Ŝalom-Alejĥem

Ĉe doktoro

Monologo


El hebrea lingvo esperantigis
Josef Rabinovic‑Tajc


1931

Jerusalemo, Erec-Izrael, Palestino




Preso: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanujo


Mi volas peti vin, sinjoro doktoro, nur pri jeno: vi aŭskultu min. Tio estas, ne mian malfortecon; pri ĝi ni poste interparolos. Mi mem jam klarigis al vi, en kio konsistas mia malforteco; mi volas ke vi aŭskultu min mem, ĉar ne ĉiu doktoro ŝatas aŭskulti la malsanulon, ne ĉiu doktoro lasas paroli. Doktoroj kutimas nur palpi la pulson, rigardi la horloĝon, skribi recepton kaj enspezi por la vizito. Pri vi mi aŭdis, ke vi ne estas el tiuj doktoroj: vi estas ankoraŭ ne tiel avida je la rublo, kiel aliaj doktoroj. Tial mi ankaŭ venis al vi interkonsiliĝi pri mia stomako.

Mi estas, kiel vi vidas, homo kun stomako. Kvankam laŭ la doktrino de la medicino oni asertas, ke ĉiu homo devas havi stomakon, tamen tio ĉi estas dirita kiam la stomako estas stomako, sed kiam la stomako ne estas stomako, do je kio taŭgas tiam la vivo?

Dum homo vivas, li ne volas morti, kvankam mi devas diri al vi la veron, ke mi mem tute ne timas la morton, ĉar unue mi jam transpasis la ,,sesdekon”, kaj due mi estas tia homo, ke vivi kaj morti estas por mi egala festo, se ne restus edzino, ho ve, la tria, kaj dek-unu infanoj (estu ili sanaj).

Unuvorte, mi mem estas Kamenecano, tio estas ne el Kamenec mem, sed el urbeto proksima de Kamenec. Kaj mi estas, ho ve, judo‑muelisto, mi posedas muelilejon, aŭ plivere la muelilejo posedas min, ĉar kiel oni diras? ,,La enrampinta kuŝu”, do ĉu oni havas elekton? Vi komprenas: tio ĉi estas rado kaj ĝi ruliĝas! Vi imagu mem, ke por grenoj oni devas pagi kontante kaj farunon oni devas disdoni je kredito. Tie ĉio oni donas kambion, tie—kambion, kaj aferon vi havas kun malnoblaj estaĵoj kaj virinoj. Ĉu vi ŝatas virinojn? Vi komprenas, mi devas esti kulpa pro tio ke malprosperiĝis al ili la bulkoj. Ĉu tio estas mia kulpo? Eble, mi diras, mankis ĉe vi varmego, aŭ eble vi enmetis malbonan fermentilon, eble vi hejtis per malseka lingo? . . . Sed oni eĉ atakis min, faras de mi kotejon kaj avertas, ke alian fojon la bulkoj flugos sur mian kapon . . . Ĉu vi ŝatas, sinjoro doktoro, ke bulkoj flugu sur vian kapon? . . .

Tio estas la aĉetantinoj pomalgrande Sed eble vi pensas, ke la aĉetantoj pogrande estas pli bonaj? Tute ne! En1a komenco, kiam la aĉetanto alvenas en muelilejo kaj volas, ke mi kreditu al li, li estas mola kiel butero, kun mil flataĵoj kaj komplimentoj—vi povas lin surmeti sur la vundon, kaj poste, kiam oni devas pagi, komenciĝas tuta serio da plendaĵoj: ke la sendaĵon li ricevis tro malfrue, ke la sakoj disŝiriĝis, ke la faruno estis maldolĉa, putra, — oni havas de li nur mizerojn kaj malbonŝancojn, dek-ok difektojn kaj dudek-sep pravigaĵojn. ,,Kaj mono?” ,,Monon,” li diras, ,,alsendu kalkulon!” Tio signifas, ke kalkulo egalvaloras duonon da pagoto. Se oni sendas enkasigi, li diras ,,Morgaŭ”. ,,Morgaŭ”—,,post morgaŭ”—estas neniaĵo. Do mi komencas timigi lin per protesto kaj kulpigas lin ĉe juĝejo.

Nu kaj se mi jam tiris lin al la juĝejo, kion mi profitis? Mi havas ,,rajtigitan paperon” je lia havaĵo, sed kiam mi alvenas kun la ,,rajtigita papero” por noti la havaĵon—mi trovas ĉion alskribita je la nomo de la edzino—kaj faru kion vi volas!

Nu, mi demandas vin, ĉe tiaj aferoj kiel oni povas ne perdi la stomakon? Ne vane diradas al mi la ,,mia”, kvankam ŝi estas ne la unua edzino, ŝi estas la tria, kaj la tria edzino, oni diras, similas la sunon en decembro—sed tamen ŝi estas edzino:

,,Forlasu, Noaĥ, forlasu la farunaferon, ĝi ekbruliĝu kun la muelilejo kune, tiam almenaŭ vi restos sur la mondo!”

,,Ho-ho-ho,” mi rediras, ,,se la muelilejo volus bruli, ĝi estas bone asekurita! . . .”

,,Nw tion mi celas, Noaĥ, mi parolas pri tio, ke vi ĉiam kuregas,—ekzistas nek sabato nek festo, nek edzino nek infano. Kial vi flugas?”

Kaj efektive mi mem ne scias, kial mi flugas, sed kion mi povas fari? Mi havas jam tian kutimon, ĝi iru al Diablo! Mi ŝatas turnadi! Vi pensas, eble, ke mi havas ion de la tornado? Mizerojn mi havas! Kian ajn aferon oni nur porponu al mi, mi ĝin akceptas. ,,Ne ekzistas por mi malbona brando”: oni proponu sakojn—estu sakoj, lignon, estu lingo, regnan publican vendadon—estu regna publika vendado.

Vi povas, certe, pensi, ke krom la muelilejo mi havas jam neniajn aferojn? Pardonu al mi—vi eraregas! Kiel vi vidas min, mi komercadas je arbaro, kun unu kunulo, kun kiu mi forhakas ĝin, kaj liveras provizon por la malliberejo, kaj havas parton en la ,,vianddepago” kaj mi malprofitas ĉiujare ĝuste tiom, ke vi povas vin deziri perlabori tion ĉiumonate: kredu ke mi estas al vi ne malamiko. Pro kio mi bezonas tion? Je spito de la komunumo; mi estas, kiel vi vidas, granda ambiciulo; pro ambicio povas perei de mia flanko la tuta urbo kune kun mi mem, nur ke estu plenumita tio, kion mi volas! Mi estas, kiel vi vidas, en la vivo homo tute ne malbonulo, sed granda kapriculo, t. e.,,ekflamemulo”. Se oni ektuŝas mian honoron—gardu vin Dio, kaj krom tio mi estas iomete ,,obstinulo”, sed kion do mi povas fari? Mi posedas jam tian sangon! Tio ĉi, diradas la doktoroj, devenas ĉe mi de la nervoj, kaj tio koncernas la stomakon. Kvankam laŭ la prudento tio ŝajnas esti stranga; ĉar kian koncernon havas la nervoj kun la s.tomako? Kie troviĝas la nervoj? Kaj kie troviĝas la stomako? Nervoj ordinare ja troviĝas, laŭ la doktrino de la medicino, tie, kie estas la nervoj!—kaj la stomako ja troviĝas tute ie, pardonu al mi, kie . . . ho‑ho! . . .

Atendu, jen baldaŭ mi finos, kial vi rapidiĝas tiel? Sidu ankoraŭ minuton!

Mi ja volas rakonti al vi precize, por ke vi aŭskultu min kaj diru al mi de kie ekaperis ĉe mi jen tiu ĉi malfeliĉo t.e. la stomako; eble tio devenas de tio, ke mi estas migranto, neniam mi troviĝas hejme, kaj eĉ kiam mi estas en la hejmo, mi ankaŭ ne estas hejme. Mi ĵuras antaŭ vi je mia jesvorto — ĝi estas ridindaĵo por aŭdi kaj honto por rakonti — mi ne scias, kiom da infanoj mi havas kaj kiel oni nomas ilin. Vi aŭdu, ne bone estas esti sen patro kaj sen mastro! Se vi ekrigardus ĉe mi la hejmon kun la ordo! Ŝipo sen direktilo. Tage kaj nokte ĉiam regas tumulto, alarmo, ke Dio nur vin gardu kaj savu! Ĉu facile estas eligi tion el la buŝo, havi (estu ili sanaj), dek-unu infanojn de tri edzinoj! Dum kiam unu trinkas teon, la alia matenmanĝas, kaj kiam mi preĝas, tiu ekvolas dormi. Tiu ĉi depinĉas de la bulko, kaj tiu volas haringon, tiu elkvolis laktaĵon kaj tiu ci kriegas senĉese: ,,Viandon!, Viandon!". Kaj kiam oni lavas la manojn je manĝado*), tiam, je fino, ne estas tranĉilo per kiu detranĉi pecon da pano; kaj inter la etuloj regas tia tumulto, infero kun buĉadoj, ke vi forkurus ien ajn en la mondon.

Kaj pro kio tio ĉi okazas? Ankaŭ pro tio, ke mi neniam havas tempon, kaj ,,ŝi” t.e. la mia, estas, dank' al Dio, tre bonkorema, aŭ plivere ne tiel bonkorema kiel molkorema, ŝi ne scipovas kiel oni devas agi kun infanoj, kun infanoj agi oni ja devas scipovi, do oni rampas sur ŝian kapon, t.e. kvankam ŝi malbenas ilin, pinĉas, deŝiras de ili pecojn da karno, sed kion efikas tio ĉi? Ŝi estas nur patrino kaj patrino ne estas patro: patro ekkuŝigas kai vergas infanon, mi scias ke mia patro vergis min, kaj eble via patro vergis ankaŭ vin, kion do vi opinias?—bonege estas al vi! Mi ne scias, ĉu estus por vi pli bone, se oni ne vergus vin . . . Kial do vi ekleviĝas! Jen mi baldaŭ finos.

Mi rakontas al vi tion ne vane, mi rakontas pro tio, ke vi komprenu mian vivmanieron. Ĉu vi pensas, ke mi mem scias kiom mi posedas? eble mi estas judo‑riĉulo, kaj eble — tio certe restas nur inter ni? —eble mi estas eĉ bankrotonto . . . ĉu mi scias? Ĉar tage kaj nokte oni nur riparas la truojn, kaj, ĉu oni povas ĉu ne, — oni devas doni al infano, kaj precipe se Dio benis vin per filinoj kai plenaĝaj. Jen provu havi tri filinojn, plenaĝajn, kiuj dank' al Dio povas tuj jam edziniĝi je la nuna tago kaj mi vidos, ĉu vi povos eĉ unu tagon eksidi hejme! Nun vi jam komprenas, kion signifas la turnado, kiu min turnigadas, kaj la flugado, kiu min flugigas. Sed kuregante oni ja ekricevas malvarmon en vagono, malbonan vespermanĝon en la gastejo, kio poste malsanigas vin,.kaj vi malsanas. Estas nur iomete da feliĉo, ke mi estas de naturo ne malsana homo, bone hardita de la juneco. Kvankam mia eksteraĵo ne aspektas tiel: mi estas ja maldika kaj seka, — la aferoj min tiel elsekigis, kaj krom tio ĉe ni estas jam tia karaktero, ni ĉiuj tenas nin alte kaj delikate . . . mi havis kelkajn fratojn (estu facila al ili la cindro!) kaj ili ĉiuj estis kiel mi. Tamen, vi aŭdu, mi estis ĉiam sana homo kaj konis nek stomakon, nek doktoron, nek diablon . . . Nur de tiu tempo, kiam oni komencis ŝovi en min kuracaĵojn, pilolojn kaj herbaĵojn, kaj ĉiu aparte alvenas kun sia eltrovo: tiu ĉi ordonas ke mi manĝu kiel eble plej malmulte; alia ordonas, ke mi nenion manĝu, t.e., ke mi fastu. Ĉu vi pensas ke tio estas jam fino? Jen alvenas nova saĝulo-doktoro kaj ordonas, ke mi ja manĝu kaj multe! Verŝajne li mem estas ano de manĝado? Ĉiuj doktoroj havas jam tian kutimon, ke tion, kion ili ne malŝatas, tion ili ordonas ankaŭ al la malsanulo.

Mi miras nur, kial ili ne ordonas gluti rublojn . . . Oni povas freneziĝi pro ili! Unu doktoro ordonis al mi multe iradi, t.e. promenadi; alvenis la dua doktoro kaj ordonas al mi, ke mi kuŝu, kaj vi solvu, kiu el ili estas la plej granda azeno . . .

Kion vi volas plu? Unu nutris min per ,,lapisaĵoj”, preskaŭ jaron senĉese nur per lapisaĵoj; alvenis la dua; li diras: ,,Lapisaĵoj? gardu Dio, estas por vi veneno!” kaj ordonas por mi pulvoraĵon, flavan pulvoraĵon; certe vi scias, de kia speco ĝi estas? Mi alvenas kun la flava pulvoraĵo al tria doktoro kai tiu ĉi ekkaptas ĝin kaj disŝiras la recepton kaj ordonas herbaĵojn, sed kiajn herbaĵojn? ĝis kiam mi alkutimiĝis al ili, vi povas min kredi, ke la verda galo renversiĝis en mi! Ke la doktoro havu almenaŭ duonon, kion mi deziradis al li, dum kiam mi devis eltrinki ilin ĉiam antaŭ la manĝado. Dum la trinkado mi intervidiĝis kun la mortiganĝelo; sed kion ne trinkas homo pro la sano? . . . Kaj fine okazas, ke mi ekalvenas al tiu doktoro t. e. al la unua, kiu nutris min per ,,lapisaĵoj” kaj rakontas al li la historion kun la maldolĉaj herbaĵoj, kiuj malgajigas al mi la vivon; li ekfurioziĝis kaj alparolis min kun tia kolerego, ĝuste kvazaŭ mi estus vangfrapinta lin:

,,Mi ja ordonis por vi,” kriis li, ,,lapisaĵojn, kial do vi kuradas, kiel idioto, de unu doktoro al la alia?”

Mi rediras: ,,Haltu, haltu! vi estas ne solulo en la foiro, kontrakton oni ne subskribis kun vi, kaj vivi bezonas ankaŭ tiu doktoro, tiu ankaŭ havas edzinon kaj infanojn! . . .”

Li, ekbruliĝis, kiel fajrego, se vi vidus, ĝuste kvazaŭ mi estus dirinta al li Dio scias kion! Unuvorte, li petis ke mi iru al tiu doktoro. Mi diras:

,,Konsilojn mi ne bezonas, se mi volas, mi mem povas iri”, kaj ekmetas rublon. Vi pensas, ke li ĵetis ĝin al mia vizaĝo? Ne! Rublojn ili ŝatas, ho-ho, kiel ili ŝatas rublojn, vi aŭdu, multe pli ol ni, simplaj homoj.

Ke ili eksidiĝu por aŭskulti la malsanulon, kiel oni bezonas, — tio ĉe ili ne okazas; ili ne lasas eligi vorton superfluan. Jen mi estis foje ĉe unu doktoro, li estas nome via konatulo, mi ne volas eknomi lin je la nomo, mi nur ekeniris, ne eligis eĉ du vortojn — ehe! Li jam ordonas al mi tuj senvestiĝi, pardonu al mi, kaj ke mi ekkuŝiĝu sur kanapon. Pro kio? Ĉar li volas aŭskulti min. ,,Se vi volas aŭskulti min, tre bone! Aŭskultu min! sed kial vi ne lasas paroli? Por kio taŭgas via palpado, per kiu vi palpas min, via frapado, per kiu vi frapas min?” Ne, li ne havas tempon, atendas, li diras, tie malantaŭ la pordo aliaj homoj, ĉiu kun sia vico. Nuntempe fariĝis ĉe ni modo la ,,vico” ĝuste kiel en la stacidomo aŭ en la poŝto ĉe la markoj . . . Kio? Ĉu vi ankaŭ ne havas tempon? eble ĉe vi jam ankaŭ fariĝis ,,vico”? Vi ja estas ankoraŭ juna doktoro! kian koncernon havas ,,vico” kun ,,vi”! Se vi tiel agos, vi havas nur ĉagrenon, ne praktikon . . . kaj indigni vi ankaŭ ne devas, mi ne pensis, gardu Dio, senpage, mi ne estas tia homo, ke mi, gardu Dio, deziru senpage, kaj  kvankam vi ne volis aŭskulti min ĝis la fino, tamen unu la alian tute ne koncernas, por la vizito oni devas pagi al vi . . . Kio? vi ne volas preni? . . . mi perforte ne devigos vin . . . certe vi havas el kio vivi . . . verŝajne, vi vivas per bankkuponoj? . . . ili kreskas ĉe vi . . . Nu, estas des pli bone, helpu vin Dio, ke ili kresku kaj kresku ĉe vi . . .

Adiaŭ! . . . vi ne indignu, eble mi forprenis de vi tempon . . . Por tio vi ja estas doktoro . . .


*) Antaŭ manĝado de ia panaĵo la hebreoj devas lavi la manojn, kaj malpermesate estas paroli ĝis kiam oni preĝetis kaj manĝis pecon da pano.



FONTO: Ŝalom-Alejĥem [Sholem Aleichem]. Ĉe Doktoro: Monologo. El hebrea lingvo esperantigis Josef Rabinovic‑Tajc. Jerusalemo, Erec-Izrael, Palestino, 1931. 12 p.


"La Gimnazio" (fragmento) de Ŝalom Alejĥem

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 August 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain