La Koncerto

Hana Pĕchulová

El la ĉeĥa tradukis Adolf Staňura



“Divenu, kien ni iros morgaŭ?” — demandis min la edzino, apenaŭ demetinte la kaskon, ebligantan spiradon en la stratoj de la Urbo.

“Ja en la Ĝardenon, kiel ĉiudimanĉe, ĉu ne?” mi respondis. En la Ĝardenon ni iradis jam dum du jaroj. Ĝi estis komparebla nek per sia areo, nek per la nombro de siaj eksponaĵoj kun la Granda Ĝardeno de Sintezaj Plantoj, sed dum ĉiu vizito ni malkovris ion novan. En la Ĝardeno de Vivaj Plantoj estas malpermesite pluki ion ajn, sed de temp’ al tempo al ĉiĉerono licis pruvi al vizitantoj, ke la tieaj plantoj ne distingeblas de la sintezaj. Ĝuste la pasintan dimanĉon li prezentis efektivan leontodon. Mia edzino estis entuziasmigita pro ĝia odoro kaj pro tio, ke el ĝi post pluko elfluis lakteca likvaĵo, kiu eĉ makulis la manon.

“Ho ne, morgaŭ ni vizitos koncerton.”

“Ĉu vi opinias tion serioze!? Bone vi scias, ke mi ne toleras la novan hororan tendencon,” mi rezistis.

“Ni vizitos efektivan merlan koncerton! Mi sukcesis havigi enirbiletojn.

“Tio ne eblas,” mi ekmiregis, “lastfoje okazis birda koncerto antaŭ sep jaroj. Ekde tiu tempo la Lasta Zoo de Vivaj Estaĵoj ĉiam rifuzis pruntedoni birdojn!”

“Sciu, ĉi-foje aranĝis la aferon…,” ŝi flustris en mian orelon la nomon de influa persono. “La merla koncerto okazos en la Granda Palaco. Jam oni tie preparas kaj adaptas klimatizon kaj lumefektojn.”

“Bedaŭrinde, nia filo estas tiel malgranda. Por li tio estus travivaĵo por la tuta vivo...”

Tiun vesperon ni longe rememoradis pri prezentado de fringoj antaŭ sep jaroj. Sed jam morgaŭ.... ni travivos la Grandan Merlan Koncerton. Ni estis endormiĝantaj kun rideto sur la lipoj.

La duan tagon la edzino revenis, post la butikumado, kun kasko nebuligita de larmoj.

“Ĉu vi jam aŭdis tion?” ŝi ekploris ĉe la pordo.

“Nur nun mi apenaŭ ellitiĝis. Kio okazis?” mi elbuŝigis.

“La Granda Merla Koncerto ne okazos!”

“Ĉu la Lasta Zoo denove rifuzis?”

“Ne” ŝi skuis la kapon. “La merloj estis jam unu semajnon en la Urbo. Sed neniu ekkonsciis, ke en la kaĝoj estas ĉi-foje efektivaj vivaj birdoj. Oni ne manĝigis ilin kaj la merloj...” mia edzino ekploregis.

Mi turnis butonon de la radio — “... estas proklamita tutŝtata funebro. La sepulto de ambaŭ merloj okazos en la Tombejo de Grandaj Personoj...” Mia edzino ĝemis. Mi ĉirkaŭprenis ŝiajn ŝultrojn. En la antaŭĉambro aŭdiĝis frapetado de infanaj piedetoj. Nia filo neniam plu...

Originala titolo: Koncert.
© ĉe la aŭtorino


FONTO: Pĕchulová, Hana. “La Koncerto,” el la ĉeĥa tradukis Adolf Staňura, en Sferoj 5: sciencfikcio kaj fantasto, komp. Miguel Gutierrez Aduriz (Santander [Hispanio]: Grupo Nifo, 1987), p. 33-34. Speciala numero: Virinoj.  Tradukitaj verkoj.


Sferoj 1-10: kovriloj - enhavtabeloj - antaŭparoloj

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sferoj 5: sciencfikciaj noveloj de virinoj (1)

Sferoj - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 June 2017

Site ©1999-2018 Ralph Dumain