Duopa Mondo Mia

Ezra Clark Stillman

En ĉi tiu gaja mondo
(morto, murdo, pesto, rab')
mi promenas frumatene,
june, kiel juna knab'.

Kaj en ĉi malgaja mondo
(ho, la sun' en la ĝarden',
kie laŭ la laŭb‑aleo
mi promenas dum maten')

ftizo sputas pulmomukon
(ho, ĉi dolĉa rozparfum'),
kaj armeoj blinde buĉas,
sangas en sufoka fum'.

Ho duopa mondo mia
(mi freŝvanga sub la sun’),
vi frenezas, al mi gajnas
(mi putronta sub la lun').



FONTO: Stillman, Ezra Clark. "Duopa Mondo Mia," en: Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, 2-a. eld., reviziita kaj kompletigita, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984), p. 328.


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 November 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain