Obskuraj Radikoj de la “Nova Epoko”

de Roland Schnell
(Germanio)


La honoran titolon "ĉefurbo de la movado" la germanaj faŝistoj atribuis al la bavara urbo Munkeno (München), kie ekfloris la nazia movado en la 20-aj jaroj de nia jarcento. Aktuale en ĉi tiu urbo viglas alia movado: ekzistas proksimume 100 esoteraj centroj, institutoj, kaj organizoj akurate listigataj en revuo, kiu havas la signifoplenan titolon Lichtblick—Spirita Revuo por Munkeno kaj Bavario. Troveblas Balkriŝan-, Surat Shabd aŭ Abaton-Centro, same kiel Kensoh-, Korak-, Janus- aŭ Theta-Instituto, oraklo-metiejo, tantra alĥemio, diversaj institutoj por spirita resanigo, reenkarniĝa terapio. Terminoj plej ofte anglaj estas uzataj, ekz. Reiki, Aura-Reading, Mind-Clearing, Pulsation aŭ Wing-Song, laboro je la "Chakren", je la "Plej Alta Memeco", je la energicentralo subkonscio, kontakto kun mortintoj aŭ gardospiritoj, ne-identigitaj flugobjektoj kaj eksterteraj estaĵoj, evoluo de parapsikologiaj kapabloj per helpo de kristaloj, pendoloj, divenaj vergoj, per astrologio, numerologio, klarvido, taroto, kabalo aŭ runoj.

Kion precize signifas ĉi tiu miksaĵo, kiu ĝenerale aperas sub la etiketo "Nova Epoko" (New Age) aŭ lastatempe "Luma Epoko" (Light Age)? Ĉu la tuto nur estas sensencaĵo, kiu ne indas pritrakton, aŭ ĉu necesas serioza pristudo de ĉi tiu movado precipe pro ĝia strategio stultigi la amasojn? La tiel nomata "nova pensmaniero" atingis timendan amplekson: proksimume 20% de novaj libroj eldonitaj dum la lastaj jaroj estas en kategorio "Nova Epoko" kaj esotero—kaj la nombro ankoraŭ kreskas. Oni ofertas kursojn eĉ en popolaj altlernejoj.

Kio do estas la ideologio, kiu estas prezentata al la popolo sub etikedoj kiaj "Kosma Konscio" aŭ "Nova Epoko"? La adeptoj de la Nova Epoko sin komprenas kiel avangardon de tute nova, neniam antaŭe ekzistinta pensmaniero. Sendepende de la fakto, ke utopiaj projektoj pri iu nova epoko estas troveblaj en la mitoj de ĉiuj popoloj sur la terglobo, la ideoj, kunmetataj en "nova epoko" tute ne estas novaj aŭ originalaj. Ĉefe ili devenas el idearo de la "teozofio", miksaĵo el ŝajne raciaj kun mistikaj, okultaj scioj, troveblaj je la novplatonanoj (2-a ĝis 6-a jarcento de nia epoko) kaj precipe en la kristana "gnostiko", kiu estis influata de ili.

Teozofiaj ideoj estas rimarkeblaj tra la tuta mezepoko ĝis nia tempo kaj speciale aperis fine de la 18-a jarcento en la verkoj de la t.n. "spiritistoj", kiuj ĉefe celis al la kontakto kun la animoj de mortintoj. Kiel kontraŭa movado al la revoluciaj ŝanĝoj en la eŭropa socio la spiritismo atingis sian kulminon fine de la 19-a jarcento. Ĉie aperis memfaritaj mediumoj, kiuj transdonis mesaĝojn el la transejo; okazis seancoj kun tablomoviĝo kaj rigardado en la kristalan globon. "Recidivo en la primitivan superstiĉon" juĝis Friedrich Engels en publikaĵo el la jaro 1878.

SEKRETA DOKTRINO

En la jaro 1888 publikigis Helena Blavatsky, denaske rusa, sian fundamentan teozofian verkon La Sekreta Doktrino, kiu estis sendata al ŝi en spiritisma maniero de nevideblaj himalajaj spiritoj. Ĉi tiu kunmetaĵo el orientaj kaj okcidentaj esoteraj tradicioj, miksita kun evoluismaj kaj aristokrataj teorioj pri la deveno de la homo, rapide iĝis la baza verko de la eŭropa okultismo. Preskaŭ ĉiuj postaj verkoj de la teozofio kaj nuntempe la "nova epoko" estas maksimume variantoj de la jena mondkoncepto: en certa loko en Himalajo troviĝas la surtera kontaktejo de la "Granda Blanka Kongregacio", loĝio de lumigitaj majstroj al kiuj apartenas krom Kriŝno, Budho, kaj Jesuo Kristo, interalie Sankta Francisko de Asisi, Leonardo da Vinci kaj Johann Wolfgang von Goethe.

La kongregacio servas al al galaksia hierarkio, kiu sekrete observas la vivon de la homoj sur la tero, kaj kiu ricevis meze de la 19-a jarcento la ordonon gvidi la homaron en "Oran Epokon". La necesaj esoteraj sekretoj estas malkaŝataj al ĉiuj homoj, kiuj pretas kiel "lumagantoj" realigi la novan mondordon.

La elektitaj homoj devas servi kiel mediumoj por la mesaĝoj de la majstroj, leviĝintaj en nirvanon. La realigo de la "nova epoko" estas privilegio de la plej progresinta raso: la arjoj. Tial la formorto de la subaj rasoj (indianoj, papuoj, eskimoj, aŭstraloj) estas karma neceso.

La ekstreme dekstra "Teozofia Societo", fondita en 1875 de Helena Blavatsky en Novjorko, liveris kun tiuspecaj rasismaj ideologioj la volonte akceptatan apologion por la amasmurdoj fare de imperiismo en la Tria kaj la Kvara Mondo. Je la komenco de la 20-a jarcento, la Teozofia Societo, kiu intertempe ŝanĝis sian nomon al "Adyar TG", havis loĝiojn kun pli ol 100 000 membroj en proksimume 50 landoj kaj rimarkindan politikan influon. En la jaro 1907 Annie Besant, disĉiplo de Blavatsky, iĝis prezidantino de la societo, kiu ekde nun spertis imponan prosperon. Komisiita de la "Commonwealth" [brita imperio], ŝi transprenis la prezidon de la hinda nacia kongreso, kie ŝi baldaŭ ekkverelis kun Gandhi pro ŝia teozofia doktrino pri rasoj, el kiu ŝi divenis la konservadon de la kastoj.

ANTROPOZOFIO

Alia pioniro de la nuntempa "Nova Epoko" estas Rudolf Steiner, kiu komencis sian esoteran karieron kiel ĝenerala sekretario de "Adyar TG" en Germanio. Li forlasis la organizon en la jaro 1913, ĉar li ne pretis partopreni la kulton, postulata de Annie Besant, por prezenti Jiddu Krishnamurti kiel novan kriston. Steiner fondis "Antropozofian Societon", kiu enmetis diversajn sociajn kaj humanismajn elementojn en la teozofian doktrinon, sed li konservis la ideologion de la supereco de la germana-norda raso.

Krom Steiner menciindas precipe Annie Alice Bailey, kiu aliĝis en 1915 al la kalifornia loĝio de Adyar TG. Kiel mediumo ŝi ricevis personajn mesaĝojn de la Granda Blanka Kongregacio. Ŝi plilongigis la membroliston per kelkaj pluaj lumigitaj personoj: Napoleon, Bismarck, Mussolini, Hitler, Stalin, kaj Franco. La reakcia interpreto de la doktrino pri la karmo atingis sian kulminon: socia mizero ĉiukaze estas kaŭzata de kulpoj en antaŭaj vivoj. La amasmurdo, fare de la Tria Regno estis, eĉ poste, pravigita: la juda gento estis devigata perlabori sian malfavoran karmon, kaj la nazioj nur helpis al ili.

LA TRIA REGNO

La nazioj siaflanke evidente montris grandan intereson pri la teozofia elita doktrino pri rasoj. En Germanio kuniĝis reakciaj grupoj el la industrio, nobeloj, kaj oficiroj jam en la respublika periodo inter 1918 kaj 1933 en sekretaj loĝioj, kiuj celis kaj al la detruo de la juna demokratio kaj al la realigo de arja epoko. La plej grava grupo estis la Tuleo-ordeno, fondita en 1918 en Munkeno, al kiu apartenis poste eminentaj nazioj, ekzemple Hesse, Rosenberg, kaj Himmler (kiu sin komprenis kiel reenkarniĝon de Henriko la Leono. La Tuleoanoj revis, ke purrasaj arjaj superhomoj regu la mondon. La komencon de la arje-spirita nova epoko ankoraŭ malhelpis la mallumaj rasoj (judoj, nigruloj, ciganoj), kiuj tial estus forigendaj. La mesio de la nova epoko estu Hitler. Tutcerte la naziismo interalie radikis en teozofiaj doktrinoj.

LA NOVA EPOKO AKTUALE

Trompitaj estas tiuj kiuj pensis, ke post la finigo de la nazia barbareco ankaŭ la teozofiaj fantomoj estus forpelataj. Ekde la 70-aj jaroj ĉi tiuj doktrinoj spertas renesancon; transcendecaĵoj ĝuas florantan konjunkturon.

Nekredeblaj stultaĵoj, ekzemple de Shirley MacLaine, de Chris Grishcom, Joseph Murphy aŭ Thorwald Dethlefsen pri la kontaktoj kun spiritaj estaĵoj aŭ kun plej alta memeco ("channeling" = kanalumado) aperas en specialaj esoteraj serioj de grandaj kaj renomaj eldonistoj. Ili estas milionoble aĉetataj.

En preskaŭ ĉiun sferon de la socia vivo la novepoka idearo povis enpenetri. Precipe la tiel nomata psiko-scenejo estas subfosata. Rimarkeblas la granda nombro de esotere orientataj kuracejoj. Tre ofte estas aplikataj efikegaj do riskaj psikaj teknikoj, kiuj povas kaŭzi fatalajn sekvojn en la manoj de nespertaj terapeŭtoj. La plej multaj nov-epokaj terapeŭtoj gajnis nenian kvalifikigan edukon. Ili agas en jure nedifinita regiono, kiu permesas al ĉiuj uzi la titolon "psikoterapeŭto". Kio okazas sub la etikedo "spirita terapio" kutime estas harstariga sensencaĵo.

Ankaŭ la ekologian movadon influis la esotero. Oni provas kunveni en "Lokoj de Forto", kie oni surscenigas pseŭdoŝamanajn ritojn por efektivigi la "Repacigon kun la Patrino Tero". Trafe-maltrafe oni ekspluatas la tradiciojn de ĉiuj kulturoj: keltaj kaj ĝermanaj tradicioj same kiel indianaj kaj tibetaj. Nur gravas, ke la tuto havu iom da mistika aspekto kaj ke la unuopulo sin povas imagi "parto de la tutaĵo". La limo inter tio kaj la ideologio de "sango kaj grundo" de la nazioj estas malfacile rekonebla.

Eĉ la feministinoj emas al "New Age": la novaj sorĉistinoj (J. Jannenberg) havas same banalan kaj agreseman doktrinon, kiu prezentas la virinojn kiel la principe pli alte evoluintan homan estaĵon.

Ankaŭ la "Granda Blanka Kongregacio" ŝanĝiĝis: aktuale eĉ indianaj tribestroj, mortintaj kompreneble, ĝuas la honoron. El kosmaj aferoj sin anoncas la irokezo "Blanka Aglo", kies ege reakciaj mesaĝoj intertempe plenigas kelkajn librojn. Ekzemple li diras: "saĝa homo neniel maltrankviliĝas; li scias ke la dia leĝo estas justa, perfekta, kaj vera, kaj ke ĝi regas ĉiujn erojn de la homa vivo. Ne plendu kaj ne estu malkontenta pri via sorto. Kiam vi lernos akcepti vian karmon, ĉar vi lernis ke nur per tio vi povas venki, vi vivos pli facile kaj pli feliĉe."

La spiritaj mesaĝoj de "Blanka Aglo" estas libroforme same bone vendebla kiel la skribaĵoj de Charles W. Leadbeater, kiu deklaras la formorton de la indiĝenaj popoloj kiel karman neceson, ĉar ni kiel pli alte evoluintaj animoj transpasis ilin.

Kompreneble la homaro ricevis ankaŭ la atombombon de la Granda Blanka Kongregacio kiel donacon por batali kontraŭ la malbono. Ĝi estu nepre necese por la konstruado de nova monda ordo, en kiu la arja raso regos. G. Trevelyan en Findhorn diris en 1983: "Post nuklea milito la tero povos renaskiĝi en nova beleco kaj homaj animoj povos malsupreniri, esti fekunda kaj plimultiĝi."

La aktualaj reprezentantoj de la "Nova Pensmaniero" konservas kaj daŭrigas la reakcian ideologion de la teozofoj. Kompreneble ili ne rekte propagandas la ekspluatadon de la popoloj en la Tria kaj Kvara Mondo. Ili ne laŭte diras ke la mizeraj kvartaloj estas la lokoj kie amasiĝas malsupraj animoj kaj tie nur estas juste traktataj. La rasismo, antisemitismo, faŝismo restas kaŝita. Nur de tempo al tempo oni ekscias pri la vera spirito, kiu situas malantaŭ la senkulpa fasado de fumbastonetoj kaj meditado.

En aŭstria televidelsendo la novepoka guruo Erhard Freitag konfesis, ke la 6 milionoj da judoj kiuj estis mortigitaj en germanaj koncentrejoj nur pentis pro pekoj en pli fruaj vivoj. Similan teorion prezentis Rainer Holbe, parolanto de Luksemburga radiostacio RTL, komence de la jaro 1990 en libro kiu aperis ĉe la granda eldonejo Knaur kaj kiu estis diktita al li de du spiritaj estaĵoj.

Nu, la terapiejo de Freitag en Munkeno intertempe estas fermita, Holbe perdis sian postenon, sed multaj aliaj povas sub la pretendo de "spirita serĉado por lumo kaj amo" daŭrigi sian reakcian, se ne diri faŝisman, entreprenon de la stultigo de la homoj.

*      *      *

TERMINOLOGIAJ RIMARKIGOJ: La redaktintoj de PIV evidente ne konsciis pri la reakcia esenco de la teozofio, ĉar ili erare klarigas, ke temas pri "sinkretisma doktrino, celanta per neraciaj intuaj procedoj havigi scion pri Dio kaj vivsignifo kaj elvolviĝon de metapsikaj kapabloj; ĝi ankau predikas, same kiel la Zamenhofa homaranismo, la universalan, homaran fratecon sen distingo pri religio, kredo, sekso au raso." La termino "antropozofio" ankoraŭ ne troviĝas en PIV, sed per la prefikso "antrop" ĝi estas facile kreebla el "teozofio" paralele al la historia evoluo.

*      *      *

POSTKOMENTO DE R. DUMAIN: Koran dankon al S-ro Schnell pro ĉi tiu majstroverko. Ĉefa celo de mia intelekta agado de la pasinta jardeko estas montri la faŝismajn radikojn de novepokaj ideoj de la usona "kontraŭkulturo" de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. S-ro Schnell jene konfirmas mian projekton.

La novepoka ideologio estas trompa, eskapisma, malrespondeca, memkontenta, etburĝa ideologio. Jes, mi konatiĝis kun komfortaj etburĝuloj kiuj asertis, ke la negroj suferas mizeron en la gettoj pro ilia malbona karmo. Ekzistis famaj blankulaj mediumoj kiuj ricevis rasismajn mesaĝojn de la transmondo. Estas nun meze de Usono faŝista kulto de la "Granda Blanka Kongregacio" kiu posedas bienon ĉe kiu oni konstruas ŝirmujojn kaj stokas armilojn, prepare al atombomba mondmilita Armagedono, timante atakon eĉ dum la epoko de glasnosto kaj perestrojko.

Ne surprizas min ke etburĝaj verduloj kaj feministoj akceptas la supre priskribitajn okultismajn idealojn. Mi ĉiam avertis: gratu la haŭton de socialdemokrato kaj sube vi nepre trovos faŝiston.

Similajn stultaĵojn oni devas kontraŭbatali en Esperantujo. Rigardu mian polemikon kontraŭ Albert Goodheir: "Kontraŭ Obskurantismo en la Belartaj Konkursoj", en La Kancerkliniko, n-ro 54, aprilo-julio 1990, p. 21-22.


FONTO: Schnell, Roland. “Obskuraj Radikoj de la ‘Nova Epoko’," Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro - septembro 1991, p. 38-44.


"Konsideroj pri Gandhi"
de George Orwell, tradukis William Simcock

"The Asconan Idea in Politics"
by Martin Green

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Holistic Thought, New Age Obscurantism, Occultism, the Sciences, & Fascism

Occultism, Eastern Mysticism, Fascism, & Countercultures: Selected Bibliography


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 July 2006

©2006-2022 Ralph Dumain