certan kondutmanieron.

Kiel ajn estu, la primorala konstruo de l' stoikuloj komencis per la aserto ke, se ni estus kiuj ni devas esti, ni pasigus tutan vivon adorante tiun ĉi universalan penson, kiu penetras la mondon kaj ĉion tiel bonege ordigis. Tio estus la vera religio, kaj ĉiuj niaj agoj estus kultfaroj. La senpera aliĝo al Dio kaj al liaj projektoj signus la perfektan homon. Nur tiuj homoj, kiuj malsuperas sian propran naturon bezonas templojn, ritojn kai preĝojn; sed la saĝulo, kiu certagrade liberiĝadas de la malvirtetoj, kaj kiu eĉ povas leviĝ al la imageble plej alta stadio de sia homa kondiĉo, tiu flankenlasas la popolan religion kaj rekte komunikas kun Dio, per agado en kiu kuŝas la akra kompreno de l’scienculo kaj la korelverŝoj de l'mistikulo. Nenia rito estas nemalhavebla al la saĝulo, kaj li kredas, ke la religiaj ceremonioj estas por Dio ne pli ol la kompatinda lingvaĵo, kiun uzas por esprimi sian deziregon kai sian respektegon, tiuj, kiuj ne povis aliri pli altajn regionojn. Kaj la stoikulo konsideras ke la preĝado ŝuldiĝas je certa stato de la spirito, je streĉeco de la penso. La dieca ero de la saĝulo, kiu memklopode sukcesas liberiĝi el la homaj limigoj, tute sin unuigas al la granda animo de Dio.

Kiu tiel komprenis la universalan saĝon, kiu kapablas tiel rigardi, kvazaŭ Dio, la perfektan ordon de la mondo, tiu ne povas ne resti senemocia kai flegma antaŭ ĉiuj okazaĵoj, ĉar li scias, ke ĉio estas, laŭcele ordigita, kaj ĉar li ĉiam havas kompreneman ideon pri ĉiu okazaĵo.

Ĉia iluzio disrompiĝis al la saĝulo, kaj estas la superega ĉarmo de racia mondo, kio igas lin indiferenta pri la ĉiutageco, kondukas lin al malŝato super riĉaĵoj kaj honoraĵoj, igas lin spirite malriĉa kaj humila. Kaj estas ĝuste tiu meditado. kio igas lin agadi: li bedaŭras ke la aliaj homoj ne estas kiel li, kaj li klopodas ilin instrui kaj gvidi, tolerante ĉiujn iliajn reagojn kun same perfekta senemocio.

Neniu povas nei belecon kai superecon al tiu ĉi koncepto; sed ĝi ne ŝajnas tre logika, ĉar, se la senemocio estas perfekta, ĝi ne estas akordigebla kun la konsterniĝo kaŭzita de la aliula malfeliĉo. Stariĝas la demando: ĉu la saĝulo suferas aŭ ne pro la homa malsupereco? Se li suferas, tiukaze li ne estas senemocia, se li ne suferas, nenio lin instigas agadi. Ĉu estas aserteble, ke al li okazas kiel al kuracisto, kiu kuracas malsanulon ne suferante li mem? Ni tamen ne forgesu, ke stoikulo estas kuracisto kiu kuracas sin mem, kaj kiu volas kuraci la aliulojn ĉefe per la ekzemplo.

Ŝajnas ke, logike, perfekta senemocio povas esti nenio alia ol perfekta indiferento; konsterniĝo kaj agado estas intime interligitaj, kvankam tio ne forigas la momentojn da sereno kaj ekstazo. Sed la stoikismo celas eternan ekstazon.

El ĉiuj grandaj stoikuloj, Marko Aŭrelio estas la sola, ĉe kiu vidiĝas la emociiga spektaklo de animo kiu luktas kontraŭ sin mem, kiu batalas kontraŭ la neperfekton, kiun li sentas lokita en sia interno, kaj rezignacie suferas, ĉar li ne sukcesas supervenki sin mem.

Kio do nin malhelpas, trafi la deziratan serenon? Unue nin malhelpas la malboniĝo de niaj inklinoj. Fakte, la homo naskiĝas kun bonaj inklinoj, sed la socia medio ĝin malvirtigas; la jam malbonaj kutimoj de la familio, de la amikoj, de ĉiuj personoj kun kiuj  ĝi kontaktas nepre influas sur ĝin kaj malhelpas al la malvolviĝon de ĝia tuta humaneco interne ekzistanta. Kompreneble la plej danĝera periodo estas tiu, kiu ekiras de la naskiĝo ĝis juneco. Tial Marko Aŭrelio kortuŝite dankis a providencon pro tio, ke ĝi donis al li parencojn, kunulojn kaj instruistojn, kiuj jam estis eltrovintaj la veron kaj sciis lin eduki, doni al li bonajn ekzemplojn, veki ĉe li la virtemon.

Aliparte, la stoikuloj akceptas la sokratan doktrinon, laŭ kiu la homoj malbonagas pro nescio; se ili estus kleraj, se ili scius kio vere estas la mondo, se la lumo de la universala racio superverŝus ilian animon, neniu el ili praktikus la malsuperegajn agojn, de kiuj estas plena ilia konduto. Ne temas pri erudicio, pri klero laŭ la ordinara senco de tiuj vortoj; teman prl kulturo, kiu konsistas el memidentiĝo kun la mondo, do kun la bono. Kiu posedas tian sciencon tiu ne povas, eĉ' se li tion volas, fari malbonon. Kaj, ĉar li kapablas konsenti aŭ ne konsenti pri la aliula opinio, ĉar tio kion ĉiuj konsideras malbona povas esti por li bona, la stoika saĝulo estas imunigita kontraŭ ĉiuspeca malbono al li direktita. Nenio kapablas ĝeni lian flegmon, ĉar lia inteligento ĉiam konservas sian sinregecon.

La supereca sento de la reprezentantoj de l’stoikismo super la tuta homaro ofte donis al ili rigidon kaj fieron, kiuj ofendis iliajn samtempulojn kaj altiris al si la atenton de la satiraj verkistoj. Multaj vantiĝis pri siaj sensentoj kaj iris ĝis nehumanaj sekvoj, predikante absolutan indiferenton koncerne la morton de parenco aŭ amiko.

La ideo, ke nenio devus ilin trafi finfine ŝtonigis ilian koron: sed la plej bonaj ne havis tiel absolutan indiferenton, kaj ĉe ili regis kompreno pri ĉio kio okazis, plejeble trankvila akcepto super la mondordo, amika interesiĝo pri la vivo de l'aliaj homoj. Ili ne deklaris ke sano kaj malsano, malriĉo kaj riĉo samvaloras; ili nur asertis, ke kleraj kaj fortaj homoj povas esti malriĉaj kaj samtempe feliĉaj, malsanaj kaj samtempe feliĉaj. Ili neniel pretendis, ke oni devas konsideri majĉefa la bonstaton de l’ordinarulo.

Ĉe la rilatado kun la aliaj homoj la stoikuloj akceptas tion kio venas de ili—laŭdon aŭ nekomprenon, bonan aŭ malbonan volon—kun sama sereno kaj same daŭra deziro servi al ili. Se, dum momentoj, incitiĝo kaj senkuraĝo minacas lin supervenki, li ekmemoras ke siaj propraj malvirtetoj eble estas ankoraŭ pli gravaj, ke li devas fari grandan memperfektigan penadon, kaj ke lasi sin konsterniĝi de la agoj direktitaj kontraŭ lin estas evidenta pruvo, ke li ankoraŭ ne fariĝis vera saĝulo.

Cetere, la ordinara homo estas ankaŭ ero de Dio pro la racio kiu ĝin animas. Esence ĝi estas frato de l’saĝulo, kaj la trudiĝanta devo estas pacience kaj persisteme agi, kooperi, labori kun ĝi, tra ĉiaj malfaciloj, por ke la surtera vivo iam estu multe pli bela kaj nobla.

La prisocia leĝaro de Marko Aŭrelio estas inspirita de tiu ĉi frateca sento kaj de la ideo pri pli supera vivnivelo; oni devas doni al la malriĉuloj la materiajn kaj spiritajn rimedojn, kiuj ebligas al ili kompreni tutan la racian belon de l’universo, liberigante ilian animon el la malfeliĉaj zorgoj, kiuj malhelpas al ili trafi la celatan serenon.

Longa kaj malfacila laborado. Kiomfoje dum ĝi oni bedaŭras, ke mankas tempo por legi, mediti, por permesi al si la plezuron promeni dum bela suna tago, kaj iom plilongigi la babiladon kun siaj amikoj. Kiomfoje oni deziras, ke la homoj estu pli justaj kaj pli larĝamensaj. Sed ĉiu el tiuj momentoj de malkuraĝo montras nur vian neperfekton: prilaboru vian animon, bone meditu pri la principoj postlasitaj de l’majstroj, memoru ke vi estos vera stoikulo nur tiam, kiam tio kio estas malbona por la aliuloj ne estas malbona por via spirito.

Povas manki tempo por legado, sed ĉiam estas da tempo por esti bona. Eĉ se tre malbonaj estas la homoj, vi eble estas la plej malbona el ĉiuj. Vi venis en la mondon por servadi la diojn kaj viajn fratojn; por ke idealo je justo kaj rajto ĉiam firme staru en via animo; por ke vi ĉiam havu, animantan vin dum la agado, la deziron ke la tuta homaro povu, kiel vi, rigardi la universalan harmonion; por ke vi neniam forperdu viajn vere humanajn ecojn je bonvolo kaj amo.

Ĉiuj viaj faroj celantaj servadi, eĉ ofere, noblan ideon, kontribuas por ke iam establiĝu sur la tero la granda universala respubliko, ĉe kiu la homoj estos reciproke egalaj kaj egalaj al la dioj.

Pacienco, amo, persisto kaj fido pri la homdestinoj, jen la grandaj lastaj vortoj de l’stoikismo. Kaj ĉiuj metafizikaj aŭ logikecaj eraroj malaperas antaŭ la leciono pri konstanta laborado kaj la vizio pri bonega estonteco, kiujn postlasis al ni la plej gravaj reprezentantoj de tiu skolo.

BIBLIOGRAFIO

Tekstoj:

Arriano. Manual de Epicteto. Publikigita en la unua serio de la kajerkoleto portugallingva Antologia, eldonita de Prof. Agostinho da Silva.

Marko Aŭrelio. “Rikoltitaj pensoj”, kun antaŭparolo de A. Cresson, en Marc‑Aurèle, Parizo, Alcan, 1939.

Pritraktadoj pri la sistemo:

R. Lafon. Les Stoĭciens. Parizo, Mellottée.

Ogereau. Essai sur le système philosophique des stoĭciens, 1885.

Oni legu ankaŭ la librojn de Von Aster, Bréhier, Robin, Rivaud kaj Cresson menciitaj en La Penso de Epikuro, aperinta en la kolekto Iniciaçao, 1-a serio, portugallingva, de Prof. Agostinho da Silva.


FONTO: da Silva, Agostinho. La  Stoikismo, el la portugala lingvo tradukis Manuel de Freitas. Porto, Portugalio: Portugala Eldona Rondo, 1982. 18 p. (Enkonduko en la Kulturon; 7) 


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 December 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain