Maljunulinaj manoj

Karolo (Karel) Piĉ



Vi estas jam maljuna,
peze laca
kaj aŭtune velka.
Pasis la pasinteco suna.
Kaj nun,
kiam vi rerigardas,
nun,
kiam vi maljunuline spertas,
vi ne plu certas,
ĉu ĝi entute estis kelka.
Sed ĉe la fino de la vivovoj’
oni ne plu demandas,
ĉu vere
iam estis ia ĝoj’.

Vi maljunas.
Profundaj sulkoj viajn vangojn kovras,
kaj jaroj viajn harojn rastas. . .
Dum via vivo
ĉiam vi malriĉis.
La korvoj de malriĉo
en viajn sonĝojn grize kriĉis.
Kaj eĉ nun
vi nur  plu povras.
Malsanoj, laco vin balastas.
Sur viaj manoj vejnoj bluas.
Kaj tagoj paŝas kaj tempo fluas,
kaj ĉiam la samaj zorgoj propras. . .
Manĝaĵojn, ankoraŭ, vi kuiras,
kaj lante, lante, lante iras.
Vi maljunas.
Viaj okuloj,
senŝanĝe,
post nubaj tuloj
tamen plu kiel steloj brunas.

Multaj virinoj al mi plaĉis.
Multaj virinoj al mi plaĉas.
Ne, tio ne estas kalumnio,
tion oni prave klaĉas.

Malgraŭe,
nur vi estis mia hejmo,
mia ŝirmejo,
mia hejma nesto,
haveno,
kiu ĉiam pretis,
ĉu ŝtormo estis,
ĉu plagis pesto,
ĉu mi kreditis, ĉu debetis.

Vi estis lumturo,
kiu lumis,
kiam mi stumblis en obskuro,
Itako,
kiu hele fumis,
sur la linio de horizonto, 
kompaso,
kiu celon montris,
kaj firma, solida, sava ponto.

Sur viaj manoj bluas vejnoj.
Tamen tiuj manoj estas kosmoj,
kiujn ne prikalkulos cent Ejnŝtejnoj.



Osmo Buller, 22 aprilo 2019:

Eble ne multaj el la malmultaj legintoj de La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ rimarkis, ke la fina parto de la 50-a ĉapitro aperas en lia poemaro Angoro. Sub la nomo “Maljunulinaj manoj” ĝi estas kortuŝa odo al lia longtempa kunloĝantino Ria. Mi ne inventaris, sed mi ne mirus, se ankaŭ aliaj eroj de la romano ricevis aliloke grafikan aspekton de poemo. Fakte ankaŭ en la romano la odo al Ria estas aspektigita kiel poemo, ĉar meze de kontinuaj frazoj majuskloj indikas komencon de linio en la poemlibro. Angoro estas bonega prezento de la filozofio de la romano kaj tre facile kaj agrable legebla, ĉar preskaŭ plene en “normala” Esperanto.

Karolo Píč ĉe Don Harlow

Karolo Píč (OLE)

Karolo Píč - Vikipedio

Karel Píč - Wikipedia, the free encyclopedia

Karel Píč (1920-1995)

Karolo Piĉ kaj ĉeĥaj verkistoj dum la totalismo” de Miroslav Malovec

Karolo Piĉ 1920-1995 en La Gazeto

“El Litomiŝlo en la mondon” de Tomasz Chmielik, Kresko 6/2018, p. 3-4


Braĝa skoldo por praga skolo
de Ralph Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 May 2019

Site ©1999-2019 Ralph Dumain